Saltu al enhavo

Svahillingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svahillingva Vikipedio
Retadresosw.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvosvahila
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de aprilo 2024
Artikolnombro80 433
Profundeco10.3
Paĝoj173 622
Redaktoj1 329 840
Uzantoj66 814
Aktivaj uzantoj176
Administrantoj17
Dosieroj2 290
v • d • r

La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003.[1] Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.

La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio.[2] En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. [3] La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 29-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 80 433 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.[1]

Vidu ankaŭredakti fonton

Referencojredakti fonton

Eksteraj ligilojredakti fonton


🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub