Pamiro estas alta montaro en Centra Azio. La nomo laŭ indikoj de la germanlingva enciklopedio Der Große Brockhaus venu el la Tjurka lingvaro kun signifo "malvarma stepa paŝtejo", laŭ la anglalingva The Columbia Encyclopedia tamen malsamopinie el la persa lingvo kun signifo "monda tegmento".
La montaro, kiu laŭ la nuna lingvouzo kune kun la Himalajo kaj la Tibeta Altebenaĵo nomatas la "Monda Tegmento", havas areon de proksimume 120.000 km², el kiuj 1.200 km² estas glaĉeroj. La pleja nordo de la geologie falda montaro apartenas al la ŝtato Kirgizio, la oriento al Ĉinio, la sudo al Afganio kaj la resto al Taĝikio. La montaro Pamiro ligas plurajn el la grandaj montaroĉenoj de Azio: Tjanŝano en la nordo, Karakorum en la sudo, Kunlun Ŝan (la supra parto de la rivero Jarkend estas la limo) en la sudoriento kaj Hindukuŝo en la sudokcidento. En la oriento la Pamira teritorio tuŝas la Tibetan Altebenaĵon.
La averaĝa alteco de la montaro estas inter 3.600 ĝis 4.400 m, kio plejparte estas super la limo de arba kreskado, kiu ĉi-tie troviĝas ĉe 3.700 metroj super la marnivelo. En la montaro Pamiro fontas interalie la samnoma rivero Pamiro, kiu poste enfluas la riveron Pjandaŝ. La plej granda lago en la montaro estas la lago Kara-Kul en Taĝikio.
Relative ofte okazas tertremoj, per unu el ili dum la jaro 1911 ekestis la lago Sares. La klimato estas malvarma, venta kaj seka. La loĝantoj plejparte bredas jakojn kaj ŝafojn.
Pik Majakovskij, 6095 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝaĥdarja)
Pik Patĉor, 6083 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ruŝan)
Pik Skalisti, 5707 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝugnan)
Pik Kisildangi, 5704 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Suda Aliĉur)
Noto: La montopintoj de la Kongur- kaj Muztagata-grupo en iuj fontoj kalkuliĝas al la najbara montaro Kunlun, kaj laŭ tiu kalkulo la Pik Ismoil Somoni estus la plej alta montopinto de la Pamiro.