Kolostro
Kolostro (konata ankaŭ kiel unua lakto) estas formo de lakto produktita de la laktoglandoj de mamuloj (inklude homojn) fine de la gravedeco. Plej multaj specioj generas kolostron ĝuste antaŭ nasko. Kolostro enhavas kontraŭkorpojn por protekti la ĵus naskiton kontraŭ malsanoj. Ĝenerale, koncentro de proteino en kolostro estas ege pli alta ol en lakto. Koncentro de graso en kolostro estas ege pli alta ol en lakto ĉe kelkaj specioj, ekz. ŝafoj[1][2][3] kaj ĉevaloj,[4][5] sed pli malalta en kolostro ol en lakto ĉe kelkaj aliaj specioj, ekz. kameloj[6] kaj homoj.[7] Ĉe porkoj, graskoncentro de lakto je 48 al 72 horoj post nasko povus esti pli alta ol ĉe kolostro aŭ en malfrua laktoproduktado.[8] Graskoncentro ĉe bovina kolostro estas etende variebla.[9]