El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 16-a de junio estas la 167-a tago de la jaro (la 168-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 198 tagoj restas.
Je la 16-a de junio okazis, interalie:
Romia Imperio 1426 : Venko de husanoj super krucmilitistoj en la batalo de Ústí , kiuj frakasis armeon de Sankta Romia Imperio 1471 : Vladislao la 2-a Jogajlido estis proklamita ĉeĥa reĝo1554 : Armeo de Otomana Imperio okupis kastelon Fülek en norda Hungario 1578 : En Lvovo estis senkapigita zaporoga kozaka militsenjoro kaj efemera reganto de Princlando Moldavio Jan Podkowa, mortkondamnita de reĝo Stefan Batory pro kategoria postulo de sultano Murad la 3-a el Otomana dinastio 1628 : Kadre de la 5-a pola -sveda milito pri enfluejo de Vistulo okazis la batalo de Gdańsk 1633 : Inkvizicio opiniis ke Galilejo estas alte suspektita pri herezo 1657 : Sveda diluvo : reĝo de Danio Frederiko la 3-a deklaris militon al Svedio1664 : Pola -rusa milito: venko de litova armeo, komandata de Michał Kazimierz Pac en batalo de Vicebsko , kiu deflankiĝis de la armeo de pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro 1674 : Franca-Nederlanda milito : venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Sinsheim 1703 : En Hungario eksplodis kontraŭhabsburga Liberecbatalo de Rákóczi - armeo gvidata de Francisko Rákóczi la 2-a transiris la polan-hungaran landlimon tra Verecka montpasejo 1755 : Franc-Brita Indiana Milito : brita armeo konkeris fortikaĵon en Nov-Brunsviko 1779 : Hispanio deklaris militon al Unuiĝinta Reĝlando kaj komencis sieĝon de Ĝibraltaro 1785 : Podolio : de Ladawa apud Dnestro elnavigis, por esplori eblecon de flosigado , du ŝipojn kun tritiko kaj aliaj varoj , gvidataj de vojaĝisto kaj sciencisto -amatoro Walerian Dzieduszycki1792 : Pro pola-rusa milito oni rompis konstruon de la Templo de Dia Providenco en Varsovio 1794 : Venko de aŭstroj kaj nederlandanoj en batalo de Fleurus Napoleonaj militoj 1833 : Generalo Antonio López de Santa Anna unuan fojon iĝis prezidento de Meksiko1846 : Pio la 9-a iĝis papo1849 : Apud Zsigárd hungara armeo elluktis (malvenkan) batalon kontraŭ imperiestroj1865 : Rusia Imperio konkeris Taŝkenton 1874 : Britio : solena malfermo de la Laboratorio Cavendish en Kembriĝa Universitato 1894 : Teŝinio : eksplodo en la minejo Karviná mortigis 325 ministojn1900 : Germanio : en Ŝlesvigo-Holstinio oni malfermis kanalon Elbo -Lubeko 1903 : Detrojto : Usona aŭto-produkta konzerno Ford Motor Company fondiĝis1903 : Esperantujo : unua Esperanto -Societo en Peruo fondita1903 : La unua trijara ekspedicio de norvega polusesploristo Roald Amundsen tra Nordokcidenta Pasejo komenciĝis1904 : Irlanda verkisto James Joyce komencis kunlaboron kun Nora Barnacle , kaj poste utiligis la daton komencante sian romanon Uliso el 19221911 : Usona konzerno IBM fondiĝis1912 : Prago : monumento al Karel Hynek Mácha estis starigita sur la monteto Petřín - aŭtoro de la monumento estas Josef Václav Myslbek Unua mondmilito 1919 : Slovaka soveta respubliko estis proklamita en Prešov 1922 : Dua Pola Respubliko : Pola Soldataro sub komando de generalo