Listo de naciaj devizoj
Nacia devizo estas moto, aforismo aŭ mallonga frazo kiu aludas komunan nacian ideon. Tiu paĝo listigas la devizojn de la 197 suverenaj ŝtatoj, kiujn agnoskas Unuiĝintaj Nacioj en januaro 2023.
Listo de naciaj devizoj
Lando | Nacia devizo | Lingvo | Signifo | Referencoj kaj Notoj |
---|---|---|---|---|
Afganio | لَا إِلٰهَ إِلَّا ٱلله مُحَمَّدٌ رَسُولُ ٱلله (lā ʾilāha ʾillā llāh muḥammadun rasūlu llāh) | araba | Ne estas plia dio ol Dio, Mahomedo estas la mesaĝisto de la Dio | Tiu frazo estas la konfeso de islama kredo (ŝahado). Ĝi aperas sur la nacia emblemo, kune kun la frazo اللّٰهُ أَكْبَر (allāhu ʾakbar), kiu signifas "Dio estas la plej granda", laŭ la artikolo 19 de la konstitucio de Afganio[1]. |
Albanio | Feja e Shqiptarit është Shqiptaria (neoficiala) | albana | La religio de Albanoj estas Albaneco | Inter la naciaj simboloj, la artikolo 14 de la konstitucio de Albanio difinas neniun devizon[2]. Tiu frazo venas de poemo "O moj Shqypni", grava verko el la albana literaturo. Ĝin verkis ĉirkaŭ 1880 Vaso Pacha, elstara homo de la movado "Albana nacia vekado" dum la 19a jarcento, kiu havigis al Albanio ĝian sendependecon. Tiu verso poste estis ofte citita kiel politika moto kaj devizo.[3]. |
Alĝerio | بالشعب وللشعب (min chaab wa ila chaab) | araba | Fare de la popolo kaj por la popolo | [4] |
Andoro | Virtus unita fortior | latina | Unuiĝinta virtuo estas pli forta | [5] |
Angolo | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Angolo, en sia 18a artikolo pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[6]. | ||
Antigvo kaj Barbudo | Each Endeavouring, All Achieving | angla | Ĉiu Penas, Ĉiuj Sukcesas | La devizo aperas sur la nacia blazono[7]. |
Argentino | En Unión y Libertad (neoficiala) | hispana | En Unio kaj Libereco | La konstitucio de Argentino difinas neniun oficialan devizon[8],[9]. Tiu frazo tamen estas fojfoje vidita kiel ĝia nacia devizo[10],[11]. Ĝi aperas sur ĉiuj moneroj kaj biletoj de Argentino ekde la eko de la nova argentina peso en 1992[12]. La devizo oficiale aperis unuafoje sur la moneroj de Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata, en 1813[13]. Tiun frazon prononcis Manuel Belgrano, ĉefo de sendependistoj, dum sia diskourso de la 27a februaro 1812[14]. Krome, tiu devizo nuntempe aperas sur la flago de Provinco San Juan[15]. |
Armenio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Armenio, en sia artikolo 21 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[16]. | ||
Aŭstralio | Neniu nacia devizo | Aŭstralio ne havas oficialan devizon[17]. La devizo "Advance Australia" (Progresu Aŭstralio) aperas sur la unua neoficiala blazono de Aŭstralio en la 19a jarcento (la plej malnova datiĝas de 1821)[18]. La kanto Advance Australia Fair, ludita inter alie por la inaŭguro de la Komunejo de Aŭstralio en 1901 (kiu poste fariĝis ĝia nacia himno)[19], kontribuis al ĝia populariĝo[17]. Ĝi estis metita en la unua oficiala blazono en 1908 kaj estis poste anstataŭigita de la nomo de la lando en 1910 en la nuna nacia blazono[20]. La blazono de 1908 tamen estis ankoraŭ uzita sur iuj moneroj post tio, ekzemple sur tiuj de 6 pencoj antaŭ 1966[17]. | ||
