El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 13-a de majo estas la 133-a tago de la jaro (la 134-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 232 tagoj restas.
Je la 13-a de majo okazis, interalie:
460 : En Batalo de Kartageno , romia floto en Portus Ilicantus (nun Santa Pola ) estas detruita de vandaloj el Nordafriko 535 : Agapeto la 1-a iĝis papo609 : Papo Bonifacio la 4-a ordonis ŝanĝi Panteonon de Romo al preĝejo 1239 : Franca dominikano kaj inkviziciisto Robert le Bougre ordonis ŝtiparumi 183 katarojn 1373 : Angla mistikulino Juliana el Norwich resaniĝis de severa malsano, dum kiu ŝi spertis serion de intensaj vizioj pri Kristo , kiujn ŝi poste priskribis en la unua konata anglalingva libro verkita de virino1497 : Papo Aleksandro la 6-a ekskomunikis religi-politikan reformiston Girolamo Savonarola 1572 : Gregorio la 13-a iĝis papo1610 : Maria de Mediĉo estas kronita kiel reĝino de Francio 1638 : En Delhio komenciĝis konstruado de Ruĝa Fortikaĵo , ĉefa loĝejo de Mogoloj , nun ikoneca simbolo de Barato 1647 : Tertremo detruis Santiagon de Chile - pereis 12 mil personoj1648 : Parlamenta Frondo ekfunkciis en Francio 1657 : "Sveda diluvo " kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj : sveda armeo kaj la transilvania konkeris Breston 1710 : En Berlino oni fondis universitatan klinikaron Charité , nun la plej granda en Eŭropo1733 : De la teritorio de Pollando estis videbla plena suneklipso 1736 : Unuaj historie dokumentitaj artfajraĵoj okazis en Brno dum kronado de la ambildo de la Nigra Madono de Sankta Tomaso 1779 : Pactraktato de Teŝinio finis la militon de bavara sukcedo 1783 : Batalantoj de la Usona Milito de Sendependeco fondis Societon de la Cincinatuloj 1787 : Britaj kolonioj : Brita Unua Ŝiparo fornavigis kun 1487 personoj (en tio 778 kondamnitoj) por establi unuan eŭropan kolonion en Aŭstralio (en Novsudkimrio )1794 : Insurekcio de Kościuszko : restanta en fortikigita tendaro apud Połaniec soldataro de Tadeusz Kościuszko reĵetis atakon de rusaj taĉmentoj de majoro Fjodor Denisov1809 : Milito de la Kvina Koalicio : post tritaga sieĝo Napoleono Bonaparte la duan fojon okupis Vienon 1830 : Ekvadoro eksiĝis de Granda Kolombio anoncante sin respubliko 1831 : Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio ; Venko de ribelantoj en batalo de Jędrzejów — rusia generalo Diebitsch malgajnis; malvenko de la ribelantoj en tritaga batalo de Palanga 1844 : En Hispanio per reĝa dekreto estis fondita Guardia Civil 1846 : Usona Kongreso deklaris militon kontraŭ Meksiko - rezulte de la Meksika-Usona Milito Usono ekhavis teron norde de la rivero Rio Grande del Norte 1848 : Publika prezento de la himno de Finnlando - Maamme 1888 : Brazila Imperio : Izabela de Brazilo abolis sklavecon 1894 : Budapeŝto : publika prezento de la rundpentraĵo Landokupo de la madjaroj 1899 : Brazila futbalteamo EC Vitória fondiĝis1909 : Unua biciklista konkurso Giro d'Italia komenciĝis1912 : Britio : Royal Flying Corps fondiĝis - nun Royal Air Force 1913 : Igor Sikorski unuafoje ekflugis per kvarmotora aviadilo 1917 : Portugalio : tri paŝtistaj infanoj, i.a. Lucia Santos , apud Fátima unuafoje spektis Virgulinon de Fátima - en 1930 la vizioj estis agnoskitaj de la Katolika Eklezio 1917 : Eugenio Pacelli , itala kleriko en Bavario iĝis episkopo (posta papo 1922 : Dua Pola Respubliko : inaŭguro de Pola Gimnazio en Libera Urbo Dancigo 1926 : Maja puĉo : en Varsovio daŭris bataloj inter la