Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Allan Kardec Afonso Costa)
Enhavo:A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Aredakti fonton

Ceci Abreuredakti fonton

Ceci ABREU estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en la komenco de 20-a jarcento.

Carlos Amorosoredakti fonton

Carlos AMOROSO estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Aristóteles Juvenal de Faria Alvimredakti fonton

Aristóteles Juvenal de FARIA ALVIM estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Sebastião Albuquerqueredakti fonton

Sebastião ALBUQUERQUE /sebasti'ãŭ ałbu'keRkj/ estis brazila esperantisto. Li estis unua homo kiu instruis Esperanton en Recifo ekde 1932. Sebastião Albuquerque okupis katedron de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato de Recifo.

Misael Alves Mendesredakti fonton

Misael ALVES MENDES estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

João Andraderedakti fonton

João ANDRADE (naskiĝis en 1906, mortis la 9-an de januaro 1987 en Volta Redonda, Brazilo) estis brazila esperantisto. En Volta Redonda dum pli ol 30 jaroj li mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.

Arnaldo Alencar Arariperedakti fonton

Arnaldo Alencar ARARIPE estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel prezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Artemísia V. de Araújoredakti fonton

Artemísia V. de ARAÚJO estas brazila esperantisto el Alagoas. Ŝi estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Neuse Araújoredakti fonton

Neuse ARAÚJO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Odilon Araújoredakti fonton

Odilon Araújo elstara esperantisto, fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuko.

Oswaldo Arruda Steinredakti fonton

Oswaldo ARRUDA STEIN (naskiĝis en 1908, mortis en julio 1980 en San-Paŭlo) estis fondinto de Esperanto-societo en Cravinhos, Brazilo. Li aktivis pri Esperanto dum pli ol kvindek jaroj. Li estis prezidanto de Ribeirão Preto Esperanto Clube.

Omaĝe, la urba publika biblioteko de Cravinhos havas lian nomon.

Sebastião Augustoredakti fonton

Sebastião AUGUSTO estis brazila esperantisto de Manaus. En 1945 li estis ano de komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Alfredo Azevedoredakti fonton

Alfredo AZEVEDO estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Bredakti fonton

Alzira Gomes dos Anjos Baptistaredakti fonton

Alzira Gomes dos Anjos Baptista (mortis 7-an de Januaro 2005) estis brazila esperantistino. Ŝi naskiĝis en la malgranda urbo Sacramento, ŝi estis ankoraŭ eta knabino kiam la familio translokiĝis al urbo Franca. En 1968 ŝi edziniĝis al José Roberto Baptista. De S-ro Langerton Neves da Cunha,ŝi eklernis homeopation kaj fitoterapion. Dum multaj jaroj ŝi laboris por Esperanto, ŝi esperantigis kaj plenkreskulojn kaj infanojn.

Josias Ferreira Barbozaredakti fonton

Josias Ferreira Barboza estas brazila esperantisto.

Verkoj

Citaĵo
 Nova esperanta instrumetodo - Esperanto por lernejaj klasoj- de Josias Ferreira Barboza, disponeblas ĉe BEL-Libroservo ekde mardo. La metodo plenumas la rekomendon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Internacia Esperanto-Instituto (IEI) pri instruado de Esperanto per cellingvaj lerniloj, tutmonda tendenco, kaj agordiĝas kun la rekomendo de Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo. Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el bunte ilustrita libro (1 kaj 2) kun ekzercaro kaj KD. Krome, la instruisto havas gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj. La KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de Esperantistaj “aktoroj”. La gvidlibro de la instruisto havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne “instruas”, sed “reĝisoras” la grupan lernadon. La helpa teko senpage preneblas kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj, kaj facile kajerigeblas. 
— BEL Informas - Numero 03, Marto (2009)

José de Barros Moreiraredakti fonton

José de BARROS MOREIRA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José Bastos Camposredakti fonton

José BASTOS CAMPOS (naskiĝis en 1933, mortis en majo 1998) estis delegito pri turisma informado en Fortaleza (Brazilo).

Heitor Beltrãoredakti fonton

Heitor BELTRÃO reprezentis Bahion en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, 1923, okazinta en la tiama Federacia Distrikto.

L. Bragaredakti fonton

L. Braga, muzikisto, estis brazila esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.


Verko:

  • Grabowski. Trovita, romanco, laŭ originala teksto de Goethe. Muziko de F. Braga. Eld. Presa Societo, Parizo, 1910?
Citaĵo
 Estas superflue laŭdi la talentplenan esperantistan poeton, S-ron Antoni Grabowski, kies verkoj ĉiuj samideanoj konas. S-ro Braga verkis sur la ĉarma poeziaĵo muzikon kiu atestas pri nepra talento, sed kiun iuj eble dezirus pli simpla. 
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Lazarus Briegerredakti fonton

Lazarus Brieger (naskiĝis la 9-an de marto 1897, mortis la 8-an de aŭgusto 1985) estis brazila esperantisto, ano de Veterana Esperantista Klubo (VEK). Li estis delegito de UEA en Rio de Janeiro.

Marcelo Luiz Brasilredakti fonton

Marcelo Luiz BRASIL estas brazila esperantisto ekde 1986, konata ankaŭ kiel "marceleto" en la sociaj retoj. Diplomiĝis pri la Portugala Lingvo en UFPR (Federacia Universitato de Paranao); dum la jaraj fakultatoj pri Lingvoj, verkis broŝuron pri Esperanto kaj disvastigis inter la studentoj.En 1997, dum la 33-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO, en Kuritibo, prelegis pri Radio-Aŭskultado de Esperanto, partoprenis de AERA-amikaro pri Radio-Aŭskultado. De 1990 ĝis 1995 ordigis la Bibliotekon de PEA - Paranaa Esperanto-Asocio. En 2018, dum la 53-a KONGRESO DE ESPERANTO, en Kuritibo, ordigis la Meson en Esperanto antaŭ la malfermo de la Kongreso. Nuntempe partoprenas de la Estraro de PEA - Paranaa Esperanto-Asocio.

Credakti fonton

Elisa Rosa Camilloredakti fonton

Elisa Rosa Camillo naskiĝis en 1941 en la urbo São José do Rio Pardo. Emerita instruistino, diplomiĝinta pri Beletro en USP, ekinteresiĝis pri Esperanto en 2006 kaj en la sama jaro aliĝis al EASP, kie ŝi ĉeestis plurajn kulturajn kunvenojn. Ŝi forpasis komence de septembro 2016.

Moacir Caminharedakti fonton

Moacir CAMINHA estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en komenco de 20-a jarcento.

Benjamim Camosatoredakti fonton

Benjamim CAMOSATO estis brazila esperantisto el Rio Grande do Sul. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Aquiles Lando Carmoredakti fonton

Aquiles LANDO CARMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

José Lins de Carvalhoredakti fonton

José LINS de CARVALHO estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Newton Cerattiredakti fonton

Newton CERATTI estis brazila industriisto kaj esperantisto. Filo de Giovanni Ceratti. Li fariĝis membro de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1946, estis ĝia vicprezidanto en 1950. Kabeis en 1957.

Hermógenes Césarredakti fonton

Hermógenes César (mortis 2009) estis brazila esperantisto dum la fino de 20-a jarcento kaj komenco de 21-a. Li estis prezidanto de Niterói Esperanto-Klubo.

Lurdinha Cordeiroredakti fonton

Lurdinha CORDEIRO (pseŭdonimo) estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Afonso Costaredakti fonton

Afonso COSTA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Allan Kardec Afonso Costaredakti fonton

Allan Kardec Afonso COSTA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Deraldo Costaredakti fonton

Deraldo COSTA, kolonelo, estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

José Felipe de Azeredo Coutinhoredakti fonton

José Felipe de AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. Ekde lia alveno en Bel-Horizonto en 1910, li energie kaj en la komenca fazo preskaŭ sole disvastigis Esperanton en la urbo. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo. Post kiam en 1907, do antaŭ lia alveno, en la urbo jam tre mallongan tempon floris unua esperantista klubo en la urbo, sekve de lia konstanta preparo oni la 17-an de julio 1927 fondis duan esperantistan klubon en Bel-Horizonto, kiu prenis la nomon Montara Esperanto-Klubo.

Luís Azeredo Coutinhoredakti fonton

Luís AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel vicprezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José Cruzredakti fonton

José CRUZ estis brazila esperantisto el Sergipe. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verkaĵo: Aspectos Estatísticos do Ensino Primário Sergipano – 1943-1945, José Cruz, Aracaju: Imprensa Oficial, 1947

Carlos Cunharedakti fonton

Carlos CUNHA, brazila esperantisto, en Alagoinhas, Bahia, fondis esperanto-grupon 1913.

Moacir da Silva Cunharedakti fonton

Moacir da SILVA CUNHA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Dredakti fonton

Ernesto Dinisredakti fonton

Ernesto DINIS estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Eredakti fonton

Paulo Izaías Erenoredakti fonton

Paulo Izaías ERENO (naskiĝis en 1949, mortis la 1-an de junio 2005) estis aktivulo de Esperanto-movado, i.a. en la brazila ŝtato Rio grande de Sul.

En 1973-74 li laboris kiel grafikisto en la Centra Oficejo de UEA.

Fredakti fonton

Francisco Falcãoredakti fonton

Francisco de ASSIS do REGO FALCÃO estis brazila esperantisto. Li movadis unue en Cearao kaj poste en Pará.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Giovanni P. Faracoredakti fonton

Giovanni P. FARACO estis brazila esperantisto el Santa Catarina.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Keller Farinaredakti fonton

Keller FARINA estis brazila esperantisto el Cuiabá.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Heitor V. Costa Fariaredakti fonton

Heitor V. COSTA FARIA estis brazila esperantisto. Alvenis Campo Grande ĉirkaŭ 1940 kaj tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la spiritisma centro “Discípulos de Jesus”. Heitor estis translokita al alia subŝtato kaj la kurso malaperis.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Onésimo Costa e Fariaredakti fonton

Onésimo COSTA e FARIA estis brazila esperantisto, frato de Heitor V. Costa Faria. Li agadis en Campo Grande post 1945, estis unu el la fondantoj de Lernejo Zamenhof kaj ĝia unua direktoro, ankaŭ post kiam la lernejo en 1949 fariĝis ŝtata.

José Carlos Fariasredakti fonton

José Carlos FARIAS estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li en 1910 kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo.

Alvaro Fausto de Souzaredakti fonton

Alvaro FAUSTO DE SOUZA (naskiĝis en 1929, mortis la 3-an de aŭgusto 1988 en Rio-de-Janejro, Brazilo, kie li estis UEA-fakdelegito pri geriatrio kaj medicino.

Engrácia Ferreiraredakti fonton

Engrácia FERREIRA mortis en la 21-a de aprilo de 1931. Ŝi estis unu el pioniroj de la brajlo en Brazilo, kiun ŝi uzis por disvastigi spiritismon inter blinduloj. Ŝi lernis Esperanton en Fortaleza en 1911.

Eurico Figueraredakti fonton

Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis en 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo.

Gredakti fonton

Fernando Galvão Marinhoredakti fonton

Fernando GALVÃO MARINHO, kolonelo. Brazila esperantisto. Prezidanto de BEL en 1981.

Giuseppe Grattapagliaredakti fonton

Giuseppe GRATTAPAGLIA estas italdevena brazila esperantisto, edzo de la germandevena brazila esperantistino Ursula Grattapaglia kaj administranto de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo. Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Clarindo Diniz Gonçalvesredakti fonton

Clarindo DINIZ GONÇALVES estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Sinésio Gotschalkredakti fonton

Sinésio GOTSCHALK estas brazila esperantisto de la frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Hredakti fonton

Kleber Halfeldredakti fonton

Kleber HALFELD estas brazila esperantisto. Li interalie gvidis kurson en la urbo Além Paraíba en 1962.

Lredakti fonton

José Laercioredakti fonton

José LAERCIO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Fernando Larocaredakti fonton

Fernando LAROCA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Thomas R. Leiteredakti fonton

Thomas R. Leite estis esperantisto en Brazilo en la komenco de 20-a jarcento.


Verko

  • Vortaro Esperanto-Portugala. Eld. Francisco Alves & Cia, Rio de Janeiro, 1910?. (10 X 15), 176 paĝoj.
Citaĵo
 En la antaŭparolo de tiu ĉi verko, la aŭtoro diras ke ĝi nur estas preparita por lia persona uzado, kaj ke li publikigis ĝin laŭ la deziro de kelkaj samideanoj kaj precipe de S-ro Keating, kiu ĝin revidis kaj korektis. La deziro de la aŭtoro estas ke la libro estu utila al la esperantaj lernantoj : ĝi estas ankaŭ tiu de la sukskribinto. 
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)

Joel Linharesredakti fonton

Joel LINHARES estis Esperanto-pioniro en Cearao komence de la 20-a jarcento. Li estis aŭtoro de la unua soneto originale verkita en Esperanto: "Al Nova Vivo". Movade li aktivis kiel redaktoro de Brazila Vivo, la dua esperanta periodaĵo de Brazilo.

Alonso Bezerra Limaredakti fonton

Alonso Bezerra Lima (1953–2014) estis brazila esperantisto, estrarano de EASP.

Waldir Lisboa Rocharedakti fonton

Waldir LISBOA ROCHA, dentokuracisto, naskiĝis en 1931 kaj mortis en 2000. Li membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1958 kaj fariĝis elstara kursgvidanto. Li iĝis "merita membro" de tiu asocio en 1981. UEA-delegito pri odontologio en San-Paŭlo (Brazilo). Lia nekrologo aperis en la revuo Esperanto.

Paulo Cesar Marques Lopesredakti fonton

Paulo César MARQUES LOPES estas brazila esperantisto en Além Paraíba ĉirkaŭ 1960.

Itacir Luchtembergredakti fonton

Itacir LUCHTEMBERG estas brazila juristo kaj esperantisto en Kuritibo, la ĉefurbo de la subŝtato Paranao. Li laboras en la regiona labora juĝejo de la urbo. De 1962 kaj 1998 li estis la prezidanto de la regiona Paranaa Esperanto-Asocio, en tiu periodo interalie en 1986 en Kuritibo okazis la 22-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligilojredakti fonton

Mredakti fonton

Jaddo COUTO MACIELredakti fonton

Jaddo COUTO MACIEL estis brazila esperantisto el Bahia. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Ivo Magalhãesredakti fonton

Ivo P. Magalhães (mortis 2009) dum la fino de la 20-a kaj komenco de 21-a jarcento estis brazila esperantisto en Triveira.

Traduko:

Jovelina Maia Rodriguesredakti fonton

Jovelina MAIA RODRIGUES (mortis la 27-an de septembro de 1991 en Brazilo) estis instruistino de Esperanto ĉe Brazila Spiritisma Federacio. Unu el la fondinto de Societo Lorenz, ŝi organizis la unua infankongreseton en la Brazila Kongreso de Esperanto en 1987 en Rio de Janeiro.

Francisca Martosredakti fonton

Francisca MARTOS (naskiĝis la 5-an de septembro 1939) estas membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo ekde 1965 kaj konstante partoprenas la programojn. Ŝi efikas gvidas kursojn kaj partoprenas en la estraro de tiu asocio en 1982-1987 kaj 1990-1996 ankaŭ kiel vicprezidanto.

Hernani Mota Mendesredakti fonton

Hernani MOTA MENDES [mendiŝ] (mortis la 15-an de septembro 1944)[1] estis brazila doktoriĝinta inĝeniero kaj esperantisto. Li estis kunfondinto de la „Grupo Verda Stelo“ en Rio-de-Ĵanejro. Plurajn jarojn li estis ĝenerala sekretario de Brazila Ligo Esperantista, gvidis plurajn kursojn kaj faris paroladojn pri Esperanto.

Francisco da Conceição Menesesredakti fonton

Francisco da CONCEIÇÃO MENESES estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahio, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Agenor de Mirandaredakti fonton

Agenor de MIRANDA, inĝeniero, ĉefo de la 9-a telegrafia distrikto de Brazilo, estis estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia. Li estis oficiala reprezentanto de la brazila registaro en la 7-a UK de 1911.

José Pedro Mirandaredakti fonton

José Pedro MIRANDA estas brazila esperantisto en la urbo Ribeirão Preto de San-Paŭlio. En 1967, li iĝis la unua delegito de UEA en la urbo.

Francisco de Sales Monteloredakti fonton

Francisco de SALES MONTELO estis brazila esperantisto.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Nredakti fonton

Manoel Neryredakti fonton

Manoel NERY (1913-1997), danke al kies kursoj centoj da homoj eklernis Esperanton en João Pessoa (Brazilo), forpasis la 1-an de septembro.

Jorge das Nevesredakti fonton

Jorge das NEVES estas brazila esperantisto kiu agadas ĉefe en Rio de Janeiro. Jam estis ĉefdelegito de UEA en Brazilo.

Jorge das Neves Milhomensredakti fonton

Alberto DAS NEVES MILHOMENS (naskiĝis en 1915, mortis la 21-an de marto 1989) estis tre aktiva brazila esperantisto kaj UEA-delegito en Belém, Brazilo.

Lígia Agrícola Nogueiraredakti fonton

Lígia Agrícola NOGUEIRA estis brazila esperantistino. En 1949 ŝi kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Mário Ritter Nunesredakti fonton

Mário RITTER NUNES estis brazila esperantisto.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verkoj:

Citaĵo
 Rapida trarigardo de Sinoptika Gramatiko de Kaperanto, eldonita en 1954,

vekas intereson. La plano de la resuma lernolibro, kies aranĝo devias de la kutimo, konsistas el tabeloj de ĉiuj vorto-elementoj, facile troveblaj de la konsultantoj, ĉu foliumante la paĝojn aŭ helpe de la enhavolisto, ne alfabete ordigitaj, kiel preferinde. La aŭtoro kompilis la esencan parton de la gramatiko de Esperanto, celante provi la simplecon de ties neŝanĝebla fundamento. Tute alia afero estas la ne absoluta, sed kompara facileco de la internacia komprenilo. Nia mallonga recenzo ne devas temi pri tiu speciala aspekto de, nia aposteriora, tre kultura lingvo.Sen komplikaĵoj, la sinteza gramatiko ne taŭgas kompreneble por studemuloj,por kleraj uzantoj. Sed la scivolemaj komencantoj, por kiuj ĝi estis destinata, ĉiam trovos la pretan respondon al duboj pri la gramatika bazo de Esperanto. Simplaj frazoj klarigas la uzadon de vortofiniĝoj kaj la funkcion de la diversaj gramatikaj klasoj de semantemoj. Ĝenerale la ekzemploj estas bonaj kaj pli rekomendas la praktikan flankon de la libro.

Tra la zorge reviziita verko malmultaj preseraroj glitis. Jen alia bona flanko! 
— Boletín n116 (jul 1959)

Oredakti fonton

Élio Lopes de Oliveiraredakti fonton

Élio LOPES de OLIVEIRA estas brazila esperantisto, pioniro en Além Paraíba, propagandis tie post 1958. En 1995 estis unu el la kun-fondintoj de la Esperanto Klubo de Além Paraíba.

João de Oliveira Gamaredakti fonton

João de OLIVEIRA GAMA (naskiĝis en 1909, mortis la 12-an de aprilo 1987 en Juiz de Fora, Brazilo) estis UEA-fakdelegito pri turismo.

Gildásio de Oliveiraredakti fonton

Gildásio de OLIVEIRA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Lauro Jorge de Oliveiraredakti fonton

Lauro Jorge de Oliveira estis brazila esperantisto.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Predakti fonton

Manuel Paiva Araujoredakti fonton

Manuel PAIVA ARAUJO - prononco [manu'eł pajvara'uĵŭ] - estis kasisto de la unua estraro de Brazila Ligo Esperantista en 1907.

José Passiniredakti fonton

José PASSINI estis prezidanto (elektita en julio 2007) de la Brazila Esperanto-Ligo ĝis julio 2009. En 1962 li gvidis Esperanto-kurson en Além Paraíba. Li verkis la libron Bilingüismo: utopia ou antibabel (pri la eblo de ĝenerala dulingveco).

Carlos Torres Pastorinoredakti fonton

Carlos TORRES PASTORINO estIs brazila esperantisto, radialisto, spiritisto kaj popola verkisto. Li agadis en Rio de Janeiro kaj Braziljo. Li verkis Minutos de sabedoria kaj Sabedoria do Evangelho.

Octavio Vianna Peixotoredakti fonton

Octavio VIANNA PEIXOTO, (mortis 80-jara la 7-an de majo 1972) estis multjara membro kaj delegito en Niterói (Brazilo). Krom gvidi kursojn, li multfoje parolis per radio por disvastigo de la Internacia Lingvo. Li estis unua sekretario de 15-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1957.

Horácio Pereira dos Santosredakti fonton

Horácio PEREIRA dos SANTOS (o'rasjo pe'rejra dŭs'santŭs) estis vicprezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo de 1964 ĝis 1967, kabeis en 1968. Li estis fondinto kaj estrarano de União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (USE) ekde 1947.

Djalma Pessataredakti fonton

Djalma Pessata estas brazila esperantisto. Li estis konstanta kunlaboranto de revuo La Karavelo.

Verkoj:

DVD Zamenhof, Cidadão do Mundo. Eld. la aŭtoro, 2009.

Fernando Pitaredakti fonton

Profesoro Fernando Pita, profesoro pri la latina en Universitato de Rio de Janeiro, estas brazila esperantisto. Li estas ofta kunlaboranto de Literatura Foiro.Verkoj:

Kun Maira Nobre

  • Kvinlingva Vortareto. 2014.
Citaĵo
 Dum la ĵus okazinta 50-a BKE samideanoj Fernando Pita kaj Maira Nobre lanĉis "Vocabulário Pentalíngue - Kvinlingva Vortareto", kiu enhavas la plej komunajn vortojn ĉiutage uzataj en esperanta, angla, franca, hispana kaj portugala lingvoj.Organizitaj laŭteme kaj belege ilustrita, la uzanto rapide akiras la necesan vortostokon por diversaj situacioj: domo, laboro, lernejo, urba vivo, vestaĵoj ktp. Zorge preparita dum jaroj, tiu vortareto estas bonega ilo ne nur por lerni Esperanton, sed por pere de ĝi aliri al novaj idiomoj! 
— BEL Informas - Numero 04, la 31-an de Januaro (2015)

Artur Lourenço de Araújo Primoredakti fonton

Artur LOURENÇO de ARAÚJO PRIMO estis brazila esperantisto.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Wendel Teles Pontesredakti fonton

Wendel Teles PONTES (naskiĝis la 13-an de novembro 1979) estas brazila esperantisto, el Olinda, Pernambuko. Estas profesoro de Zoologio ĉe UFPE (Federacia Universitato de Pernambuko), entomologo (insektologo) kaj amatora parapsikologo. Lernis esperanton je la juneco, kaj aktivas en la ŝtata movado. Estas estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio kaj delegito de UEA pri Zoologio kaj Biologio. Estas membro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), de UEA kaj Brazila Esperanto-Ligo. Foje kontribuas al Scienca Revuo per sciencaj artikoloj.

Rredakti fonton

Hidelberto Valente Ramosredakti fonton

Hidelberto VALENTE RAMOS estis brazila esperantisto.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Pedro Realredakti fonton

Pedro REAL estis brazila esperantisto. Lerninte Esperanton en 1952, depost 1953 li gvidis multajn Esperanto-kurson en União da Vitória en subŝtato Paranao.[2]

Edina de Barros Reisredakti fonton

Edina de Barros Reis (mortis 2005) farmaciistino, estis brazila esperantistino ekde la mezo de la 20-a jarcento en Ubá ĝis komenco de la 21-a. Li estis sekretariino de Esperanto-Klubo João Ernesto ekde 1959. Estas ŝtrato en urbo Ubá nomita omaĝe al ŝi ekde 2009.

Norma Reisredakti fonton

Norma REIS (1888-1984) estis brazila esperantistino. Ŝi lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Aderaldo Rocharedakti fonton

Aderaldo ROCHA, advokato, naskiĝis en 1922, mortis la 17-an de decembro 1999 en Itabuna (Bahio, estis dumviva membro de UEA, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio, konata en sia regiono pro prelegoj pri kaj kursoj de Esperanto. Krom advokato, li estis instruisto en "Ginásio Firmino Alves" en Itabuno.

Geraldo Rodrigues Soeiraredakti fonton

Geraldo RODRIGUES SOEIRA estis entuziasma junulo, kiu agadis en 1972 ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, iĝis sekretario de tiu asocio, organizis ĝian bibliotekon en 1974 kaj kabeis.

Sredakti fonton

Jorge Firmino de Sant'Annaredakti fonton

Jorge Firmino de SANT'ANNA, kapitano de la militista polico, estis brazila esperantisto el Juiz de Fora. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Hamilton Nery dos Santosredakti fonton

Hamilton Nery dos Santos (1928-2013) estis esperantisto en Pernambuko dum la fino de 20-a kaj komenco de 21-a jarcento. Li estis estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio (PEA). Unu el lia plej notindaj faroj estis la aĉeto de la propra sidejo de PEA, em 1994, kiam li estis la ĝia prezidanto. En la 21-an de aprilo 2013 li ricevis la premion Methódio Maranhão pro sia laŭdinda laboro diskonigi kaj subteni Esperanton en Pernambuko.

Jerônimo dos Santosredakti fonton

Jerônimo dos SANTOS estis brazila esperantisto el Mossoró.En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Manuel Cândido de Senaredakti fonton

Manuel Cândido de SENA estis brazila esperantisto. Li estis pioniro en Ceará, en vilaĝo São José en komenco de 20-a jarcento.

Maria Ribeiro Serraredakti fonton

Maria RIBEIRO SERRA estis brazila esperantisto. Ŝi agadis en Campo Grande precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Post Onézimo Costa e Faria ŝi estis la dua direktoro de la loka Lernejo Zamenhof.

Arsênio Moreira da Silvaredakti fonton

Arsênio MOREIRA da SILVA estis brazila esperantisto en Bahio. La 12-an de Oktobro 1922, li, kune kun grupo de publikaj funkciuloj, fondis “Bahian Esperantan Societon”.

Camélia Gomes da Silvaredakti fonton

Camélia GOMES da SILVA, brazila esperantisto, estis unu el la fondantoj de Bona Espero en 1957.

Cleto Galvão da Silvaredakti fonton

Cleto Galvão da Silva (naskiĝis la 1-an de junio 1935; mortis la 6-an de junio 2016) policisto, estis brazila esperantisto dum la fino de la 20-a ĝis la komenco de 21-a jarcento en brazila Federacia Distrikto. Li estis kunfondinto de TEK (Tagvatinga Esperanto-Klubo) kaj kasisto de Brazila Esperanto-Ligo.

José Maurício da Silvaredakti fonton

José Maurício da SILVA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Venancio Silvaredakti fonton

Venancio SILVA, brazilano, doktoro, kuracisto. Honora vicprezidanto de Brazila Ligo Esperantista. Bona oratoro. Tradukis al Esperanto „Parizino“ kaj „Manfredo“ de Byron.

Calinício Silveiraredakti fonton

Calinicio SILVEIRA estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Manoel Moacir Sisccatiredakti fonton

Manoel Moacir Sisccati [1945 - 2010] estis brazila esperantisto. Emerita instruisto pri lingvoj, li delegito ekde 1991 de Universala Esperanto-Asocio por Ribeirão Preto kie li movadis.

Targino Soaresredakti fonton

Targino SOARES estis brazila esperantisto el Paraíba. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jaime Martins de Souzaredakti fonton

Jaime MARTINS de SOUZA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Elisabeth Suassunaredakti fonton

Elisabeth SUASSUNA estas brazila esperantisto en la urbo Ribeirão Preto de San-Paŭlio, kie ŝi jam ekde 1963 regule faris Esperanto-kursojn, komence en la lernejo Ginásio Apóstolo Paulo.

Tredakti fonton

Dilermando Teixeiraredakti fonton

Dilermando Teixeira (1917-2004) fariĝis esperantisto en la fino de la kvardekaj jaroj. Dum multaj jaroj li laboris en la esperanto-movado. Mortis la 1-an de Novembro 2004 en la urbo Belo Horizonte, kie li loĝis.

Vredakti fonton

Azuil Vasconcellosredakti fonton

Azuil Vasconcellos estas brazila esperantisto.

Verkoj:

  • Komenca Esperanto: por baza kurso. Eld. Baraúna, 2014.
Citaĵo
 Aperis KOMENCA ESPERANTO: por baza kurso, la 1-a el 3 libroj por kompleta kurso (baza, meza kaj spertiga) por klasoj kun instruisto. La libro-kurso estas dinamika kaj rapida, tute parolata en Esperanto ekde la 1-a leciono, kun modelo-ekzamenoj pretaj por la instruisto (havigotaj de la verkinto per retpoŝto trovebla en la "Prezento" de la libro). Ĝi ankaŭ havas pretan Planon de Kurso por la instituticio en 2 lingvoj (same havigota de la verkinto per retpoŝto). 
— BEL Informas - Numero 25, la 21-an de Novembro (2014)
  • Progresiga Esperanto: por meza kurso. Eld. Baraúna, 2016.
Citaĵo
 Aperis PROGRESIGA ESPERANTO: por meza kurso. La 2-a el 3 libroj por kompleta kurso (baza, meza kaj spertiga). Por klasoj kun instruisto. Kurso dinamika kaj rapida, tute parolata en Esperanto ekde la 1-a leciono. Kun ekzamenaj modeloj pretaj por la instruisto (havigotaj de la verkinto per retpoŝtadreso trovebla en la libro-prezento).Kun preta Plano de Kurso por la instituticio en 2 lingvoj (same havigota de la verkinto). 
— BEL Informas - Numero 03, la 18-an de Aprilo (2016)

Wilson Veadoredakti fonton

Wilson VEADO estis brazila esperantisto de Bel-Horizonto. Li estis la unua minasa esperantisto kiu disvastigis Esperanton per radistacio. Studento, advokato, juĝisto, Wilson Veado neniam forlasis Esperanton. Per la apogo de d-ro Couto Fernandes, la 6-an de marto 1938, per la mikrofono de “PRC-7 Sociedade Rádio Mineira de Belo Horizonte”, li komencis, dimanĉe, dekkvinminutan, unufoje semajnan programon, cele al propagando pri ĉio, kio rilatas al Esperanto. En 1949 li kiel ĝenerala sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Gilberto Aquino da Silva Velhoredakti fonton

Majoro Gilberto Aquino da Silva Velho (naskiĝis 1911, mortis la 5-a de oktobro 2007) estis brazila Esperantisto en urbo Caçapava. Li estis sola eldonisto de dulingva bulteno Esperanto Notícias ekde 1986.

Arthur Vellosoredakti fonton

Arthur Velloso estis brazila esperantisto de Recife kaj la ĉefa fondanto de Bona Espero en 1957. En 1952 li partoprenis en la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto. Li estas entombigita en Bona Espero.

Alberto Vieiraredakti fonton

Alberto Álvares F. VIEIRA estis brazila esperantisto en frua 20-a jarcento. Li estis redaktoro de Brazila Revuo Esperantista, unua Esperanta revuo en Brazilo.

Walkiria Vernacci Lara Rubioredakti fonton

Walkiria VERNACCI LARA RUBIO membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1960. Estis ĝia 2-a sekretario en 1992 kaj iĝis efika respondeculino pri la artaj aranĝoj en 29-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Wredakti fonton

Francisco Wechslerredakti fonton

Francisco Stefano WECHSLER estas brazila esperantisto, kiu en 1965 estis kunfondanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Profesia biologo, li estas profesoro pri veterinara medicino en la Universitato de San-Paŭlio en Botucatu.

Yredakti fonton

Zredakti fonton

Marcos Zlóv Zlotovichredakti fonton

Marcos ZLÓV ZLOTOVICH estas brazila esperantisto (1961-) kaj socia sciencisto. Li, interalie, gvidis kursojn de esperanto al miloj da gelernantoj en San-Paŭlo. Aktivulo de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo).

Notojredakti fonton