Israel–Palestina konflikto

La Israel–Palestina konflikto estas unu el la plej longdaŭraj konfliktoj en la mondo, kun la Israela okupacio de Cisjordanio kaj de la Gazaa Sektoro tiu lasta sekvita de milita dominado atinganta pli ol duonjarcento de konflikto.[1] Variaj klopodoj estis faritaj por solvi la konflikton kiel parto de la Israela–Palestina pacprocezo.[2][3][4][5]

Palestinaj rifuĝintoj, 1948.

Historio

Publikaj deklaracioj de postuloj al juda hejmlando en Palestina regiono, kiel en 1897 la Unua Cionisma Kongreso kaj en 1917 la Balfour-deklaro, kreis jam dekomence fruan tension en la regiono. Tiam, la regiono havis malgrandan minoritaton de juda loĝantaro, kvankam tio estis kreskinta pere de grava juda enmigrado. Post la plenumado de la Palestina Mandato, kiu inkludis devigon de la Britia registaro por la "establado en Palestino de nacia hejmo por la juda popolo" la tensio kreskiĝis al konflikto inter komunumoj inter judoj kaj araboj.[6][7] Klopodoj solvi la fruan konflikton kulminis en 1947 per la Plano de UN por la dispartigo de Palestino kaj en la Palestina enlanda milito de 1947-1949, kio markis la starton de pli ampleksa Arab–Israela konflikto. La nuntempa Israel-Palestina status quo sekvis al la Israela militokupacio de la Palestinaj teritorioj en 1967 pere de la Sestaga Milito.

Juda kvartalo en Ariel, en okupaciita Cisjordanio.

Spite longdaŭra pacprocezo, Israelanoj kaj Palestinanoj malsukcesis atingi finan packonsenton. Oni faris progresojn al Duŝtata solvo en 1993–1995 pere de la Interkonsentoj de Oslo, sed ankoraŭ la Palestinanoj restas sub Israela militokupacio en la Gazaa Sektoro kaj en 165 "insuloj" tra tuta Cisjordanio. Ŝlosilaj aferoj kiuj estas disputitaj estas sekureco, limoj, akvorajto, kontrolo de Jerusalemo, Israelaj koloniaj setlejoj,[8] movlibereco de Palestinanoj,[9] kaj revenrajto por Palestinanoj. La violento de la konflikto, en regiono riĉa en lokoj de historia, kultura kaj religia interesoj tutmonde, estis celo de nombraj internaciaj konferencoj kiuj temis pri historiaj rajtoj, sekureco kaj homaj rajtoj, kaj estis faktoroj kiuj malhelpis la disvolvigon de turismo kaj la ĝeneralan aliron al areoj kiuj estas tiom arde disputataj.[10] Oni faris multajn klopodojn en la direkto al duŝtata solvo, inkludante la kreadon de tute sendependa Palestina ŝtato paralela al la Ŝtato Israelo (ekde la establado de Israelo jam en 1948). En 2007, la majoritato kaj de Israelanoj kaj de Palestinanoj, laŭ nombrajn sondenketoj, preferis la duŝtatan solvon super ajna alia solvo kiel rimedo por solvi la konflikton.[11]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Unuiĝintaj Nacioj
Akademiaj, novaĵoj kaj similaj fontoj (eksklude tiujn de Israelo kaj Palestino)
Konfliktosolvaj grupoj
Grupoj por homaj rajtoj
Jud-Israela "pacmovado"
Aliaj lokoj

Referencoj