La areo de la insularo estas 7215 km². Ne estas konstanta loĝantaro tie, tamen ĉiam loĝas 50-100 personoj (ĉefe sciencistoj). Koordinatoj 49°50 S, 70°30 E. La areo de la ĉefa insulo nome Grande Terre (kiu ofte estas nomata Kerguelen samkiel la tuta insularo) estas 6993 km². Oriente en ĝi estas la Golfo Morbihan.
Komence de 1772, Yves Joseph de Kerguélen-Trémarec navigis al la regiono de Antarkto, serĉe de fabela Terra Australis, kie li malkovris la izolajn Kergelenojn norde de la kontinento kaj ekposedis diversajn teritoriojn por Francio.
En sia informo al la reĝo Ludoviko la 15-a, li ege trotaksis la valoron de la Kergelenaj Insuloj; sekve, la reĝo sendis lin al dua ekspedicio fine de 1773 tra komenco de 1774, kaj li denove atingis la Kergelenoj. Sed tiam jam klariĝis ke tiuj insuloj estis neloĝeblaj kaj tre senutilaj, kaj certe ne estis la Terra Australis. Reveninte, Kerguelen-Trémarec estis enprizonigita.