Abe Ŝinzo

la 57a ĉefministro de Japanio (1954–2022)

ABE Ŝinzō (japane: 安倍 晋三, [abe ŝinzō]; naskiĝis la 21-an de septembro 1954 en Tokio, mortis la 8-an de julio 2022) estis japana politikisto el unu de la politike plej gravaj familioj de la lando. Li estis elektita ĝenerala sekretario de Liberala Demokrata Partio (LDP) la 20-an de septembro 2006. Abe Ŝinzo estis la 90-a ĉefministro de Japanio de 2006 ĝis 2007. Ekde la 26-a de decembro 2012 ĝis 2020 li denove plenumis la funkcion de ĉefministro de Japanio - se oni duafoje nombras lian postenecon (en iuj listigoj kalkuliĝas tiel), li do estis la 96-a ĉefministro.

Abe Ŝinzo
Persona informo
安倍 晋三
Naskiĝo21-an de septembro 1954 (1954-09-21)
en Ŝinĝuku, Tokio,  Japanio
Morto8-an de julio 2022 (2022-07-08) (67-jaraĝa)
en Nara Medicina Universitata Hospitalo, Nara
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo • ĝismorta sangoperdo vd
Mortigita deJamagami Tecuja vd
TomboKirigaya Funeral Hall vd
Religioŝintoo vd
Etnojapanoj vd
Lingvojjapanaangla vd
ŜtatanecoJapanio vd
Alma materSeikei University • USC Sol Price School of Public Policy • Seikei Elementary School • Seikei Academy vd
PartioLiberal-Demokrata Partio vd
Subskribo Abe Ŝinzo
Familio
PatroShintarō Abe vd
PatrinoYōko Abe vd
GefratojKiŝi Nobuo • Hironobu Abe vd
Edz(in)oAkie Abe vd
ParencojKan Abe • Kiŝi Nobusuke • Ichirō Satō • Eisaku Satō • Nobuhiro Satō • Ōshima Yoshimasa • Abe Shintarō • Nobukazu Kishi • Satō Shinji • Masao Nishimura vd
Profesio
Okupoŝtatreprezentantopolitikisto vd
Laborkampopolitiko vd
Aktiva dum18-a de julio 1993–8-a de julio 2022 vd
Verkado
VerkojSolidarity Against the North Korean Threat ❦
Towards a Beautiful Nation vd
En TTTOficiala retejo vd
Ĉefministro de Japanio
Dum26-a de septembro 2006 - 12-a de septembro 2007
AntaŭuloKoizumi Ĝuniĉiro
SekvantoFukuda Yasuo
2-a periodo
Dum26-a de decembro 2012 - 16-a de septembro 2020
AntaŭuloJoŝihiko Noda
SekvantoJoŝihide Suga
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
ABE Shinzō en januaro 2006 kun Robert Zoellick, tiutempe vicministro pri eksteraj rilatoj de Usono

La patrinflanka avo de Abe Ŝinzo estas Kishi Nobusuke, 56-a kaj 57-a ĉefministro de Japanio. La patro de Abe Shinzo estas Abe Ŝintaro, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de LDP — la partio, kiu regas Japanion ekde la Dua mondmilito. Lia juna frato Kishi Nobuo estas konsilisto.

Vivo

Abe Ŝinzo naskiĝis en Tokia Metropolo, li estis registrita en la nomaron de urbeto Aburaja, distrikto Ocu de gubernio Jamaguĉi (nun parto de urbo Nagato). Li diplomiĝis pri la fako politiko ĉe la fakultato pri juro de Seikei-Universitato en marto 1977. Li dungiĝis ĉe Kobe Ŝtalo en aprilo 1979. En 1982, li foriĝis el la entrepreno, kaj eklaboris kiel sekretario de sia patro Abe Ŝintaro. En 1993, li elektiĝis deputito.

En julio 2000, Abe Ŝinzo iĝis vicĉefa sekretario de kabineto sub Mori Yoŝiro, kaj en aprilo 2001, li konservis sian postenon sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro 2003, li iĝis ĝenerala sekretario de LDP. En septembro 2004, li iĝis anstataŭulo de la ĝenerala sekretario de LDP kaj estro de la instigo-centro pri partia reformo. En oktobro 2005, li iĝis ĉefa sekretario de kabineto sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro, li elektiĝis estro de LDP.

La 26-an de septembro 2006, li iĝis la 90-a ĉefministro de Japanio kaj demisiis de la ofico en septembro de 2007.

La 8-an de julio 2022 Ŝinzo Abe estis murdita dum diskurso en Nara.

Eksteraj ligiloj