Islama Ŝtato

internacia sunaisma terorista grupo

Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (IŜIL) (arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام aŭ ad-dawla al-islāmiyya fi-l-ʿirāq wa-š-šā), oficiale Islama Ŝtato (IS), ankaŭ konata kiel Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (IŜIS), aŭ per la araba akronimo Daiŝo (داعش, Dāʿiš [ˈdaːʕiʃ]),[1] estas militisma ĝihadisma grupo kaj eksa neagnoskita kvazaŭŝtato[2] en Irako kaj Sirio, kiu sekvas salafisman doktrinon.[3] IŜIL estis fondita de Abu Musab al-Zarkaŭi en aprilo 2013, kaj ricevis internacian atenton en 2014, kiam ĝi forpelis irakajn sekurecajn fortojn el ĉefaj urboj,[4] kaj poste kiam ĝi kaptis Mosulon[5] kaj amasmortigis en Sinĝar.[6] Eksa estro de Al-Kaida en Irako, Abu Bakr al-Baghdadi, gvidis la organizaĵon.[7]

Islama Ŝtato
الدولة الإسلامية
flago
terorisma organizaĵo • kaliflando • armita organizaĵo • Islama ŝtato
Komenco1999 vd
AntaŭeIslama Ŝtato de Irako • Al-Qaeda in Iraq • Mujahideen Shura Council • Jama'at al-Tawhid wal-Jihad vd
Ideologio

Ĝihadismoislamismo

Motoباقية وتتمدد
Fondinto(j)Abu Musab az-ZarqawiAbu Bakr al-Bagdadi vd
Ĉefestro(j)Abu al-Hussein al-Husseini al-Qurashi • Abu al-Hasan al-Hashimi al-Qurashi • Abu Ibrahim al-Hashimi al-Qurashi • Abu Bakr al-Bagdadi vd
Lingvoj

araba lingvo

FiliojIslama Ŝtato en Libio • Islama Ŝtato – Provinco Jemeno • Islama Ŝtato – Provinco Sinajo • Islama Ŝtato – Provinco Ĥorasano • Islama Ŝtato – Provinco Kaŭkazio • Islama Ŝtato – Provinco Centr-Arabio • Islama Ŝtato – Provinco Centr-Afriko • Islama Ŝtato en Granda Saharo • Islama Ŝtato en Somalio • Sheikh Omar Hadid Brigade • Jund al-Khilafah • Islama Ŝtato – Provinco Orient-Azio • Boko Haram vd
vdr

Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj militistoj konkeris areojn de la nordo de Irako, inter kiuj la urbon Tikrit kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al Bagdado. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.

La Islama Ŝtato de Irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de Usono, la registaro de Nuri al-Maliki, la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la Siria enlanda milito, eknomiĝante Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, Abu Bakr al-Baghdadi, rompis la rilatojn kun Al-Kaida kaj deklaris, en 2014, la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio.

La 29-an de junio 2014, la grupo memproklamis esti tutmonda kaliflando sub la nomo “Islama Ŝtato”,[8][9] kaj Abu Bakr al-Baghdadi estis nomita sia kalifo[10]. Kiel kaliflando, ĝi pretendas religian, politikan kaj militan aŭtoritaton sur ĉiuj islamanoj tra la mondo kaj, ke la legaleco de ĉiuj emirlandoj, grupoj, ŝtatoj kaj organizoj devenas senvalora pro la etendiĝo de la aŭtoritato de la kalifo kaj la alveno de siaj tropoj en liaj areoj".[11][12]

La organizon karaktetizas la kruda kaj akra interpreto de Islamo kaj ĝia bruta perforto kontraŭ la ŝijaanoj, ĉar ĝiaj membroj estas sunaanoj. Ĝia celo deklarita estas etendiĝi al Jordanio, Israelo, Palestino, Libano, Kuvajto, Turkio kaj Kipro.

Usona soldato montras kaptitan flagon de la Islama Ŝtato en Irako, Decembro 2010.

En 2016 Usono ofertis premion je ĝis 25 milionoj da dolaroj por informoj kiuj helpos kapti aŭ mortigi Abu Bakr al-Baghdadi, estron de la Islama Ŝtato. Pli granda premio estis promesita nun por informoj pri Ayman al-Zawahiri, estro de al-Kaida. La 27-an de oktobro 2019 la usona prezidanto Donald Trump sciigis pri sukcesa operacio de usonaj specialaj fortoj en nordorienta Sirio dum kiu Abu Bakr al-Baghdadi estis pelita al tunelo, kie li eksplodigis sin kune kun tri siaj infanoj. Kvar tagoj poste, IŜIL anoncis, ke Abu Ibrahim al-Hashimi al-Qurashi estas la nova estro de la Islama Ŝtato.[13][14][15][16]

Vidu ankaŭ

Referencoj