Subotica estas la dua plej granda urbo de Vojvodino kaj la 5-a plej granda de Serbio. La etna konsisto estas tre heterogena. Laŭnombre dominas hungaroj (40%), kroatoj (25%), kaj serboj (iom pli ol 25%).
La unua mencio pri la urbo estis en 1391 en formo Zabotka. Dum komenciĝo de la turka erao figuro Jovan Nedad deklaris sin caro, sed tiu puĉo iĝis efemera. Li havas monumenton en la urbo kaj politikistoj post la 1-a mondmilito havis argumenton por akiri la urbon. La turkoj okupis la urbon en 1542 kaj tenis ĝin ĝis 1686. Poste alvenis kroatoj kaj serboj. La komunumo iĝis kampurbo en 1743 kaj libera reĝa urbo en 1779. La fervojo atingis la urbon en 1869 kaj en 1897 ekfunkciis interurba tramo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Subotica apartenis al SHS, kie tiutempe estis la plej granda urbo, pli granda, ol Beogrado aŭ Zagrebo. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.
Serba lingvo estas la plej dungita lingvo en ĉiutaga vivo. Hungara lingvo ankaŭ uzas preskaŭ unu trionon de la populacio en iliaj ĉiutagaj konversacioj. Ambaŭ lingvoj ankaŭ estas vaste uzataj en komerca kaj oficiala signo [1]
en la urbo vivis Tibor Sekelj, esperantisto, vojaĝanto, de 1972 ĝis sia forpaso en 1988. Li tiam estis Direktoro de la urba muzeo. En Subotica estas lia tombo. [2]