Kazo (gramatiko)

Gramatika kazo (aŭ simple kazo) (laŭ latina casus [ˈkaːzʊs], Pl.: casūs kun longa u [ˈkaːzuːs]) estas en gramatiko fleksia kategorio de substantivecaj vortospecoj (=deklinacio). Per tio la nomo montras sian funkcion ene de senca kombino de frazo. En morfologio kazo estas morfologia kategorio, kiu estas markita per sistemo je unu al alia vidalvide starantaj formaroj, dum ke ĉi tiuj formoj respegulas rilaton de unu objekto al aliaj objektoj en certa situacio. Tipe vorto portas nur unu kazan markilon, en kelkaj lingvoj tamen ekzistas ankaŭ vortoj kun du aŭ pli da kazaj markiloj.

Etimologio

La esprimo kazo reiras etimologie de la greka gramatikisto Dionysios Thrax. Li priskribis substantivecajn vortospecojn (latine nomina) kiel defalantaj (germane 'abfallend' ('abhängig')) de verboj kaj nomis ĉi tiun proceson ptosis ( πτῶσις) 'falo'. La transpreno de nocio de latina estas ĝis hodiaŭ konservata.

Kazoj en Esperanto

Laŭ la fundamenta gramatiko Esperanto havas nur du kazojn:

Ĉiuj aliaj estas esprimataj per prepozicioj.

Tamen oni trovas konservaĵojn de Pra-Esperanta kazo genitiva kun pronomoj ies, kies kaj ties, (kaj en iuj pli-malnovaj tekstoj mies, vies, lies, ŝies, ĝies, sies, nies kaj ilies).

Tradiciaj gramatikaj kazoj

Listo de kazoj

  • Abesivo (sen io)
  • Ablativo (direkte de ie, el io)
  • Absolutivo (subjekto de netransitiva frazo)
  • Akuzativo (rekta objekto)
  • Adesivo (ĉe io)
  • Aequativus (kompare kun io, rilate al io)
  • Alativo (al io)
  • Dativo (al io)
  • Delativo (de/desur io)
  • Disjunktivo (ripeta substreko de subjekto)
  • Distributivo (po iom)
  • Distributivo-temporalo (kiom ofte)
  • Egresivo (komence de, komence ĉe - tempe aŭ loke)
  • Elativo (el interno de io)
  • Ergativo (aganto-komplemento)
  • Ergativo-genitivo (aganto, posedanto)
  • Essivus (kiel io, estante je stato de io)
  • Essivus-formalis (havante kvaliton de io)
  • Essivus-modalis (agante kiel io)
  • Excessivus (finante iun staton)
  • Formalis (kiel io)
  • Genitivo (ies, de io)
  • Ilativo (en ion)
  • Inesivo (ene de io)
  • Instruktivo (iamaniere)
  • Instrumentalo (per io)
  • Instrumentalo-komitativo (per io aŭ kun io)
  • Netransitivo (subjekto en netransitiva frazo)
  • Kaŭzalo (pro io)
  • Causalis-finalis (pro io, per io, je io)
  • Komitativo (kun io)
  • Komparativo (kiel io)
  • Lativo (al io)
  • Lokativo (en, ĉe, sur io)
  • Nominativo (io)
  • Objektivo (objekto)
  • Obliquus (iu ajn funkcio krom nominativa)
  • Partitivo (kvanto de io, parto de io)
  • Pasivo (subjekto ĉe netransitiva verbo)
  • Posesivo (ies, havata de io)
  • Prepozicionalo (kaŭzo uzata kun diversaj prepozicioj)
  • Privativo (sen io)
  • Prolativo (tra io)
  • Prosekutivo (laŭlonge de io)
  • Sociativo (kune kun io)
  • Sublativo (sur ion)
  • Superesivo (sur io)
  • Temporalo (je iu tempo, dum io)
  • Terminativo (ĝis al io - tempe aŭ loke)
  • Translativo (iĝante io, igante ion)
  • Vialis (uzante ion)
  • Vokativo (ho, io!)

Aliaj gramatikaj kazoj