Vikimanio

Vikimanio estas ĉiujara internacia konferenco por uzantoj de vikiprojektoj fondita de Fondaĵo Vikimedio (ekzemple Vikipedio). Unuafoje ĝi okazis en 2005 en Germanio, poste en Usono, Tajvano, Egiptio, Argentino, Pollando kaj Israelo. Uzantoj de Vikipedio en Esperanto organizis en 2011 Esperantan Vikimanion en Svitavy (Ĉeĥio).

Emblemo de Vikimanio
Jimmy Wales prelegas en Vikimanio.
Ĉi tiu artikolo temas pri la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj. Por la esperantista renkontiĝo vidu Esperanta Vikimanio.

Historio

Douglas Scott ĉe la malferma ceremonio de Wikimania 2018 en Kaburbo, Sud-Afriko
Okazoj de Vikimanio
OkazoDatojLokoKontinento
Vikimanio 20055-a7-a de aŭgustoFrankfurto, GermanioEŭropo
Vikimanio 20064-a6-a de aŭgustoKembriĝo, Masaĉuseco, UsonoAmeriko
Vikimanio 20073-a5-a de aŭgustoTajpeo, TajvanoAzio
Vikimanio 200817-a19-a de julioAleksandrio, EgiptioAfriko
Vikimanio 200926-a28-a de aŭgustoBonaero, ArgentinoAmeriko
Vikimanio 20109-a11-a de julioGdańsk, PollandoEŭropo
Vikimanio 20114-a7-a de aŭgustoHajfo, IsraeloAzio
Vikimanio 201212-a15-a de julioVaŝingtono, UsonoAmeriko
Vikimanio 20137-a11-a de aŭgustoHonkongo, ĈinioAzio
Vikimanio 20146-a10-a de aŭgustoLondon, BritanioEŭropo
Vikimanio 201515-a19-a de aŭgustoMeksikurbo, MeksikoAmeriko
Vikimanio 201622-a28-a de junioEsino Lario, Italio.Eŭropo
Wikimania 20179-a de aŭgusto — 13-a de aŭgusto 2017Montrealo, Kanado.Ameriko
Wikimania 201818-a de julio — 22-a de julio 2018Kaburbo, Sud-AfrikoAfriko
Wikimania 201914-a de aŭgusto — 18-a de aŭgusto 2019Stokholmo, SvedioEŭropo
Wikimania 2020nuligitaBankoko, TajlandoAzio
Wikimania 202113-a17-a de aŭgustovirtuala eventoInterreto

Esperanto

Esperantistaj vikipediistoj kelkfoje partoprenis kaj prezentiĝis dum la internaciaj Vikimanioj. En 2007 en Tajpeo prelegis Chuck Smith, fondinto de Vikipedio en Esperanto.

2011

Ziko van Dijk dum la Vikimanio 2011

En 2011 partoprenis la Vikimanion en Hajfo sep esperantistoj Amir Aaroni, Marek Blahuš (Blahma), Castelo Branco, Ziko van Dijk (Ziko), Slavik Ivanov (Amikeco), Sergeo Tyrin kaj Brion Vibber dum entute estis 720 partoprenantoj.

Amir Aaroni estis en la loka organiza teamo. Ziko van Dijk partoprenis kiel prezidanto de Wikimedia Nederland (la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio). Marek Blahuš kaj Castelo Branco ricevis stipendion de Fondaĵo Vikimedio, kiu kovris iliajn vojaĝkostojn; similan stipendion ricevis Slavik Ivanov de la rusia landa fako de la fondaĵo. Brion Vibber kiel dungito de la Fondaĵo Vikimedio partoprenas la renkontiĝon regule.

La 7-an de aŭgusto vespere, dum libera tempo, okazis ankaŭ renkontiĝo de la esperantistaj partoprenantoj kun israela aktivulo Jehoŝua Tilleman, loĝanta proksime al Hajfo.

Esperanta Vikimanio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta Vikimanio.

La unua esperanta Vikimanio okazis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), organizita de Pavla Dvořáková (nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj E@I.

Eksteraj ligiloj

  • Wikimania ĉe Meta-Wiki, kunordiga vikimedia vikio