registaraj taĉmentoj kaj tiuj de Józef Piłsudski 1927 : Soveta, poste ukraina futbalklubo Dinamo Kievo estis fondita1930 : Tasmanio : la lasta sovaĝa tilacino estis mortigita1933 : Politika partio Nasjonal Samling estis formita en Norvegio 1935 : En Alĝero eksplodis ribelo kontraŭ la franca centra registaro 1937 : Pollando : en Bresto post murdo de pola policano flanke de juda buĉisto eksplodis kontraŭjuda tumulto 1939 : De Hamburgo fornavigis ŝipo St. Louis kun 930 germanaj judoj celanta al Kubo - usona registaro malakceptis pasaĝerojn, poste apud Florido ĝi estis pripafita kaj revenis al Antverpeno (Belgio), kiu akceptis nur parton de ili, same nevole la ceteraj pasaĝeroj estis akceptitaj de Francio, Nederlando kaj BritioDua mondmilito 1947 : Oni kreis Specialan Komisionon de UN en Brita mandato Palestino por esplori judan-araban konflikton (UNSCOP)1948 : Enlanda Milito dum la Mandato Palestino : taĉmentoj de juda Irgun atakis forlasitan de britoj Jafon 1950 : Unua konkurso en la historio de Formulo 1 – Granda Premio de Britio : italo Giuseppe Farina venkis1953 : Stalinismo : en malliberejo de Varsovio oni ekzekutis pastron Zygmunt Kaczyński, papan altrangulon kaj estintan ministron en la pola ekzila registaro en Londono 1953 : Pollando : en Lublin oni kreis Vesperan Inĝenieran Lernejon, kiu poste transformiĝis al altlernejo 1960 : Himalajo : svisoj kiel unuaj grimpis al Dhaulagiri 1975 : Dinamo Kievo gajnis unuan fojon UEFA-pokalon de pokalvenkintoj - Sporta Asocio "Dinamo Kievo " fondiĝis1976 : Pol Pot iĝis ĉefministro de Kamboĝo1981 : Vatikano : turko Mehmet Ali Ağca faris Atencon kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a sur la Placo Sankta Petro en Romo 1982 : Kosmodromo Bajkonur : lanĉo de kosmoŝipo Sojuz T-5 al la kosmostacio Salut 7 1984 : Serio da eksplodoj en ĉefa municiprovizejo de la Norda atomŝiparo en Severomorsk (Sovetunio ) — pereis 200 ĝis 300 personoj1992 : Papo Johano Paŭlo la 2-a fiksis Mondan Malsanul-Tagon okaziĝantan en Romkatolika Eklezio la 11-an de februaro1992 : Ĉina Popola Respubliko : unua publika instruado de Falun Gong en Ĉangĉuno (en la provinco Ĝilino )1995 : La 40-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino 1999 : Peruo kaj Ekvadoro subskribis landlimdokumenton , finante disputon pri tri militoj, daŭrantan 60 jarojn1999 : Carlo Azeglio Ciampi iĝis la deka prezidento de Itala Respubliko2000 : La 45-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Stokholmo 2005 : Papo Benedikto la 16-a anoncis beatig -proceson de Johano Paŭlo la 2-a 2005 : Andiĝona masakro estis en Uzbekio 2007 : Danubo : konstruado de Ponto Vidin–Kalafat komenciĝis2008 : 80 personoj pereis kaj 216 vundiĝis en serio da 7 bombaj atencoj en barata urbo Ĝajpuro 2009 : Lanĉo de la usona desegnita filmo Supren , produktita de Pixar kaj distribuata de Walt Disney Pictures 2011 : 98 personoj pereis kaj 140 vundiĝis en du bombaj atencoj en la norda distrikto Charsadda de pakistana provinco Ĥajber-Paŝtulando 2014 : Inundo en Bosnio kaj Hercegovino , Serbio kaj ankaŭ parte en Kroatio kaj Rumanio mortigis ne malpli ol 47 personojn2016 : Ekkonstruo de usona armea spaco de misiloj apud Słupsk (Pollando)2017 : Kievo : 62-a Eŭrovido-Kantokonkurso estis gajnita de portugalo Salvador Sobral ; en Varsovio oni inaŭguris monumenton al W. Pilecki 1221 : Aleksandro Nevskij , rusa princo kaj militestro fama pro venko kontraŭ svedoj kaj la ordeno de germanaj kavaliroj (m. 1263 )1254 : Maria de Brabanto , reĝino de Francio (m. 1321 )1333 : Rajnaldo la 3-a , duko de Geldern , grafo de Zutphen (m. 1371 )1588 : Ole Worm , dana kuracisto, sciencisto, antikvaĵisto, esploristo de runŝtonoj (m. 1654 )1625 : Carlo Maratta , itala pentristo de fina baroko (m. 1713 )1655 : Inocento la 13-a , papo, parenco de Inocento la 3-a (m. 1724 )1699 : Markizo de Pombal , ĉefministro de Portugalio (m. 1782 )1717 : Maria Teresia , imperiestrino de Sankta Romia Imperio (m. 1780 )1728 : Ernst Gottfried Baldinger , germana kuracisto, botanikisto kaj eldonisto (m. 1804 )1753 : Lazare Nicolas Marguerite Carnot , franca politikisto, generalo kaj matematikisto troviĝanta sur la listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (m. 1823 )1756 : Vojtěch Živný , ĉeĥa-pola pianisto, komponisto, violonisto kaj instruisto de Ŝopeno (m. 1842 )1767 : Johano la 6-a , reĝo de Portugalio (m. 1826 )1785 : Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski , rusia generalo (m. 1831 )1792 : Pio la 9-a , papo deklarinta dogmon pri la Senmakula koncipiĝo (m. 1878 )1795 : Pavel Jozef Šafárik , slovaka verkisto, poeto, etnografo kaj historiisto, fondinto de slavistiko (m. 1861 )1822 : Francisko de Asizo de Burbono , duko de Kadizo , edzo de Isabel la 2-a (m. 1902 )1839 : Franz Michael Felder , aŭstra kamparano kaj verkisto (m. 1869 )1840 : Alphonse Daudet , franca verkisto, konata de la romano Tartarino de Taraskono (m. 1897 )1842 : Arthur Sullivan , komponisto de operetoj , muziksciencisto (m. 1900 )1849 : Panas Mirnij , ukraina ŝtatoficisto kaj verkisto, enestanta en Ukraina Antologio (m. 1920 )1853 : Adolf Hölzel , aŭstra kaj germana pentristo1859 : Teodor Axentowicz , pola pentristo kaj profesoro, kundesegnisto de la Panoramo pri Racławice (m. 1938 )1876 : Károly Sebestyén , hungara etnografo, kulturhistoriisto (m. 1956 )1881 : Lima Barreto , brazila verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1922 )1882 : Georges Braque , franca pentristo, kunfondinto de kubismo (m. 1963 )1887 : Janka Olejnik , rumania hungara pentristino, membrino de la Artistkolonio de Baia Mare (m. 1954 )1890 : Sándor Makkai , hungara reformita episkopo, verkisto (m. 1951 )1894 : Ásgeir Ásgeirsson , prezidento kaj ĉefministro de Islando (m. 1972 )1898 : György Jendrassik , hungara inĝeniero kaj inventisto (m. 1954 )1900 : Karl Konrad August Elbracht , germana juristo kaj historiisto (m. 1963 )1901 : Witold Pilecki , pola oficiro , organizanto de la rezista movado en Aŭŝvico , aŭtoro de unuaj raportoj pri la germana holokaŭsto de judoj , ekzekutita (m. 1948 )1901 : Sándor Reményi , hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1963 )1903 : Reinhold Schneider , germana verkisto, dramaturgo, poeto, literatura kritikisto, historiisto, teologo kaj filozofo de kulturo, kontraŭstaranta al persekutado de judoj (m. 1958 )1907 : Daphne du Maurier , angla verkistino, konata pro siaj psikologie profundaj romanoj kaj rakontoj (m. 1989 )1913 : Gil Evans , usona ĵazmuzikisto, trumpetisto kaj pianisto (m. 1988 )1919 : Italo Chiussi , itala matematikisto konvertiĝinta al islamo , rekonstruinto de Itala Esperantista Junularo kaj ties prezidanto, tradukisto de La Nobla Korano , preleganto dum UK 1969 pri la temo "Esperanto kaj islamo", membro de la Akademio de Esperanto (m. 1973 )1920 : Eduard Vladimír Tvarožek , slovaka tradukisto, redaktoro de "Esperantisto Slovaka ", plurfoja gajninto de Belartaj Konkursoj , kontribuanto al Slovaka Antologio , Honora Membro de UEA (m. 1999 )1923 : Ferenc Gábor , rumania hungara poeto, memuaristo (m. 2006 )1926 : Annamária Ferenczy , rumania hungara aktorino (m. 2015 )1930 : Manuel Marulanda , kolombia gerilestro, fondinto de FARK (m. 2008 )1930 : Mike Gravel , usona politikisto kontribuinta al fino de la Vjetnama milito (m. 2021 )1931 : Bogdan Michalski , pola inĝeniero kaj tradukisto, vojaĝisto al ekzotikaj landoj, gvidanto de Esperanto-klubo en Varsovio (m. 2008 )1934 : Adolf Muschg , verkisto kaj literatursciencisto, profesoro de Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko 1936 : Ferenc Bárányi , rumania hungara kuracisto, verkisto, politikisto1936 : Ferenc Csomafáy , hungara fotisto, fotoraportisto de la gazeto Igazság 1936 : Magdalena Fikus , pola biokemiistino kaj genetikistino , profesoro pri naturscienco kaj popularigantino de scienco 1939 : Harvey Keitel , usona aktoro kaj produktoro, konata de la filmoj Taksiisto kaj Pulp-fikcio 1941 : Ritchie Valens , usona muzikisto (m. 1959 )1941 : Senta Berger , aŭstra aktorino kaj produktorino 1942 : Pál Schmitt , hungara skermisto , diplomato kaj prezidento de Hungario1949 : Karlheinz Töchterle , aŭstra filologo kaj politikisto, ministro pri scienco 1950 : Stevie Wonder , usona komponisto, blindulo , kantisto kaj produktoro 1953 : Ferenc Szélyes , rumania hungara aktoro kaj dancisto1955 : Ingrid Annel , germana verkistino kaj dramaturgino1958 : Stanisław Suchowolec , pola sacerdoto , kapelano de Bjalistoka "Solidareco ", fondinto de la memorĉambro al pastro J. Popiełuszko (m. 1989 )1963 : Andrzej Przewoźnik , pola historiisto, sekretario de la Konsilio de Memor-Protekto pri Bataloj kaj Martireco , konsiliano de la Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk , pereinta en la kraŝo de la pola registara aviadilo en Smolensk (m. 2010 )1967 : Chuck Schuldiner , usona muzikisto kaj gitaristo de la muzikgrupo Death (m. 2001 )1968 : Miguel Ángel Blanco , atencita eŭska politikisto (m. 1997 )1968 : Guido Steinberg , germana islamologo1974 : Regina Szilágyi , rumania hungara reĝisorino, helporedaktorino de Norda Teatro Trupo 1979 : Albert Zsolt Jakab , rumania hungara etnografo1983 : Grégory Lemarchal , franca kantisto (m. 2007 )1986 : Aleksander Ribak , norvega kantisto, violonisto , komponisto kaj aktoro, venkinto de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 1987 : Kurokawa Mei , japana aktorino kaj kantistino, rolinta en Poŝtelefona kaŝpolicano -34 : Salustio , romia historiisto , oratoro kaj politikisto, inklina al pitagorismo (n. -86 )1162 : Géza la 2-a , reĝo de Hungario, filo de Béla la 2-a (n. 1130 )1553 : Johannes Aepinus , germana teologo kaj reformisto (n. 1499 )1572 : Giovanni Argenterio , itala kuracisto kaj aŭtoro de verkoj pri medicino (n. 1513 )1573 : Takeda Shingen , japana daimio dum la Epoko Sengoku (n. 1521 )1619 : Johan van Oldenbarnevelt , nederlanda politikisto, batalanto por sendependigo (n. 1547 )1710 : Henriko (Saksio-Römhild) , germana duko de Saksio-Römhild (n. 1650 )1782 : Daniel Solander , sveda naturalisto , disĉiplo de Karolo Lineo (n. 1733 )1782 : Friedrich Albrecht Augusti , germana pedagogo kaj teologo (n. 1691 )1782 : Johann August von Hellfeld , germana jurscienculo (n. 1717 )1818 : Ludoviko la 5-a Jozefo de Bourbon-Condé , franca generalo (n. 1763 )1826 : Christian Kramp , franca matematikisto okupiĝanta pri teorio de faktorialo (n. 1760 )1831 : Christian Gottfried Körner , germana juristo kaj mecenato (n. 1756 )1832 : Georges Cuvier , franca bestosciencisto kaj paleontologo (n. 1769 )1850 : Johann Jakob Bernhardi , germana kuracisto, botanikisto, akademiano (n. 1774 )1871 : Daniel-François-Esprit Auber , franca komponisto de opero , disĉiplo de Luigi Cherubini (n. 1782 )1878 : Andrzej Towiański , pola juristo, mistikulo, religia filozofo kaj mesianisto , kies adeptoj estis i.a. Adam Mickiewicz kaj Juliusz Słowacki (n. 1799 )1878 : Joseph Henry , usona fizikisto, malkovrinto de elektromagneta indukto , pliboniginto de elektromagneto helpe de dielektriko ; honorigita per henro - simbolo de induktanco (n. 1797 )1901 : Leopoldo Alas , hispana verkisto, publicisto kaj literatura kritikisto (n. 1852 )1903 : Apolinario Mabini , ĉefministro de Filipinoj , filozofo kaj revoluciulo (n. 1864 )1904 : Ottokar Lorenz , aŭstra historiisto, pioniro de moderna genealogio (n. 1832 )1916 : Ŝolom Alejĥem , juda rusia verkisto, klasikulo de la jida literaturo (n. 1859 )1921 : Eduard Pfeiffer , germana sociala aktivulo el Stutgarto (n. 1835 )1923 : Charlotta Garrigue-Masaryková , edzino de la unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk (n. 1850 )1930 : Fridtjof Nansen , norvega oceanografo , esploristo pri Arkto kaj Nobelpremiita diplomato (n. 1861 )1933 : Mikola Ĥvilovij , ukraina verkisto, fondinto de pluraj revuoj kaj organizaĵoj, reprezentanto de pafita renesanco (n. 1893 )1933 : Bartholomäus Del Pero , aŭstra poeto kaj eldonisto1938 : Charles Édouard Guillaume , svisa Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de invaro (n. 1861 )1939 : Stanisław Leśniewski , pola filozofo, matematikisto kaj logikisto , disĉiplo de Kazimierz Twardowski , apartenanta al la Lvova-Varsovia skolo (n. 1886 )1944 : Pál Gulyás , hungara poeto de Debrecen , esperantisto publikiganta en "Debrecena Bulteno " (m. 1899 )1956 : Aleksandr Fadejev , soveta verkisto kaj revoluciulo, membro de la Komunista Partio de Sovetunio (n. 1901 )1957 : Mihály Fekete , hungara-israela matematikisto kaj rektoro, okupiĝanta pri kompleksa analitiko (n. 1886 )1961 : Gary Cooper , usona aktoro rolinta en la vakera filmo Precize tagmeze (n. 1901 )1964 : László Tompa , hungara poeto, redaktoro, tradukisto (n. 1883 )1970 : Márton Moyses , rumania hungara poeto, viktimo de politikaj reprezalioj (n. 1941 )1971 : János Bányai , rumania hungara geologo kaj redaktoro (n. 1886 )1974 : Jaime Torres Bodet , meksika verkisto, funkciulo kaj diplomato (n. 1902 )1984 : Stanisław Ulam , pola-usona matematikisto, laboranta en Skota Kafejo de Lvovo , kontribuinta al algebra topologio , aroteorio , mezurteorio kaj cifereca analitiko , kunkreinto de hidrogena bombo, partoprenanto de la projekto Manhattan (n. 1909 )1985 : Aleksandr Mikulin , soveta inĝeniero, motorkonstrukciisto (n. 1895 )1988 : Chet Baker , usona ĵaz-trumpetisto, flugilkornisto kaj voĉisto (n. 1929 )1992 : Wanda Rutkiewicz , pola montgrimpistino , kiel unua eŭropanino surgrimpis Ĉomolungmon (n. 1943 )2005 : Eddie Barclay , franca muzikproduktoro (n. 1921 )2014 : Malik Bendjelloul , sveda filma reĝisoro kaj dokumentisto (n. 1977 )2019 : Doris Day , usona aktorino, dancistino kaj kantistino (n. 1922 )2020 : Rolf Hochhuth , germana verkisto (n. 1931 )2022 : Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan , emiro de Abu-Dabio , prezidento de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (n. 1948 )La 13-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro ):