Vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019

Vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 estas vakcino celita provizi akiritan imunecon kontraŭ severa akuta spira sindromo kronviruso 2 (SARS‑CoV‑2), la viruso kiu kaŭzas la kronvirusan malsanon de 2019 (COVID-19 aŭ KOVIM-19). Antaŭ la kronvirusa pandemio de 2019, solida korpo de scio ekzistis pri la strukturo kaj funkcio de kronvirusoj kaŭzantaj malsanojn kiel severa akuta spira sindromo (SARS) kaj mezorienta spira sindromo (MERS). Ĉi tiu scio akcelis la kreadon de diversaj vakcinoj dum frua 2020.[1] La vakcinoj kontraŭ SARS-CoV-2 komence pricelis malhelpi simptomhavan, ofte severan malsanon.[2] Je la 10-a de januaro 2020, la datumo de la genetika kodo de SARS-CoV-2 estis disdonita per GISAID kaj je la 19-a de marto, la tutmonda farmacia industrio anoncis gravan sindevontigon trakti la malsanon.[3] La vakcinoj kontraŭ la malsano ricevis ĝeneraln plaŭdon pro la malpliigado de la severo kaj mortado kaŭzita de la kronvirusa malsano.[4]

Dozoj de vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 donitaj en ĉiu mondoparto je la 11-a de oktobro 2021. Por vakcinoj kiuj necesas multoblajn dozojn, ĉiu individua dozo estas kalkulita. Pro tio, ke la sama homo povas ricevi pli ol unu dozo, la nombro de dozoj povas esti pli alta ol la nombro de homoj en la loĝantaro.

Multaj landoj efektivigis fazan disdonan planon kiu donas prioritaton al plejriskigitoj, ekzemple maljunuloj kaj tiuj kun alta risko de kontakto kaj transdono, ekzemple kuraraj laboristoj.[5]

Je la 8-a de decembro 2021, 8,32 miliardo da vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano estis donita la homoj tutmonde laŭ oficialaj raportoj de naciaj agentejoj pri publika sano.[6] Je decembro 2020, landoj estis antaŭmendintaj pli ol 10 miliardoj da vakcinoj,[7] proksimume duono por altenspezaj landoj kun 14% de la monda loĝantaro.[8]

Historio

Usona militisto ricevas vakcinon kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 je decembro 2020

Antaŭ la kronvirusa malsano de 2019, vakcino por infekta malsano neniam estis produktita en malpli ol pluraj jaroj, kaj neniu vakcino ekzistis por malhelpi kronvirusan infekton en homoj.[9] Tamen, oni estis produktinta vakcinojn kontraŭ kelkaj malsanoj en nehomaj bestoj kaŭzitaj de kronvirusoj, inkluzive (je 2003) infekta bronkito en birdoj, hunda kronviruso, kaj kata kronviruso.[10] Antaŭaj projektoj por krei vakcinojn kontraŭ virusoj en la kronvirusa familio kiuj efikas homojn celis severan akutan spiran sindromon (SARS) kaj mezorienta spira sindromo (MERS). Vakcinoj kontraŭ SARS[11] kaj MERS[12] estis testitaj en nehomaj bestoj.

Vakcinoj kiuj uzas neaktivan aŭ malfortigitan viruson kreskigitan en ovoj ĝenerale bezonas pli ol jardeko de kreadtempo.[13][14] Kompare, mRNA estas molekulo kiun oni povas krei rapide, kaj esplorado pri mRNA por batali malsanojn komenciĝis jardekojn antaŭ la kronvirusa pandemio de sciencistoj kiel Drew Weissman kaj Katalin Karikó, kiuj eksperimentis en musoj. Moderna komencis elprovadi en homoj vakcinon de mRNA en 2015.[13] Oni ankaŭ kredis virusvektoraj vakcinoj por la kronvirusa pandemio post kiam la teknologio akceptiĝis por Ebola.[13]

Referencoj

Vidu ankaŭ