Abu Bakr al-Bagdadi

la kalifo de la t.n. «Islama Ŝtato» (2013–2019)

Abu Bakr al-BagdadiAbu Bakr al-Baghdadi (Samaro, Irako, 28a de julio 1971 - Bariŝo, Idlibo, Sirio, 27a de Oktobro 2019),[1]​ kies dekomenca nomo estis Ibrahim Aŭŭad Ibrahim Ali al-Badri al-Samarrai (ابراهيم عواد ابراهيم علي البدري السامرائي Ibrāhīm Āwad Ibrāhīm al-Badrī al-Sāmarrāī), estis la estro de la ĝihadisma grupo Islama Ŝtato kiu en 2014 memproklamiĝis kalifo[2] de ĉiuj islamanoj, postulante obeon al la islamanoj de la tuta mondo.[3][4]

Abu Bakr al-Bagdadi
Foto de Bagdadi kiam li estis arestita en Um-Kasr, en Irako, 2004.
Foto de Bagdadi kiam li estis arestita en Um-Kasr, en Irako, 2004.
Persona informo
Naskonomoإبراهيم عواد إبراهيم علي البدري السامرائي
Naskiĝo28-an de julio 1971 (1971-07-28)
en Samaro
Morto27-an de oktobro 2019 (2019-10-27) (48-jaraĝa)
en Barisha
Mortokialomemmortiga bombatako
Lingvojaraba
ŜtatanecoBa'athist Iraq • sennacieco
Alma materUniversitato de Bagdado
Okupo
Okupoimamo • militestro • seksatencinto • teroristo
vdr

Li elektis sian militnomon omaĝe a Abu Bakr al-Siddik, nome la unua kalifo de Islamo, bopatro de Mahomedo kaj siavice komencinto de la serio de la nomitaj Kvar Justaj Kalifoj. Ekde 2015 oni kredis lin mortinta kelkajn fojojn. En Aprilo 2019, post kvin silentaj jaroj, reaperis en filmeto gratulante la aŭtorojn de atencoj en Srilanko, verigante, ke plue li vivas. La 26an de Oktobro 2019, la tiama prezidento de Usono Donald Trump anoncis, ke Al Bagdadi estis mortigita dum militoperaco fare de Usono en la nordokcidento de Sirio,[5] asertante, ke li memmortigis per zono de eksplodaĵoj dum la atako de la usonaj soldatoj. En sia interveno, Trump dankis pro la helpo ricevita de Rusio, Turkio, Sirio, Irako kaj la kurdoj.[6][7]

La usona revuo Time konsideris lin la plej danĝera homo de la mondo, kaj la franca ĵurnalo Le Monde, kiel la sukcedanto de Osama Bin Laden.[8][9]​ La brita ĵurnalo The Guardian komparis lin kun la pastoro Jim Jones, kiu kondukis preskaŭ milon de siaj sekvantoj al kolektiva memmortigo en Gujano en 1978. En 2011, la Departemento de Ŝtato de Usono proponis rekompencon de 10 milionoj da dolaroj kontraŭ fifdinda informaro kiu konduku al lia kapto aŭ morto. Oni proponis prie ĝis 25 milionojn da dolaroj, kio faris lin la plej serĉata teroristo en la tuta mondo, kun la estro de Al Kajda nome Ajman az-Zaŭahiri. En novembro 2014, la revuo Forbes inkludis lin en la 53a vico de la plej povohavaj personoj de la mondo.[10]

Notoj