Stanisław Szeptycki eniris al Piekary Śląskie 1925 : Krimeo : malfermo de la pionira tendaro Arteko en Gurzufo 1935 : Unua kodo de kuracista etiko estis akceptita en sendependa Pollando Dua mondmilito 1940 : en Kutno establiĝis juda geto ; Okcidenta Fronto : en orienta Francio germana 1-a Armeo trairis Rejnon apud Neuf-Brisach kaj samtempe Kirasita Grupo de generalo Heinz Guderian ĉirkaŭiranta Maginot-linion okupis Besançon - minaco por retiriĝo de 2-a Armea Grupo, por ties sekurigo 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola generalo Stanisław Maczek komencis batalon kontraŭ germanoj apud Montbard , kiun ĝi rekonkeris; en meza Francio kaosa retiriĝo de francaj trupoj; Philippe Pétain iĝis lasta ĉefministro de la Tria Respubliko de Francio , je la 24:00 franca ministro petis hispanan ambasadoron por ke li pere de la hispana registaro turniĝu al Adolf Hitler kun la peto pri kondiĉoj de armistico ; Okupacio de baltaj ŝtatoj : establo de komunista registaro en Litovio ; ultimato de Sovetunio al Estonio kaj Latvio postulis ŝanĝon de la registaroj kaj enkondukon de pluaj sovetiaj trupoj — la sekvan tagon la Ruĝa Armeo eniris Estonion kaj Latvion1941 : Londono : Supera Komandanto armea generalo Władysław Sikorski permesis al polaj soldatoj aniĝi al Pola-Skota Societo; Sovetunio : ordono de Ĝenerala Stabo al komandantoj de landlimaj areoj de la Ruĝa Armeo pri pretigo de komandejoj de diversaj frontoj ĝis Panevėžys -regiono, Ternopilo , Tiraspolo -regiono kaj Obóz Leśna (Arbara Kampadejo ); Usona Departmento de Ŝtato postulis fermon de ĉiuj germanaj konsulejoj sur sia teritorio1942 : Venĝe pro pripafo flanke de sovetaj partizanoj de germana aŭtomobilo, germanoj masakris vilaĝon Rajsk (proksime al Bielsk Podlaski ) mortigante 142 personojn; Nord-Afrika kampanjo : generalo Neil Ritchie ricevis permeson organizi garnizonon en Tobruko ; Argentino : daŭrigo de krizostato 1943 : Operaco Reinhardt : germana ekstermado de juda geto en Lvovo finiĝis post dusemajna batalado kun judaj rezistantoj - oni murdis aŭ forveturigis pli ol 20 mil judojn al koncentrejoj en Ĝenerala Gubernio ; SS -oficiro por Orienta Prusio Otto Rasch deklaris, ke en punlaborejo-koncentrejo en Działdowo vintre oni murdis grandan nombron de poloj , kalkulitaj al "gvida elemento"; kontraŭpartizana ofensivo de la Akso Berlino-Romo-Tokio apud la rivero Sutjeska (Bosnio ) finiĝis iĝante turnopunkto, favore al transpreno de la kontrolo de Aliancanoj super Jugoslavio ; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon 1944 : Volinia masakro : atako de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ pasaĝera trajno de Bełżec (lublina vojevodio ) ĝis Rawa Ruska (lvova vojevodio) - oni pafekzekutis 41-75 polojn kaj al ukrainoj permesis foriri; taĉmento de kalmukoj , militservanta por germanoj , ekstermis vilaĝon Gózd mortigante 7 personojn; Pola Rezistomovado : dum partizana atako al germana gardejo en Jewłasze (nun en Grodna regiono ) kadre de Operaco Tempesto pereis pola komandanto, mutobskurulo Jan Piwnik ; Arbarego Solska: (Lublinio ) germanoj komencis kontraŭpartizanan operacon Sturmwind II ; franca historiisto Marc Bloch estis pafmortigita de germanoj; komenco de la dua etapo de aviada agado kontraŭ ĵetarmiloj V-1 (poste V-2 ) - ĝis 29-a de julio1945 : Interŝanĝo de telegramoj inter Josif Stalin kaj Harry Truman pri evakuo de usonaj trupoj el okcidenta parto de la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio 1948 : Unua atako de porsendependeca movado komenciganta la ribelon de malajoj 1949 : Ĉefepiskopo Josef Beran, en hejma aresto , rifuzis aprobi komunistan kontrolon de la Katolika Eklezio en Ĉeĥoslovakio — ĝis 1963 li estis persekutata kaj malliberigata1950 : En Rio-de-Ĵanejro oni malfermis nacian stadionon Maracanã por okazigi Futbalan Mondpokalon 1950 : En Prago Veleslav Wahl, studento de jura fakultato en la Universitato de Karolo , estis ekzekutita en malliberejo Pankrác; en artikolo en taggazeto "Neues Deutschland ", Usono estis akuzita pri faligado de terpomaj skaraboj el aviadiloj kiel biologian armilon kontraŭ agrikulturo en Germana Demokratia Respubliko 1953 : Ribelo en GDR komencita: en Orienta Berlino kaj Germana Demokratia Respubliko komenciĝis protestoj kaj manifestacioj pri politikaj postuloj - oni proklamis ĝeneralan strikon , kiu ampleksis ĉirkaŭ 600 entreprenejoj en la tuta lando1954 : La 5-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Svisio1955 : Papo Pio la 12-a ekskomunikis Juan Domingo Perón - komenciĝis puĉo 1955 : Premiero de la usona animacia filmo Ledi kaj la Senhejmulo , produktita de Disney 1958 : Ekzekuto de Imre Nagy , la ĉefministro de Hungario kune kun lia konsilisto-ĵurnalisto Miklos Gimes kaj Pál Maléter , la ministro pri defendo1958 : En Romo oni inaŭguris Nacian Muzeon de Orienta Arto kun granda kolekto de tibeta arto1960 : Israelo funkciigis nuklean reakciujon en la dezerto Negevo 1960 : Premiero de la usona filma trilero Psiĥozulo , reĝisorita de Alfred Hitchcock 1961 : Malfermo de turisma marko laŭlonge de la ĉefa kresto de Gigantmontaro kiel Vojo de la Pola -Ĉeĥa Amikeco 1961 : Soveta dancisto Rudolf Nurejev en la Flughaveno de Paris-Le Bourget fuĝis helpe de franca polico kaj pariza akompananto, petante azilon en Francio - unua fuĝo de sovetunia artisto dum la Malvarma Milito 1963 : Kosmodromo Bajkonur : Valentina Tereŝkova fariĝis unua virino, kiu vojaĝis en la kosmon , en la aĝo de 26 jaroj1963 : En Instituto de Fiziko ĉe Pola Scienca Akademio en Varsovio oni funkciigis unuan polan laseron 1967 : Usono : Montereja Festivalo komenciĝis en Kalifornio - antaŭanonco de Woodstock-festivalo , ligita al la hipio -movado1976 : Sud-Afriko : masakro de protestantaj lernantoj en Soweto 1976 : La 5-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Jugoslavio1977 : Leonid Breĵnev iĝis prezidanto de Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio 1977 : Funkciigo de la pramo Świnoujście -Kopenhago , liganta Pollandon kun Danio 1983 : Jurij Andropov iĝis prezidanto de la Supera Soveto de Sovetunio 1983 : Dua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis (generalo Wojciech Jaruzelski ne konsentis okazigi la viziton unu jaron pli frue, okaze de la 600-jariĝo de la pilgrimejo Jasna Góra )1987 : Tra Bjalistoko kaj ĉirkaŭaĵoj trapasis tornado kaŭzante damaĝon de 106 konstruaĵoj kaj vundigon de dekkelkaj personoj1989 : Hungario : ceremonia reentombigo de Imre Nagy , Pál Maléter kaj Miklós Gimes, ekzekutitaj dum la hungara revolucio de 1956 1991 : Lasta trajno kun sovetiaj trupoj forlasis Hungarion ĉe Záhony 1999 : Thabo Mbeki fariĝis prezidento de la Respubliko de Sud-Afriko .1999 : Pollando : papo Johano Paŭlo la 2-a en Stary Sącz sanktigis Sanktan Kingan 1999 : Ĉeĥa tenisisto Petr Korda finis sian karieron en la turniro de Wimbledon 2002 : Itala kapuceno kaj stigmatulo Pio el Pietrelcina sanktuliĝis - kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a 2002 : Gvidanto de Ĉinio kaj ties komunista partio Jiang Zemin faris dutagan ŝtatan viziton al Litovio — policanoj arestis dekojn da pacaj manifestaciantoj por la tibeta libereco2006 : Tribunalo en Ĉeĥio decidis, ke la Katedralo de Sankta Vito apartenas al la eklezio, ne al la ŝtato2007 : Germana politika partio La maldekstro fondiĝis2007 : Barata verkisto Salman Rushdie ricevis nobelan titolon de la brita reĝino Elizabeto la 2-a , kio kaŭzis skandalon en la islama mondo2008 : En Kalifornio ekvalidis samseksa edz(in)eco 2012 : Ĉina kosmoesplorado : ĉina kosma misio Shenzhou 9 komenciĝis - inter tripersona skipo estis la unua ĉina taŭkonaŭtino Liu Yang2012 : 26 personoj pereis kaj 68 vundiĝis en bomba atenco dum ŝijaisma festo en Bagdado 2017 : Senkomunismigo : Pola Instituto pri Nacia Memoro malsekretigis lastajn arkivojn de Pola Popola Respubliko 2019 : Pli ol 2 000 000 homoj partoprenis protestojn en Honkongo kontraŭ ekstradicio - la plej granda manifestacio en la historio de Honkongo1313 : Giovanni Boccaccio , itala poeto, aŭtoro de la romano Dekamerono , majstro de noveloj (m. 1375 )1514 : John Cheke , angla klerulo kaj politikisto, profesoro pri la antikva greka lingvo ĉe la Universitato de Kembriĝo (m. 1557 )1671 : Johann Christoph Bach la 3-a , germana orgenisto, frato de Johann Sebastian Bach (m. 1721 )1723 : Adam Smith , skota ekonomikisto kaj filozofo, aŭtoro de la klasikaj libroj La Teorio de Moralaj Sentoj kaj La Riĉo de Nacioj (m. 1790 )1754 : Salavat Julajev , baŝkira nacia heroo kaj poeto verkanta en la baŝkira lingvo (m. 1800 )1784 : Benedictus Gotthelf Teubner , germana eldonisto kaj libropresisto (m. 1856 )1806 : Aleksandr Ivanov , rusa pentristo de novklasikismo (m. 1858 )1813 : Otto Jahn , germana filologo , arkeologo kaj muziksciencisto (m. 1869 )1829 : Geronimo , indiana tribestro de apaĉoj defendanta sian patrujon (m. 1909 )1842 : Antonina Hoffmann , pola aktorino ludinta preskaŭ 400 rolojn, enkondukinta dramojn de Juliusz Słowacki (m. 1897 )1842 : Paul Lafargue , franca marksisma filozofo kaj verkisto pri ties historio, sinmortiginto (m. 1911 )1851 : Hermann Schmidt , germana politikisto kaj urbestro de Erfurto (m. 1921 )1857 : Arthur Arz , aŭstri-hungara generalkolonelo (m. 1935 )1858 : Gustavo la 5-a , reĝo de Svedio el dinastio Bernadotte (m. 1950 )1863 : Miquel Cases Martin , kataluno oficisto, aktoro kaj esperantisto, redaktoro de "Tutmonda Espero " (m. nekonata)1874 : Arthur Meighen , ĉefministro de Kanado (m. 1960 )1876 : Ferenc Ács , hungara pentristo (m. 1949 )1877 : Karel Absolon , ĉeĥa paleontologo, speleologo kaj zoologo, unu de la plej grandaj arkeologoj de la 20-a jarcento okupiĝanta pri esploroj de Moravia karsto kaj karsto en Jugoslavio kaj de pratempaj trovlokoj en Moravio (m. 1960 )1882 : Mohamed Mosadek , irana edukisto, ĉefministro de Irano ĝis puĉo en 1953, ekfamiĝinta postmorte ekde la Irana revolucio (m. 1967 )1883 : Ernst Ludwig Schellenberg , germana verkisto kaj literaturhistoriisto (m. 1964 )1890 : Stan Laurel , brita aktoro kaj komikulo, reprezentanto de groteska filmo ludanta duope kiel Laurel kaj Hardy (m. 1965 )1895 : Antoni Chruściel , pola brigada generalo , komandanto de Varsovia Areo de la Asocio de Armita Batalado , stabestro de Pola Enlanda Armeo en Śródmieście , gvidanto de la Ribelo de Varsovio (m. 1960 )1895 : László Misoga , hungara aktoro kaj komikisto' (m. 1969 )1899 : Konstanty Rokicki, pola vickonsulo en Berno produktanta falsajn latinamerikajn pasportojn , kiu i.a. kun Aleksander Ładoś savis de holokaŭsto kelke da miloj de judoj , en tio kelkcent eminentuloj, justulo inter la popoloj (m. 1958 )1901 : Henri Lefebvre , franca marksisma filozofo kaj sociologo (m. 1991 )1901 : Antonija Albert , kroata instruistino pri filozofio, esperantistino premiata en Belartaj Konkursoj de UEA , mecenato de UEA (m. 1992 )1902 : Hermann E. Sieger , germana filatelisto kaj entreprenisto (m. 1954 )1902 : George Gaylord Simpson , usona paleontologo, ĉefpartoprenanto en la moderna evolua sintezo (m. 1984 )1902 : Barbara McClintock , usona Nobelpremiita botanikistino, membro de la Nacia Akademio de Sciencoj de Usono , premiita per la Wolf-Premio pri Medicino (m. 1992 )1907 : Imre Papp , rumania hungara lingvisto, lernolibroverkisto (m. 1987 )1908 : Imre Trencsényi-Waldapfel , hungara filologo, literaturhistoriisto, profesoro, tradukisto de Heziodo , membro de Hungara Scienca Akademio , frato de József Waldapfel (m. 1970 )1912 : Géza Tatár , rumania hungara pedagogo, literaturhistoriisto (m. 1986 )1915 : John Tukey , usona statistikisto kaj matematikisto, kunkreinto de algoritmo Cooley -Tukey (m. 2000 )1916 : Antonín Sochor , ĉeĥa soldato, komandanto de motorizita bataliono de mitralistoj, Heroo de Sovetunio (m. 1950 )1917 : Irving Penn , usona fotisto (m. 2009 )1919 : Anna Wimschneider , germana kamparanino kaj verkistino (m. 1993 )1920 : István Endrődi , hungara grafikisto, karikaturisto kaj ilustristo (m. 1988 )1925 : Otto Muehl , aŭstra-portugala pentristo, kunfondinto de Viena Agadismo (m. 2013 )1925 : Jean d'Ormesson , franca verkisto, romanisto kaj kronikisto, membro de Franca Akademio , plenumis funkcion de ĝenerala sekretario de Internacia konsilio de Filozofio kaj Homa scienco ĉe Unesko kaj de direktoro de la ĵurnalo "Le Figaro " (m. 2017 )1926 : Efraín Ríos Montt , prezidento de Gvatemalo , respondeca pri genocido de 200 mil personoj, plejparte majaoj , dum la 36-jara enlanda milito (m. 2018 )1927 : Ariano Suassuna , brazila poeto kaj verkisto, membro de Brazila Beletristika Akademio (m. 2014 )1929 : Klaus Hermsdorf , germana literaturhistoriisto (m. 2006 )1929 : Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah , emiro de Kuvajto (m. 2020 )1930 : Vilmos Zsigmond , hungara-usona kameraisto (m. 2016 )1931 : Lydia Chagoll, belga verkistino kaj filmreĝisorino (m. 2020 )1931 : István Eörsi , hungara poeto, verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, dramaturgo kaj politikisto, frato de Gyula Eörsi (m. 2005 )1932 : Josef Cink , ĉeĥa poeto el Třebíč (m. 1995 )1932 : Flórián Kaló , hungara aktoro, voĉoaktoro kaj verkisto (m. 2006 )1937 : Simeono la 2-a , reĝo kaj poste ĉefministro de Bulgario, filo de Boriso la 3-a 1938 : Joyce Carol Oates , usona verkistino, profesoro, membrino de Mensa 1943 : Věra Ludíková , ĉeĥa poetino eldoninta poemon "Ekaŭdi la animon" en 16 lingvoj, kaj poezian prozon "Estas printempo" en 37 lingvoj, esperantigata1944 : Neil Salvesen , angla esperantisto el Manĉestro , konsilanto de Esperanto-Asocio de Britio , direktoro de Centra Oficejo de UEA , sekretario de Belartaj Konkursoj de UEA (m. 1990 )1946 : Benedict Daswa , sudafrika instruisto kaj martiro beatigita (m. 1990 )1950 : András Márkos , rumania hungara-germana grafikisto1952 : Georgios Andrea Papandreu , ĉefministro de Grekio, prezidanto de Tutgrekia Socialista Movado kaj de Socialista Internacio 1958 : Gáspár Bíró , rumania hungara/hungara juristo, politika sciencisto (m. 2014 )1962 : Arnold Vosloo , sud-afrika aktoro, konata kiel rolulo de Imhotepo 1971 : Tupac Shakur , usona rapmuzikisto , poeto kaj aktoro (m. 1996 )1972 : John Ĉo , usona-sudkorea aktoro kaj muzikisto1979 : Ákos Szabó , hungara grafikisto1993 : Park Bo-gum , sudkorea aktoro1361 : Johano Taŭlero , germana mistikulo, teologo kaj dominikano, disĉiplo de Majstro Eckhart , reprezentanto de la mistikismo rejna-flandra (n. ĉirkaŭ 1300 )1487 : John de la Pole , angla grafo , tron-pretendanto (n. 1462 )1640 : Peter Hasse , germana orgenisto kaj komponisto de Nordgermana Orgenskolo (n. ĉirkaŭ 1585 )1671 : Stepan Razin , rusa kozako , estro de ribelo kontraŭ caro , ekzekutita (n. 1630 )1777 : Jean-Baptiste Gresset , franca jezuito kaj dramaturgo (n. 1709 )1778 : Conrad Ekhof , germana "patro de la germana aktora arto" (n. 1720 )1804 : Johann Adam Hiller , germana komponisto kaj kapelmajstro (n. 1728 )1824 : Charles-François Lebrun , franca politikisto, konsulo , nobelo de la Unua Franca Imperio (n. 1739 )1849 : Wilhelm Martin Leberecht de Wette , germana teologo (n. 1780 )1854 : Gábor Keglevich , hungara politikisto kaj juristo, direktora de Hungara Scienca Akademio (n. 1784 )1869 : Bronisław Trentowski , pola filozofo kaj mesianisto , framasono , pedagogo , aŭtoro de libro Rilato de filozofio al kibernetiko , aŭ la arto regi nacion (n. 1808 )1872 : William Henry Sykes , brita oficiro, ornitologo kaj hindologo , direktoro de Brita Orienthinda Kompanio (n. 1790 )1897 : Antonina Hoffmann , pola teatra aktorino enkondukinta en teatro de Krakovo dramojn de Juliusz Słowacki , konkuranta kun Helena Modrzejewska (n. 1842 )1901 : Herman Grimm , germana verkisto, filologo, arthistoriisto (n. 1828 )1910 : Dániel Mihalik , hungara pentristo, omaĝita per memorekspozicio en Arthalo Budapeŝto (n. 1869 )1920 : Aladár Körösfői-Kriesch , hungara secesia pentristo, skulptisto, industriartisto, altlerneja instruisto, folo de János Kriesch (n. 1863 )1936 : Emil Molt , germana fabrikestro, socireformanto kaj antropozofo , fondinto de la unua Valdorfa lernejo (n. 1876 )1941 : Kálmán Sértő , hungara poeto, verkisto (n. 1910 )1944 : Jan Piwnik , pola militisto, partizana komandanto de la Pola Enlanda Armeo , mutobskurulo (n. 1912 )1946 : Ludwig Winder , moravia verkisto okupiĝanta pri kontraŭjudismo kaj juda fanatikeco (n. 1889 )1953 : Margaret Bondfield , angla politikistino, la unua brita ministrino (n. 1873 )1958 : Pál Maléter , hungara armea komandanto dum la hungara revolucio kontraŭ Ruĝa Armeo , ekzekutita kune kun Imre Nagy (n. 1917 )1958 : Imre Nagy , hungara ĉefministro, martiro de la hungara revolucio de 1956 (n. 1896 )1961 : Marcel Junod , svisa kuracisto, delegito de la Ruĝa Kruco (n. 1904 )1963 : Lajos Prohászka , hungara filozofo, laboristo de la Tutlanda Biblioteko Széchényi (n. 1897 )1969 : Harold Alexander , veterana oficiro de Brita Armeo servanta en ambaŭ mondmilitoj , Ĝenerala Guberniestro de Kanado (n. 1891 )1970 : János Kallós , hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1891 )1970 : Elsa Triolet , franca verkistino (n. 1896 )1977 : Béla Baráth , hungara bibliotekisto, direktoro de la Librejo Batthyaneum (n. 1893 )1977 : Wernher von Braun , germana fizikisto, konstruinto de raketoj en Tria Regno kaj Usono (n. 1912 )1979 : Liselotte Welskopf-Henrich , germana verkistino kaj historiistino (n. 1901 )1984 : Erni Krusten , sovetia estona ĝardenisto , verkisto kaj poeto (n. 1900 )1986 : Maurice Duruflé , franca komponisto, orgenisto kaj pedagogo (n. 1902 )1990 : László Bolgár , hungara ĵurnalisto, tradukisto al la franca lingvo (n. 1911 )1991 : Adina Mandlová , ĉeĥa aktorino, seksosimbolo (n. 1910 )1999 : Ottó Schöck , hungara ŝlagromuzikisto , ligita kun rokgrupo Metro (n. 1946 )2008 : Mario Rigoni Stern , itala verkisto, veterano de la dua mondmilito, malliberulo de nazia koncentrejo (n. 1921 )2012 : Sławomir Petelicki , pola militisto , brigada generalo , diplomato, komandanto de specialcela forto GROM, esploranto de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 , murdita (n. 1946 )2016 : Jo Cox , angla politikistino, delegitino al la Ĉambro de komunuloj , fondintino de la Parlamenta Grupo de Amikoj de Sirio , murdita (n. 1974 )2017 : Helmut Kohl , germana kanceliero de Federacia Respubliko Germanio , "patro de Germana reunuiĝo " (n. 1930 )2019 : Rolf von Sydow , germana reĝisoro kaj verkisto (n. 1924 )2022 : Helmut Klünder , germana programisto , denaska esperantisto , aktivulo de Germana Esperanto-Junularo , prezidanto de Germana Esperanto-Asocio , iniciatinto de Printempa Semajno Internacia kaj Internacia Festivalo , fondinto de la Fondaĵo Elisabeth Klünder (n. 1948 )2023 : Daniel Ellsberg , usona ekonomikisto, malkaŝinto de vero pri la Vjetnama milito (n. 1931 )La 16-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro ):