Justin Bieber

Justin Drew BIEBER (naskiĝis la  1-an de marto 1994(nun 1994-03-01)[1], do nun 30-jara) estas kanada kantisto. Li komencis sian karieron en la filma retejo YouTube, kie lia pli posta manaĝero, Scooter Braun, malkovris lian muzikan talenton. Scooter Braun transportigis la knabon al la usona urbo Atlanto, Georgio por konsultiĝi kun la kantisto Usher, kaj rapide interkonsentiĝis kontrakto kun la muzikprodukta firmao Island Records.

Justin Bieber
en 2015
en 2015
Bazaj informoj
NaskonomoJustin Drew Bieber
Naskiĝo1-an de marto 1994 (1994-03-01) (30-jaraĝa)
en Londono, Ontario,  Kanado
Edz(in)oHailey Baldwin
Ĝenrojnuntempa ritmenbluso, popmuziko
Instrumentojvoĉo, ritma gitaro
Aktivaj jaroj2007 ĝis nun
EldonintoIsland Records, RBMG
Parencaj
temoj
Justin Timberlake
Retejowww.justinbiebermusic.com
Signifa instrumento
voĉo, ritma gitaro
Persona informo
NaskonomoJustin Drew Bieber
Aliaj nomojBiebs, Bizzle, Bieb, JB, RickTheSizzler
LingvojKanada anglaangla
LoĝlokoWaterloo
ŜtatanecoKanado
Alma materSt. Michael Catholic Secondary School • Stratford District Secondary School • Jeanne Sauvé Catholic School
Subskribo Justin Bieber
Familio
PatroJeremy Bieber
PatrinoPattie Mallette
Frat(in)ojJazmyn Bieber • Jaxon Bieber
Edz(in)oHailey Baldwin
AmkunuloSelena Gomez
Okupo
Okupomuzikistokantaŭtorokantoverkistogitaristo • kantotekstisto • kantistomuzikproduktisto • filmaktoro • modelodancisto • jutubisto • pianisto • televida aktoro • voĉaktoro • aktorokomponisto • ludisto • plurinstrumentisto • plenuma produktoro • televida produktoro • rultabulisto
TTT
Retejohttps://www.justinbiebermusic.com/
http://www.justinbiebermusic.com
vdr
en 2010

La unua muzika albumo de li publikiĝis la 17-an de novembro 2009. Kvar unuopaĵoj el tiu albumo jam antaŭ la albuma publikigo estis inter la 15 plej furoraj popmuzikaj muzikaĵoj en Kanado kaj inter la 40 plej furoraj muzikaĵoj en Usono. La albumo ricevis pozitivan kritikon en la muzikaj amaskomunikiloj, kaj 137 000 ekzempleroj vendiĝis en la unua semajno post la publikigo, kiu signifis plej sukcesan ekvendon de muzika albumo en tiu jaro. Aparte multaj adoleskaj knabinoj adoras la junan kantiston, kaj en muzikaj ĵurnaloj de la jaro 2009 amase abundis afiŝoj kun portretaj fotoj de li, kiujn knabinoj pendigis ĉe siaj litoj.

Ok unuopaĵoj de Justin Bieber atingis la unuan lokon en la usona furorlisto de Billboard:

  • Love Yourself (2015)
  • Sorry (2015)
  • What Do You Mean ? (2015)
  • I'm the One (kun DJ Khaled, 2017)
  • remikso de Despacito (2017)
  • Stuck with U (kun Ariana Grande, 2020)
  • Peaches (2021)
  • Stay (kun The Kid Laroi, 2021)

Justin Bieber naskiĝis kiel filo de anglo-franca gepatroj. La patro, Jeremy Jack Bieber, estas artisto, kaj la patrino, Patricia Pattie Mallette, estas aŭtoro kaj produktanto de kinejaj filmoj.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj