El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 31-a de oktobro estas la 304-a tago de la jaro (la 305-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 61 tagoj restas.
Je la 31-a de oktobro okazis, interalie:
683 : Dum sieĝo de Mekko , Kaabo , konsiderata la plej sankta loko en islamo , estis serioze damaĝita de fajro 802 : Nikeforo la 1-a iĝis Bizanca imperiestro - Irene de Ateno , unua reganta imperiestrino estis ekzilita al la insulo Lesbo 1353 : Pollando : Olsztyn iĝis urbo1378 : Kronado de kontraŭpapo Klemento la 7-a kaŭzis Grandan okcidentan skismon 1512 : Senvualigo de fresko pentrita de Mikelanĝelo sur volbo de Siksta Kapelo laŭ mendo de papo Julio la 2-a 1517 : Germanio : Marteno Lutero najlis siajn Naŭdek kvin Tezojn al la pordego de preĝejo en Wittenberg , protestante kontraŭ komerco per indulgencoj en la Katolika eklezio - komenco de protestanta reformacio 1587 : Nederlando : en la plej aĝa Universitato de Lejdeno ekfunkciis biblioteko 1589 : Pro murdo de 16 personoj estis ekzekutita en germana urbo Bedburg supozita homlupo Peter Stumpp1754 : Novjorko : Universitato Kolumbio fondiĝis en Usono 1756 : Giacomo Casanova fuĝis nokte, de la 31-a de oktobro/1-a de novembro, de venecia malliberejo en Doĝo-palaco 1793 : Franca revolucio : ekzekuto de ĝirondanoj post verdikto fare de Revolucia Kortumo1813 : Milito de la Sesa Koalicio : pro la rusa bombardo en Gdańsk brulis 132 grenejoj 1822 : En Vilno aperis poemaro Baladoj kaj romancoj de Adam Mickiewicz — konsiderata komenco de la pola romantikismo 1864 : Nevado fariĝis la 36-a subŝtato de Usono 1869 : Bulgara Revolucia Centra Komitato fondiĝis en Rumanio inter bulgaraj elmigrantoj , kunkreita de Vasil Levski 1883 : Konsekro de la Preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio 1886 : Portugalio : inaŭguro de Ponto Don Luis la 1-a en Porto 1897 : En Norvegio komenciĝis unuaj sportaj konkuroj pri kuro laŭ orientiĝado 1899 : Germanaj astronomoj Max Wolf kaj Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Hamburgo 1901 : En Urba Teatro de Krakovo okazis prapremiero de la dramo Dziady de Adam Mickiewicz , prilaborita de Stanisław Wyspiański 1905 : Minsko : apud stacidomo Vilno amaskunveno protestanta kontraŭ solrego estis pripafita laŭ ordono de rusa guberniestro Pavel Kurlov — mortis 100 homoj kaj 300 estis vunditaj; en Vicebsko kozaka patrolo pafis kontraŭ loka amaskunveno — 7 mortintoj kaj 4 vunditoj (proksimume 40 000 homoj venis al la entombigo)Unua Mondmilito 1919 : Metroo de Madrido publike ekfunkciis inter Pordo de la Suno kaj Cuatro Caminos1922 : Benito Mussolini iĝis ĉefministro de Italio1924 : Reprezentantoj de ŝparkasoj de 29 landoj decidis enkonduki Mondan Ŝparo -Tagon dum la lasta tago de la unua internacia ŝparado-kongreso en Milano 1925 : Tereno de Libera Urbo Dancigo sur duoninsulo Westerplatte estis oficiale transdonita al Pollando 1929 : Gazeto "Pravda " alvokis al universala kolektivigo en Sovetunio 1930 : Dua Pola Respubliko : premiero de la filmo Ekzile al Siberio , reĝisorita de Henryk Szaro1933 : Malfermo de internacia marhaveno en Ĥajfo flanke de alta komisaro de Palestino 1937 : Granda Teroro : belorusa nacia aganto Anton Balicki estis ekzekutita1938 : En Kaŭno estis oficiale enkondukita unua litova farmakopeo 1941 : Suda Dakoto : oni finis konstrui post 14 jaroj monumenton Monto Rushmore kun kapoj de kvar usonaj prezidentoj - indiĝenaj indianoj , precipe Siuoj , konsideras tion malhonorigo de ilia sankta loko, pro tio pola skulptisto Korczak Ziółkowski komencis konstrui Monumenton al Freneza Ĉevalo Dua Mondmilito 1939 : Germana teroro en okupata Pollando: en Vilno okazis tumulto pro manko de pano ; Hans Frank ordonis likvidi polajn altlernejojn en Ĝenerala Gubernio , kie aktuale estis 550 000 germanaj soldatoj kaj 80 000 policanoj kun SS -anoj; en Lodzo nombro de poloj serĉantaj laboron estis 76 620; Pola Rezistomovado : en Lublin nekonatoj forŝiris ĉiujn afiŝojn pri establo de Ĝenerala Gubernio ; prezidento de la pola ekzila registaro Władysław Raczkiewicz proklamis amnestion por estintaj enprizonigitoj de koalicia Centrolew (direktita kontraŭ Józef Piłsudski -tendaro); Italio : marŝalo Rodolfo Graziani iĝis ĉefo de Ĝenerala Stabo de Terarmeo; Unua soveta okupado de Pollando: dum kunsido de la Supera Soveto de Sovetunio parolante pri Ekstera politiko de Sovetunio Vjaĉeslav Molotov diris: Unu mallonga atako al Pollando sufiĉis, unue de germana armeo , kaj poste — de la Ruĝa Armeo , por nenio restu post tiu ĉi aĉa bastarda filo de la Versajla traktato , kaj samtempe informis ke perdoj de la soveta armeo estis: 737 mortigitoj kaj 1 862 vunditoj kaj ke en soveta mallibero ektroviĝis 230 000 polaj oficiroj kaj soldatoj1940 : Kontraŭpolismo : regopovoj de ĜG redaktis la duan liston de malpermesitaj polaj libroj, kiu ampleksis 1 249 librojn kaj 103 revuojn (39 aŭtoroj, 32 institucioj); en ĜG sub germana komisara administracio estis 2 500 polaj kaj judaj entreprenoj ; Holokaŭsto : germanoj establis en apudvarsovia Falenica geton por judoj — en ĝi estis 7 500 personoj, 1 500 mortis pro malsatego kaj malsanoj , ĉirkaŭ 300 oni murdis en la geto aŭ loka laborejo kaj plimulto de ceteraj pereis en koncentrejo Treblinka ; al Lublin dum la monato alvenis en 11 transportoj 6 374 personoj deportitaj de enkorpigitaj teritorioj al Tria Regno ; Pola Rezistomovado : en Aŭŝvico kreiĝis konspira Asocio de Militara Organizaĵo, establita de enprizonigitaj soldatoj de Sekreta Pola Armeo fronte de Witold Pilecki ; en Poznań aperis revuo de Nacia Partio "Naród w Walce" (Nacio en Batalo), kaj en Varsovio la skolta revuo "Źródło" (Fonto), eldonata ĝis junio 1942 ; en Varsovio oni komencis instruadon en la sekreta Varsovia Universitato ; Batalo de Anglio finiĝis — dum 3 monatoj Luftwaffe perdis 1 733 aviadilojn kaj pli ol 2 500 pilotojn, RAF 1 087 aviadilojn kaj 544 pilotojn, en la bataloj partoprenis 141 polaj ĉasaviadilistoj , el kiuj 29 mortfalis1941 : Militkrimoj : en Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn, kaj apud Mielec Gestapo pafekzekutis 9; al koncentrejo Dachau alvenis de Provinco Vartlando transporto kun 539 polaj pastroj ; en Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" enkondukan artikolon titolas Du armeoj de Pollando (eksterlanda en Skotlando , Egiptio , Kaŭkazio , Kanado , Norvegio , Francio , Afriko kaj la subtera en Pollando ) - represata en Nov-Jorko , Londono kaj Palestino ; okcidente de Islando germana submarŝipo U-552 sinkigis usonan destrojeron - pli ol 100 viktimoj; Bomba Korpuso de RAF komencis dutagan atakon de Hamburgo kaj Bremeno ; Marbataloj : oktobre germanoj sinkigis sur Atlantiko kaj Mediteraneo 39 ŝipojn de Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj1942 : Operaco Reinhardt : el geto en Brzeżany (nun Ukrainio ) oni forveturigis al ekstermejo Bełżec ĉirkaŭ 1000 judojn; germanoj komencis likvidon de geto en Tomaszów Mazowiecki - oni deportis 14 mil judojn al ekstermejo en Treblinka kaj surloke kreis trudlaborejon por mil personoj kapablaj labori; pola ekzila registaro en Londono estis informita pri fondo de Socia Help-Komitato por Juda Loĝantaro en Pollando ; oktobre Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 100 ŝipojn (en tio de submarŝipoj - 94), kaj apud norda Afriko - 91, japanoj perdis 32 ŝipojn, italoj perdis 29 ŝipojn1943 : Militkrimoj : germanaj policoj pafmortigis apud Krakovo 107, en Włoszczowa 28, en Jaworznik minimume 22 kaj en Ostrowiec Świętokrzyski 20 personojn; oktobre Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 53 ŝipojn , inkluzive de 20 submarŝipoj , japanoj perdis 38, en tio 27 submarŝipojn1944 : 30 mejlojn de Hel sinkis, bombita tagon pli frue fare de soveta aviado , germana ŝipo SS „Bremerhaven” kun rifuĝintoj el Orienta Prusio kaj vunditaj soldatoj — el 3 270 personoj ferdeke pereis 470; germanoj ĝis tiu ĉi tago deportis de Provinco Vartlando 435 167 polojn; germanaj armeoj, la 2-a kaj 9-a, dum bataloj ekde la 1-a de aŭgusto 1944 perdis 122 706 mortigitojn, vunditojn aŭ malaperintojn; Pola Rezistomovado : apud Brzeszcze unua bataliono de 74-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo reĵetis atakon de germanoj; Nov-Zelando : al Velingtono alvenis sur usona militŝipo grupo de 733 polaj georfoj ; Orienta Fronto : trupoj de la 2-a Ukraina Fronto apud Nyíregyháza ekregis Hajdúnánás kaj Hajdúdorog , kaj inter Tiso kaj Danubo - Alpar, Kalocsa , Izsák , Hajós kaj Also-Med; oktobre Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 22 ŝipojn, inkluzive de submarŝipo , japanoj perdis sur maroj 134 ŝipojn, en tio 68 submarŝipojn1950 : Kaŭna Teknologia Universitato fondiĝis en Litovio 1954 : En Alĝerio komenciĝas Alĝeria Milito de Sendependeco 1956 : Sueza krizo : brita-franca bombado de militistaj celoj en Egiptio Hungara revolucio de 1956 Komandantaro de Revolucia Armeo estis establita Liberigita primaso József Mindszenty alvenis al Budapeŝto , kie li aliĝas al la publika vivo 1959 : En Duseldorfo okazis premiero de Rinoceroj , groteska rakonto de Eugène Ionesco pri oportunismo de fanatikaj ideologoj 1961 : Moskvo : el Maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo oni forigis mumiigitan korpon de Josif Stalin , kiu estis enterigita apud Kremlo 1961 : Belizurbo , ĉefurbo de Brita Honduro (nun Belizo ), estis tute detruita post trapaso de uragano1967 En Prago dum kurento -paŭzo okazis kontraŭkomunista manifestacio de ĉirkaŭ 1500 studentoj kun kandeloj , kriegantaj "Ni volas lumon !" — publika sekureco brutale disigis la marŝon en protesto kontraŭ malŝaltado de elektro en studenthejmoj 1968 : Ĉinio : Kultura Revolucio finiĝis1968 : Vjetnama milito : usona prezidento Lyndon B. Johnson ordonis ĉesigi bombadon de celoj en Nord-Vjetnamio 1973 : Tri membroj de Provizora irlanda respublika armeo fuĝis de malliberejo en Dublin per helikoptero , kiu surteriĝis sur ekzercejo1975 : Brita rokgrupo Queen eldonis Bohemian Rhapsody 1978 : Hispana transiro : Hispana Konstitucio estis agnoskita de Kortesoj 1984 : Delhio : ĉefministrino de Barato Indira Gandhi estis murdita de du siĥoj el ŝia gardistaro1986 : Eric Walter Elst malkovris asteroidon Chopin 1991 : Kroatio : Konvojo Libero ekveturis kun humanitara helpo al sieĝita de Jugoslava Popola Armeo Dubrovnik 1992 : Papo Johano Paŭlo la 2-a plene rehonorigis Galilejon , kondamnitan de inkvizicio de la katolika eklezio 1992 : Rafik Hariri iĝis ĉefministro de Libano1993 : Montenegro : Ortodoksa Kristana Eklezio estis fondita en Cetinjo - ankoraŭ formale nerekonita kiel aŭtokefala 1994 : Usono : Nacia Parko Valo de Morto fondiĝis1994 : Distribuaĵo de Linukso : en Usono aperis unua publika versio de Red Hat Linux 1994 : Gvidanto de bosniaj serboj Radovan Karadžić anoncis "militstaton " en Bosnio , ordonante al ĉiuj rezervistoj alvoki siajn komandantojn por prepari kontraŭofensivon en la nordokcidenta regiono1999 : Flugo 990 de Egypt Air kraŝis ĉirkaŭ 100 km de Novjorko pro eventuala memmortigo de piloto - 217 homoj pereis2002 : Malkovro de la luno de Jupitero - Arkeo 2004 : Tabaré Vázquez gajnis prezidentan baloton en Urugvajo2004 : Prezidenta voĉdono en Ukrainio rezultis per elekto de Viktor Janukoviĉ kaj opozicia Viktor Juŝĉenko 2007 : Prezidento de Iĉkerio Doku Umarov proklamis kreon de la Kaŭkaza Emirlando anstataŭ la ĝisnuna ŝtato2008 : Cifereca valuto bitmono aperis - pagosistemo elpensita de Satoshi Nakamoto 2010 : Dilma Rousseff gajnis prezidentan balotadon en Brazilo 2010 : 58 personoj pereis kaj 78 vundiĝis rezulte de terorista atako de Al-Kaida kontraŭ siria katolika eklezio en Bagdado 2011 : Monda loĝantaro estis taksita de Unuiĝintaj Nacioj je 7 miliardoj 2014 : Dum prova flugo super la Mojave-Dezerto en Kalifornio pasaĝera kosmoŝipo SpaceShipTwo paneis - unu piloto sukcesis katapultiĝi , la dua pereis2014 : Post ondo de protestoj en Burkino prezidento Blaise Compaoré demisiis - la regopovon transprenis armeestro2015 : 224 personoj pereis sur Sinajo en kraŝo de aviadilo Airbus A321 de la rusia flugkompanio Metrojet, fluginta de Ŝarm el-Ŝejĥ al Sankt-Peterburgo — la plej granda aviada akcidento en Egiptio , ligita kun la Islama Ŝtato 2018 : Barato : sur la insulo Sadhu en Guĝarato oni inaŭguris plej altan en la mondo Statuon de Unueco (182 m), reprezentantan Vallabhbhai Patel , politikiston el periodo de la Hindia sendependiga movado 2020 : Kronvirusa pandemio de 2019-2021 : komenco de la kampanjo "Komuna Respondeco" - ampleksa testado por SARS-CoV-2 en Slovenio Invado de Rusio en Ukrainion 2022 : 250-a tago de la rusa agreso : Pasinttage rusia armeo en 90 pripafoj atakis pli ol 20 setlejojn — en Kievo 350 mil loĝejoj sen kurento kaj 80% de loĝantoj sen akvo, rusia