Srinivasa Aiyangar Ramanujan

Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN, [ŝrinivAsa Aijangar ramAnaĝan] naskiĝis la 22-a de decembro, 1887 en Arode, Tamil Nadu, Barato, mortis la 26-a de aprilo, 1920 en Kumbakoman, Tamil Nadu, Barato. Li estis unu de la plej grandaj matematikaj genioj.

Srinivasa Aiyangar Ramanujan
Persona informo
சீனிவாச இராமானுசன்
Naskiĝo22-an de decembro 1887 (1887-12-22)
en Erode, Misora reĝlando,  Brita Hindio
Morto26-an de aprilo 1920 (1920-04-26) (32-jaraĝa)
en Kumbakonam, Provinco Madraso,  Brita Hindio
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis peramebozo vd
Religiohinduismo vd
ŜtatanecoBrita Hindio vd
Alma materTrinity College • Town Higher Secondary School • Government Arts College, Kumbakonam • Pachaiyappa's College • Universitato de Kembriĝo vd
Subskribo Srinivasa Aiyangar Ramanujan
Familio
Edz(in)oJanakiammal vd
Profesio
Okupomatematikisto vd
Laborkampokombinatorikonombroteorio • matematikisto vd
Doktoreca konsilistoGodfrey Harold Hardy • John Edensor Littlewood vd
Verkado
Verkojkonstanto de Landau-Ramanujan ❦
Ramanujan theta function ❦
Rogers–Ramanujan identities ❦
Ramanujan–Soldner constant ❦
taxicab number ❦
Ramanujan's sum ❦
ekvacio de Ramanujan-Nagell ❦
Ramanujan prime ❦
Ramanujan–Petersson conjecture ❦
sumado de Ramanujan ❦
Hardy–Ramanujan theorem ❦
Ramanujan graph ❦
ĉena frakcio de Rogers-Ramanujan ❦
Ramanujan–Sato series ❦
tau-function ❦
Ramanujan's congruences ❦
trivariabla kvadrata formo de Ramanujan ❦
Q20850758 ❦
mastroteoremo de Ramanujan ❦
Q26882561 ❦
Q3927331 ❦
Ramanujan's constant ❦
Q65244311 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis el malriĉa bramana familio kaj estis edukata kun granda energio de sia patrino. En la lernejo, li estis bona, sed ne eksterordinara. Post atingi 15 jarojn li montris ekstreman matematikan talenton. Hazarde li trovis libron Synopsis of Elementary Results in Pure Mathematics ("Resumo de elementaj rezultoj per pura matematiko"). Sed tiu libro estis preskaŭ sen klarigoj kaj Ramanujan lernis labori tiamaniere. Baldaŭ li konis la tutan libron kaj komencis fari proprajn formulojn. Li mem eltrovis solvojn de problemoj, kiujn grandaj matematikistoj jam trovis.

Koncentriĝinte sole je matematiko, li lernis malbone en lernejo kaj, pro tio, li preskaŭ ne sukcesis fini ĝin. Li ricevis stipendion en Pachaiyappa's College, sed ne sukcesis pri la angla lingvo.Tamen oni permesis al li studi en la universitat. Li publikigis artikolojn en matematikaj revuoj, sed neniu rekonis lin esti genio. Li sendis multajn leterojn al gravaj matematikistoj, sed neniu komprenis liajn formulojn sen klarigoj.

Nur la brita matematikisto Godfrey Harold Hardy serioze legis lian leteron kaj rekonis lin esti genio komence de la jaro 1913. Hardy venigis Ramanujan al Kembriĝo, Anglio en Trinity College. Ĉar Ramanujan havis problemojn kun la angla kulturo kaj klimato, li ofte estis malsana kaj malbonfartis. Ramanujan povis labori nur kun Hardy, kiu oferis ĉion pro la laboro kun Ramanujan. Tiamaniere ili havis grandajn sukcesojn, sed Ramanujan neniam povis adaptiĝi al la angla medio. Ramanujan malsaniĝis pro tuberkulozo kaj mortis 32 jarojn aĝa. Hardy nomis la tempon pasigitan kun Ramanujan la plej feliĉa periodo de lia vivo. Ramanujan postlasis notlibrojn, kiuj ankoraŭ plenas de misteroj.

Eksteraj ligiloj