Malala Yousafzai

Malala YousafzaiMalala Yousufzai (urdue ملالہ یوسف زئی, naskiĝinta la 12-an de julio 1997 en Mingora, en la provinco de Ĥajber-Paŝtulando) estas pakistana aktivulino pri homaj rajtoj. Ŝi vivis en Mingora, ĉefa urbo de la Swat-distrikto, en nord-okcidenta Pakistano, regiono proksima al la influo de la Talibanoj. Simbolo de la lukto por edukado de la junulinoj kaj kontraŭ la Talibanoj, ŝi plurfoje ricevis honorigojn pakistanajn kaj internaciajn pro siaj opinideklaroj dum en ŝia regiono estis luktoj inter la pakistanaj Talibanoj kaj la pakistana armeo.

Malala Yousafzai
Nobel-premiito
Persona informo
ملاله یوسفزۍ
ملالہ یوسفزئی
Naskiĝo12-an de julio 1997 (1997-07-12) (26-jaraĝa)
en Mingora,  Pakistano
Religiosunaismo vd
Lingvojanglaurduopaŝtuna vd
LoĝlokoBirmingham vd
ŜtatanecoPakistano vd
Alma materEdgbaston High School • Lady Margaret Hall vd
Familio
PatroZiauddin Yousafzai vd
PatrinoToorpekai Yousafzai vd
Edz(in)oAsser Malik vd
Profesio
Alia nomoGul Makai vd
Okupoblogisto • homrajta aktivulo • memuaristo • verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La 9-an de oktobro 2012, ŝi estis grave vundita ĉe la kapo pro murdo-provo (ŝia lerneja aŭtobuso estis atakita). La agon kondamnis la tuta politikistaro de la lando. Ŝin oni translokis en la hospitalon de Birmingham en Britio la 15-an de oktobro, por ke ŝi estu pli profunde kuracata. Pro tiu okazaĵo ŝi nun estas internacie konata.

Biografio

Lernejo por knabinoj en la provinco de Ĥajber-Paŝtulando, en 2011

La publiko ekkonis ŝin komence de 2009, kiam ŝi estis 11-jara, dank'al ŝiaj atestoj en blogo de la BBC pri la perfortoj de la Talibanoj[1], bruligoj de porknabinaj lernejoj kaj perfortoj en la Swat-valo, tiam sub talibana regado. Ŝi tiam aperis larmanta en video kaj diris, ke ŝi deziras iĝi kuracistino. Dum la talibana okupado, ŝia familio forlasis la regionon kaj disiĝis. Ĝi rekuniĝis en julio 2009, post la dua Swat-batalo.

Post kiam la pakistana armeo refoje regadis super la valo, ŝi estis agnoskita kiel heroino kaj ŝia porknabina lernejo estis renomita laŭ ŝia nomo.

Ankaŭ ŝia patro, Ziauddin Yousafzai, estas konata pro siaj kontraŭ-talibanaj opinideklaroj kaj subtenis armean intervenon en lia regiono. La 10-an de decembro 2012, li estis nomumita speciala UN-konsilisto pri la Rajto pri edukado[2].

La 12-an de julio 2013, en la tago de sia 16-jariĝo, Malala Yousafzai parolis pri la Rajto pri Edukado por la knabinoj ĉe la tribuno de UN en Nov-Jorko, en ĉeesto de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-Moon kaj de pluraj centoj da 12- ĝis 25-jaraj gejunuloj reprezentantaj 85 landojn.[3]. En sia parolado [4][5], ŝi interalie deklaris, ke « La ekstremistoj timas la librojn kaj la skribilojn. La potenco de la eduko timigas ilin. »[3] kaj ankaŭ ke « Infano, instruisto, libro kaj skribilo povas ŝanĝi la mondon. »[3]. Ŝi admonis la registarojn « certigi liberan kaj devigan instruadon al ĉiu infano en la mondo. »[3]

Rekompencoj

Malala Yousafzai en la Ovala oficejo, 11.10.2013

En 2009, ŝi estis nomumita por la internacia premio de la infanoj por la paco, donita de la fondaĵo "KidsRights". Ĝin ŝi ricevis la 6-an de septembro 2013 [6],[7].

La 19-an de decembro 2011, ŝi ricevis la nacian ĉef-premion de la junularo por paco el la pakistana registaro, transdonitan de la pakistana ĉefministro Jusuf Raza Gillani. Ŝi tiam elvokis kreon de politika partio. Tiu honorigo poste estis renomita « premio Malala »[8].

En decembre 2012, Malala Yousafzai ricevis la "premion Simone de Beauvoir por la libereco de la virinoj " 2013[9].

La 10-an de oktobro 2013, ŝi ricevis la Saĥarov-Premion[10].

Ŝi estis ankaŭ nomita, kiel unu el la eblaj ricevontoj de la Nobel-premio pri paco 2013[11]. La 10-an de oktobro 2014 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco kun Kailash Satyarthi.

Eksteraj ligiloj

angle Malala Yousafzai, We and Our Enemies Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine ("Ni kaj niaj malamikoj") (konsultita 2013-10-13)

angle After the Taliban: Swat women on changing life (konsultita 2013-10-13)

Referencoj

Noto

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Malala Yousafzai » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.