Amasaj protestoj en Kazaĥio transformiĝis je tumultoj kun dekoj da murditoj, centoj da vunditoj, amasa rabado kaj detruado. La aŭtoritatoj enkondukis armeajn trupojn kaj petis helpon de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco, kies membroj sendis siajn trupojn por gardi plej gravajn objektojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Prezidanto de KazaĥioKasimĵomart Tokajev en sia parolado al la parlamento proponis kandidaton je la ĉefministra posteno Aliĥan Smailov kaj anoncis gravajn reformojn. Li ankaŭ diris ke la misio de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco en Kazaĥio plenumis siajn taskojn kaj post du tagoj komenciĝos foriro de la eksterlandaj trupoj, kiu finiĝos post 10 tagoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La tenisisto Novak Đoković estis forkondukita el Aŭstralio ĉar li malobeis la landajn regulojn kontraŭ KOVIM-19, ĝuste antaŭ sia partopreno en ĉampioneco.
Post kelkaj tagoj de la erupcio de submara vulkano Hunga Tonga, Tongo, oni konfirmis la preskaŭ malaperon de la insulo kaj damaĝojn kaj rezultojn en diversaj landoj de la Pacifiko kaj ĉefe en la propra lando.
Kazaĥion forlasis la lastaj trupoj de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Pasaĝeroj spontanee protestis en la flughaveno de Istanbulo post kiam dekoj da flugoj estis prokrastitaj pro neatendita granda neĝofalo en la plej granda urbo de Turkio.
En Kievo centoj da malgrandskalaj entreprenistoj protestis ĉe la konstruaĵo de ukraina parlamento kaj provis sturmi la domon. Okazis interbatiĝoj kun policanoj. Deputitoj kaŝe fuĝis el la parlamento por ne renkonti la furiozan popolamason.