El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 25-a de decembro estas la 359-a tago de la jaro (la 360-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 6 tagoj restas.
Je la 25-a de decembro okazis, interalie:
274 : Politeismo : en Romo imperiestro Aŭreliano dediĉis templon al Sol Invictus 333 : Konstantino la 1-a de la Romia Imperio rangigis sian plej junan filon ĝis rango de cezaro 336 aŭ 354 : Unua celebrado de Kristnasko en Romia Imperio 476 : Supozebla komenco de mezepoko - la novjaro komenciĝis ne la 1-an de januaro , sed la 25-an de decembro, en "la tago de la naskiĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo ", laŭ mezepokaj konsideroj Liturgia jaro de la Katolika Eklezio 496 aŭ 508 : Reims : bapto de Klodvigo la 1-a , fondinto de Franka Imperio , fare de Sankta Remiĝo de Reims 597 : Aŭgusteno de Canterbury kun siaj helpantoj baptis en Kent pli ol 10 000 anglosaksojn 800 : Karolida Imperio : en Romo papo Leono la 3-a kronis reĝon de frankoj Karolo la Granda kiel imperiestron de la Sankta Romia Imperio 820 : Bizanca imperiestro Leono la 5-a la Armena estis faligita kaj murdita875 : Okcidentfranka imperiestro Karlo la 2-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio 983 : Oto la 3-a kiel 3-jara infano estis kronita en Akeno kiel reĝo de Germanio1000 : Stefano la 1-a kroniĝis kiel unua reĝo de Hungario el Arpad-dinastio - Hungara reĝlando fondiĝis1013 : Sven la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio1025 : Mjeŝko la 2-a kroniĝis kiel reĝo Pollando 1046 : Reĝo de Germanio Henriko la 3-a estis kronita kiel imperiestro de papo Klemento la 2-a1066 : Normana konkero de Anglio : Vilhelmo la 1-a kroniĝis en Abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio 1076 : Katedralo de Gniezno : Boleslao la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando1100 : Bet-Leĥem : Baldueno la 1-a kroniĝis en Baziliko de la Naskiĝo kiel unua reĝo de Jerusalemo (Jerusalema reĝlando estis feŭdo de Apostola Seĝo )1130 : Granda okcidenta skismo : kontraŭpapo Anakleto la 2-a kronis grafon Roger la 2-a kiel unuan reĝon de Sicilio 1261 : Přemysl Otakar la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio1495 : Hispana armeo en la dua batalo venkis guanĉojn - loĝantojn de Kanarioj 1522 : Rodoso transiris sub otomanan regadon 1553 : Mapuĉoj venkis hispanojn en batalo de Tupacel - ĉilia guberniestro Pedro de Valdivia estis kaptita kaj murdita1599 : Brazilo : urbo Natalo fondita de portugalaj koloniistoj 1606 : Unua historia mencio pri urbo Šibenik , en la donac-faro de la kroata reĝo Petar Krešimir la 4-a, tial ĝi ankaŭ nomiĝas la urbo de Krešimir1615 : Nederlandanoj Jacob Le Maire kaj Willem Schouten (90 jaroj post hispanoj ) alnavigis al senhoma Insulo Estados apud Granda Insulo de Fajrolando 1638 : Otomana armeo eniris Bagdadon 1643 : Kapitano William Mynos de Brita Orienthinda Kompanio malkovris Kristnaskinsulon en Hinda Oceano 1659 : La kvara Rus-Pola Milito : rusaj soldatoj bruligis Zabłudów kaj murdis loĝantojn kolektitajn dum diservo en preĝejo 1683 : En Beogrado , agnoskita kulpa de la malvenko en batalo de Vieno , estinta veziro Kara Mustafa estis sufokita ordone de sultano Mehmedo la 4-a 1745 : Aŭstra-saksa -prusa pactraktato en Dresdeno finanta la duan silezian ribelon 