Odiŝo
Odiŝo (angle Odisha; antaŭe Oriso, angle Orissa prononce), Orija aŭ Orijo kaj ankaŭ Orislando,[1] en la odia ଓଡ଼ିଶା, estas ŝtato situanta en la orienta marbordo de Barato, ĉe la Bengala Golfo. Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo de 1936 kiel provinco de la Brita Hindio[2], kaj konsistas ĉefe el parolantoj de la odia[3]. La 1-a de aprilo estas celebrata kiel Utkal Divas (Odiŝa Tago).
Odiŝo | |
---|---|
ŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Politiko | |
Estro | Naveen Patnaik (ekde 5-a de marto 2000) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | odia |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 41 947 358 |
Loĝdenso | 269 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 155 707 km² (15 570 700 ha) |
Odiŝo sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | , 85° 30′ 0″ O (mapo)20.1585.520° 9′ 0″ N, 85° 30′ 0″ O (mapo) [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-OD |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Odiŝo [+] |
Odiŝo estas la naŭa plej granda ŝtato laŭ surfaco kaj la dekunua laŭ loĝantaro en Barato. La odia estas la oficiala kaj plej disvastige parolata lingvo[4]. Odiŝo havas relative mallongan marbordon[5] (ĉirkaŭ 480 km longa[6]) kaj mankas bonkvalitaj havenoj[5], escepte pro la profundejo ĉe Paradip. La mallarĝa marborda strio inklude la delton de la rivero Mahanadi enhavas la kernon de la populacio[7]. Rourkela, Sambalpur, Baripada, Balasore, Bhadrak kaj Brahmapur estas gravaj urboj.
La interno de la ŝtato estas montara kaj malmulte loĝata[7]. Deomali je 1 672 m estas la plej alta pinto de la ŝtato.
Odiŝo suferas intensajn uraganojn. La plej danĝera en oktobro de 1999, nomata ciklono 05B, kaŭzis teruran damaĝon kaj ĉirkaŭ 10 000 mortojn.
En Odiŝo estas la akvobaraĵo Hirakud, unu el la plej grandaj en la mondo. Odiŝo havas kelkajn popularajn turismejojn. Puri (Odiŝo), kun la templo de Jagannath ĉe la maro, kaj Konark, kun la Konarka Suntemplo, estas vizitataj de miloj da turistoj ĉiujare. La templo Lingaraja de Bhubaneswar, la templo de Jagannatha en Puri, La Suntemplo de Konark kaj la Fortikaĵo Barabati de Kataka estas gravaj lokoj por la arkeologia historio de Barato.