Nadia Murad

Nadia Murad Basee Taha (en la kurda lingvo نادیە موراد en araba نادية مراد, Kojo, 1993) estas iraka aktivulino pri homaj rajtoj kurda-jezida, ambasadoro de bona volo por la digno de la postvivantoj de homa kontrabandado nomumita de Unuiĝintaj Nacioj. Enpostenigita ekde septembro 2016, kies misio estas subvenciita kaj subtenata de Yazda, nome la jezida tutmonda organizaĵo. En aŭgusto 2014, ŝi estis forrabita kaj arestita de la Islama Ŝtato,[1] kaj la 1an de junio 2017, post tri jaroj, ŝi revenis al sia hejmurbo.

Nadia Murad
Nobel-premiito
Persona informo
نادية مراد
Naskiĝo1993
en Kocho
ReligioYazidism vd
Lingvojarabaangla vd
ŜtatanecoIrako vd
Profesio
Okupopreleganto • aktivulo • politika aktivisto vd
Laborkampohomaj rajtoj vd
Aktiva dum2014– vd
Verkado
VerkojThe Last Girl (memoir) vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 2016 ŝi ricevis Saĥarov-Premio kaj 2018 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco[2] kune kun Denis Mukwege "pro siaj klopodoj elradikigi seksan perforton kiel armilon en militoj kaj armitaj konfliktoj".

Notoj