1758 : Haleja kometo estis vidata de germana astronomo Johann Georg Palitzsch, konfirmanta prognozon de Edmond Halley pri ĝia paso - unua antaŭvidita kazo1776 : Usona Milito de Sendependeco : usona armeo komandata de George Washington transiris riveron Delavaro , komencante decidan etapon de la milito 1795 : Rezulte de la tria dispartigo de Pollando kreiĝis gubernio de Slonim en la Rusia Imperio 1809 : Auguste Frédéric Louis Viesse de Marmont iĝis guberniestro de iliriaj provincoj1818 : Kristnaska kanto Trankvila nokto, sankta nokto unue estis prezentita en preĝejo al Sankta Nikolao de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Aŭstrio 1837 : En batalo apud la lago Okiĉobi usona armeo venkis seminolojn - indianojn de Nordameriko 1840 : En Parizo okazis tn. decembra regalo , improviza poezia duelo inter polaj poetoj-profetoj Adam Mickiewicz kaj Juliusz Słowacki 1841 : Laŭ la ordono de imperiestro Nikolao la 1-a en Litovio la tero estis forprenita de monaĥejoj , diocezoj kaj religiaj seminarioj 1868 : Milito de la Trilanda Alianco : argentina-brazila armeoj venkis la paragvajan de prezidento Francisco Solano López en batalo de Ypacari1868 : Prezidento de Usono Andrew Johnson forpardonis ĉiujn soldatojn de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono el la tempo de Usona Enlanda Milito Unua Mondmilito 1921 : Turkio : Gaziantep liberiĝis de franca okupado 1926 : Fonda kongreso de la Asocio de Ukrainaj Virinoj de Kanado okazis1926 : Hirohito iĝis imperiestro de Japanio 1932 : BBC disaŭdigis unuan radioprogramon pli frue surbendigitan en magneta bendo 1932 : Tertremo en Gansuo - pereis ĉirkaŭ 70 mil ĉinoj 1939 : Rakonto Kristnaska kanto de Charles Dickens estas unuafoje legita en CBS -radioDua Mondmilito 1945 : Pola Radio komencis disaŭdigon en Szczecin 1947 : Konstitucio de Tajvano ekvalidis1949 : Unua bulgara amatora radio kun la komenca voksigno LZ1A aperis1950 : Londono : krona ŝtono de Scone de la skotaj reĝoj estis ŝtelita de la Abatejo Westminster 1952 : Unua programo de la germana publika televido Das Erste ekfunkciis1953 : Usona armeo finis okupadon de la japana Rjukju-insularo 1956 : Senstalinigo :1962 : Premiero de la usona filmo Mortigi mokbirdon , bazita sur romano de Harper Lee 1974 : Aŭstralio : ciklono Tracy detruis urbon Darvino en Norda Teritorio , mortigante 71 homojn kaj lasante ĉirkaŭ 20 000 senhejmulojn 1975 : Steve Harris fondis en Londono muzikgrupon Iron Maiden 1978 : Vjetnama armeo invadis Kamboĝon 1979 : Interveno de Sovetunio en Afganio komenciĝis (nokte de la 25-a/26-a de decembro)1981 : Post enkonduko de la milita stato en Pollando 6 polaj fiŝistoj apud marbordo de Alasko transiris al ferdeko de usona trenŝipo petante azilon 1989 : Rumana Revolucio finiĝis: en Târgoviște oni mortpafis rumanan diktatoron Nicolae Ceaușescu kaj lian edzinon Elena Ceaușescu , entute 1104 personoj pereis1990 : Angla informadikisto Tim Berners-Lee prezentis TTT , la unuan TTT-legilon en la mondo kaj redaktilon HTML de la tipo WYSIWYG 1991 : Dissolvo de Sovetunio : Miĥail Gorbaĉov rezignis je prezidenta posteno — sur la kremla turo malaperis flago de Sovetunio kaj estis hisita flago de Rusio (je la 19-a horo)1992 : Ministerio pri Justeco de Ukrainio registris Volontulan Kultur-Edukan Asocion pri Homrajtoj "Memorial " je la nomo al Vasil Stus 1993 : Konstitucio de la Rusia Federacio ekvalidis1997 : En Kubo prezidanto Fidel Castro anoncis Kristnaskon festotago , la naskiĝdato de Jesuo Kristo denove estas celebrata, unuafoje post 19691998 : En sendependa Belorusio okazis unua popolnombrado 2000 : Prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis leĝproponon oficiale aprobinte novan Nacian Himnon de la Rusia Federacio 2001 : Burunda enlanda milito : ĉirkaŭ 500 ribelantaj hutuoj pereis dum bataloj kontraŭ taĉmentoj de tutsioj 2003 : 4 israelanoj pereis kaj 26 vundiĝis en bomba atenco flanke de palestina teroristo-sinmortiginto sur aŭtohaltejo en israela urbo Petaĥ Tikva ; 15 personoj (en tio 2 atencantoj-sinmortigintoj) pereis kaj 46 vundiĝis en sensukcesa bomba atenco kontraŭ eskorto de prezidento de Pakistano generalo Pervez Muŝaraf en Rawalpindi 2003 : Belorusio : loĝejo de Avo Frosto ekfunkciis sur la teritorio de Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa 2004 : Kosmoesplorado : Misio Cassini-Huygens : kosmosondilo Huygens disiĝis de bazo-ŝipo Cassini komencante sian malsupreniron al la surfaco de Titano ; Asteroido Apophis ekminacis la Teron per kosma katastrofo , sed pli postaj observacioj sendanĝerigis ĝin2010 : 45 personoj pereis kaj 50 vundiĝis en atenco de sinmortiganto al distribuejo de nutraĵoj sur Federacie Administrataj Tribareoj en okcidenta Pakistano 2012 : Kazaĥio : 27 personoj pereis en katastrofo de armea aviadilo An-72 en Ŝimkento 2013 : Egipta tribunalo agnoskis Islaman Frataron terorista organizo2016 : 92 personoj, inkluzive de 64 membroj de ĥoro kaj dancensemblo Aleksandrovanoj , pereis en katastrofo de rusia armea aviadilo Tupolev Tu-154 super la Nigra Maro apud Soĉio 2022 : Invado de Rusio en Ukrainion :2023 : 670-a tago de la rusa agreso :Pasinttage sur limpasejoj de Ukrainio al Pollando alvenis 26 500 personoj, kaj forveturis 40 500 mil; nokte ukraina aerdefendo paffaligis rusan bombaviadilon Su-34 kaj ĉasaviadilon Su-30; portalo Kyiv Post informis, ke okazis provo veneni estintan direktoron de propaganda rusa televido, kiu alvokis al „dronigo kaj bruligo de ukrainaj infanoj " 1 a.K. : Jesuo Kristo , laŭ Dionysius Exiguus , kies kalkulo fariĝis la bazo de la kristana erao (nek jaro nek tago estas historie fikseblaj)1424 : Margareta de Skotlando , skota princino (m. 1445 )1490 : Giovanni Marinoni , itala teologo (m. 1562 )1512 : Stephan Riccius , germana protestantisma teologo (m. 1588 )1584 : Margareto de Aŭstrio , reĝino de Hispanio kaj Portugalio (m. 1611 )1624 : (baptotago) Angelus Silesius , silezia poeto germanlingva kaj mistikulo , enestanta en Germana antologio (m. 1677 )1642 : Isaac Newton , angla matematikisto, fizikisto, numerologo kaj alkemiisto , aŭtoro de la tri leĝoj pri movo , kaj de la verko Philosophiae Naturalis Principia Mathematica , en kiu li prezentis leĝon pri universala gravito , kontribuinta al infinitezima kalkulo (m. 1727 )1717 : Pio la 6-a , papo (m. 1799 )1724 : John Michell , angla naturfilozofo kaj geologo, kontribuinta al optiko kaj gravito , iniciatinto de la ideo pri nigra truo (m. 1793 )1728 : Johann Adam Hiller , germana komponisto, muzikverkisto kaj kapelmajstro (m. 1804 )1742 : Charlotte von Stein , germana korteganino (m. 1827 )1761 : William Gregor , angla mineralogo, malkovrinto de titano (m. 1817 )1782 : Petrus Klausener , germana trapisto (m. 1850 1823 : Alexander Michelis , germana pentristo (m. 1868 )1831 : Johann von Herbeck , aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1877 )1834 : István Gyertyánffy , hungara pedagogo, verkisto, direktoro de Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (m. 1930 )1858 : Karel Emanuel Macan , ĉeĥa komponisto, instruisto kaj esperantisto , fondinto de intermilita SOĈNE (Blindula organizo de ĉeĥaj nevidantaj esperantistoj) (m. 1925 )1860 : Kálmán Palmer , hungara stenografo, verkisto, tradukisto (m. 1933 )1861 : Gusztáv Thirring , hungara geografo, demografo, statistikisto, profesoro (m. 1941 )1867 : Oliveira Lima , brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto, ambasadoro (m. 1928 )1871 : István Balló , hungara instruisto, ĉeflernejinspektisto kaj historiisto (m. 1953 )1872 : Károly Ziegler , rumania hungara kuracisto, verkisto (m. 1938 )1873 : Vladimir Ghika , rumana nobelo, doktoro pri teologio , antifaŝisto kaj kontraŭkomunisto , beatigito (m. 1954 )1875 : Theodor Innitzer , aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo de Vieno akceptinta Anschluss (m. 1955 )1889 : Octave Garnier , franca anarkiisto, kunfondinto de la fifama bando de Bonnot (m. 1912 )1891 : Christian Schneehagen , oficiro germana kaj junularmovadano (m. 1918 )1892 : László Kovács , hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (m. 1963 )1892 : Rebecca West , irlanda-skota verkistino (m. 1983 )1895 : Stefan Rowecki , pola generalo, spertulo pri militistiko , ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo , murdita (m. 1944 )1895 : Ilona Vén , hungara lingvistino, dialektesploristino (m. 1983 )1895 : Charles H. Baker la Juna , usona ĵurnalisto (m. 1987 )1899 : Humphrey Bogart , usona aktoro (m. 1957 )1906 : Ernst Ruska , germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri elektrona mikroskopo (m. 1988 )1907 : Cab Calloway , usona ĵaz-kantisto, saksofonisto kaj bandestro (m. 1994 )1911 : Béla Gunda , hungara etnografo kaj fakverkisto, profesoro (m. 1994 )1912 : Viktor Muravlenko , petrola inĝeniero, unu el la ĉefaj kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso (m. 1977 )1918 : Anwar al-Sadat , ĉefministro kaj prezidento de Egiptio, Nobelpremiita pro Pactraktatoj de Camp David , murdita (m. 1981 )1919 : Stepan Ivanoviĉ Kretov , soveta militista aviadisto (m. 1975 )1924 : Mihály Váci , hungara poeto, tradukisto, politikisto (m. 1970 )1924 : Atal Behari Vajpayee , ĉefministro de Barato kaj poeto en la hindia lingvo , prezidanto de Partio de la Popolo de Barato 1925 : Sándor Bódi , rumania hungara fizikisto1925 : Carlos Castañeda , usona antropologo kaj verkisto pri ŝamanismo (m. 1998 )1925 : Hildegard Knef , germana aktorino, kantistino kaj verkistino (m. 2002 )1927 : Ernesto Geleta , slovakia hungaro, mezlerneja profesoro, esperantisto , organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj, dumviva membro de UEA (m. 2003 )1927 : Ram Narayan , barata muzikisto de Hindustana klasika muziko , populariganto de sarangio 1929 : István Mózer , rumania hungara ĵurnalisto, kritikisto1933 : Joachim Meisner , germana kardinalo1939 : Bob James , usona pianisto, muzikklavaristo kaj muzikaranĝisto 1941 : Mária Pongrácz P. , hungara verkistino1943 : Hanna Schygulla , germana-franca aktorino1946 : Erzsébet Bakos , hungara tekstilartistino1949 : Sissy Spacek , usona aktorino kaj kantistino1949 : Naŭaz Ŝarif , ĉefministro de Pakistano 1950 : Karl Rove , usona politika strategiisto, konsilisto de George W. Bush 1952 : Desireless , franca kantistino1957 : Zoltán Tibori Szabó , rumania hungara ĵurnalisto, historiisto1960 : István Borzási , rumania hungara baptista pastro, eklezia verkisto1961 : Íngrid Betancourt , kolombia politikistino, aktivulino por homaj rajtoj 1961 : David Thompson , ĉefministro de Barbado (m. 2010 )1971 : Dido , brita kantistino1976 : Armin van Buuren , nederlanda diskĵokeo 1986 : Alex Hepburn , skota kantistino kaj kantaŭtorino-317 : Filipo la 3-a (Macedonio) , reĝo de Antikva Makedonio (n. ĉirkaŭ 359 )795 : Hadriano la 1-a , papo820 : Leono la 5-a la Armena , bizanca imperiestro , murdita (n. ĉirkaŭ 775 )1156 : Petro la Venerinda , franca monaĥo kaj benediktana abato de la abatejo de Cluny , sanktulo (n. 1092 )1289 : Ibn al-Nafis , siria anatomo kaj kuracisto (n. 1209 )1406 : Henriko la 3-a de Kastilio , reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1379 )1513 : Johann Amerbach , svisa presisto kaj humanisto (n. ĉirkaŭ 1443 )1519 : Rudolph von Langen , germana kanoniko, latina poeto, edukisto kaj humanisto (n. 1438 )1553 : Pedro de Valdivia , hispana militisto kaj konkeristo (n. 1497 )1572 : Péter Méliusz Juhász , hungara verkisto, reformita pastro (n. 1532 aŭ 1536 )1635 : Samuel de Champlain , franca geografo, kartografo, esplorinto de Grandaj Lagoj (Nordameriko) , koloniigisto de Kanado , fondinto de Kebekurbo (n. ĉirkaŭ 1567 )1683 : Kara Mustafa , turka veziro de Otomana Imperio , murdita post malvenko en la batalo de Vieno (n. ĉirkaŭ 1634 )1711 : Johann Nicolaus Hanff , germana orgenfaristo kaj komponisto (n. 1663 )1784 : Yosa Buson , japana poeto, grandmajstro de hajko kaj pentristo (n. 1716 )1800 : Ned Young , angla maristo sur la Bounty (n. ĉirkaŭ 1762 )1820 : Joseph Fouché , franca politikisto (m. 1820 )1842 : Farkas Cserey , hungara ĉambelano, majoro, verkisto kaj botanikisto (n. 1773 )1845 : Wilhelm Friedrich Ernst Bach , germana komponisto (n. 1759 )1867 : Antonie Adamberger , aŭstra aktorino kaj imperiestrina laŭtlegistino (n. 1790 )1895 : Raul Pompeia , brazila ĵurnalisto, kronikisto, novelisto kaj dramverkisto (n. 1863 )1898 : Georges Rodenbach , belga verkisto kaj poeto franclingva (n. 1855 )1907 : Therese von Wüllenweber , germana monaĥino kaj beatulino (n. 1833 )1916 : Adam Chmielowski , pola pentristo, ribelanto kontraŭ la Rusia Imperio, sindediĉe laborinta favore al malriĉuloj kaj senhejmuloj , katolika sanktulo (n. 1845 )1922 : Manfréd Weiss , hungara industriisto, fabrikisto de Csepel (n. 1857 )1924 : Erzsébet Bencze , hungara aktorino (n. 1898 )1925 : Vladimir Korolenko , rusia verkisto (n. 1853 )1933 : Francesc Macià i Llussà , kataluna oficiro, prezidanto de Generalitato de Katalunio (n. 1859 )1935 : Paul Bourget , franca verkisto, membro de literatura movado Revivigo katolika (n. 1852 )1938 : Karel Čapek , ĉeĥa verkisto, pioniro de sciencfikcio , populariganto de la vorto roboto (n. 1890 )1942 : Adolf Mayer , germana kemiisto, malkovrinto de tabakmozaikviruso , patro de la moderna virusscienco (n. 1843 )1942 : Odo Bujwid , pola profesoro, bakteriologo , pioniro de vakcinado kontraŭ rabio , prezidanto de UK 1912 , UK 1931 , Pola E-Delegitaro kaj de Internacia Scienca Asocio Esperanta , membro de Lingva Komitato , siaepoke ĉefulo de la Esperanto-movado en Pollando , honora membro de UEA (n. 1857 )1945 : Marceli Godlewski , pola pastro , socia aganto, antaŭmilite kontraŭjudisma , savinto de Krzysztof Zamenhof kaj lia patrino de la Varsovia geto , justulo inter la popoloj (n. 1865 )1946 : W. C. Fields , usona komediisto kaj aktoro (n. 1880 )1956 : Robert Walser , svisa verkisto germanlingva (n. 1878 )1963 : Tristan Tzara , franca poeto kaj eseisto, iniciatinto de dadaismo (n. 1896 )1968 : Gábor Kolosváry , hungara zoologo, entomologo kaj paleontologo (n. 1901 )1969 : Donald R. Duncan , brita doktoro pri kemio , esperanta terminologo , fakdelegito de UEA , preleganto de Internacia Somera Universitato , kontribuanto al "Scienca Revuo " (n. 1907 )1973 : İsmet İnönü , ĉefministro kaj dua prezidento de Turkio (n. 1884 )1977 : Charlie Chaplin , brita aktoro, reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj humuristo, ikono de kinindustrio (n. 1889 )1983 : Joan Miró , hispana pentristo, skulptisto kaj keramikisto (n. 1893 )1989 : Nicolae Ceaușescu , prezidento de Rumanio (n. 1918 ) kaj lia edzino Elena (n. 1916 ), ekzekutitaj1995 : Emmanuel Levinas , franca filozofo (n. 1906 )1995 : Dean Martin , usona kantisto, aktoro, komediisto, kaj kinproduktoro (n. 1917 )1999 : Sándor Rákos , hungara poeto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1921 )2000 : Willard Quine , usona empiriisto , analiza filozofo kaj logikisto, adepto de sciteoria holismo (n. 1908 )2002 : Zsigmond Szabó , rumania hungara biologo, universitata lekciisto (n. 1924 )2004 : Sándor Kicsi , hungara historiisto pri Transsilvanujo kaj redaktoro (n. 1919 )2006 : James Brown , usona soula kantisto (n. 1933 )2008 : Eartha Kitt , usona aktorino kaj kantistino (n. 1927 )2012 : Walter Schwaiger , aŭstra politikisto, urbestro de Saalfelden (n. 1935 )2014 : Gleb Jakunin , sovetia, rusia ortodoksa kleriko, disidento , aktivulo pri homaj rajtoj (n. 1934 )2016 : Vera Rubin , usona astronomino malkovrinta ke Andromeda galaksio grandparte konsistas el malluma materio (n. 1928 )2016 : George Michael , angla kantisto kaj komponisto (n. 1963 )2016 : Jelizaveta Glinka , rusia kuracistino pri urĝeca medicino kaj infana anestezologio , homrajta aktivulo, filantropino (n. 1962 )2018 : Baldur Ragnarsson , islanda instruisto kaj verkisto, prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA , LKK -prezidanto de UK 1977 , redakciano de "Norda Prismo ", membro de la Akademio de Esperanto , aŭtoro de pluraj poemaroj kaj tradukaĵoj de la islanda lingvo , kontribuanto al "Beletra Almanako " (n. 1930 )2019 : Táňa Fischerová , ĉeĥa aktorino, verkistino, prezentistino , politikistino kaj civita aktivulo , kandidatino en la prezidanta baloto de 2013 en Ĉeĥio (n. 1947 )2019 : Ari Behn , norvega verkisto (n. 1972 )2020 : Reginald Foster , usona karmelano kaj latinisto (n. 1939 )2020 : Soumaïla Cissé , malia softvara inĝeniero, politikisto kaj ministro (n. 1949 )La 25-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro ):