Lemano

La lago Lemano (aŭ: Lemana Lago) situas sur la landlimo inter Svislando kaj Francio. Ĝia franca nomo estas (Lac) Léman [lak lemɑ̃], foje ĝi nomiĝas Lago de Ĝenevo, kio ankaŭ kongruas al la germana nomo Genfer See [ˈgɛnfɐ zeː].

Lemano
Satelita bildo de Lemano
Satelita bildo de Lemano
glaĉera lagolago
Situo  Svislando (Romandio)
 Francio (Haute-Savoie)
Ĉefaj fontojRodano, Venoge, Dranse, Aubonne
Ĉefaj elfluojRodano en la Mediteraneon
SetlejojĜenevo, Nyon, Laŭzano, Montreux, Vevey, Thonon-les-Bains
Datenoj
Koordinatoj529160 / 144713 (mapo)46.456.516666666666737246° 27′ 0″ N, 6° 31′ 0″ O; CH1903: 529160 / 144713 (mapo)
Lemano (Svislando)
Lemano (Svislando)
DEC
Lemano
Lemano
Map
Lemano
Supermara alteco372 m ü. M.[1]
Surfaca areo581,3 km²[1], el tio 345 km² (60 %) en CH, 234 km² (40 %) en F
Maksimuma longoLagoakso 71,8 kmdep1[2]
Maksimuma larĝo13,7 kmf7
Akva volumeno89 900 000 000 m³[1]
Maksimuma profundo310 m[1]
Averaĝa profundo153 mf11
Borda longo1199,884 km[1]
Apartaĵo de la lagoplej granda lago de Svislando,

dua plej granda lago de Centra Eŭropo,
plej profunda lago de Francio

1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
Profundoj de la lago, alfluoj, disigo de areo
Profundoj de la lago, alfluoj, disigo de areo
vdr
Kastelo Chillon ĉe Lemano (oriente)

Nombroj kaj faktoj

Lemano longas 72 km kaj grandas 582,4 km², ĝia maksimuma larĝo estas ĉirkaŭ 13 km. Ĝi estas la plej granda lago de okcidenta Eŭropo, pli granda ol la Konstanca Lago. El ĝia surfaco 234 km² (40 %) kalkuliĝas al Francio, 348,4 km² (60 %) al Svislando. Ĝia pleja profundo estas 309,7 m, ĝia meza alto super marnivelo 372 m. Ĝian volumenon oni kalkulas je 89 km³. Trafluas ĝin la rivero Rodano.

Bordas al la lago la tri svisaj kantonoj Ĝenevo, Vaŭdo kaj Valezo kaj la franca distriktaro (provinco) Haute-Savoie.Gravaj urboj ĉelagaj estas Ĝenevo, Laŭzano, Vevey kaj Montreux en Svislando kaj Thonon-les-Bains en Francio.

Galerio

Urboj ĉirkaŭ Lemano

Svisaj urboj

Francaj urboj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj