Daniel Craig

Daniel Wroughton CRAIG (naskiĝis la 2-an de marto 1968 en Chester, Anglio) estas brita aktoro. Li dum la lastaj jaroj konatiĝis aparte pro sia rolo de la fikcia agento James Bond.

Daniel Craig
Daniel Craig dum la premiero de la James-Bond-filmo Quantum of Solace en novembro 2008
Daniel Craig dum la premiero de la James-Bond-filmo Quantum of Solace en novembro 2008
Persona informo
Daniel Craig
NaskonomoDaniel Wroughton Craig
Naskiĝo2-an de marto 1968
en Chester, Anglio
ReligioAnglikanismo vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoPrimrose HillNov-Jorko vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma materGuildhall School of Music and Drama • Calday Grange Grammar School • Hilbre High School vd
Subskribo Daniel Craig
Familio
PatroTimothy Wroughton Craig vd
PatrinoCarol Olivia Williams vd
Edz(in)oRachel Weisz vd
AmkunuloHeike Makatsch vd
InfanojGrace Craig vd
ParencojDaniel Chamier vd
Profesio
Okupotelevida aktoro • filmaktoro • aktoro • voĉaktoro • modelo • teatra aktoro vd
Aktiva dum1992– vd
Aktorado
Fama rolorolo de James Bond
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Junaĝo

Daniel Craig naskiĝis kiel filo de ŝtala laboristo kaj de arta instruistino. Post la divorciĝo de siaj gepatroj li kune kun sia pli aĝa fratino Lea vivis ĉe la patrino kaj ĉe duonpatro, la en Anglio konata artisto Max Blond. La patrino subtenis lian muzikan talenton, kaj krome li multe sportis.

En aĝo de 16 jaroj li translokiĝis al Londono, kie li aliĝis al la Nacia Junula Teatro (National Youth Theatre), en kiu ankaŭ jam aktoris lia James-Bond-antaŭulo Timothy Dalton). Li studis aktoran arton en la londona altlernejo Guildhall School of Music and Drama, en kiu ankaŭ interalie la aktoroj Ewan McGregor, Orlando Bloom kaj Joseph Fiennes finis siajn studojn. Sekvis teatraj aktoradoj.

Filma kariero

Sian filman karieron li komencis en 1992 per malĉefa rolo en la filma dramo The Power of One; pli grandan nacian konatecon li akiris en 1996 per ĉefa rolo en la naŭ-parta televida serieto Our Friends in the North ("niaj amikoj en la nordo"). Sekvis roloj en pli grandaj produktaĵoj kiel la filmoj Elizabeth (1998) kaj The Trench ("la tranĉeo", 1999), kiuj ankaŭ rezultigis internacian konatecon. Li sekve plenumis malĉefajn rolojn en pluraj komerce aŭ arte sukcesaj kinejaj filmoj kiel Lara Croft: Tomb Raider kaj Road to Perdition. En 2000 li en la berlina filma festivalo Berlinale ricevis la premion esti elstara eŭropa nova aktoro. Kvar jarojn poste en la filmo The Mother ("la patrino") aparte laŭdiĝis lia rolo de viro, kiu ekhavas aman rilaton al la patrino de sia koramikino, kaj nomumiĝis por kategorio de la Eŭropa Filma Premio.

Per la brita kineja filmo Layer Cake ("plurtavola kuko") li en 2004 havis grandan komercan sukceson. Sekvajare li aktoris judan agenton de la israela sekreta servo Mosad en la filmo Munkeno de Steven Spielberg. En 2006 kaj 2008 li plenumis la rolon de la tre sukcesa fikcia brita agento James Bond en la du aktualaj kinejaj filmoj Casino Royale (Reĝa Monludejo) kaj Quantum of Solace (Kvantumo da konsolo) el la filma serio, estante la posteulo de Pierce Brosnan kaj entute la sesa aktoro plenumanta la rolon de la agento. En la filmo "La Ora Kompaso" (The Golden Compass), unua parto de la filma trilogio His Dark Materials pri la samnoma romana trilogio de la verkisto Philip Pullman, li ludis la rolon de Lord Asriel. Tiun rolon en la kineja versio de la verko, prezentita en 2003 kaj 2004 en la Reĝa Nacia Teatrejo de Londono, cetere plenumis la James-Bond-antaŭulo Timothy Dalton.

En la filmigo de la romano "Mi, Lucifero" (I, Lucifer) de Glen Duncan li ludas la rolon de la falinta anĝelo Lucifero, flanke de la aktoro Ewan McGregor, ludanta la rolon de la brita verkisto Declan Gunn.

Privata vivo

De 1992 ĝis 1994 li estis la edzo de la skota aktorino Fiona Loudon, kaj en 1992 la paro ekhavis la filinon Ella. En la sekvaj sep jaroj li estis vivpartnero de la germana aktorino Heike Makatsch. Ekde 2005 li estas la edzo de la usona filmproduktistino Satsuki Mitchell.

Daniel Craig estas la prezidanto de la honora estraro de la neregistara organizaĵo „Stop Trafficking Of People“ (STOP), luktanta kontraŭ la komerco pri neleĝa vendado de homoj.

Filmaro

JaroTitoloRolo
1992The Power of OneSergeant Jaapie Botha
1995A Kid in King Arthur's CourtMaster Kane
1997ObsessionJohn McHale
1998Love and RageJames Lynchehaun
1998ElizabethJohn Ballard
1999The TrenchSergeant Telford Winter
2000Some VoicesRay
2000Hotel SplendideRonald Blanche
2000I Dreamed of AfricaDeclan Fielding
2001Lara Croft: Tomb RaiderAlex West
2002Ten Minutes Older: The CelloCecil Thomas
2002Road to PerditionConnor Rooney
2003SylviaTed Hughes
2003The MotherDarren
2004Layer CakeXXXX
2004Enduring LoveJoe
2005The JacketRudy Mackenzie
2005FatelessAmerican Soldier
2005MunichSteve
2006RenaissanceBarthélémy Karas (voĉo)
2006InfamousPerry Smith
2006James Bond: Casino RoyaleJames Bond
2007The InvasionBen Driscoll
2007The Golden CompassLord Asriel
2008Flashbacks of a FoolJoe Scot
2008James Bond: Quantum of SolaceJames Bond
2008DefianceTuvia Bielski
2011Cowboys & AliensJake Lonergan
2011Dream HouseWill Atenton/Peter Ward
2011The Adventures of TintinIvan Ivanovitch Sakharine/Red Rackham (voĉoj)
2011The Girl with the Dragon TattooMikael Blomkvist
2012James Bond: SkyfallJames Bond
2013One LifeParolisto (voĉo)
2015James Bond: SpectreJames Bond
2015Star Wars: The Force AwakensStormtrooper FN-1824
2017Logan LuckyJoe Bang
2017KingsObie Hardison
2019Knives Out daggerDetective Benoit Blanc
2020James Bond: No Time to DieJames Bond

Televido

JaroTitoloRolo
1993ZorroLeŭtenanto Hidalgo
1993Drop the Dead DonkeyFixx
1993The Young Indiana Jones ChroniclesSchiller
1993Between the LinesJoe Rance
1993HeartbeatPeter Begg
1993Screen TwoLt. Guth
1993Sharpe's EagleLt. Berry
1996Our Friends in the NorthGeordie Peacock
1996Tales from the CryptBarry
1996Saint-ExGuillaumet
1996Kiss and TellMatt Kearney
1996The Fortunes and Misfortunes of Moll FlandersJames "Jemmy" Seagrave
1997The HungerJerry Pritchard
1997The Ice HouseDS Andy McLoughlin
1998Love Is the Devil: Study for a Portrait of Francis BaconGeorge Dyer
1999Shockers: The VisitorRichard
2001Sword of HonourGuy Crouchback
2002CopenhagenWerner Heisenberg
2005ArchangelProf. Fluke Kelso
2012Saturday Night LiveSin mem (invitito)
2014Superheroes Unite for BBC Children in NeedRakontisto (voĉo)
2017Comrade DetectivePastro Anton Streza (voĉo)

Teatro

JaroTitoloRolo
1993Angels in AmericaJoe Pitt
1997HurlyburlyMickey
2002A Number (with Michael Gambon)Bernard 1 / Bernard 2 / Michael Black
2009A Steady Rain (with Hugh Jackman)Joey
2013Betrayal (with Rachel Weisz and Rafe Spall)Robert
2016Othello (with David Oyelowo)Iago

Eksteraj ligiloj

Daniel Craig Wife