atako en Donecka provinco reĵetita, rusiaj soldatoj malliberigitaj; pro sukcesa ukraina atako al Nigramara floto de Rusio apud Sebastopolo la aer-alarmo en la tuta Ukrainio — oni elpafis pli ol 55 krozmisilojn , valorajn je 400-600 mil dolaroj; unuafoje atakita Ĉerkasa provinco ; 45 rusiaj raketoj al civilaj objektoj estis paffaligitaj, aliaj trafis 18 energetikajn objektojn, 13 ukrainoj estis vunditaj; ukraina akuzistejo registris pli ol 61 640 krimojn ligitajn kun la invado, inkluive de 43 003 suspektitajn pri militkrimoj (i.a. 41 472 pri malrespekto de leĝoj kaj kutimoj de la milito , 73 pri planado kaj plenumo de agresa milito, 37 pri milita propagando , 1 421 aliaj)Mondreago: Nov-Zelando plivastigis sankciojn kontraŭ Rusio ; Moldavio forigis laboranton de rusa ambasadejo pro falo de pripafita rusia raketo sur ties teritorion; en militista bazo en Pskova provinco eksplodo detruis 2 sturmajn helikopterojn , laŭvicaj 2 severe damaĝitaj; du miliarduloj rezignis pri rusia civitaneco; hispana armeo instruos ciberdefendon al ĉ. 400 ukrainaj soldatoj; Putin uzas ne malpli ol 3 similulojn (laŭ ukraina spionagentejo) 2023 : Pollando : en Mariapreĝejo en Krakovo okazis ŝtata entombigo de Wanda Półtawska , atestantino de la jarcento travivinta 102 jarojn, ankaŭ en kelkomonata torturejo de gestapo en Lublin kaj kiel viktimo de plurjaraj pseŭdomedicinaj eksperimentoj en germana-nazia koncentrejo Ravensbrück , kaj sub komunista diktaturo en postmilita Pollando , profesorino pri psikiatrio , universitata lekciistino kaj aktivulino de Porviva Movado , amikino de papo Johano Paŭlo la 2-a 1291 : Philippe de Vitry , franca komponisto, muzikteoriisto de ars nova , poeto (m. 1361 )1345 : Fernando la 1-a , reĝo de Portugalio, filo de Petro la 1-a (m. 1383 )1391 : Duarte la 1-a , reĝo de Portugalio , gvidanta ekspansion en Afriko (m. 1438 )1424 : Ladislao la 3-a , reĝo de Pollando kaj Hungario (m. 1444 )1534 : Alfonso la 1-a , duko de Ferrara, mecenato de renesanco (n. 1476 )1618 : Mariana de Jesuo , ekvadora triaordenano de franciskanoj , sanktulino, nacia heroo de Ekvadoro (m. 1645 )1620 : John Evelyn , angla verkisto, ĝardenisto kaj kronikisto (m. 1706 )1632 : Johannes Vermeer , nederlanda pentristo de baroko (m. 1675 )1636 : Ferdinando Maria , princo-elektisto de Bavario (m. 1679 )1696 : Maria Celeste Crostarosa , itala monaĥino , mistikulino, fondintino de redemptoristinoj , beatigita (m. 1755 )1705 : Klemento la 14-a , papo, minoritano (m. 1774 )1747 : Johann Karl Wezel , germana filozofo, lirikisto, pedagogo kaj verkisto (m. 1819 )1775 : Antonín Machek , ĉeĥa pentristo (m. 1844 )1785 : Georg Friedrich Kersting , germana pentristo (m. 1847 )1793 : James Dunlop , aŭstralia astronomo, malkovrinto de radiogalaksio NGC 5128 (m. 1848 )1795 : John Keats , angla poeto, reprezentanto de romantikismo , enestanta en Tutmonda sonoro (m. 1821 )1800 : Georg Brückner , germana geografo kaj historiisto (m. 1881 )1805 : Ernestine von Wildenbruch , germana salonistino (m. 1858 )1815 : Karl Weierstrass , germana matematikisto, adepto de aritmetikigo de analitiko (m. 1897 )1821 : Karel Havlíček Borovský , ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj satira poeto (m. 1856 )1827 : Richard Morris Hunt , usona arkitekto (m. 1895 )1835 : Adolf Von Baeyer , germana Nobelpremiita kemiisto, esploristo de kombinaĵoj aromataj (m. 1917 )1835 : Krišjānis Barons , latva verkisto kaj folkloristo , kunkreinto de la latva romantikismo , kolektisto de latvaj kantoj (m. 1923 )1838 : Victor Suppantschitsch , aŭstra juĝisto kaj filatelisto (m. 1919 )1838 : Ludoviko la 1-a , reĝo de Portugalio, filo de Fernando la 2-a (m. 1889 )1851 : Lajos Ilosvay , hungara kemiisto (m. 1936 )1853 : Nikolaj Ivanoviĉ Kibaljĉiĉ , rusa revoluciisto kaj inventisto, ekzekutita (m. 1881 )1854 : Hermann Oldenberg , germana hindologo , esploristo de budhismo , Rigvedo , upaniŝadoj kaj Mahabharato (m. 1920 )1864 : Einar Benediktsson , islanda poeto kaj tradukisto (m. 1940 )1865 : Michał Wojnicz , pola-usona kemiisto, bibliofilo , malkovrinto de la Voynich-manuskripto (m. 1930 )1865 : Sándor Feleky , hungara kuracisto, verkisto, tradukisto, altlerneja instruisto (m. 1940 )1867 : Ludwig Radermacher , germana kaj aŭstra klasika filologo (m. 1952 )1875 : Leono Zamenhof , pola kuracisto pri otorinolaringologio , unua redaktoro de "Pola Esperantisto ", tradukisto de pola poezio , frato de Ludoviko Zamenhof (m. 1934 )1875 : Vallabhbhai Patel , barata juristo, politikisto kaj ŝtatministro, disĉiplo de Mahatmo Gandhi , aktivulo por sendependeco per neperforta civila malobeado (m. 1950 )1877 : Helena Malířová , ĉeĥa verkistino kaj tradukistino, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (m. 1940 )1885 : Karl Radek , bolŝevika politikisto kaj ĵurnalisto, aktivisto de la Tria Internacio , murdita (m. 1939 )1887 : Ede Andrási , rumanihungara komponisto de kantoj, ĥorkomponaĵoj kaj operetoj (m. 1953 )1887 : Ĉiang Kai-ŝek , ĉefo de Kuomintango , prezidento de la Respubliko de Ĉinio (m. 1975 )1892 : Aleksandro Aleĥin , rusia, soveta doktoro pri juro , poligloto, mondĉampiono pri ŝako (m. 1946 )1899 : Nadeĵda Mandelŝtam , rusia, soveta verkistino (m. 1980 )1902 : Carlos Drummond de Andrade , brazila poeto kaj verkisto (m. 1987 )1903 : Jan Jaworski , pola historiisto, profesoro pri ĉinologio kaj japanologio, spertulo pri budhismo , partoprenanto de la defenda milito kaj la ribelo de Varsovio , pereinta kiel militkaptito (m. 1945 )1903 : María Teresa León , hispana verkistino (m. 1988 )1911 : Włodzimierz Sedlak , katolika pastro, verkisto, profesoro, kreinto de la pola bioelektronika skolo , geologo kaj paleontologo , hipotezinta silician vivkomencon (m. 1993 )1912 : Jean Améry , belga verkisto, malliberigito de germanaj koncentrejoj , okupiĝanta pri nacisocialismo kaj torturado , sinmortiginto (m. 1978 )1918 : Vlasta Matulová , ĉeĥa aktorino (m. 1989 )1918 : Ágnes Kovács , hungara etnografino (m. 1990 )1918 : Ian Stevenson , kanada biokemiisto, psikiatro kaj parapsikologo (m. 2007 )1919 : Ben Metcalfe , kanada ĵurnalisto, prezidanto de Greenpeace (m. 2003 )1920 : Fritz Walter , germana futbalisto , kapitano de la germana nacia teamo de futbalo , gajninta Futbalan Mondpokalon en 1954 (m. 2002 )1920 : Helmut Newton , germana-aŭstralia fotisto de modo (m. 2004 )1921 : Čestmír Vidman , ĉeĥa verkisto kaj poeto, honora membro de ĈEA (m. 2013 )1922 : Norodom Sianuk , reĝo de Kamboĝo , kunkreinto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (m. 2012 )1925 : Ferenc Szilágyi , rumania hungara operkantisto (m. 2010 )1927 : Sándor Szíves , hungara-israela kuracisto kaj verkisto1929 : Bud Spencer , itala sportisto kaj aktoro, akirinto de pluraj patentoj pri teksado (m. 2016 )1929 : Ferenc Szabó , rumania hungara kuracisto elmigrinta al Germanio (m. 1996 )1930 : Zdzisław Najder , pola literatur-historiisto, disidento , monda aŭtoritato pri Joseph Conrad , direktoro de la pola sendostacio de Radio Libera Eŭropo 1930 : Michael Collins , usona kosmonaŭto (m. 2021 )1941 : Miroslav Verner , ĉeĥa arkeologo, egiptologo , epigrafo kaj verkisto1947 : Frank Shorter , usona maratonisto, venkinto de Olimpika maratono 1947 : Herman Van Rompuy , belga politikisto, prezidanto de la Eŭropa Konsilio 1947 : Lajos Károly Varga , rumania hungara fizikisto1950 : Zaha Hadid , brita arkitektino (m. 2016 )1958 : Joseph Edward Strickland , usona teologo kaj emeritiĝinta episkopo de Tyler1959 : Neal Stephenson , usona sciencfikcia verkisto1960 : Reza Pahlavi , filo de la lasta ŝaĥo de Irano Mohamed Reza Pahlavi 1961 : Peter Jackson , novzelanda reĝisoro de la filmtrilogio La Mastro de l' Ringoj 1963 : Rob Schneider , usona aktoro, scenaristo kaj produktoro1964 : Eduard Kokojti , oseta politikisto, prezidento de Sud-Osetio ne agnoskita de plejmulto da ŝtatoj1970 : Angelino Alfano , itala politikisto kaj juristo, parlamentano1973 : Katarzyna Tempczyk , pola matematikistino kaj teologo , okupiĝanta pri mariavitismo , interlingvistiko kaj Esperanto 1976 : Piper Perabo , usona aktorino1986 : Sean Paul Lockhart , usona modelo kaj filmaktoro2000 : Willow Smith , usona infana aktorino2005 : Leonor de Borbón , princino de Asturio 932 : Al-Muktadir , abasida kalifo el Bagdado (n. 895 )982 : Oto la 1-a , duko de Ŝvabujo kaj Bavario994 : Volfgango el Ratisbono , episkopo de Ratisbono1147 : Roberto (1-a Grafo de Gloucester) (n. ĉirkaŭ 1090)1214 : Eleonoro de Anglio (Reĝino de Kastilio) (n. 1162 )1517 : Fra Bartolomeo , itala renesanca pentristo, dominikano (n. 1472 )1534 : Alfonso la 1-a , itala duko, mecenaso de renesanco (n. 1476 )1599 : Andreo Bathori , hungara reganto de Transsilvanio (n. 1566 )1666 : Hieronymus Frobenius , germana kuracisto kaj urbestro dum kaj post tridekjara milito (n. 1580 )1732 : Viktoro Amadeo la 2-a , duko de Savojo (n. 1666 )1744 : Leonardo Leo , itala komponisto de baroko (n. 1694 )1768 : Francesco Maria Veracini , itala violonisto kaj komponisto (n. 1690 )1793 : Jacques Pierre Brissot , franca politikisto, juristo kaj filozofo, ĉefa reprezentanto de ĝirondanoj , aŭtoro de kontraŭklerikalisma verko (n. 1754 )1806 : Utamaro , japana pentristo, konata de koloraj lignogravuraĵoj (n. 1753 )1806 : Sophie Mereau , germana verkistino kaj tradukistino (n. 1770 )1811 : Christian Gotthilf Salzmann , germana protestanta pastro kaj pedagogo (n. 1744 )1817 : Tadeáš Haenke , ĉeĥa botanikisto, kuracisto, etnografo, kartografo, geologo, kemiisto, muzikisto, vojaĝisto kaj malkovrinto (n. 1761 )1845 : Ignaz Lindl , germana teologo kaj romkatolika pastro, spirita gvidanto de besarabigermanoj (n. 1774 )1858 : Carl Thomas Mozart , aŭstra pianisto kaj oficisto (n. 1784 )1867 : William Parsons , irlanda astronomo, konstruisto de la plej granda teleskopo en la 19-a jarcento (n. 1800 )1870 : Mihály Mosonyi , hungara-germana komponisto, instruisto kaj muzika kritikisto (n. 1815 )1878 : Johann Samuel Ferdinand Blumröder , germana luterana pastoro kaj politikisto (n. 1793 )1910 : Lujza Harmath , hungara verkistino (n. 1846 )1916 : Charles Taze Russell , usona predikisto, fondinto de la Atestantoj de Jehovo (n. 1852 )1918 : Egon Schiele , aŭstra pentristo kaj grafikisto, inspirita de secesio , viktimo de hispana gripo (n. 1890 )1925 : Max Linder , franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, sinmortiginto (n. 1883 )1926 : Harry Houdini , usona iluziisto juddevena, kontraŭbatalanta spiritismon (n. 1874 )1931 : Mihály Szabolcska , hungara poeto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1861 )1936 : Ignacy Daszyński , pola socialisma politikisto, kunfondinto de Centrolew , ĉefministro kaj sejmmarŝalo , publicisto (n. 1866 )1943 : Max Reinhardt , aŭstra reĝisoro, fondinta la festivalon de Salcburgo (n. 1873 )1945 : Wincenty Witos , pola politikisto, aktivulo de la popola movado, publicisto, ĉefministro de Pollando (n. 1874 )1957 : Helena Willman-Grabowska , pola hindologo, iranologo kaj sanskritologo, lekciistino en Pariza Sorbono kaj Jagelona Universitato (n. 1870 )1965 : Jan Kowalewski , pola diplomita subkolonelo de infanterio , kriptologo , matematikisto, lingvisto, diplomato, soldato de armea spionado rompinta sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito (n. 1892 )1968 : Margot Boger-Langhammer , germana verkistino kaj artpedagogino1974 : Jenő Nagy , rumania hungara verkisto, ekonomikisto (n. 1912 )1980 : Jan Werich , ĉeĥa aktoro kaj verkisto, kun Jiří Voskovec kreinta klaŭnan duopon (n. 1905 )1984 : Indira Gandhi , ĉefministrino de Barato , murdita (n. 1917 )1989 : Zlata Zacho , jugoslava esperantistino vivanta en Danio , blindulino , kontribuinta al movado de Esperantistaj blinduloj , memorigita de Srdj Arandjeloviĉ (n. 1939 )1993 : Federico Fellini , itala reĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de filmoj La dolce vita , 8½ , Amarcord kaj La ŝipo iras (n. 1920 )1993 : River Phoenix , usona aktoro kaj muzikisto (n. 1970 )1996 : Sándor Héjja , rumanihungara aktoro (n. 1942 )2001 : István Kovács , rumania hungara radioraportisto (n. 1919 )2005 : Amrita Pritam , barata poetino (n. 1919 )2006 : Pieter Willem Botha , ĉefministro de Sud-Afriko kaj ties unua prezidento (n. 1916 )2011 : Flórián Albert , hungara futbalisto ricevinta Oran Pilkon (n. 1941 )2013 : Gérard de Villiers , franca verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto, aŭtoro de prispionaj romanoj (n. 1929 )2014 : Motoshima Hitoshi , japana politikisto, urbestro de Nagasako (n. 1922 )2015 : David Shugar , pola biologo kaj biofizikisto (n. 1915 )2020 : Sean Connery , skota aktoro (n. 1930 )2021 : Doğan Akhanlı , turka verkisto (n. 1957 )La 31-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro ):