Karboksilata acido

organika acido de formo RC(=O)OH

Karboksilataj acidoj estas organikaj komponaĵoj enhavantaj almenaŭ unu Karboksila grupo (-COOH). La ĝenerala formulo por la karboksilata acido estas R-COOH, kaj R estas la radikalo, kiu kompletigas la molekulon. Karboksilataj acidoj okazas ĉie kaj grandkvante, kaj inkludas la aminoacidojn kaj la acetatan acidon.

Kemia strukturo de
Karboksilata acido

Saloj kaj esteroj de la karboksilataj acidoj nomiĝas karboksilatoj. Kiam unu karboksila grupo estas elprotonigita[1], ties konjuga bazo formas karboksilatan anjonon. La karboksilataj anjonoj estas resonance stabilaj kaj tio faras ilin pli acidaj ol la alkoholoj. Karboksilataj acidoj estas redukteblaj kaj alkiligeblaj formante la acidojn de Lewis aŭ Karbonata acido, kaj sub kelkaj cirkonstancoj ili povas malkomponiĝi kiel Karbona duoksido.

Rektoĉenaj, saturitaj karboksilataj acidoj
KarbonatomojKomerca nomoIUTAK nomoKemia formuloTrovejo
1Formiata acidoMetanata acidoHCOOHinsekta pikiloj
2Acetata acidoEtanata acidoCH3COOHvinagro
3Propionata acidoPropanata acidoCH3CH2COOHkonservado de grajnaro
4Buterata acidoButanata acidoCH3(CH2)2COOHButero
5Valerata acidoPentanata acidoCH3(CH2)3COOHValeriano
6Kaprata acidoHeksanata acidoCH3(CH2)4COOHKapro-graso
7Enantata acidoHeptanata acidoCH3(CH2)5COOH
8Kaprilata acidoOktanata acidoCH3(CH2)6COOHKokoso kaj brusto-lakto
9Pelargonata acidoNonata acidoCH3(CH2)7COOHPelargonio
10Kaprata acidoDekanata acidoCH3(CH2)8COOHKokoso kaj Palmoleo
11Undecikla acidoUndekanata acidoCH3(CH2)9COOH
12Laurika acidoDodekanata acidoCH3(CH2)10COOHKokoso kaj Sapo
13Tridecikla acidoTridekanata acidoCH3(CH2)11COOH
14Miristata acidoTetradekanata acidoCH3(CH2)12COOHMuskato
15Pentadekanata acidoCH3(CH2)13COOH
16Palmitata acidoHeksadekanata acidoCH3(CH2)14COOHPalmoleo
17Margaritata acidoHeptadekanata acidoCH3(CH2)15COOH
18Stearata acidoOktadekanata acidoCH3(CH2)16COOHĈokolado, Ciroj, Sapoj, kaj Oleoj
20Arakidata acidoIkosanata acidoCH3(CH2)18COOHTernuksa oleo

Ekzemploj de karboksilataj acidoj

Vidu ankaŭ

Referencoj