Jair Bolsonaro

Jair Messias BOLSONARO (brazilportugale: [ʒˈiʁ miˈsi.ɐz bowsoˈnaɾu, ʒaˈiɾ -]; Esperantigite Ĵairo Mesio Bolsonaro; naskiĝinta la 21-an de marto 1955) estas brazila politikisto kaj emeritiĝinta armea oficiro, kiu estas la 38-a prezidanto de Brazilo ekde la 1-a de januaro 2019. Li estis elektita en 2018 kiel membro de la konservativa Socia Liberala Partio kaj poste eksiĝis de ĝi. De 1991 ĝis 2018, Bolsonaro estis membro de la Ĉambro de Deputitoj de Brazilo, reprezentante la ŝtaton Rio de Janeiro.

Jair Bolsonaro
Persona informo
Jair Bolsonaro
NaskonomoJair Messias Bolsonaro
Naskiĝo21-an de marto 1955 (1955-03-21) (69-jaraĝa)
en Glicério,  Dua Brazila Respubliko
Religiokristanismokatolika eklezio • Evangelia eklezio vd
Lingvojbrazilportugalaportugala vd
LoĝlokoOrlandoAngra dos ReisRio-de-Ĵanejro vd
ŜtatanecoBrazilo vd
Alma materAcademia Militar das Agulhas Negras vd
PartioLiberala Partio • Christian Democratic Party • Progressive Party • Reform Progressive Party • Progresista PartioBrazila Laborista Partio • Liberal Front Party • Progresista Partio • Partio Sociala Kristana • Partio Sociala Liberala • Alliance For Brazil vd
Subskribo Jair Bolsonaro
Familio
PatroPercy Geraldo Bolsonaro vd
Edz(in)oRogéria Nantes Nunes Braga • Ana Cristina Valle • Michelle Bolsonaro vd
InfanojFlávio Bolsonaro • Carlos Bolsonaro • Eduardo Bolsonaro • Renan Bolsonaro • Laura Bolsonaro vd
Profesio
Okupopolitikistooficiro vd
Aktiva enBraziljoRio-de-Ĵanejro vd
Aktiva dum1971– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

Bolsonaro naskiĝis en urbo Glicério, en ŝtato São Paulo. Li diplomiĝis de la Militista Akademio Agulhas Negras en 1977 kaj servis en la fakoj de kampa artilerio kaj de paraŝutistoj de la brazila armeo. Li konatiĝis al la publiko en 1986, kiam li verkis artikolon por la revuo Veja, en kiu li kritikis malaltajn salajrojn por militistaj oficiroj, post kiam li estis arestita kaj detenita dum 15 tagoj. Post unu jaro, la sama revuo akuzis lin pri plano meti bombojn en militistarejoj, kiun li neis. Malalta tribunalo kondamnis lin, sed poste la brazila Supera Militista Tribunalo senkulpigis lin en 1988.[1] Li translokiĝis al la rezervo en 1988 kun la rango de kapitano kaj tiun jaron kandidatiĝis por la Urba Konsilio de Rio de Janeiro, voĉdone elektite kiel membro de la Kristana Demokrata Partio. En 1990, Bolsonaro voĉdone elektiĝis al la pli malalta ĉambro de Kongreso kaj li reelektiĝis ses fojojn. Dum sia 27-jara daŭrado kiel kongresano, li konatiĝis pro sia forta subteno de nacikonservativismo. Li estas voĉa kontraŭanto de samseksa edzeco kaj samseksemo,[2][3] aborto,[4] pozitiva diskriminacio,[5] liberaligo de drogoj,[6] kaj sekulareco.[6] Pri eksterlanda politiko, li rekomendis pli proksimajn rilatojn al Usono[7] kaj Israelo.[8] Dum la kampanjo de la brazila ĝenerala balotado de 2018, li komencis rekomendi ekonomie liberalan kaj pormerkatajn politikojn.[9] Li estas polemika politikisto, kaj liaj vidpunktoj kaj rimarkoj, kiuj priskribiĝis dekstremegaj kaj popolistaj, estas allogintaj kaj laŭdon kaj kritikon en Brazilo.[10][11][12][13]

