Rabindranath Tagore

bengala poeto kaj filozofo

Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; bengale রবীন্দ্রনাথ ঠাকুর; ankaŭ Robindronath Tagor; naskiĝis la 7-an de majo 1861, mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo, tio estas multfakulo kaj unu el ĉefaj kleruloj en Barato fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.

Rabindranath Tagore
Nobel-premiito
Persona informo
রবীন্দ্রনাথ
Naskiĝo7-an de majo 1861 (1861-05-07)
en Kolkato
Morto7-an de aŭgusto 1941 (1941-08-07) (80-jaraĝa)
en Kolkato,  Brita Hindio
Religiohinduismo vd
EtnoBengalojbrahmoo vd
Lingvojbengalaangla vd
ŜtatanecoBrita Hindio vd
Alma materUniversitato-Kolegio de Londono • St. Xavier's Collegiate School vd
Subskribo Rabindranath Tagore
Familio
PatroDebendranath Tagore vd
GefratojSwarnakumari Devi • Hemendranath TagoreJyotirindranath TagoreDwijendranath TagoreSatyendranath Tagore • Soudamini Debi vd
Edz(in)oMrinalini Devi vd
InfanojRathindranath Tagore vd
Profesio
Alia nomoভানুসিংহ vd
Okupopentristo • poeto • komponistodramaturgo • eseisto • filozofoartistoverkisto • kantotekstisto • kantoverkistokantistofilmreĝisoro • luktanto por libereco vd
Laborkampoliteraturo vd
Verkado
VerkojGitanjali ❦
Ghare-Bhaire ❦
Bhanusimha Thakurer Padabali ❦
Valmikipratibha ❦
Kabuliwala ❦
Malsata ŝtono ❦
Nastanirh ❦
Noukadubi ❦
Chaturanga ❦
Jogajog ❦
Shesher Kabita ❦
La poŝtoficejo ❦
La reĝo de la malhela ĉambro vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en la propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore ankaŭ parolis foje en Esperanto, i.a. ĉe la lago Balatono en Hungario[1]. Li interalie verkis kaj komponis la nacian himnon kaj de Barato kaj de Bangladeŝo.

En la jaro 1913 li gajnis la Nobelpremion pri Literaturo pro siaj tradukoj el la angla kaj pro sia verko Gitanjali - Kolekto de poemoj (1910). Irlanda poeto William Butler Yeats tradukis Gitanjeli en la anglan, atentigante la okcidentajn legantojn pri liaj verkoj. Tagore estis la unua neeŭropano kiu atingis tiun premion.

Tagore enkondukis novajn proz- kaj verso-formojn kaj la uzadon de kolokva lingvaĵo en bengala literaturo, tiel liberigante ĝin el tradiciaj modeloj bazitaj sur klasika sanskrito. Per sia traduka verkostilo li estis tre influa en enkondukado de kulturaj pontoj inter la hindia kulturo kaj okcidento, kaj li estis ĝenerale konsiderata kiel elstara krea artisto de la moderna hinda subkontinento. Li estas tre rememorata en Barato kaj Bangladeŝo, same kiel en Srilanko, Nepalo kaj Pakistano.[2][3][4]

Biografio

Li naskiĝis kaj vivis en tre riĉa familio de terposedantoj, kun tradicio de klereco kaj flegadoj kulturaj. Li mem malkovris la vivon de kamparanoj nur 35-jara, kiam li devis mastrumi la familiajn posedaĵojn anstataŭ sia patro.

Ekvivo: 1861–1878

La plej juna el 13 supervivantaj filoj, Tagore (karesnome "Rabi") naskiĝis la 7an de Majo 1861 en la domego Jorasanko en Kolkato,[5] filo de Debendranath Tagore (1817–1905) kaj Sarada Devi (1830–1875).

Tagore estis edukata ĉefe de servistoj; lia patrino mortis kiam li estis ankoraŭ knabo kaj lia patro multe vojaĝis.[6] La familio Tagore ludis gravan rolon en la Bengalia renesanco. Ili entreprenis la publikigon de literaturaj gazetoj kaj organizis teatron kaj koncertojn de bengala kaj okcidenta klasika muziko. La patro de Tagore invitis kelkajn profesiajn "drupajn" muzikistojn resti hejme kaj instrui hindian klasikan muzikon al la filoj.[7] La plej aĝa frato de Tagore nome Dŭijendranat estis filozofo kaj poeto. Alia frato, Satjendranat, estis la unua hindiano aliĝinta al la elita kaj tiam tute eŭropa Hindia Civila Servo. Alia frato, Ĝjotirindranat, estis muzikisto, komponisto kaj dramaturgo.[8] Lia fratino Sŭarnakumari iĝis romanisto.[9] La edzino de Ĝjotirindranat nome Kadambari Devi, iom pli aĝa ol Tagore, estis kara amiko kaj potenca influo. Ŝia subita sinmortigo en 1884, tuj post ŝia geedziĝo, lasis lin profunde kortuŝita dum jaroj.[10]

Tagore ege multe evitis lernejan edukadon kaj preferis travagadi la bienon aŭ apudajn Bolpur kaj Panihati, kiun la familio ofte vizitis.[11][12] Lia frato Hemendranat tutoris kaj fizike edukis lin — ekzemple naĝe en Gango aŭ piedirante tra montetoj, pere de gimnastiko, kaj praktikante ĵudon kaj luktarton. Li lernis desegnon, anatomion, geografion kaj historion, literaturon, matematikon, sanskriton kaj anglan — lia malplej preferata studtemo.[13] Tagore malamis formalan edukadon — liaj lernejaj taskoj en la loka Prezidenteco Kolegio daŭris unusolan tagon. Jarojn poste li asertis, ke propra instruado ne klarigas aferojn; propra instruado levas scivolemon:[14]

Post sia upanajano (plenaĝa rito), estante dekunu-jaraĝa Tagore kun sia patro forlasis Kolkaton en februaro 1873 por veturi tra Hindio dum kelkaj monatoj, vizitante la bienojn de sia patro en Santiniketan kaj Amritsar antaŭ atingi la himalajan montarstacion Dalhousie. Tie Tagore legis biografiojn, studis historion, astronomion, modernan sciencon, kaj Sanskriton, kaj esploris la klasikan poezion de Kālidāsa.[15][16] Dum sia 1-monata restado en Amritsar en 1873 li estis ege influata de la melodioj gurbani kaj nanak bani kantataj ĉe la Ora Templo kie kaj patro kaj filo estis regulaj vizitantoj. Li menciis tion en sia Miaj memoraĵoj (1912):

 La ora templo de Amritsar revenas al mi kiel sonĝo. Multajn matenojn mi akompanis mian patron al tiu Gurudarbar de Siĥoj en la mezo de la lago. Tie la sankta ĉantado resonas kontinue. Mia patro, sidanta inter la amaso de adorantoj, foje aldonis sian voĉon al la himno de laŭdo, kaj trovante strange aliĝi en ilia adorado kore entuziasmiĝis, kaj revenis ŝarĝita per la sanktigitaj oferaĵoj de sukerkristaloj kaj aliaj dolĉaĵoj.[17] 

Li verkis 6 poemojn rilate al Siĥismo kaj multajn artikolojn en bengala porinfana gazeto pri Siĥismo.[18] Tagore revenis al Jorosanko kaj kompletigis serion de gravaj verkoj ĉirkaŭ 1877, unu el ili longa poemo en la maitil-lingva stilo de Vidjapati. Kiel ŝerco, li asertis, ke tiuj estas la perditaj verkoj de ĵus malkovrita poeto de la 17-a jarcento de Viŝnuismo nome Bhānusiṃha.[19] Regionaj fakuloj ja akceptis ilin kiel la perditajn verkojn de la fikcia poeto.[20] Li debutis en la novela ĝenro en la bengala lingvo per "Biĥarini" ("La almozulino").[21][22] Publikigita en la sama jaro, Sandja Sangit (1882) inkludas la poemon "Nirjharer Sŭapnabanga" ("La kortuŝo de la akvofalo").

Juna Tagore en Londono, 1879.

Shelaidaha: 1878–1901

Ĉar Debendranath deziris, ke lia filo iĝu advokato, Tagore aliĝis al lernejo en Brighton, Orienta Sussex, Anglio, en 1878.[23] Li restis tie dum kelkaj monatoj en domo, kiun la familio Tagore posedis ĉe Brighton kaj Hove, nome Medina Villas; en 1877 liaj genevoj — Suren kaj Indira Devi Chaudhurani, gefiloj de la frato de Tagore nome Satjendranat — estis senditaj kun sia patrino, la bofratino de Tagore, loĝi kun li.[24] Li mallonge studis juron en University College London, sed denove lasis lernejon kaj anstataŭe dediĉis sin al sendependa studado de teatraĵoj de Shakespeare nome Koriolano, kaj Antonio kaj Kleopatra kaj la Religio Medici de Thomas Browne. La aŭskultado de angla, irlanda kaj skota popolmuzikoj impresis Tagore, kies propra tradicio de kirtan kaj tappa de Nidhubabu kaj de himnaro de Brahmoismo estis markita prie.[23][25]

Tagore kaj lia knabaĝa edzino Mrinalini Devi, 1883.

En 1880 li revenis al Bengalio sen diplomo, sed entuziasma por amikigi la eŭropajn novaĵojn kun la brahmo-tradicioj, prenante plej interesajn elementojn el ĉiu flanko.[26] Reveninte al Bengalio, Tagore regule publikigis poemojn, rakontojn kaj novelojn. Tiuj havis profundan efikon en Bengalio sed ricevis malmultan tutlandan atenton.[27] En 1883 li edziĝis al 10-jaraĝa[28] Mrinalini Devi, denaske Babatarini, 1873–1902 (tio estis ofta praktiko tiame). Ili havis kvin filojn, el kiuj dumortis infanaĝe.[29]

La domo de Tagore en Ŝilaidaha, nuna Bangladeŝo.

En 1890 Tagore ekadministris siajn vastajn praulajn bienojn en Ŝelaidaha (nuntempe en regiono de Bangladeŝo); al li aliĝis tie liaj edzino kaj filoj en 1898. Tagore publikigis siajn poemojn Manasi (1890), inter siaj plej bone konataj verkoj.[30] Li kolektis ĉefe simbolajn rentojn kaj benis lokanojn kiuj siavice honoris lin bankede — foje per nur seka rizo kaj acida lakto.[31] Li renkontiĝis kun la poeto Gagan Harkara, pere de kiu li familiariĝis kun la vagmuzikisto baula Lalon, kies popolkantoj ege influis al Tagore.[32] Tagore dediĉis sin al popularigo de la kantoj de Lalon.

La boato "Padma" de la familio Tagore

Kiel grava Zamindar Babu, Tagore tranavigis la riveron Padmo estre de Padma, la luksa familia barĝo (konata ankaŭ kiel "bajra" aŭ "baĝroŭ").

La periodo 1891–1895, nome periodo Sadhana de Tagore, nomita laŭ unu el liaj gazetoj, estis lia plej fruktodona;[6] en tiuj jaroj li verkis pli ol duono de la noveloj de la tri-volumv, 84-rakonta Galpaguĉĉha.[21] Liaj ironiaj kaj seriozaj rakontoj esploris la fortan malriĉecon de idealigita rura Bengalio.[33]

Santiniketan: 1901–1932

En 1901 Tagore translokiĝis al Santiniketan por fondi aŝramon kun marmor-planka preĝejo — nome Mandir — eksperimenta lernejo, fruktoĝardenoj, ĝardenoj, biblioteko ktp.[34] Tie lia edzino kaj du el iliaj filoj mortis. Ankaŭ lia patro mortis en 1905. Li ricevis ĉiumonate pagojn kiel parto de sia heredaĵo kaj enspezoj el la Maharaĝo de Tripura, vendoj de la juvelaro de sia familio, lia marborda bangalo en Puri, kaj ridindaj 2 000 rupioj el librorajtoj.[35] Li akiris kaj bengaliajn kaj eksterlandajn legantojn; li publikigis Naivedja (1901) kaj Ĥeja (1906) kaj tradukis poemojn al libera verso.

Cinghua Universitato, 1924.

En 1912, Tagore tradukis sian verkon de 1910 Gitanjali en anglan. Dum vojaĝo en Londono, li kunhavigis tiujn poemojn al admirantoj kiel William Butler Yeats kaj Ezra Pound. La Londona Hindia Societo publikigis la verkon en malgranda eldono, kaj la usona gazeto Poetry publikigis elektaĵon el Gitanjali.[36] En Novembro 1913, Tagore eksciis, ke estas atribuita al li la Nobel-premio pri literaturo: la Sveda Akademio aprezis la idealisman kaj por okcidentanoj alireblan naturon de malgranda korpuso de lia tradukita materialo fokuse al la verko de 1912 Gitanjali: Song Offerings.[37]

Li ricevis ankaŭ kavalirecon el la reĝo Georgo la 5-a en la datrevenaj festoj de 1915, sed Tagore rezignis prie post la Masakro de Amritsar de 1919.[38] Rezignante la kavalirecon, Tagore skribis en letero adresita al Frederic Thesiger, tiam brita Vicreĝo de Hindio: "La senproporcia severeco de la puntraktado fifarita kontraŭ la kompatinda popolo kaj la metodoj plenumi ĝin, ni estas konvinkita, estas sen paralelo en la historio de civilizitaj registaroj... Alvenis la momento en kiu honoraj distingoj hontigas se ili brilas en tiu senkongrua kunteksto de humiligo, kaj el mia flanko mi deziras stari tute aparte el ĉiuj specialaj distingoj, ĉe miaj samlandanoj."[39][40]

En 1919, li estis invitita de la prezidanto kaj proparolanto de Anjuman-e-Islamia, nome Sjed Abdul Majid viziti Silheton por la unua fojo. La okazaĵo altiris ĉirkaŭ 5 000 personojn.[41]

En 1921, Tagore kaj la agrikultur-ekonomikisto Leonard Knight Elmhirst fondis "Institute for Rural Reconstruction", poste renomita Ŝriniketan aŭ "Bonfarejo", en Surul, vilaĝo proksima al la aŝramo. Per ĝi, Tagore klopodis moderigi la protestojn Swaraj de Gandhi, kiujn li foje mallaŭdis pro la perceptita mensa dekadenco de Brita Hindio – kaj finfine ankaŭ kolonia dekadenco.[42] Li serĉis helpon de donacantoj, funkciuloj kaj fakuloj tutmonde por "liberigi vilaĝojn el la katenoj de senhelpo kaj nescio per vivigo de sciaro".[43][44] Komence de la 1930-aj jaroj li celis la mediatan "nenormalan kastokonscion" kaj la koncepton de netuŝebleco. Li prelegis kontraŭ tiuj tendencoj, li literaturigis dalitojn kiel heroojn en siaj poemoj kaj teatraĵoj, kaj kampanjis — sukcese — por malfermi la templon de Guruvajur al dalitoj.[45][46]

Krepuskaj jaroj: 1932–1941

Germanio, 1931.

Dutta kaj Robinson priskribis tiun epokon de la vivo de Tagore kiel de iu "vaganta literaturisto". Ĝi plifirmigis lian opinion, ke la homaj dividoj estas neprofundaj. En Majo 1932 dum vizito al beduena kampadejo en la iraka dezerto, la tribestro diris al li, ke "Nia Profeto diris, ke vera islamano estas tiu, kies vortoj kaj faroj tute ne damaĝas fratajn homojn..." Tagore konfidis al sia taglibro: "Mi surpriziĝis rekonante en liaj vortoj la voĉon de esenca humaneco."[47] En 1934, tertremo frapis Bihar kaj mortigis milojn da personoj. Gandhi konsideris ĝin sisma karmo, dia interveno venĝe al subpremado de dalitoj. Tagore admonis lin pro lia ŝajna malpieco.[48] Li bedaŭris la konstantan malriĉecon de Kolkato kaj la sociekonomia dekadenco de Bengalio kaj detaligis tiun novan plebecan estetikon per senrima cent-linia poemo kies tekniko sigeli duoblan rigardon antaŭis teknikon de la filmo Apur Sansar de Satyajit Ray (1959).[49][50] Dek kvin novaj volumoj aperis, inter ili proz-poemaj verkoj Punaŝĉa (1932), Ŝes Saptak (1935), kaj Patraput (1936). Eksperimentado pluis en liaj proz-kantoj kaj danc-dramoj — Ĉitra (1914), Ŝjama (1939), kaj Ĉandalika (1938) — kaj en liaj noveloj — Dui Bon (1933), Malanĉa (1934), kaj Ĉar Adhjaj (1934).[51]

Lasta foto de Rabindranath, 1941.

La fakinteresoj de Tagore etendiĝis al scienco en liaj lastaj jaroj, kiel videblas en Visva-Pariĉaj, esearo de 1937. Lia respekto por sciencaj leĝoj kaj lia esplorado de biologio, fiziko, kaj astronomio influis lian poezion, kiu montris vastan naturismon kaj verŝajnecon.[52] Li interplektis la procezon de scienco, la rakontojn de sciencistoj, en rakontoj kiel en Se (1937), Tin Sangi (1940), kaj Galpasalpa (1941).

Liajn lastajn kvin jarojn markis kronika doloro kaj du longaj periodoj de malsano. Tiuj komenciĝis kiam Tagore perdis konscion fine de 1937; li restis komatosufera kaj preskaŭ mortonta dum iom da tempo. Tion sekvis fine de la 1930-aj jaroj simila malbonaĵo, el kiu li neniam resaniĝis. Poeziaĵoj el tiuj malfacilaj jaroj estas inter liaj plej fajnaj.[53][54] Periodo de longdaŭra agonio finiĝis per la morto de Tagore la 7an de Aŭgusto 1941, estante 80-jaraĝa.[5] Li estis en superetaĝa ĉambro de sia domego de Jorasanko en kiu li grandiĝis.[55][56] Tiu dato estas ankoraŭ bedaŭrata.[57] A. K. Sen, frato de la unua ĉefa elekokomisionano, ricevis diktaĵon de Tagore la 30an de Julio 1941, ĝuste unu tagon antaŭ planita operacio: lia lasta poemo.[58]

 Mi estas perdiĝinta meze de mia naskotago. Mi sopiras miajn amikojn, ilian tuŝon, kun lasta amo al la tero. Mi prenos la finan proponon de la vivo, mi prenos la lastan homan benon. Hodiaŭ mia sako estas malplena. Mi jam donis komplete ĉion kion mi devis doni. Reage se mi ricevas ion ajn — iom da amo, iom da pardono — tiam mi prenos ĝin kun mi kiam mi venos sur la boato kiu trairas al la festivalo de la senvorta fino. 

Verkaro, stilo

Jawaharlal Nehru kaj Rabindranath Tagore.

Kvankam Tagore estas plej konata kiel poeto, tamen li verkis ankaŭ romanojn, artikolojn, novelojn, vojaĝtaglibrojn kaj dramon. Li verkis pli ol 2,000 kantojn, kiuj estas alte konsiderataj en la moderna hinda civilizacio kaj estas aprezata tutmonde.

La verkaro de Tagore traktas sociajn, politikajn kaj edukajn aferojn, kaj la vizion de tutmonda frateco inter homoj. Lia poezio, krom sia spirita kaj emocia profundo, ofte esprimas la feston de vivo kaj naturo. Tagore perceptas la diversecon de vivo kiel neelĉerpebla fonto de plezuro en si mem. Amo estas ripetiĝanta motivo en lia verko, kaj li ofte traktis ankaŭ patriotismon.

Li belege esprimis la spiritecon viŝnuisman de sia lando, samtempe per romantikecaj kaj tutmonde kompreneblaj vortoj, bildoj kaj sentoj.

Tagore estis tre sentema al la tiamaj mondaj eventoj, kaj skribis pri sia doloro kaj malespero pro la milito.

Kritiko de la brita klerig-kulturo

Rabindranath kun Einstein en 1930.

Kategorioj, kiuj malebligas realigon de la eduk-idealo:

  • manko de harmonio inter individueco kaj la socio (inter unuopulo kaj la universo)
  • manko de harmonio inter individuo kaj la naturo
  • fragmenta traktado de la homa persono
  • spirita mondo traktata kiel apartigita superkonstruo propra al la konscio de elito
  • neglektas kaj malprofundigas la ekzisto-senton de infano, malheredigas al ĝi la bezonon senpere kontaktiĝi kun multoblaj formoj de la mondo kaj de la natura inklino kompreniĝi kun universalaĵoj
  • dominado de kolektado de informoj, kie ĉio estis desupre planita kaj oni ne atendas de instruisto grandan krean invencion
  • posedas sekan formon de sciencismo
  • ne estas esenco de la vivo
  • instruado ne atentas pri individueco de la infano
  • praktikado de ekposedo de la infano je la nomo de ĝia "bono" kaj senigo de ĝia individueco, altrudo al la infano de la mondo de plenkreskuloj kaj ties bezonoj
  • troa fido al libroj – kiel vojo al supraĵa alproprigado de ideoj, senigita de sendependa pensado kaj supera volo

Specifeco de la eduka procezo laŭ Tagore

Ĉe Majlis (Irana parlamento) en Teherano, Irano, 1932.
  1. Unuaplana emoci-estetika perceptado kaj intuicia kono antaŭ la scienca kono.
  2. Formado de karaktero kaj de spirita vivo kaj sekve de tio estingo de la liberigo de viv-turmento; ekkonado de si, lernado de sinmoderigo, ekrego de avidemo kontraŭ riĉaĵoj kaj konuma sinteno, estimo en la infano ĝian bezonon de esprimado kaj esprimiĝo.
  3. Malkovro de la harmonio inter vero kaj belo; edukado pere de vero kaj por vero absoluta.
  4. Edukado devas kreski el naturaj kulturaj fundamentoj de la socio kaj direktiĝi al valoroj unuigantaj la baratan kulturon. Etika plano - konstruo de morala karaktero pere de aktiveco favoranta hejmecon kaj kunmastrumadon de la lernejo.
  5. Disvastigo de am-idealo - supera morala valoro favoras pli profundan senperan rigardon al esenco de la homa naturo; pere de amo la homo multobligas sin mem (apogo je modeloj de malfermo kaj simpleco).
  6. Venkado de memlimigo, memperfektigado kaj scio pri superado de malfacilaĵoj kaj ekkonado de vero pere de rezigno kaj natura inspirado el la vivoĝojo.
  7. Instruo de humileco - protektas kontraŭ agresa interpretado de supozoj pri tio, kio estas bona kaj kontraŭ unuflanka identigo de krea laboro kun sukceso.
  8. Virteco de la vivo - akcentado de enhavo kaj formoj, kiuj favorus disvolvon de konscia kultura identeco kaj scipovon de la krea kaj memstara solvado de sociaj problemoj.
  9. Preno de ĝojo el instruado - kiel esprimo de spertado pri propra spirita vivo kaj kompreno, ke ekzistas harmonio inter ilia spirita vivo, vero kaj belo kaj la spirita vivo de aliaj personoj.
  10. Specifeco de la medio, en kiu devus okazi instruado - neŭtra sfero, en proksima kontakto kun la naturo, malproksime de setlejoj kaj de ne-dezirataj eksteraj influoj perturbantaj kvieton de la lernantoj.
  11. Konsidero de diverseco de spertoj - de komunumo kaj soleco, aktivado kaj kontemplo (lernado pri memregado).

Verkoj

Titolpaĝo de eldono de 1913 ĉe Macmillan de la verko de Tagore Gitanjali.

En bengala

Poezio
* ভানুসিংহ ঠাকুরের পদাবলীBhānusiṃha Ṭhākurer Paḍāvalī(Kantoj de Bhānusiṃha Ṭhākur)1884
* মানসীManasi(La ideala)1890
* সোনার তরীSonar Tari(La ora barko)1894
* গীতাঞ্জলিGitanjali(Kantaj proponoj)1910
* গীতিমাল্যGitimalja(Kantokrono)1914
* বলাকাBalaka(Gruflugoj)1916
Teatraĵoj
* বাল্মিকী প্রতিভাValmiki-Pratibha(La genio de Valmiki)1881
* বিসর্জনVisarjan(La ofero)1890
* রাজাRaja(La reĝo de la malhela ĉambro)1910
* ডাকঘরDak Ghar(La poŝtoficejo)1912
* অচলায়তনAĉalajatan(La nemovebla)1912
* মুক্তধারাMuktadhara(La akvofalo)1922
* রক্তকরবীRaktakaravi(Ruĝaj oleandroj)1926
Fikcio
* নষ্টনীড়Nastanirh(La rompita nesto)1901
* গোরাGora(Blondulo?)1910
* ঘরে বাইরেGhare Baire(Hejmo kaj Mondo)1916
* যোগাযোগJogajog(Krucfluoj?)1929
Memoroj
* জীবনস্মৃতিJivansmriti(Miaj memoroj)1912
* ছেলেবেলাĈhelebela(Tagoj de mia junaĝo)1940

En angla

* Thought Relics1921[59]

En Esperanto aperis

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Analizoj
Aŭdolibro
Tekstoj

Paroladoj

Reta ekspozicio


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rabindranath Tagore en la angla Vikipedio.