| Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
La Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (france Communauté économique des États de l'Afrique de l'Ouest, akronime CEDEAO, angle Economic Community of West African States, akronime ECOWAS; eo: EKOŜ) estas regiona grupo de 15 ŝtatoj, fondita en 1975.
15 landoj fondis la komunumon en 1975:
Vidu la oficialan retejon pri membraj landoj. La CEDEAO-komisiono povas ankaŭ suspendi la membriĝon de ŝtatoj.
La celo de la komunumo estas progresigi ĝiajn membrojn direkte al kontentigo de iliaj kolektivaj memekonomiaj bezonoj kreante grandan ekonomian blokon en kiu ekonomia kaj komerca unio venkos.
La komunumo ankaŭ estas uzata en la kadro de packonservado en sia regiono, per sendado de militforto inkluzive de armeaj unuoj de ĝiaj membroj por interveni en situacioj de politika tumulto en la membroŝtatoj.
La komunumo estis fondita la 28-an de majo 1975 kun la subskribo de la Lagosa Traktato. Ŝanĝita versio de la traktato estis subskribita la 24-an de julio 1993 en la grandurbo de Kotonuo en Benino. Kelkaj protokoloj ankaŭ estis subskribitaj por ŝanĝi kaj aldoni diversajn provizaĵojn al la Baza Ĉarto.
14 el la 15 nunaj membroŝtatoj aliĝis al la komunumo kiam ĝi estis fondita en 1975. Kabo-Verdo aliĝis al la komunumo en 1977.
Araba-parolanta Maŭritanio aliĝis al la komunumo en 1975 sed retiriĝis de ĝi en 2000. En 2017, Maŭritanio subskribis interkonsenton por ricevi la statuson de parta membreco en la komunumo.
En 2017, Maroko prezentis peton por aliĝi al la komunumo kiel membro. Poste tiun jaron, la Konferenco de Ŝtatestroj de la Komunumo jesis akcepti la peton.
La Komunuma Tribunalo estis establita en 1991 kaj komencis funkcii en 1996.
La komunumo funkciigas armeajn pacfortojn kiel parto de la Community Monitoring Group (ECOMOG). La plej multaj el la militfortoj funkciigitaj fare de la grupo estas niĝeriaj, kune kun fortoj de aliaj landoj en la komunumo. Komunumaj pactrupoj operaciis en kvin kazoj - en Ebura Bordo en 2003, en Liberio en 2003, en Gvineo Bisaŭa en 2012, en Malio en 2013 kaj en Gambio en 2017.
En la fruaj 2020-aj jaroj, Burkino kaj Malio estis suspenditaj de la organizo post armeaj puĉoj en siaj teritorioj.
Niĝero, Malio kaj Burkino anoncas, ke ili forlasas la organizon la 28-an de januaro 2024, senprecedenca evento ekde la kreo de ECOWAS, asertante precipe mankon de helpo de la organizo fronte al terorismo kaj akuzante ĝin je esti sub la influo de eksterlandaj potencoj.
CEDEAO - ECOWAS naciaj adresojredakti fonton
La celoj estas la ago pri ekonomiaj demandoj, industriaj-, transportaj-, telekomunikaj-, energiaj-, agrikultura demandoj, naturaj materioj, demandoj de komerco, monetaj kaj financaj demondoj, socialaj kaj kulturaj demandoj.