Volodimir Zelenskij

6a prezidento de Ukrainio

Volodimir Oleksandroviĉ Zelenskij (ukraine Володимир Олександрович Зеленський; naskiĝis la  25-an de januaro 1978(nun 1978-01-25) en Krivij Rih) estas ukraina politikisto, scenaristo, aktoro kaj reĝisoro. Li iĝis la Prezidento de Ukrainio, post kiam li gajnis la baloton kontraŭ Petro Poroŝenko la 21-an de aprilo 2019.

Volodimir Zelenskij
Persona informo
Володимир Олександрович Зеленський
Naskiĝo25-an de januaro 1978 (1978-01-25) (46-jaraĝa)
en Krivij Rih,  Sovetunio
EtnoUkrainiaj judoj vd
Lingvojrusaukrainahebreaanglajapanahispanafranca vd
LoĝlokoMarijinskij palaco vd
ŜtatanecoUkrainioSovetunio vd
Alma materŜtata Universitato de Ekonomiko kaj Teknologio • Kieva Nacia Ekonomika Universitato «Vadim Hetman» vd
PartioServisto de la popolo vd
Subskribo Volodimir Zelenskij
Familio
PatroOleksandr Zelenskyy vd
PatrinoRimma Zelenska vd
Edz(in)oOlena Zelenska vd
InfanojKyrylo Zelenskyi • Oleksandra Zelenska vd
Profesio
Alia nomoЗелёный vd
Okupopolitikistokomikistoprezentistofilmproduktoroscenaristoaktoro • televida produktoro • televida prezentisto • amuzisto • kantistohumuristokinisto • showman • KVN actor • militistoimitisto vd
Laborkampoaktorado • parodio • amuzindustrio • politiko vd
Aktiva enKrivij RihKievo vd
Aktiva dum1995– vd
Verkado
VerkojServisto de la Popolo vd
En TTTOficiala retejo vd
6-a Prezidento de Ukrainio
Dum20-a de majo 2019
AntaŭuloPetro Poroŝenko
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝis la elektiĝo ricevis vastan popularecon en Ukrainio kaj aliaj post-sovetiaj landoj kiel produktoro, scenaristo kaj komedia aktoro, fondinto de studio Kvartal 95.

Ekvivo

Volodimir Oleksandroviĉ Zelenskij naskiĝis en juda kaj rusparolanta familio la 25an de Januaro 1978 en Krivij Rih, tiam en la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko.[1][2][3][4][5][6] Lia patro, Oleksandr Zelenskij, estas profesoro kaj estro de la Departemento de Kibernetiko kaj Komputiko de la Ŝtata Universitato de Ekonomiko kaj Teknologio de Krivij Rih; lia patrino, Rimma Zelenska, laboris kiel inĝeniero.[7][8][9] Lia avo, Semjon (Simon) Ivanoviĉ Zelenskij, servis en la Ruĝa Armeo[10] dum la Dua Mondmilito; la patro de Semjon kaj tri fratoj estis murditaj en la Holokaŭsto.[11] Antaŭ bazlernejo, Zelenskij vivis kvar jarojn en Erdenet, Mongolio, kie lia patro estis laboranta.[2] Estante 16-jaraĝa, li aprobis la ekzamenon de angla lingvo TOEFL kaj ricevis stipendion por studi en Israelo, sed lia patro ne permesis lin iri tien.[12] Li poste gradiĝis en juro el la Instituto de Ekonomiko de Krivij Rih, tiam departemento de la Nacia Ekonomika Universitato de Kievo kaj nune parto de la Nacia Universitato de Krivij Rih, sed li ne eklaboris profesie en la fakoj de juro.[2][13]

Artista kariero

Estante 17-jaraĝa, li aliĝis al la loka teamo de KVN[14] (komedia konkurenco) kaj estis tuj invitita aliĝi al la unuigita ukrainia teamo "Zaporiĵia-Krjvji Rih-Transit" kiu spektaklis en la Ĉefa Ligo de KVN kaj finfine venkis en 1997.[2][15][16] Tiun saman jaron, li kreis kaj estris la teamon Kvartal 95 kiu poste transformiĝis en komedia ensemblo Kvartal 95. El 1998 ĝis 2003, Kvartal 95 spektaklis en la Ĉefa Ligo kaj en la plej alta malferma Ukrainia Ligo de KVN, la teamanoj pasigis multan tempon en Moskvo kaj konstante turneis tra la tutaj post-sovetaj landoj.[2][15] En 2003, Kvartal 95 ekproduktis televidajn spektaklojn por la ukrainia televidkanalo 1+1, kaj en 2005, la teamo translokiĝis al la kolega ukrainia televidkanalo Inter.[2]

En 2008, li aktoris por la filmo Ljubov v bolŝom gorode (Amo en la grandurbo), kaj en ties daŭrigo Ljubov v bolŝom gorode 2 (Amo en la grandurbo 2).[2] Zelenskij pluigis sian kinkarieron per la filmo Sluĵebnij roman. Naŝhe vremja (Oficeja amafero. Nia tempo) en 2011 kaj per Rĵevskij protiv Napoleona (Rĵevskij kontraŭ Napoleona) en 2012, kie li ludas la rolon de Napoleono, kiu devas esti seksallogita de rusa oficiro maskita kiel virino.[2] Ljubov v bolŝom gorode 3 (Amo en la grandurbo 3) estis publikigita en Januaro 2014.[2] Zelenskij ludis ankaŭ la ĉefrolon en la filmo de 2012 nome 8 pervijĥ svidanij (8 unuaj rendevuoj) kaj en daŭrigoj kiuj estis produktitaj en 2015 kaj 2016.[2] Li registris la voĉon de Urso Paddington en la ukraina dublaĵo de Paddington (2014) kaj de Paddington 2 (2017).[17]

Zelenskij en Prago en 2009.

Zelenskij estis membro de la stabanaro kaj ĝenerala produktoro de la televidkanalo Inter el 2010 ĝis 2012.[13]

En Aŭgusto 2014, Zelenskij parolis kontraŭ la intenco de la Ukrainia Ministerio de Kulturo malpermesi rusajn artistojn el Ukrainio.[18] Ekde 2015, Ukrainio malpermesis rusajn artistojn kaj aliajn rusajn kulturlaboristojn eniri en Ukrainion.[19] En 2018, la amafera komedio Amo en la grandurbo 2 en kiu aktoris Zelenskij estis malpermesita en Ukrainio.[20]

Post la ukrainaj amaskomunikiloj estis informintaj, ke dum la milito en Donbaso la Kvartal 95 de Zelenskij estis donacinta 1 milionon da hrivnoj al la Ukrainia armeo, kelkaj rusaj politikistoj kaj artistoj peticionis malpermeson de liaj verkoj en Rusio.[21]

Spektaklo de Kvartal 95 en 2018.

En 2015, Zelenskij iĝis la stelulo de la televidserio Servisto de la Popolo, en kiu li ludis la rolon de prezidento de Ukrainio.[13] En la serio, la rolulo de Zelenskjn estis mezlerneja histori-instruisto 30-jarulo kiu venkas en la prezidenta balotado post furor-video montris lin klaĉadi kontraŭ la koruptado de la ukraina registaro.

La komedia serio Svatij ("Boparencoj"), en kiu Zelenskij aperis, estis malpermesita en Ukrainio en 2017,[22] sed repermesita en Marto 2019.[23]

Zelenskij laboris ĉefe en ruslingvaj produktaĵoj. Lia unua rolo en ukraina lingvo estis la amafera komedio Mi, vi, li, ŝi, (2018) en rusa Я, ты, он, она kaj en ukraina Я, ти, він, вона,[24] kiu aperis en kinejoj de Ukrainio en Decembro 2018.[25] La unua versio de la scenaro estis verkita en ukraina, sed estis tradukita en rusan por la litova aktorino Agnė Grudytė. Poste la filmo estis dublita en ukrainan.[26]

Politika ekkariero

La politika partio Servisto de la Popolo estis kreita en Marto 2018 fare de membroj el la televidproduktora kompanio Kvartal 95, kiu estis kreinta ankaŭ la televidserion samnoman.[27][28][29] En intervjuo de Marto 2019 ĉe Der Spiegel, Zelenskij asertis, ke li venis al politiko por restarigi fidon en politikistoj kaj ke li deziris "alporti profesiajn, decajn homojn al povo" kaj "reale mi ŝatus ŝanĝi la sintenon kaj tembron de la politika establo, tiom multe kiom eblos".[27][28][29]

Zelenskij kaj tiam ukraina Prezidento Petro Poroŝenko, 19a de Aprilo 2019.

