Denis Mukwege

Denis MUKWEGE (naskiĝis la 1-an de marto 1955 en Bukavu, Belga Kongo, nuntempe la Demokratia Respubliko Kongo) estas konga ginekologo kaj aktivulo.

Denis Mukwege
Nobel-premiito
Persona informo
Denis Mukwege
NaskonomoDenis Mukwege
Naskiĝo1-an de marto 1955 (1955-03-01) (69-jaraĝa)
en Bukavu,  Kongo Belga
ReligioPentekosta Kristanismo vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoDemokratia Respubliko Kongo vd
Alma materUniversitato Libera de BruseloUniversitato de AngersUniversitato de BurundoUniversitato de Kinŝaso vd
Familio
ParencojFabrice Mvita vd
Profesio
Okupohomrajta aktivulo • ginekologo • obstetrikisto • pastoro vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li fondis la Hospitalon Panzi en Bukavu, kie li nuntempe laboras, kaj specialiĝas en la traktadon de virinoj kiuj estis perfortitaj de la ribelemaj fortoj. Li probable iĝis la ĉefa spertulo de la mondo pri la riparado de la interna fizika damaĝo kaŭzita pro grupa seksperforto. Traktis al pluraj miloj da virinoj ekde la milito de la jaro 1998 en Demokratia Respubliko Kongo, iuj de ili pli ol unu fojon, kaj realigis ĝis maksimumo dek kirurgiojn dum la tago en siaj 18 ĉiutagaj laborhoroj. La pacientoj alvenas al la hospitalo, kelkfoje nudaj, kaj ĝenerale kun sangado kaj perdo de urino kaj fekaĵoj.[1]

En la jaro 2018 li estis premiita per la Nobel-premio pri paco kune kun Nadia Murad «pro siaj penadoj por elradikigi la seksan perforton kiel armilon en militoj kaj konfliktoj armitaj».[2]

Biografio

Originoj kaj studoj

Li estas filo de evangelia pastro pentekosta[3]. Li realigis siajn bazajn studojn en la Reĝa Ateneo de Bukavu kaj poste siajn sekundarajn studojn en la Mezlernejo Bwindi de Bukavu, kie li akiris la diplomon en biokemio en 1974. Post du jaroj en la Politeknika Fakultato de la Universitato de Kinŝaso, li enskribis sin en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Buyumbura en la jaro 1976.

Li akiris la diplomon en medicino en la jaro 1983, komencante sian profesian vivon en la hospitalo de Lemera, en la sudo de Bukavu, kaj en la jaro 1984 akiris stipendion de la Misio Pentekosta de Svedio por akiri fakiĝon en ginekologio en la Universitato de Angers, Francio. Li fondis la asocion Esther Solidarité France-Kivu por helpi sian regionon de origino.[4]

La 24-an de septembro de la jaro 2015 li iĝis doktoro en medicinaj sciencoj en la Libera Universitato de Bruselo, defendinte disertacion titolitan: "Etiologio, klasifiko kaj traktado de fistuloj de genera traŭmatismo kaj malalta digestigaĵo en la oriento de la Demokratia Respubliko de Kongo".[5]

Ordenoj kaj premioj

Referencoj

Vidu ankaŭ

La Imperio de la silento, filmo pri milito en D.R. Kongo

Eksteraj ligiloj

La filmo “La viro kiu riparas la virinojn. La kolero de Hipokrato» malpermesita en Demokratia Respubliko Kongo - Filmo pri genekologo kiu savas seksperfotitajn virinojn en orienta Kongo, Global Voices en Esperanto, la 25-an de julio 2019.