Bolsonaro anoncis sian kandidatiĝon por prezidanto je marto 2016 kiel membro de la Socia Kristana Partio.[14] Li foriris la partion en 2018 kaj aliĝis al la Socia Liberala Partio kaj tiam lanĉis sian prezidentan kampanjon en aŭgusto de tiu jaro, kun kunkandidato emerita generalo Hamilton Mourão. Li montris sin kiel ekstersistemulo kaj subtenanto de familiaj valoroj. Li havis la unuan rangon en la unua balotado de la ĝenerala balotado je la 7a de oktobro 2018, kun kandidato la Partio de la Laboristoj Fernando Haddad due. La du kandidatoj havis duan balotadon je la 28a de oktobro 2018 kaj Bolsonaro estis elektita kun 55.1% de la popola voĉdono.

Bolsonaro lokis multajn armeajn oficirojn en gravaj postenoj en sia ministraro. Antaŭ sia inaŭguro, Bolsonaro diris, ke li enpostenigos en sia registaro baze de nur teknikaj kvalifikoj kaj kapabloj anstataŭ ideologia kunsento. Dum lia prezidanteco, multaj nomumitoj interbatalis idee kun la registaro. Lia ministro de Justeco, Eduko, la Sekretario de Registaro, la estro de la poŝta servo, kaj aliaj registaraj oficialuloj fariĝis neŝatataj de Bolsonaro kaj eksiĝis.[15] Li plejparto laboris pri enlandaj aferoj dum siaj unuaj monatoj en la posteno, traktante plejparte la rezulton de la brazila ekonomia krizo de 2014. La ekonomio ja releviĝis, kvankam malrapide, dum lia unua prezidenta jaro, dum krimoj multe malpliiĝis.[16][17] Liaj unuaj jaroj spertis multajn polemikojn. En 2019, Bolsonaro foriris la Socian Liberalan Partion dum disputo kun aliaj membroj kaj kreis la Aliancon por Brazilo. Dum sia prezidanteco, li nuligis protektojn por indiĝenaj popoloj en la Amazona arbaro[18] kaj faciligis ĝian detruiĝon per senarbigado.[19] La respondo de Bolsonaro al la kronvirusa pandemio en Brazilo estis kritikita trans la politika spektro post kiam li klopodis nei la gravecon de la pandemio kaj ĝiaj efikoj, kontraŭis kvarantenajn rimedojn, kaj eksigis du ministrojn de saneco, dum mortoj pliiĝis rapide.[20] Publika opinio, kiu estis favora dum lia unua jaro, fariĝis negativa dum la plejparto de 2020,[21] fariĝante pozitiva dum mallonga tempo post la disdono de krizaj pagoj kaj poste fariĝante negativa denove en 2021.[22][23]

En la dua raŭndo de la prezidenta balotado de 2022, Lula da Silva venkis super Bolsonaro, pro malgranda procento de voĉdonoj. Bolsonaro neniam agnoskis sian malvenkon, asertis balotan fraŭdon, sed neniam montris pruvojn. Por ne transdoni la povon komence de Januaro 2023, li veturis al Florido. La 8-an de januaro 2023 miloj da ekstremismaj partianoj de Jair Bolsonaro sturmis la konstruaĵojn de la tri ĉefaj povoj en Braziljo, nome la Nacian Kongreson, la Prezidentan Palacon kaj la Superan Tribunalon, kiuj ĉiuj situas ĉe la Placo de Tri Povoj. Ĉirkaŭ 1 200 atakantoj estis arestitaj, kaj ties kampadejo estis malmuntita fare de la armeo. La 14-an de januaro 2023 la Supera Tribunalo de Brazilo rajtigis esploradon al Jair Bolsonaro pro la puĉoklopodo de la 8a de Januaro.

Politikaj opinioj

Bolsonaro subtenis la Interkonsenton pri Libera Komerco de Eŭropa UnioMercosur, kiu kreus unu el plej grandaj areoj de libera komerco de la mondo.

Oni estas priskribinta la politikan vidpunkton de Bolsonaro naciisma kaj demagoga, kaj lin mem subtenanto de ekstremaj dekstraj politikoj.[2][24] Liaj subtenantoj tamen asertas, ke liaj opinioj estas pli rilataj kun tradicia dekstra konservativismo.[25] Liaj voĉdonintoj estas plejparte plenkreskuloj havantaj pli ol 34 jaroj, la laborantaj meza klaso kaj supra klaso (plejparte en la sudorienta regiono de la lando), konservativuloj ĝenerale, altlernejaj diplomiĝintoj, kelkaj centristoj, kaj la kristana dekstro.[26] Laŭ kelkaj opinisondoj, la ĉefa subteno de Bolsonaro devenas de la sudorienta, centra-okcidenta, kaj suda regionoj de Brazilo. Liaj voĉdonintoj estas kutime viroj kaj blankuloj, kun rimarkebla seksa diferenco, Bolsonaro ricevante nur 18% da subteno inter virinoj).[27][28][29] Tuj antaŭ la balotado de 2018, tamen oni raportis, ke subteno por li inter virinoj altiĝis ĝis 27%.[30]

Bolsonaro kontraŭas aborton,[31] kontraŭas la sistemon, kaj kontraŭas leĝojn pri pafiloj, argumentante, ke leĝrespektantaj civitanoj havas la rajton de sindefendo, precipe loĝantoj en kamparaj areoj.[32] Laŭ The Washington Post, "Hommortigoj akiris rekordan alton de 63880 en la antaŭa jaro [...] La solvo de Bolsonaro estas neniom da toleremo. Li petis policojn uzi pli mortiga forto kaj deziras malstriktigi leĝojn pri pafiloj, ke ordinaraj civitanoj povu defendi sin mem."[33] Bolsonaro ofte malakceptas akuzojn, ke li malamas virinojn kaj malamas samseksamulojn, kaj diras, ke li ne estas "dekstra ekstremulo", sed nur dekstrulo.[34]

Jair Bolsonaro estas konata pri sia forta kontraŭstaro al maldekstra politiko. Plej rimarkinde, li estis kontraŭanto de samseksa edzeco,[35] mediprotektaj reguloj,[36] aborto,[4] pozitiva diskriminacio (precipe rasaj porcioj),[37] enmigrado[38] (precipe de Haitio, Afriko, kaj la Meza Oriento, kiujn li unufoje nomis "la malpuraĵo de la homaro"),[24] permeso de droguzo,[6] terenaj reformoj,[39] kaj sekularismo je la federa nivelo,[6] inter aliaj.[40] Li ankaŭ defendis la brazilan armean registaron[41] (diktatoreco konata pro konstanta malrespekto de homaj rajtoj).[42] Li argumentas, ke torturo estas "taŭga ago" kaj diras, ke li penos enleĝigi novan leĝon pri la elstaro de tutviva malliberigo en la brazila puna leĝaro.[43] Bolsonaro subtenas la privatigon de ŝtatposedataj firmaoj kaj rekomendas politikojn de libera merkato,[44] kvankam kritikantoj deklaris, ke la politikojn kiuj li estas farintaj ne montras subtenon de ekonomia liberalismo.[45]

Bolsonaro, dum sia longa politika kariero, esprimis vidpunktojn, kiuj iuj homoj taksas ekstreme dekstremaj,[46] insultaj, malamaj kontraŭ samseksemuloj,[47] provokantaj perforton,[48][49][50] malamaj kontraŭ virinoj, seksismaj,[51][52][53] rasismaj,[54][55][56] aŭ kontraŭrifuĝintaj.[57] Aliaj polemikaj politikaj sintenoj esprimitaj de Bolsonaro estas la defendo de la mortpuno (kiu estas nuntempe malpermesita laŭ la Konstitucio de Brazilo de 1988) kaj de radikala interveno en Brazilo de la armeo, kune kun altrudo de brazila armea registaro.[58][59]

Opinioj pri la brazila armea diktatora registaro

Bolsonaro kaj lia filo Eduardo tenas brazilan flagon dum ceremonio pri la 50a datreveno de la armea puĉo de 1964, je la 1a de aprilo 2014.

Dum la tuto de lia politika kariero, Bolsonaro faris plurajn admirajn rimarkojn pri la brazila armea diktatora registaro, kiu regis la landon de 1964 ĝis 1985. Li diris en 1993, ok jarojn post la reveno de demokratio, ke la armea registaro "gvidis al pli daŭripova kaj prospera Brazilo".[10] Bolsonaro publike priskribis la armean diktatoran registaron kiel "glora" tempo en la historio de Brazilo,[60] kaj ke sub la armea diktatora registaro, Brazilo ĝuis "20 jarojn de ordo kaj progreso".[60] En decembro 2008, Bolsonaro diris ke "la eraro de la diktatora registaro estis, ke ĝi torturis, sed ne mortigis".[61]

Bolsonaro ankaŭ multfoje faris admirajn rimarkojn pri aliaj latinamerikaj diktatoroj. Li laŭdis peruan prezidanton Alberto Fujimori kiel imitindulo pro lia uzo de armea interveno por mem-puĉo kontraŭ la juĝistaro kaj parlamento.[10] En intervjuo en 1998 kun la revuo Veja, Bolsonaro laŭdis la ĉilian diktatoron Augusto Pinochet, kaj diris la registaro de Pinochet, kiu mortigis pli ol 3000 ĉiliajn civitanojn, "estus devinta mortigi pli da homoj".[62] En 1999, Bolsonaro diris, ke Hugo Chávez reprezentis "esperon por Latinameriko", kaj tiu komento estis polemiko dum la 2018 kampanjo, kiam Bolsonaro prezentis sin kiel severa kritikanto de Chavismo.[63] En 2019, Bolsonaro, jam prezidanto, laŭdis Paragvaja diktatoro Alfredo Stroessner kiel "viziulo", kio tuj allogis kritikadon, precipe pro multaj akuzoj de pedofilio kontraŭ Stroessner.[64][65]

Opinioj pri eksterlandaj rilatoj

Bolsonaro kun israela ĉefministro Benjamin Netanjahu ĉe la Muro de lamentadoj

Bolsonaro diris ke lia unua internacia vizito kiel prezidanto estos al Israelo.[66] Bolsonaro ankaŭ diris, ke Ŝtato Palestino "ne estas lando, do devus esti neniu ambasadejo ĉi tie", aldonante, ke "oni ne negocas kun teroristoj."[66] La Ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanjahu, bone ricevis la anoncon, kaj bonvenigis Bolsonaro-n al Israelo en marto 2019 dum la finaj semajnoj de la rebalotada kampanjo,[67] sed la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kondamnis lin, avertante, ke Bolsonaro povas damaĝi diplomatiajn ligojn.[68] "Mi amas Israelon," Bolsonaro diris en la hebrea ĉe bonveniga ceremonio, kun Netanjahu ĉe la flanko, ĉe flughaveno Ben-Gurion en Telavivo.[69]

Opinioj pri la medio

Brazilo havas en Amazonio la plej grandan tropikan pluvarbaron en la mondo. Laŭ The Washington Post, "Bolsonaro estas potenca subtenanto de agrikulturaj firmaoj [...] kaj probable preferos profitojn pli ol mediprotektado. [...] Bolsonaro ĉagreniĝis pri eksterlanda premo por sekurigi la Amazonan pluvarbaron kaj li avizis al internaciaj neprofitocelaj organizaĵoj ekzemple la Fonduso por Monda Faŭno, ke li ne toleros iliajn planojn en Brazilo. Li ankaŭ forte kontraŭis rezervi teron por indiĝenaj popoloj. Konsilantoj de Bolsonaro krome diris, ke li planas vastigi nuklean kaj akvoenergian elektrocentralojn en Amazonio."[19]

Bolsonaro malakceptas la sciencan konsenton pri klimata ŝanĝo. Li multfoje minacis retiri el la Pariza Interkonsento dum sia kampanjo.[70][71] Eĉ antaŭ ol enposteniĝo, li nuligis la proponon de Brazilo gastigi la Konferenco pri Klimato Ŝanĝa de la Unuiĝintaj Nacioj de 2019.[72] Ernesto Araújo, la nova Ministro de Eksterlandaj Aferoj nomumita de Bolsonaro, diris, ke klimata ŝanĝo estas intrigo de "kulturaj Marksistoj" kaj eliminis la Fakon pri Klimata Ŝanĝo de la ministrejo.[71] Du fakoj de la Ministrejo de la Medio traktantaj klimatan ŝanĝon en Brazilo kaj unu traktanta senarbarigon estis ankaŭ eliminitaj.[71]

Detruado de la amazona pluvarbaro pliiĝis je 88% en junio 2019, dum la unua prezidanta jaro de Bolsonaro, kompare kun la antaŭa jaro, laŭ Nacia Instituto por Kosma Esploro (INPE). Bolsonaro malakceptis la datumon de la agentejo. Li eksigis la direktoron kiam li respondis al la kritiko de Bolsonaro.[73][74][75][76] La registaro de Bolsonaro malpliigis penojn de la registaro por kontraŭbatali kontraŭleĝan arbohakadon kaj minadon en Amazonio. Registaraj observigaj agoj ekzemple monpunoj, avertoj, kaj la forpreno aŭ detruo de kontraŭleĝa ekipaĵo en protektitaj areoj malpliiĝis je 20% dum la unua duono de 2018 kompare kun la unua duono de 2017.[77]

Opinioj pri kristanismo kaj sekularismo

Bolsonaro estas membro de la katolika eklezio (lia edzino kaj unu el liaj filoj estas evangeliismaj kristanoj).[78] Tamen, laŭ ĵurnalisto Jon Lee Anderson de The New Yorker, "li baptiĝis kiel evangeliisto [protestanto] frue dum sia kampanjo, ceremonie subakvigite en la rivero Jordano."[79] Oni raportis, ke li estas ĉeestinta baptisman preĝejon dum 10 jaroj.[80] En parolado en 2017, Bolsonaro asertis, "Dio super ĉio. Ne ekzistas sekulara ŝtato. La ŝtato estas kristana, kaj iu malplimulto kiu estas kontraŭ tio ĉi devas ŝanĝiĝi, se ili povas."[81] Li poste ŝanĝis sian opinion al kredo, ke la lando dăuru sekulara ŝtato, dum la unua fojo de la brazilaj prezidentaj balotadoj: "Ni estas farontaj registaron por ĉiuj, ne gravas ies religio. Eĉ por ateistoj. Ni havas preskaŭ 5% da ateistoj en Brazilo kaj ili havas la samajn bezonojn kiujn aliaj havas."[82]

Bolsonaro argumentas kun Federala Deputito Maria do Rosário en la Ĉambro de Deputitoj, je la 14a de septembro 2016

Opinioj pri virinoj

En intervjuo kun Zero Hora en 2015, Bolsonaro argumentis ke viroj kaj inoj ne ricevu la samajn salajrojn, ĉar virinoj gravediĝas, aldonante ke li kredas, ke federa leĝo postulanta pagitan akuŝan forpermeson malutilas laboran produktivecon.[83] Bolsonaro neis, ke li estas dirinta, ke inoj ricevu malpli ol viroj; li asertas, ke ĝi estis statistika datumo de IBGE.[84]

En publika parolado en aprilo 2017, Bolsonaro diris, ke li havas kvin infanojn, ke la unuaj kvar estis viroj kaj ke por la kvina li produktis filinon pro "momento de malforto".[85]

Opinioj pri samseksemuloj

En majo 2002, post kiam tiutempa prezidanto Fernando Henrique Cardoso ĉeestis renkontiĝon subtenantan samseksan edzecon, Bolsonaro diris, "Se mi vidas du virojn kisantajn en la strato, mi batos ilin."[86] Li poste publike defendis la batadon de samseksemaj infanoj, dirante, "Se via infano komencas fariĝi tia, iomete geja, vi prenu vipon kaj vi ŝanĝu rian konduton." Li ankaŭ diris, "Se infano pasigas tempon kun iu, kiu uzas mariĥuanon, li fine uzos kokainon, kaj se ri pasigas tempon kun gejo, ri sendube estas fariĝonta gejaĉon."[87]

En intervjuo de junio 2011 kun la revuo Playboy, Bolsonaro diris, "Mi ne kapablus ami gejan filon", kaj ke li preferus ke geja filo "mortu en akcidento".[88] En la sama intervjuo, li diris, ke se geja paro translokiĝis al domo apud la lia, tio malaltigus la merkatan valoron de lia domo.

Opinioj pri kontraŭkoncipiloj por malriĉuloj

Bolsonaro provokis polemikon pro publikaj komentoj en julio 2008, kiam li proponis provizi kontraŭkoncipilojn al malriĉaj homoj, kiuj li diris povas esti tro senedukaj por kompreni edukon pri familiplanado.

Kiam li estis kongresano, Bolsonaro proponis tri leĝojn, kiu klopodis elimini "preskaŭ ĉiujn" leĝajn limigojn de ĥirurgia sterilizado per la publika sansistemo, inkluzive la malpliigo de "la minimuma aĝo de sterilizigo al 21 jaroj".[89] Neniuj el la proponoj ricevis balotadon.

Bolsonaro kaj du el liaj filoj, Eduardo kaj Flávio, dum la finaj 1980aj jaroj

Persona vivo

Bolsonaro edziĝis tri fojojn kaj havas kvin infanojn. Lia unua edzino estis Rogéria Nantes Braga (kun kiu li havas tri filojn: Flávio, Carlos, kaj Eduardo). Lia dua geedziĝo estis kun Ana Cristina Valle (kun kiu li havas filon, Renan). En 2007, li geedziĝis kun la tria kaj nuna edzino Michelle de Paula Firmo Reinaldo (kun kiu li havas filinon, Laura).[90][91] Laborante en Kongreso, Bolsonaro dungis sekretarion Michelle kaj dum la sekvaj du jaroj ŝi ricevis nekutimajn altrangigojn kaj ŝia salajro triobliĝis. Li estis devigita eksigi ŝin post kiam la Supera Tribunalo decidis ke nepotismo estas kontraŭleĝa en la publika registaro.[92][93] Je 2018, Bolsonaro kaj lia edzino loĝis en Barra da Tijuca, Rio de Janeiro.[94]

Balota historio

Prezidanto

BalotadoUnua balotadoDua balotado
Voĉdonoj%RangoRezultoVoĉdonoj%RangoRezulto
201849 276 99046.0#1Dua balotado57 797 84755.1#1Elektita

Ĉambro de Deputitoj

Balotado
PartioVoĉdonoj%Rango en Ŝtato Rio de JaneiroRezulto
1990PDCElektita[95]
1994PPR111 9272.5#3Elektita[96]
1998PPB102 8931.4#10Elektita[97]
2002PPB88 9451.1#21[98]Elektita[99]
2006PP99 7001.2#14[100]Elektita[101]
2010PP120 6461.5#11[102]Elektita[103]
2014PP464 5726.1#1[102]Elektita[104]

Honoroj

  • Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Rio Branco (1a de januaro 2019)[105]
  • Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Defenda Merito (8a de januaro 2019)[106]
  • Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Militista Merito (16a de junio 2019)[107]
  • Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Maramea Merito (8a de januaro 2019)[108]
  • Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Aeronautical Merito (3a de januaro 2019)[108]
  • Granda Kolo de la Ordeno de Laborista Juĝa Merito (13a de aŭgusto 2019)[109]
  • Granda Kruco de la Ordeno de Militista Juĝa Merito (28a de marto 2019)[110]
  • La Medalo Mauá de Merito (15a de aŭgusto 2019)[111]
  • La Medalo Paciganto (5 decembro 2018).[111]

Eksteraj ligiloj

Referencoj


Antaŭe:38-a Prezidanto de BraziloPoste:
Michel Temer2019--

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jair Bolsonaro en la angla Vikipedio.