Starte en la 31a de Decembro 2018,[30] Zelenskij faris sukcesan,[31] preskaŭ tute virtuala,[32][33] prezidentbalotan kampanjon por anstataŭ la tiaman Prezidenton de Ukrainio nome Petro Poroŝenko, en ĝuste tri ĝis kvar monatoj. Zelenskij klare venkis kaj en la unua balotvico la 31an de Marto,[34] kaj en la dua balotvico la 21an de Aprilo 2019.[35] Unu el la promesoj de la prezidentbalota kampanjo de Zelenskij estis ke li servos nur unu regotempon en posteno (t.e., kvin jaroj).[36] En Majo 2021, li asertis, ke estas tro frue por diri ĉu li kandidatiĝos por dua regotempo en 2024, sed tiu decido dependos el la sinteno al li en la socio kaj estos influita de lia familio.[37]

Dum la balotkampanjo Zelenskij pluigis sian turneon kun Kvartal 95.[38] Antaŭ la elekto, Zelenskij prezentis teamon kiu inkludis iaman financministron Oleksandr Daniljuk kaj aliajn.[39][40] Dum la kampanjo, aperis onidiroj pri liaj ligoj al la oligarko Ihor Kolomojskij.[41] Prezidento Poroŝenko kaj liaj subtenantoj postulis, ke la venko de Zelenskij estus profito por Rusio.[42][43][44][45] La 19an de Aprilo 2019 okazis en la Olimpijskij Nacia Sportkomplekso prezidentkampanja debato en formo de spektaklo.[46][47][48] En sia enkonduka diskurso, Zelenskij rekonis, ke en 2014 li voĉdoni por Poroŝenko, sed "Mi eraris. Ni eraris. Ni voĉdonis por unu Poroŝenko, sed ricevis alian. La unua aperas kiam estas kinkameraoj, kaj la alia Petro sendas al Viktor Medvedĉuk privietiki (salutojn) al Moskvo" (Medvedĉuk estas estro de ukrainia kontraŭ-EU tendenco).[46]

Zelenskij estis elektita Prezidento de Ukrainio la 21an de Aprilo 2019, venkante super la tiama prezidento Petro Poroŝenko kun preskaŭ 73 procento de voĉdonado super 25 % de Poroŝenko.[49][50] Pola Prezidento Andrzej Duda estis unu el la unuaj eŭropaj estroj kiu gratulis Zelenskij.[51] Franca Prezidento Emmanuel Macron ricevis Zelenskij en la Palaco Elizeo en Parizo la 12an de Aprilo 2019.[52] La 22an de Aprilo, Usona Prezidento Donald Trump gratulis Zelenskij pro lia venko per telefono.[53][54] La Prezidantoj de la Eŭropa Komisiono nome Jean Claude Juncker kaj de la Eŭropa Konsilio nome Donald Tusk publikigis kunan gratulleteron kaj asertis, ke la Eŭropa Unio (EU) laboros por rapidigi la plenumon de la cetero de la Interkonsento Ukrainio–Eŭropa Unio, inklude la Kompletan Areon de Libera Komerco.[55]

Prezidenteco

Zelenskij kun la Kanceliero de Germanio Angela Merkel ĉe la Bundeskanzleramt en Berlino, Junio 2019.

La unua demarŝo de Zelenskij estis dissolvi la parlamenton. Inter la unuaj nomumoj estis Andrij Bohdan, kiu estis advokato de la ukraina oligarko Ihor Kolomojskji, kaj teorie malhabiligita por regpostenoj ekde 2014 post la revolucio de Euromaidan, laŭ kiu Bohdan ne rajtis al regoposteno ĝis 2024.[56] Bohdan, tamen, plendis, ke prezidenta administracio ne estus konsiderata regposteno kaj tile li ja rajtis al tiu posteno. Aliaj nomumoj estas ĉefaj figuroj de lia spektakla teamo Kvartal 95.[57] Ekzemple la estro de Kvartal 95, kaj amiko de infanaĝo de Zelenskij, Ivan Bakanov, estis nomumita estro de la Ukrainia Sekretservo.[58]

La 28an de Majo, Zelenskij redonis ukrainian ŝtatanecon al Miĥeil Saakaŝvili.[59]

La unua grava propono de Zelenskij ŝanĝi la balotsistemon estis malakceptita de la Ukrainia parlamento Verĥovna Rada.[60]

Zelenskij kaj la Prezidento de Belorusio Aleksandro Lukaŝenko en Ĵitomir, Oktobro 2019.

La parlamento ankaŭ malakceptis aprobi la demision fare de Zelenskij de la Ministro de Eksterlandaj Aferoj kaj de Defendo kaj estro de la Sekurecservo de Ukrainio.[61] La 6an de Junio, la parlamentanoj malakceptis inkludi ŝlosilan iniciaton de Zelenskij por reenkonduki kriminalan respondecon pri eksterleĝa pliriĉiĝo en la parlamenta farendaĵo, kaj anstataŭe inkludis similan malpermeson proponitan de grupo de deputitoj.[62][63] En Junio 2019 oni anoncis, ke la tria grava iniciato de la prezidento, kiu celis forigi la imunecon el parlamentanoj, diplomatoj kaj juĝistoj, estos prezentita nur post la ĝenerala balotado de Julio 2019.[64]

La 11an de Junio 2019, Zelenskij elpostenigis estrojn de 15 el la oblastoj de Ukrainio (provincoj) kaj la estrojn de la Sekurecservo de kvin oblastoj kaj petis al la parlamento elpostenigi la Ĝeneralan Akuziston de Ukrainio.[65][66] La 8an de Julio, Zelenskij ordonis la nuligon de la ĉiujara Kieva Parado de la Sendependectago en la Placo de la Sendependeco (Maidan Nezaleĵnosti), konsiderante la koston. Spite tion, Zelenskij ordonis, ke la tago utilu por "honorigi heroojn" en la Sendependectago, tamen la "formato estos nova".[67][68][69] Li ankaŭ proponis donaci la monon kiu estus estinta uzita por financi la paradon al veteranoj.[70]

Usona Vicprezidento Mike Pence kaj usona delegitaro kunsidas kun Zelenskij en Varsovio la 1an de Septembro 2019.

En la parlamenta balotado de 21a de Julio 2019, la politika partio de Zelenskij, nome Servisto de la Popolo, atingis la unuan unusol-partian majoritaton en nuntempa Ukrainia historio de la parlamento, kun 43 procento de la parti-lista voĉdonado. Lia partio akiris 254 el la 424 sidlokoj.[71]

En 2020, la partio de Zelenskij proponis reformojn de la leĝoj pri ukrainaj amaskomunikiloj cele al pliigo de konkurenco kaj eviti la dominadon fare de la ukrainaj oligarkoj en televid- kaj radi-kanaloj. Kritikistoj diris, ke tio estos risko por la gazetlibereco en Ukrainio, kaj ke helpos la cenzuron[72] ĉar ties artikolo pri kriminala respondeco pro distribuado de misinformado povus estis misuzata.[73]

Zelenskij estis kritikata ankaŭ pro sekreta veturo al Omano en Januaro 2020 kiu ne estis publikigita en lia oficiala kalendaro kaj kiu aspektis mikso de persona feritempo kun ŝtataj aferoj. Kvankam la prezidenta oficejo diris, ke la veturo estis pagita de Zelenskij mem per sia propra mono kaj ne per ŝtata mono, Zelenskij suferis fortan kritikaron pro la manko de travidebleco ĉe la veturo, kiu estis komparita liamalfavore kun sekreta feritempo fare de lia antaŭuulo Petro Poroŝenko en Maldivoj, kaj kiun Zelenskij mem estis akre kritikinta ĝiatempe.[74][75]

Zelenskij kunsidas kun la Usona Prezidento Donald Trump en Novjorko la 25an de Septembro 2019.

Polemikoj

Skandalo pri Donald Trump

La 24-an de septembro 2019 la prezidantino de la malsupra ĉambro de la Usona Kongreso Nancy Pelosi anoncis elpostenigan enketon pri la konduto de la usona prezidanto Donald Trump. Tion kaŭzis lia konversacio kun Volodimir Zelenskij, okazinta la 25-an de julio 2019, post la parlamenta baloto en Ukrainio, dum kiu venkis la partio de Zelenskij. Ĝi estis malsekretigita kaj publikigita la 26-an de septembro. La 31-an de oktobro la malsupera ĉambro de la usona parlamento, la Domo de Reprezantantoj, voĉdonis por permesi publikan enketon pri la eksigo de Donald Trump. Tamen la 5-an de februaro 2020 li estis senkulpigita pri ĉiuj akuzoj.

Onidiroj pri ekonomia nekompetenteco

En januaro 2020 en Interreto aperis tri sonregistraĵoj, en kiuj aŭdiĝas konversacio de homoj, kies voĉoj similas al tiuj de la ĉefministro Oleksij Honĉaruk, la prezidanto de la Nacia Banko Jakov Smolij kaj ĝia vic-prezidanto Ekaterina Roĵkova, la ministro pri financoj Oksana Markarova, ministro pri ekonomio Timofej Milovanov kaj kelkaj aliaj. Interalie aŭdeblas la voĉo de Oleksij Honĉaruk, diranta ke "Zelenskij havas tre primitivan komprenon de la ekonomiaj procezoj". Samtempe ankaŭ sin mem li nomas nulo rilate ekonomikon, same kiel la prezidanton. BBC asertas ke la sonregistraĵo estis farita dum neformala kunsido okazinta la 16-an de decembro 2019. Sekve de la skandalo Oleksij Honĉaruk petis sian eksiĝon, kiu estis rifuzita.

Artikolo en Time (2023)

En oktobro 2023 Zelenskij aperis sur kovrilpaĝo de la usona revuo Time, kies aŭtoro Simon Shuster priskribis lin kiel homon forlasitan de sia teamo, revantan pri baldaŭa venko kiun li ne povas atingi, obstine rifuzantan la mornan realon dum Ukrainio kolapsas, korupto prosperas, armeo malfortiĝas, komandestroj rifuzas daŭrigi senrezultan ofensivoj kaj neniu el liaj teamanoj kredas je la venko[76].

Eks-konsilisto de la prezidanta oficejo Oleksij Arestoviĉ reagis al la artikolo, klariginte ke Zelenskij mem kulpas pri tiu ĉi fiasko pro sia diktatura regado, surdeco al la malsamaj opinioj, koruptemo kaj revemo. Komandestro de la ukraina armeo Valerij Zaluĵnij publikigis en The Economist artikolon, en kiu li agnoskis fiaskon de la ukraina kontraŭofensivo, stagnadon ĉe la frontlinio kaj neeviteblan venkon de Rusio se tia stagnado daŭros[77].

Klopodoj finigi la Donbasan Konflikton

Unu el la centraj kampanj-promesoj de Zelenskij estis fingi la militon en Donbaso kaj solvi la Rusi-protektitan separatisman movadon tie.[78] La 3an de Junio 2019, Zelenskij nomumis iaman prezidenton Leonid Kuĉma kiel Ukrainia reprezentanto en la Triflanka Kontaktogrupo por kunsido pri la konflikto.[79] La 11an de Julio 2019, Zelenskij tenis sian unuan telefonkonversacion kun la Rusia Prezidento Vladimir Putin, dum kiu li instigis Putin veni al negocado perita de eŭropaj landoj.[80][81] La du estroj ankaŭ priparolis la interŝanĝo de prizonuloj el ambaŭ flankoj.[81] En Oktobro 2019, Zelenskij anoncis dekomencan ĉesinterkonsenton kun la separistoj, laŭ kiu la ukrainia registaro respektu balotadojn okazintajn en la regiono kontraŭ kompenso ke Rusio retirigu nemarkitajn trupojn.[78] La interkonsento ricevis fortajn kritikojn kaj protestojn fare kaj de politikistoj kaj de la ukrainia publiko. Kontraŭantoj notis, ke tiuj balotoj okazintaj en Donbaso estis plej verŝajne nek liberaj nek justaj, ĉar la seperastoj delonge estis forigintaj plej el la pro-Ukrainiaj loĝantoj el regiono por certigi pro-Rusian majoritaton, kaj ke estos maleble kontroli ĉu Rusio plenumis sian parton de la interkonsento.[78] Zelenskij defendis sian negocadon, dirante, ke balotoj ne okazos antaŭ retiriĝo de Rusio.[82]

Rusiaj aŭtoritatoj ĉiam insistis ke Ukrainio devas plenumi la Minskajn interkonsentojn, ne peti senĉese ilian modifon. Ili memorigis ke riproĉoj pri neplenumo de Rusio de tiuj interkonsentoj estas senbazaj, ĉar Rusio ne estas flanko de la interkonsento kaj havas neniujn sindevigojn surbaze de ĝi — same kiel Francio kaj Germanio, kiuj ankaŭ estas ĝiaj garantiantoj, sed ne plenumantoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj