Aprilo de 2011

(Alidirektita el Aprilo 2011)
aprilo
lumameĵavesadi
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2011.

1-a de aprilo

  • Sekve de atako kontraŭ oficejo de la misio UN en la urbo Mazar-i Ŝarif (Afganio) pereis almenaŭ 20 homoj, inkluzive de 7 UN-kunlaborantoj (4 gardistoj el Nepalo, aviadistino el Norvegio, svedo kaj ĝis nun ne civitdifenita homo). Almenaŭ 2 el ili estis senkapigitaj. Tiun agon provokis bruligo de Korano, kiun la 20-an de marto faris la evangelista pastro Wayne Sapp el Florido (Usono).[1][2]
  • La gvidanto de la Nacia Transira Konsilio de Libio Mustafa Abdel Ĝalil deklaris, ke la opozicio pretas pafĉesigi, se armeaj trupoj de Muamar Kadafi forlasos urbojn en la okcidenta parto de la lando, ties loĝantoj rajtos libere sprimi siajn opiniojn kaj ĉiuj fremdlandaj dungitoj foriros el Libio.[3] Libiaj ribeluloj komencis ofensivon al Brega.[4]
  • La armeo de Japanio subtenata de usonaj militistoj komencis la grandan operacon pri serĉado de homoj, malaperintaj post la tertremo kaj cunamo de la 11-an de marto.[5]

2-a de aprilo

  • Gvatemala tribunalo haltis la divorcon de la politikistino Sandra Torres kaj ŝia edzo Álvaro Colom Caballeros, nuna prezidanto de la lando, okazigita por ke ŝi povu partopreni la prezidantan balotadon.[6]
  • Matene du talibanoj atakis la militbazon de NATO Feniks en Kabulo (Afganio) kaj estis mortigitaj. Ankaŭ estis vunditaj tri militistoj.[7]
  • En Kandaharo (Afganio) komenciĝis grandaj manifestacioj proteste al bruligo de Korano de la usona evangelista pastro Wayne Sapp. Ilin partoprenas kelkmiloj da homoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ polico pereis ĝis 10 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 70 homoj. Protestantoj bruligas aŭtojn kaj domojn, deklaras: "Morton al Usono!", "Morton al Karzai!", "Ili malsanktigis nian Koranon!".[8]
  • Je la nokto al la 2-an de aprilo la aerarmeo de Israelo faris batojn al Sektoro Gaza, mortiginte tri supozitajn teroristojn en aŭto apud la urbo Ĥan Junis. Oni sciigas ankaŭ pri unu vundito. Laŭ israelaj oficialaj informoj mortigitoj planis okazigi teroran agon dum Pesaĥo.[9]
  • Ruĝa Kruco sciigas, ke almenaŭ 800 homoj pereis dum batalado en la urbo Duekoue (Eburbordo), precipe la 29-an de marto.[10]
  • Muamar Kadafi refutis proponojn de la Nacia Transira Konsilio de Libio pri pafĉesigo kaj nomis proponitajn kondiĉojn neplenumeblaj.[11]

3-a de aprilo

  • En Najrobio (Kenjo) estis deklarite pri establo de la nova ŝtato Azania, kiu naskiĝis en la suda parto de Somalio. La prezidanto iĝis eksa somalia ministro pri defendo Moĥamed Abdi Gandi. La ĉefa celo estis proklamita batalo kontraŭ la islamisma grupo Al-Ŝabaab.[12]
  • En la Atlantika Oceano estis trovitaj vrakoj de la aviadilo Airbus A330-200, kiu kraŝis tie la 1-an de junio 2009.[13]
  • Polico uzis larmogason kaj pripafis kontraŭregistaran manifestacion en la urbo Taizo (Jemeno). 1 homo pereis, 1200 estis damaĝitaj.[14] Poste oni sciigis, ke pereis almenaŭ 12 homoj.[15]
  • La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad ordonis al la eksa ministro pri agrikulturo Adel Safar formi novan registarn. Samtage en Damasko okazis manifestacio, kiun partoprenis miloj da homoj. Ĝi estis aranĝita tuj post enterigo de 8 homoj, pereintaj dum antaŭaj tumultoj.[16]
  • En la sufisma moskeo de la urbo Dera Gazi Ĥan (Pakistano) dum religia festo okazis du sinsekvaj eksplodoj. 41 homoj pereis, inter 70 kaj 100 estis vunditaj.[17]
  • Aerarmeo de Usono ĉesigis bombardon de Libio kaj baldaŭ retiriĝos el la regiono.[18]
  • Komenciĝis la prezidanta balotado en Kazaĥio. Partoprenas ĝin: la nuna ŝtatestro Nursultan Nazarbajev, reprezentanto de la Komunista Unueca Partio de Kazaĥio Ĵambil Aĥmetbekov, la senatano Gani Kasimov kaj la ekologo Mels Eleŭsizov.[19]
  • AFP sciigas, ke dum la enlanda batalado en Eburbordo jam pereis 1000 homoj. Daŭras batalo en Abiĝano.[20]

4-a de aprilo

5-a de aprilo

  • Ramzan Kadirov estis inaŭgurita kiel prezidanto de Ĉeĉenio.[31]
  • Subtenantoj de la elektita prezidanto de Eburbordo Alassane Ouattara okupis la oficejon de la antaŭa prezidanto Laurent Gbagbo.[32] Li kaŝis sin en bunkro kaj diris, ke li rifuzas rezigni je sia posteno kaj kapitulaci.[33]
  • La reprezentanto de jemena opozicio Muĥammed Kaĥtan deklaris, ke ĝi pretas intertrakti kun la registaro ĉe perado de la Golfa Koopera Konsilo. Li substrekis, ke akceptata povas esti nur unu temo — kondiĉoj de transdono de la povo de la nuna prezidanto Ali Abdula Saleh al transira registaro, kiu okazigos liberan kaj demokratian balotadon.[34]

6-a de aprilo

7-a de aprilo

  • Aerfortoj de NATO erare atakis libiajn ribelulojn. Pereis inter 5 kaj 13 homoj.[46]
  • En nord-orienta parto de la insulo Honŝu, ĉe la bordo de la gubernio Mijagi (Japanio) okazis la tertremo forta je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter.[47] Pereis 3 homoj, pli ol 100 estis vunditaj. Okazis liko de la radioaktiva akvo el la atomstacio Onagava.[48]
  • La Golfa Koopera Konsilo proponis al la prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh planon, laŭ kiu li ricevas azilon kaj garantiojn de sentuŝeco kontraŭ transdono de la povo al transira registaro.[49]
  • La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad subskribis kelkajn ordonojn, inkluzive de tiu pri eldono de siriaj pasportoj al kurdoj (ĉirkaŭ 300 mil homoj) kaj forigo de malpermeso pri surhavo de nikabo en publikaj lokoj.[50]
  • Estis elektita nova prezidanto de Kosovo — Atifete Jahjaga, unu el gvidanto de la polico de la lando. Por ŝi voĉdonis 80 el 100 ĉeestintaj deputitoj de la parlamento (el 120 entute). Ŝi estas komuna kandidato de la reganta koalicio (laAlianco por la Estonto de Kosovo kaj la Partio Demokratia de Kosovo) kaj la opozicia Ligo Demokratia de Kosovo.[51]
  • En Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) loka loĝanto Wellington Menezes de Oliveira pripafis lernejanojn en lernejo kaj poste pafmurdis sin aŭ estis mortigita de polico. Almenaŭ 12 homoj pereis kaj ĉirkaŭ 30 esti vunditaj.[52]
  • Apud la urbo Netanja (Israelo) koliziis du trajnoj. 59 pasaĝeroj estis vunditaj.[53]
  • En la ŝtato Tamaulipas (Meksiko) estis trovita amastombejo, enhavanta pli ol 40 kadavrojn. Oni supozas, ke temas pri viktimoj de la narkokartelo Los Zetas.[54]

8-a de aprilo

9-a de aprilo

  • Aerfortoj de NATO unuan fojon kaptis la aviadilon de libiaj ribeluloj, kiu rompis malpermeson pri flugado super la lando. La aviadilo MiG-23 alteriĝis post donitaj al ĝi ordonsignoj pri tio.[70] Samtage britaj aviadiloj Tornado GR4 neniigis 7 tankojn de subtenantoj de Muamar Kadafi.[71] Kadafiuloj trafis du helikopterojn de ribeluloj apud Brega.[72]
  • Vespere subtenantoj de la eks-prezidanto de Eburbordo Laurent Gbagbo atakis la stabejon de la elektita prezidanto Alassane Ouattara en la hotelo Golf ((Abiĝano). Neniu estis damaĝita. Responde al tio trupoj de la UN-misio pripafis atakintojn.[73]
  • En la vendocentro Ridderhof de la urbo Alphen aan den Rijn (Nederlando) 24-jara Tristan van der Vlis pripafis homojn kaj poste pafmortigis sin. Pereis 6 kaj estis vunditaj inter 10 kaj 15 homoj.[74][75]
  • Ĉirkaŭ 100 mil homoj eliris stratojn de Taizo (Jemeno) kaj aliaj urboj de la lando por partopreni kontraŭregistarajn manifestaciojn.[59]
  • Post la 2-a horo, kiam ekvalidas elirblokado, polico dispelis manifestaciantojn el de la placo Tahrir (Kairo, Egiptio).[56]
  • Aerarmeo de Israelo faris kelkajn batojn en Gaza Sektoro. Estis mortigitaj almenaŭ 4 hamasanoj.[76]

10-a de aprilo

  • Dum enterigo de 27 pereintoj sekve de interpuŝiĝo kontraŭ polico la 8-an de aprilo miloj da homoj eliris stratojn de Daraa (Sirio) kaj estis pripafitaj de polico. Pereis 26 homoj. Oni sciigas ankaŭ pri 2 pereintoj en la urbo Homs.[77]
  • Israelo deklaris sin preta ĉesigi pripafadon de Gaza Sektoro, se palestinanoj ne plu lanĉos raketojn al Israelo.[78]
  • Irano elpelas 3 kuvajtojn diplomatojn responde al elpelo el Kuvajto komence de marto de 3 iranaj diplomatoj, akuzitaj pri spionado.[79]

11-a de aprilo

12-a de aprilo

  • La egipta ministro pri antikvaĵoj Zaĥi Havass sciigis, ke en la Kairan muzeon estis revenigitaj la statuo de Tutanĥamono, 1 el 10 statuoj de uŝebti, bronza tubo kun ligna dampilo kaj parto da ventumilo — ĉiuj el la kolekto de Tutanĥamono.[84]
  • En Latvio forpasis farmakologo Jānis Polis, kreinto de la kontraŭvirusa kuracilo rimantadino. Li havis 72 jarojn.[85]
  • La siria rajtdefenda organizaĵo Siria deklaro sciigis, ke ekde komenciĝo de kontraŭregistaraj protestoj en la lando jam pereis ne malpli ol 200 homoj.[86]
  • Apud la gubernio Ĉiba (Japanio) je 08:08 (loka horo) okazis la tertremo forta je 6,3 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 77 km oriente de Tokio.[87]
  • La Administracio de UN pri kunordigo de la proksimorienta pacprocezo deklaris, ke la administracio de Palestina Aŭtonomio ĝenerale pretas iĝi la registaro de sendependa ŝtato.[88]
  • Forpasis Sidney Harman, usona miardulo, posedanto de la magazeno Newsweek. Li havis 92 jarojn kaj mortis pro leŭkemio.[89]
  • En la provinco Amran (Jemeno) policanoj atakis kontrolan punkton de armeanoj, subtenantoj de la opozicio, mortiginte oficiron kaj vundinte 2 soldatojn. Militistoj pafis responde, mortiginte 4 policanojn.[90]
  • Microsoft eldonis la unuan provversion de Internet Explorer 10.[91]

