Sergio Agüero

argentina futbalisto

Sergio Agüero (prononco laŭ sistemo IFA ˈserxjo aˈɣweɾo), per plena nomo Sergio Leonel Agüero Del Castillo, estas argentina futbalisto, sportanta kun ĉemizo sur kiu estas presata lia neformala nomo "Kun Agüero". Li naskiĝis la  2-an de junio 1988(nun 1988-06-02) en Bonaero, do nun estas 35-jara. Profesia futbalisto ekde la jaro 2003, ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Manchester City F.C. de Manĉestro. Krome ekde la jaro 2006 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Antaŭe li en 2004 membris en la nacia teamo de sub-17-jaruloj, de 2005 ĝis 2007 de la sub-20-jaruloj, kaj en 2008 paralele al la membreco en la vira nacia teamo ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "19".

Sergio Agüero
Persona informo
NaskonomoSergio Leonel Agüero del Castillo
Naskiĝo2-an de junio 1988 (1988-06-02) (35-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvojhispana
ŜtatanecoArgentino
Subskribo Sergio Agüero
Familio
Edz(in)oGianinna Maradona
Okupo
Okupofutbalisto • Interreta elsendisto • entreprenisto
TTT
Retejohttps://sergioaguero.com
vdr
Sergio Agüero en 2012