Balia lingvo

La Balia Lingvo estas Okcident-malajopolinezia lingvo parolatata de 3.9 milionoj da homoj (en 2001) sur la Indonezia insulo Balio, kaj ankaŭ norda Nusa Penida, okcidenta Lombok kaj orienta Javo.[1] Plejo da parolantoj de la balia ankaŭ scipovas la indonezian lingvon.

Balia lingvo
Basa Bali
lingvo • moderna lingvo
Malayo-Sumbawan
RegionoBalio, Nusa Penida, Lombok kaj Javo, Indonezio
Parolantoj3,9 milionoj (de 2 001)
SkriboLatina, Balia
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajo-polinezia
Balio-sasaka lingvo
Balia
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2ban
  ISO 639-3ban
  Glottologbali1278
Angla nomoBalinese
Franca nomobalinais
vdr

La kavia lingvo estas parenca sacerdota lingvo.

Balia lingvo

Klasifiko

La balia lingvo estas parto de la austronezia lingva familio, kaj estas proksime parenca al la sasaka kaj la sumbaŭa lingvoj.

Fonologio

Vokaloj

AntaŭaCentraDorsa
Alta
(ferma)
iu
Mezaeəo
Malalta
(aperta)
a

Konsonantoj

Bilabialo
(dulipa)
Alveolaro
(alveola)
Palatalo
(palata)
Velaro
(vela)
Glotalo
(glota)
Halto aŭ
afrikato
Senvoĉaptkʔ
Voĉabdɡ
Frikativo
(frota)
sh
Nazalo
(naza)
mnɲŋ
Lateralo
(flanka)
l
Trilor
Duonvokalowj

Gramatiko

Reĝistroj (ĝenroj)

Balia lingvo havas malsamajn registrojn dependantajn sur la interrilato kaj statuso de la interparolantoj: malalta (basa ketah), mezo (basa madia), kaj alta (basa singgih). Basa singgih enhavas multajn pruntvortojn de Sanskrito kaj Java lingvo.

Skribsistemo

La balia lingvo estas skribata per du malsamaj skribsistemoj:

Balia skribsistemo

Bazaj signoj de la Balia lingva skribsistemo

La Balia skribsistemo (Carakan) estas abugido, kiu devenas finfine de la Brāhmī skribsistemo de Barato. La plej fruaj konataj surskriboj datiĝas de la 11-a jarcento p.K.

Hodiaŭ nemultaj homoj estas familiaraj kun la Balia lingva skribsistemo.[2]

Latina alfabeto

Lernejoj en Balio hodiaŭ instruas formon de la Latina alfabeto, nomata Tulisan Bali, por skribi la balian lingvon.[3]

Piednotoj

Referencoj

  • . Omniglot. Alirita 2007-03-07.
  • Gordon, Raymond G., Jr. (ed.) - Gordon, Raymond G., Jr. (ed.). (2005) “Bali - Balio”, Ethnologue: Languages of the World, Fifteenth edition - Ethnologue: Lingvoj de la Mondo, Dek-kvina redakcio. Dallas, Tex.: SIL International - SIL internacia.

Aliaj projektoj