13-a de aprilo

14-a de aprilo

15-a de aprilo

16-a de aprilo

  • Okazis la prezidanta balotado en Niĝerio.[112]
  • La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad deklaris, ke esceptostato estos nuligita ene de proksima semajno.[113]
  • Ekvalidas simpligita viza reĝimo inter Rusio kaj Turkio.[114]
  • Associated Press informas, ke pro fulmotondroj kaj ventro ĝis 35 metrojn sekunde, inter la 14-an kaj la 15-an arilo pereis almenaŭ 9 homoj en la usonaj ŝtatoj Oklahomo, Arkansaso, Tenesio, Luiziano kaj Misisipio.[115]
  • Forpasis la fama usona dezajnisto, juvelisto kaj parfumisto Bijan Pakzad.Li havis 68 jarojn kaj mortis pro apopleksio.[116]
  • La Supera administracia tribunalo de Egiptio decidis malestabli la Naci-demokratian partion. Tuta havaĵo de la partio estu transdonita al la ŝtato.[117]
  • Taĝikaj aŭtoritatoj konfirmis, ke la komandestro de la eksa Unuiĝinta taĝika opozicio Abdulo Raĥimov (kromnomo Mulo Abdulo) kaj ties bando estis likviditaj. Speciala operaco komenciĝis la 14-an de aprilo en la vilaĝo Samsolik (Nurabada distrikto), kie troviĝis kaŝtendaro de teroristoj. La 15-an de aprilo estis mortigitaj 15 gerilanoj, sekvan tagon — aliaj. Pereis 2 lokaj loĝantoj, kiuj helpis al milico, 2 milicanoj estis vunditaj.[118] Entute estis mortigitaj ĉirkaŭ 20 gerilanoj.[119]

17-a de aprilo

18-a de aprilo

  • Je la nokto al la 19-an de aprilo polico dispelis en la urbo Homs (Sirio) kontraŭregistaran manifestacion per larmogaso aj pafado. Almenaŭ 2 homoj estis vunditaj. Vespere la urbo estis blokita.[126]
  • La Moskva urba juĝejo (Rusio) agnoskis la Movadon kontraŭ kontraŭleĝa enmigrado ekstremisma, do ĝi estu malpermesita.[127]
  • Post sciigo pri antaŭaj rezultoj de la prezidanta balotado en Niĝerio eksplodis tumultoj, kiujn premas polico. Laŭ lastaj informoj la nuna prezidanto Goodluck Jonathan venkis en 21 balotdistriktoj el 36, gajninte 22,5 milionojn da voĉoj. Lia ĉefa rivalo Muhammadu Buhari venkis nur en 12 balotdistriktoj kaj ricevis 8,7 milionojn da voĉoj. Liaj subtenantoj kulpigas la prezidanton pri falsado.[112]
  • Ribelintaj soldatoj en Burkino bruligis la domon de armeestro en la urbo Kaya kaj forrabis domon de alia alta oficiro. Ekde la 14-an de aprilo tumultoj flamas en kvar urboj: Kaya, Vagaduguo, Tenkodogo kaj Pô. Ili postulas pagu promesitan monon.[128] Samtage la prezidanto de la lando nomumis novan ĉefministron — tiun postenon okupis la burkina ambasadoro en Francio Luc-Adolphe Tiao.[129]
  • Tri kaŝvestitaj teroristoj penetris oficejon de la Ministerio pri defendo en Kabulo (Afganio), sed estis malkovritaj kaj mortigitaj.[130]
  • Haled Abu Falgha, la ĉefa kuracisto de unu el malsanulejoj de Misurata (Libio) diris, ke dum unu kaj duona sieĝo estis mortigitaj ĉirkaŭ milo kaj vunditaj ĉirkaŭ 3 miloj da homoj, el kiuj 80 % estis civiluloj.[131]

19-a de aprilo

  • En la VI kongreso de la Komunista partio de Kubo la unua sekretario estis elektita Raúl Castro, do Fidel Castro forlasis tiun postenon — unue ekde 1965.[132]
  • Matene apud la urbo Goma (Demokratia Respubliko Kongo) rapide veturanta kamiono trafis apud rivero grupon da homoj, sekve de kio 32 homoj pereis kaj 9 estis vunditaj. Inter viktimoj dominas infanoj.[133]
  • Britio refutis je konsiderado de la amendo de pakistana tribunalo pri ekstradicio de la eksa prezidanto Pervez Muŝaraf.[134]
  • La siria ministro pri internaj aferoj Muhamad Ibragim aŝ-Ŝaar deklaris en ŝtata televido, ke la registaro jam aprobis la leĝon pri abolicio de esceptostato kaj baldaŭ ĝin subskribos la prezidanto. Ankaŭ estis malestablita la Supera tribunalo de ŝtata sekureco. Samtempe li diris, ke de nun estas malpermesitaj ĉiuj nesankciigitaj manifestacioj.[135]
  • En Sanao (Jemeno) okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kaj polico, sekve de kio 5 opoziciuloj pereis, 60 estis vunditaj (el ili 23 tre grave). En Taizo dum pafado de polico kontraŭ manifestaciantoj pereis hazarda preteriranto.[136]
  • La kurdoj okazigis protestojn en almenaŭ tri urboj de Turkio post kiam la Supera elektokonsilio rifuzis registri 7 kurdajn kandidatojn por la parlamenta balotado. En Dijarbakiro ĉirkaŭ 3 miloj da protestintoj priĵetis ŝtonojn kaj fajrojn al policanoj kaj estis dispelitaj per larmogaso kaj akvoĵetiloj, 5 manifestantoj kaptitaj. En Van kurdoj ekbruligis kelkajn bankojn kaj aliajn oficejojn, ĵetis brulbombojn al policanoj, el iuj 2 estis vunditaj. En Istanbulo ĉirkaŭ 3 mil homoj pace manfestaciis en centra placo.[137]
  • Apud la urbo Tavango (Arunaĉal-Pradeŝo, Barato) kraŝis pasaĝera helikoptero, sekve dekio pereis almenaŭ 20 kaj estis vunditaj 3 homoj.[138]
  • Reprezentanto de la Tutmonda manĝaĵa programo diris, ke ekde Tunizio al Libio tra interkonsentita kun libiaj potencoj humaneca koridoro ekveturis la unua karavano kun 240 tunoj da faruno kaj altkaloriaj biskvitoj. Manĝaĵon ricevos loĝantoj de la urboj Tripolio, Az Zintan, Nalut, Zavija, Efrin, Mezda, Al-Rejba.[139]

20-a de aprilo

  • La libia ministro Abdul Ati al-Obejdi en intervjuo al okcidentaj amaskomunikiloj diris, ke la registaro pretas okazigi liberan balotadon duonjaron post fino de la civila milito.[140]
  • La ĉefo de la brita diplomataro en Malavio Fergus Cochrane-Dyet estis deklarita persona non grata kaj devas forlasi la landon ene de 72 horoj. Tion elvokis publikigo de malafablaj rimarkoj de la diplomato pri la nuna pezidanto Bingu wa Mutharika, skribitaj en diplomatia letero, sed iel likintaj en amaskomunukilojn.[141]
  • En la urbo Al-Hudaida (Jemeno) nekonata motorciklisto pripafis tendaron de opoziciuloj. 1 homo pereis kaj 8 estis vunditaj. En Adeno okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kaj polico, sekve de kio 1 policano pereis kaj 3 estis vunditaj.[136]

21-a de aprilo

22-a de aprilo

  • Ĉe la limo inter Kamboĝio kaj Tajlando, apud la templo Pra Vihear je la 6-a horo komenciĝis interpafado, daŭrinta 4,5 horojn. Ambaŭ flankoj kulpigas unu la alian. Almenaŭ 1 tajlanda militisto pereis, 5 estis vunditaj.[145]
  • Forpasis la fama soveta, rusia, israela artisto kaj reĝisoro Miĥail Kozakov. Li havis 76 jarojn kaj mortis pro pulma kancero.[146]
  • La admiralo Mikle Mullen, prezidanto de la Usona Stabestraro sciigis, ke batala potencialo nur surteraj trupoj de la libia armeo estis malaltigita je 30-40 %.[147]
  • Interpuŝiĝoj de manifestantoj kaj polico okazis en la siriaj urboj Homs, Hama, Daraa, Damasko. Laŭ opoziciuloj polico uzis batalajn kartoĉojn, laŭ la registaro — ne. Pereis laŭ diversaj informoj inter 40 kaj 68 homoj.[148]

23-a de aprilo

  • En Japanio forpasis Norio Ohga, eks-prezidanto de Sony (1982-1995). Li havis 81 jarojn kaj mortis pro multorgana manko.[149]
  • La reganta jemena partio Ĝenerala Popola Kongreso sciigis al la Golfa Koopera Konsilo, ke ĝi pretas plene aprobi la proponitan planon pri solvo de la politika krizo en tiu ĉi lando.[150]
  • Je 65 km de la urbo Har (Pakistano), ĉe la limo kun Afganio, kamikazo eksplodigis sin apud aŭto, en kiu troviĝis Malik Manasib Khan, ĉefo de loka milico, batalanta kontraŭ Talibano. Li kaj 4 liaj kunvojaĝantoj pereis, 5 homoj estis vunditaj.[151]
  • En Akapulko (Meksiko) oni trovis en salono de beligado kadavrojn de du virinoj kaj 14-jara knabino kun distranĉitaj gorĝoj. Poste surstrate estis trovitaj kadavroj de 2 pliaj virinoj, laborintaj en sama salono kaj same murditaj. Oni supozas, ke temas pri interbatalo de narkotikaj karteloj.[152]
  • Je la nokto al la 24-an de aprilo proksime de la urbo Nabluso (Israelo), apud la tombejo de Josefo, estis pripafita fare de palestina polico grupo da judaj kredantoj kiuj estis enirintaj tien kontraŭleĝe. 1 homo estis mortigita, 2 aŭ 3 vunditaj.[153]
  • En Damasko (Sirio) polico pripafis funebran procesion honore al 80 manifestantoj pereintaj la 22-an de aprilo. Oni sciigas, ke en la urboparto distrikto Duma estis mortigitaj 4 homoj, en la distrikto Barzeh — 3. En la urbo Ezreh pereis 3 homoj.[154]
  • En la urbo Brindizio (Italio) estis arestita Francesco Campana, 38-jara ĉefo de la mafia grupo Sacra Corona Unita.[155]
  • Sekve de interpafado ĉe la limo inter Kamboĝio kaj Tajlando pereis 4 homoj. Entute jam pereis 6 kamboĝanoj kaj 4 tajlandanoj[156]
  • Aviadiloj de NATO bombardis Tripolio (Libio). Libiaj potenculoj deklaris, ke pro aeratakoj de NATO libia armeo retiriĝos el apud Misurata, post kio lokaj triboj interkonsentos kun ribeluloj aŭ daŭrigos sieĝon memstare.[157] La usona senatano John McCain dum sia vizito en Bengazi alvokis ĉiujn landojn kaj aparte Usonon agnoski la Nacian Transiran Konsilion sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo kaj doni al ĝi armilojn kaj militinstruistojn. Usono tuj refutis tiun ideon.[158]

24-a de aprilo

25-a de aprilo

26-a de aprilo

27-a de aprilo

  • Al ribelantaj soldatoj en Burkinio aliĝis reprezentantoj de polico.[174]
  • Matene en la flughaveno de Kabulo (Afganio) la 45-jara eksa piloto de la afgana aerarmeo pripafis siajn usonajn kolegojn kaj estis pafmortigita mem. Pereis 8 militistoj kaj 1 civilulo.[175]
  • La eks-prezidanto de Kostariko Miguel Ángel Rodríguez estis kondamnita al 5-jara malliberigo pro tio, ke li prenis koruptomonon je 800 mil usonaj dolaroj de la firmao Alcatel kontraŭ registara kontrakto je 149 milionoj da usonaj dolaroj.[176]
  • Forpasis Igor Kon, fama rusia seksologo. Li havis 82 jarojn.[177]
  • Sekve de aeratako de NATO en Misurata (Libio) pereis 11 ribeluloj.[178]
  • En Sanao (Jemeno) dum dispelo de kontraŭregistara manifestacio pereis 11 kaj estis vunditaj pli ol 100 homoj.[179]
  • Egipta skoltado informis, ke danke al ĝia perado Hamaso kaj Fath interkonsentis pri establo de regisrato de la nacia unuiĝo kaj okazigo de balotado.[180]
  • 30 anoj de la siria partio Baazo publike deklaris sian eksiĝon post kiam en ilian urbon Banijazo estis enigitaj armeaj trupoj.[181]

28-a de aprilo

  • En populara inter fremdlandaj turistoj kafeo en la placo Ĝamaa el-Fanaa de Marakeŝo (Maroko) eksplodiĝis bombo. Pereis 16 kaj estis vunditaj 23 homoj, precipe fremdlandanoj.[182]
  • Oni sciigas, ke en la irana meĝliso komenciĝis la procedo pri impiĉmento (eksigo) de la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad.[183]
  • Pro tornado en Usono dum tri tagoj pereis almenaŭ 70 homoj (45 en Alabamo, po 11 en Misisipio kaj Arkansaso, 3 en Misurio kaj Tenesio).[184] Poste oni sciigis, ke en sola Alabamo pereis ne malpli ol 128 homoj.[185]
  • Matene je 90 km de Dako (Bangladeŝo) pramo koliziis kontraŭ ŝarĝoŝipo, droninta antaŭ kelkaj tagoj. El inter 70 ĝis 200 pasaĝeroj saviĝis 60, estis trovitaj jam inter 28 kaj 32 kadavroj.[186]
  • Armeestroj de Tajlando kaj Kamboĝio interkonsentis pri pafĉesigo.[187]
  • Rusiaj aŭtoritatoj deklaris, ke en majo 2011 rusiaj firmaoj ĉesigos eksportadon de nafto por plenigi internan merkaton.[188]

29-a de aprilo

30-a de aprilo

  • Forpasis la argentina verkisto kaj rajtdefendanto Ernesto Sábato. Li havis 99 jarojn kaj mortis pro bronkito.[200]
  • Talibano oficiale deklaris pri komenco de la printempa ofensivo en Afganio kaj avertis pacajn civilulojn kontraŭ ĉeestado en publikaj lokoj kaj apud militbazoj.[201]
  • En la ĉefurbo de la Maldivoj Maleo okazis vespere kontraŭregistara manifestacio, kiun partoprenis 5000 homoj. Ili protestis kontraŭ malplibonigo de ekonomia situacio kaj postulis eksiĝon de la prezidanto Mohamed Naŝid. Polico dispelis manifestaciantojn per gumbastonoj kaj larmogaso. Ĉirkaŭ 30 homoj estis kaptitaj.[202]
  • Je la nokto al la 30-an de aprilo la libia ŝtatestro Muamar Kadafi en televida alparolo alvokis NATO al intertraktado kaj alvokis ribelulojn ĉesigu militon.[203] NATO refutis tiun proponon.[204]
  • La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh refutis subskribi la interkonsenton pri sia eksiĝo. Li diras, ke ĝin devas subskribi ne li, sed reprezentantoj de la reganta Ĝenerala Popola Kongreso. Ankaŭ li postulas resti en sia posteno dum 30 tagoj por observi transdonon de povo.[205]

Referencoj