Komoroj

lando, konsistanta el insuloj en Hinda Oceano

La Komoroj (arabe جزر القمر, formale la Unio de la Komoroj, komora nomo : Udzima wa Komori, france Union des Comores, arabe الاتحاد القمري) estas landinsulo en la Hinda Oceano oriente de Afriko, nordokcidente de Madagaskaro (Malagasio). Aliaj landoj proksimaj al la Komoroj estas Tanzanio en la nordokcidento kaj Sejŝeloj en la nordoriento. La ĉefurbo estas Moronio en Granda Komoro.

Unio de Komoroj
الاتحاد ﺍﻟﻘﻤﺮي
Udzima wa Komori

Flago de Komoroj

DetalojDetaloj
Nacia himno: Udzima wa ya Masiwa
Nacia devizo: Unité - Solidarité - Développement
Unueco - Solidareco - Disvolvado
Situo
landosuverena ŝtatoinsula lando • insulara lando
Bazaj informoj
ĈefurboMoronio,
11° 41′ S 43° 16′ O / 11.683 °S, 43.267 °O / -11.683; 43.267 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j)komora
Uzata(j) lingvo(j)araba, franca
Plej ofta(j) religio(j)Islamo
Areo2 170 km²
Vivolongo60,5
Horzono+3
Interreta domajnokm
LandokodoKM
Telefona kodo269
Plej alta punktoMount Karthala
Plej malalta punktoHinda Oceano
Politiko
Politika sistemofederismo
ŜtatestroAzali Assoumani
ĈefministroAzali Assoumani
Nacia tago6-a de julio
Sendependiĝo disde Franco6-a de julio 1975
Ekonomio
ValutoKomora franko (KMF)
MEPlaŭ 2012
– suma$ 600 Mio.
– pokapa$865
Esperanto-movado
Landa E-asocioKomora Esperanto-Asocio

AkvejoPacifika oceano

Koordinatoj, 43° 42′ 0″ O (mapo)-12.343.7
Plej alta punktoMount Karthala [+]
- alteco2 361 m [+]
Plej malalta punktoHinda Oceano [+]
- malaltecom [+]
Areo2 034 km² (203 400 ha) [+]
Loĝantaro902 348 [+] (1-a de januaro 2022)
HorzonoUTC+03:00, Hinda/Komoroj [+]

Komoroj (Komoroj)
Komoroj (Komoroj)
DEC
Komoroj
Komoroj
Map
Komoroj

Vikimedia Komunejo:  Comoros [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La nomo devenas de la araba جزر القمر (Djazair al Kamar) kiu signifas "Luno-Insulo". La Komoroj estas de vulkana origino. La valuto estas la komora franko (FC), kurzo: 1 eŭro egalis al ĉirkaŭ 500 FC (komenco de 2020).

Geografio

Map de la Komoroj

La komora insularo konsistas el kvar insuloj (plus iuj aliaj tre malgrandaj insuloj):

Urboj

La plej grandaj urboj laŭ nombro de loĝantoj estas:

  • Moronio (75.000, censo de 2017)
  • Mutsamudu (23.594, censo de 2021)
  • Fomboni (17.000, censo de 2017)
  • Domoni (14.509, censo de 2021)
  • Mirontsi (12.000, censo de 2017)

Historio

La historio de la lando estis markita de pluraj puĉoj kaj secesiaj klopodoj ekde la sendependeco de Francio en 1975. De 1975 ĝis 2008 estis entute 20 diversaj armitaj puĉoj kaj secesiaj klopodoj en Komoroj[1].

Administra strukturo

La Komoroj formas federacian respublikon kun tri subŝtatoj: la aŭtonomiaj insuloj (fr: île autonome); administre dividita en guberniojn. La plej malalta regnivelo estas la komunumo (fr: commune).

Loĝantaro

La loĝantaro konsistas por 97% el komorianoj kaj por 1,5% el makuanoj (Makua). La CIA World Factbook taksis, ke 60% de la loĝantaro vivis sub la sojlo de malriĉeco (en 2002)[2].

Lingvoj

Vidu Listo de lingvoj en Komoroj por la ĉefa artikolo pri ĉi tiu temo.

La lando havas tri oficialajn lingvojn: la komoran, la araban kaj la francan.

Sep malsamaj vivantaj lingvoj estas parolataj en Komoroj; kvar el ili estas variantoj de komoriaj kaj niĝerkongaj lingvoj tre similaj al la svahila. La nombro de parolantoj de (norma) araba estas sufiĉe malfacile difinebla, sed ĝi ne superas la nombron de parolantoj de Ndzwani Comorian, kiu estas la ĉefa lingvo de la lando kun 260.000 parolantoj. La franca havas nur 1700 denaskajn parolantojn sed estas la lingvo de la administracioj.

Esperanto

Komora Esperanto-Asocio estas landa asocio.

Religio

Islamo (sunaismo) estas la ŝtata religio de Komoroj. Ĉirkaŭ 98% de la loĝantaro aliĝas al ĉi tiu religio, la aliaj 2% apartenas al ŝijaismo kaj kristanismo.

Naturmedio

La faŭno kaj flaŭro de la Komoroj rilatas al tiuj de Madagaskaro, sed pro ties relativa izoleco ili posedas iujn specifajn karakterizaĵojn. Krome estas ankoraŭ kelkaj specioj, kiuj fariĝis maloftaj aŭ tre maloftaj, kiel la dugongo. Sekve, la lokaj aŭtoritatoj klopodis krei protektitajn areojn: la Parc marin de Saziley estis kreita en 1991, dum la parc marin de Mohéli estis kreita en 1999 kunlabore kun vilaĝaj asocioj.

Biogeografie la insuloj situas en la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj konstituas unu solan ekoregionon, nomatan la "komoraj arbaroj".

La Komora olivkolombo (Columba pollenii) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta en Komoroj kaj Majoto. Ĝi estas jam rara pro habitatoperdo.

Enlanda politiko

Okazas malofte ka ĵurnalistoj estas arestitaj, sed temoj kiaj korupto kaj kritiko de la armeo estas malpermesataj[3].

Ekstera politiko

La Komoroj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Komoroj estas membro de la Afrika Unio, la Frankofonio, la Organizaĵo de Islama Kunlaboro, la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj la Komunumo de la Sahelo-Saharaj Ŝtatoj (CEN-SAD).

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Anjouan.net