Aŭstrio | Neniu nacia devizo | La federacia konstitucio de Aŭstrio, en sia artikolo 8a pri la naciaj simboloj, difinas neniun devizon[21]. | ||
Azerbajĝano | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Azerbajĝano, en sia artikolo 23 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[22]. | ||
Bahamoj | Forward, Upward, Onward Together | angla | Antaŭen, Supren, Pluen Kune | La devizo aperas sur la nacia blazono, kiun priskribas la aldonaĵo (subaĵo 4) de la leĝo de 1973 pri la naciaj flago kaj blazono[23]. |
Bangladeŝo | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Bangladeŝo, en sia artikolo 4 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[24]. | ||
Barato | सत्यमेव जयते (satyameva jayate) | sanskrito | Nur vereco triumfas | Tiuj vortoj estas la unuaj de mantro el la hindua sakra teksto "Mundaka Upanishad"[25]. Ili estas skribitaj per la skribsistemo nagario en la emblemo de Barato ekde ĝia adopto en 1950[26],[27]. |
Barbado | Pride and Industry | angla | Fiereco kaj Industrio | La devizo estas skribita sur la nacia blazono, kiun priskribas la aldonaĵo 1, subaĵo 1, de la leĝo de 1969 pri naciaj simboloj[28]. |
Barejno | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Barejno, en sia artikolo 3 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[29]. | ||
Belgio | L'union fait la force Eendracht maakt macht Einigkeit macht stark | franca, nederlanda, germana | Unueco faras forton | La devizo aperas en la artikolo 193 de la konstitucio de Belgio (france, nederlande kaj germane laŭ la versioj), kaj en la franca sur la Blazono de Belgio[30]. |
Belizo | Sub umbra floreo | latina | Sub ombro mi floras | La devizo aperas sur la nacia blazono[31]. |
Belorusio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Belorusio, en sia artikolo 19 pri la naciaj simboloj, difinas neniun devizon[32]. | ||
Benino | Fraternité - Justice - Travail | franca | Frateco - Justeco - Laboro | [33] |
Birmo | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Birmo, en siaj artikoloj 437 ĝis 439 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[34]. La devizo သမဂ္ဂါနံ တပေါ သုခေါ (samaggānaṃ tapo sukho), kiu signifas "Feliĉas la meditado de grupiĝintoj" en palia, skribita per la alfabeto de la birma, aperis en la blazono de la lando inter 1948 kaj 1974[35]. Ĝi venas el la Dhammapada, unu el la budhismaj tekstoj[36]. | ||
Bocvano | Pula! (Let there be rain! angle) | cvana | Pluvu! | Tio estas la devizo skribita en la Blazono de Bocvano[37]. La vorto "Pula" signifas laŭvorte "Pluvo" sed celas pli ĝenerale vivon aŭ bonfarton, kaj povas esti uzata kiel "saluton!"[38]. |
Bolivio | La Unión es la Fuerza (neoficiala) | hispana | Unio estas forto | La konstitucio de Bolivio, en sia artikolo 6 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[39]. "La Unión es la Fuerza" estas la devizo skribita sur ĉiuj moneroj de Bolivio ekde 1986[40],[41]. Ĝi ankaŭ estis skribita sur la moneroj de boliviano inter 1864 kaj 1924[42]. |
Bosnio kaj Hercegovino | Neniu nacia devizo | La konstitucio kaj leĝaro de Bosnio kaj Hercegovino difinas neniun devizon inter la naciaj simboloj[43],[44],[45],[46]. | ||
Brazilo | Ordem e progresso | portugala | Ordo kaj progreso | Tio estas la devizo skribita sur la flago de Brazilo, kiu estis adoptita en 1889 kiam Brazilo iĝis respubliko[47]. La devizo originas el la eldiro de pozitivismo "Amo kiel principo kaj ordo kiel bazo; progreso kiel celo" altribuita al Auguste Comte, kiu estis la kreinto de tiu pensa movado[48]. |
Brunejo | الدائمون المحسنون بالهدى (al-da'imun al-muhsinun bi'l-huda) (Sentiasa membuat kebajikan dengan petunjuk Allah malaje) | araba | Ĉiam servi kun la helpo de Dio | Tio estas la frazo kiu aperas sur la lunarko de la Blazono de Brunejo kaj de la flago de Brunejo, arabe kaj skribita per la javia skribo[49]. Sub tiu lunarko, estas skribita arabe la frazo بروني دارالسلام (Brunei Darussalam malaje) kiu signifas "Brunejo lando de paco", aludante la oficialan malajan nomon de la lando Negara Brunei Darussalam (Ŝtato de lando de paco Brunejo)[49]. |
Bulgario | Съединението прави силата (Saedinenieto pravi silata) | bulgara | Unueco faras forton | Tiu devizo aperas en la Blazono de Bulgario, laŭ la artikolo 2 de la priblazona leĝo de 1997[50]. |
Burkino | Unité - Progrès - Justice | franca | Unueco - Progeso - Justeco | Artikolo 34 de la konstitucio[51]. |
Burundo | Unité, Travail, Progrès | franca | Unueco, Laboro, Progeso | Artikolo 11 de la konstitucio[52]. |
Butano | One nation, one people (neoficiala) | angla | Unu nacio, unu popolo | La konstitucio de Butano difinas neniun devizon inter la naciaj simboloj[53],[54]. "Unu nacio, unu popolo" estas la nomo de la nacia doktrino, kiun enkondukis en la 1980aj jaroj la reĝo Jigme Singye Wangchuck[55], tiu frazo povas esti vidita kiel nacia devizo[56]. La Tsa-wa-sum, t.e "la tri radikoj" aŭ "la tri fundamentoj" en dzonka, estas ankaŭ ofte uzita por aludi la tri "pilerojn" de la lando[55],[57]. En 1957 ĝi estis aldonita al la butana juro de la reĝo Jigme Dorji Wangchuck,[55],[58] tiam temis pri "la reĝo, la lando, la registaro". Poste la vorto "popolo" anstataŭigis la vorton "registaro"[57],En 1992 la artikolo 16 de la leĝo pri nacia sekureco difinis ĝin kiel "la reĝo, la popolo, la lando". Ago de "perfido kontraŭ la Tsa-wa-sum" povis esti mortpunita antaŭ la abolo de tiu leĝo en 2008[59]. Ĝi ankaŭ aperas en la artikolo 6.3 de la konstitucio (temanta pri civitaneco) kiu difinas ĝin kiel "la reĝo, la lando, la popolo"[53]. |
Centr-Afrika Respubliko | Unité - Dignité - Travail | franca | Unueco - Digno - Laboro | Artikolo 24 de la konstitucio[60]. |
Ĉado | Unité - Travail - Progrès | franca | Unueco - Laboro - Progreso | Artikolo 8 de la konstitucio[61]. |
Ĉeĥio | Pravda vítězí | ĉeĥa | Vero triumfas | Tio estas la devizo skribita sur la flago de la prezidanto de Ĉeĥio, laŭ la artikolo 4 de la leĝo de 1993 pri naciaj simboloj[62]. La konstitucio de Ĉeĥio ne difinas nacian devizon sed tiun flagon ĝi ja difinas kiel oficialan nacian simbolon[63]. Krome, tiu devizo estas tradicie vidita kiel nacia devizo[64]. |
Ĉilio | Por la razón o la fuerza | hispana | Per racio aŭ forto | La devizo estas skribita sur la Blazono de Ĉilio, kiel difinita de la artikolo 1 de la leĝo de 1967 pri naciaj simboloj[65]. |
Ĉinio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Ĉinio, en siaj artikoloj 141 kaj 142 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[66]. | ||
Danio | Guds hjælp, Folkets kærlighed, Danmarks styrke (neoficiala) | dana | La helpo de Dio, la amo de Popolo, la forto de Danio | La konstitucio de Danio difinas neniun devizon[67]. Tiu devizo estas tiu de la nuna reĝino de Danio Margrethe II[68]. |
Demokratia Respubliko Kongo | Justice - Paix - Travail | franca | Justeco - Paco - Laboro | Artikolo 1 de la konstitucio[69]. |
Dominika Respubliko | Dios, Patria y Libertad | hispana | Dio, Patrio kaj Libereco | La devizo aperas en la Blazono de Dominika Respubliko, laŭ la artikolo 32 de la konstitucio de Dominika Respubliko[70]. |
Dominiko | Après Bondié, c’est la ter | dominika kreola lingvo | Post Dio, estas la tero | La devizo estas skribita en la nacia blazono[71]. |
Ebura Bordo | Union, Discipline, Travail | franca | Unueco, Disciplino, Laboro | Artikolo 48 de la konstitucio[72]. |
Egiptio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Egiptio, en sia artikolo 223 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[73]. | ||
Ekvadoro | Dios, patria y libertad | hispana | Dio, patrio kaj libereco | |
Ekvatora Gvineo | Unidad, Paz y Justicia | hispana | Unueco, Paco kaj Justeco | Artikolo 4 de la konstitucio. La devizo ankaŭ estas skribita en la Blazono de Ekvatora Gvineo[74]. |
Eritreo | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Eritreo, en sia artikolo 4 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[75]. Kvankam tiu nura konstitucio de Eritreo, oficiale adoptita en 1997 de provizora registaro, plejparte neniam efektiviĝis[76], ĝia artikolo 6 citas kiel fundamenta principo: "Unueco en Diverso"[75],[77]. | ||
Estonio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Estonio difinas neniun devizon[78],[79]. | ||
Etiopio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Etiopio, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[80],[81],[82]. La devizo ኢትዮጵያ ታበድ አደዊሃ ሃበ አግዚአብሐር (Itiyopia tabetsih edewiha habe Igziabiher), kiu signifas "Etiopio streĉas siajn manojn al Dio" en la geeza, estis skribita en la blazono de la Etiopia Imperio komence la 20a jarcento sub la rego de Meneliko la 2-a ĝis 1974 sub la rego de Haile Selassie[83]. Ĝi devenas de la psalmo 68, verso 32, de la psalmaro de Biblio[84]. Kiam monarkio estis oficiale abolita en 1975, tiu blazono estis anstaŭigita per tiu de la Derg reĝimo[85], kies slogano kaj politika programo ኢትዮዽያ ትቅደም (Ityopiya Teqdäm), kiu signifas "Etiopio unue" en la amhara[86], kantita en la unua frazo de la tiama nacia himno, estis fojfoje uzita kiel nacia devizo ĝis la falo de la reĝimo en 1991[87]. | ||
Federacio de Mikronezio | Peace, Unity, Liberty | angla | Paco, Unueco, Libereco | Tio estas la devizo skribita sur la Blazono de la Federacio de Mikronezio ekde 1979[88]. Tiujn principojn citas ankaŭ la antaŭparolo de la konstitucio[89],[90]. |
Fiĝio | Rerevaka na Kalou ka Doka na Tui | fiĝia | Timu Dion kaj Honoru la Monarkon | Tio estas la devizo skribita en la Blazono de la Fiĝioj, ekde sia adopto de brita reĝa dekreto la 4an julio 1908, kiun la lando tenis post sia sendependiĝo en 1970[91]. Tiu devizo aperis unue sur la blazono de la reĝlando de Fiĝioj regita de la reĝo Seru Epenisa Cakobau inter 1871 kaj 1874, antaŭ iĝi kolonio de brita Imperio[92]. Notindas ke monarkio en Fiĝioj estis abolita en 1987, favore al respublika reĝimo. |
Filipinoj | Maka-Diyos, maka-Tao, makakalikasan at makabansa | tagaloga | Por Dio, la popolo, naturo kaj la lando | La nacia devizo de Filipinoj estis oficiale adoptita en 1998[93]. Tiuj vortoj estas la lastaj de la t.n "Panunumpa ng Katapatan sa Watawat" (Ĵuro de fideleco al la flago)[93], kiu estas dirita en lernejoj post la kantado de la nacia himno, dum la ceremonio al la flago[94]. La devizo ankaŭ aperas sur la granda sigelo de Filipinoj[93]. |
Finnlando | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Finnlando, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[95],[96]. | ||
Francio | Liberté, Égalité, Fraternité | franca | Libereco, Egaleco, Frateco | Artikolo 2 de la konstitucio[97]. |
Gabono | Union - Travail - Justice | franca | Unueco - Laboro - Justeco | Artikolo 2 de la konstitucio[98]. |
Gambio | Progress, Peace, Prosperity | angla | Progreso, Paco, Prospero | Tio estas la devizo skribita sur la Blazono de Gambio ekde la sendependiĝo en 1964[99]. |
Ganao | Freedom and Justice | angla | Libereco kaj Justeco | La devizo estas skribita sur la Blazono de Ganao[100]. |
Germanio | Einigkeit und Recht und Freiheit (neoficiala) | germana | Unueco kaj Rajto kaj Libereco | La fundamenta leĝo de Germanio difinas neniun devizon[101]. Tiuj vortoj estas la unua verso de la nacia himno de Germanio: Deutschlandlied. Kvankam ĝi neniam estis oficiale difinita kiel nacia devizo, ĝi ofte estas vidita tiel.[102],[103]. Ĝi aperas sur la flanko de germanaj moneroj de 2 kaj 5 markoj ekde 1950[104], kaj poste sur la moneroj de 2 eŭroj ekde 2002[105]. |
Grekio | Ελευθερία ή θάνατος (Elefthería í thánatos) (neoficiala) | moderna greka | Libereco aŭ morto | La konstitucio de Grekio, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[106],[107]. Malgraŭ tio, la frazo "Ελευθερία ή θάνατος" estas vaste konata kaj tradicie vidita kiel nacia devizo en Grekio[108]. Ĝi origine estis la devizo de grekaj revoluciistoj dum la greka milito de sendependiĝo kontraŭ la otomana Imperio inter 1821 kaj 1829[109],[110], ĝi interalie aperis en la blazono de Filiki Eteria, movado por sendependiĝo de Grekio kiu aktivis inter 1814 kaj 1822. |
Grenado | Ever conscious of God, we aspire, build and advance as one people | angla | Ĉiam konsciaj pri Dio, ni aspiras, konstruas kaj antaŭeniras kiel unu popolo | La devizo estas skribita en la nacia blazono[111]. |
Gujano | One People, One Nation, One Destiny | angla | Unu Popolo, Unu Nacio, Unu Sorto | Tio estas la devizo skribita en la nacia blazono[112]. |
Gvatemalo | Libertad | hispana | Libereco | Tiu vorto aperas en la nacia blazono, kun la dato "2-an de julio 2019", tago de la sendependiĝo el hispana Imperio. La blazonon difinas la leĝo normigante la flagon kaj blazonon (dekreto 104 de 1997)[113]. |
Gvineo | Travail, Justice, Solidarité | franca | Laboro, Justeco, Solidareco | Artikolo 1 de la konstitucio de Gvineo[114]. |
Gvineo-Bisaŭo | Unidade, Luta, Progresso | portugala | Unueco, Lukto, Progreso | Tio estas la devizo skribita en la Blazono de Gvineo Bisaŭa, laŭ la artikolo 22 de la konstitucio[115]. |
Ĝibutio | Unité, égalité, paix | franca | Unueco, egaleco, paco | Artikolo 1 de la konstitucio[116]. |
Haitio | Liberté, Égalité, Fraternité | franca | Libereco, Egaleco, Frateco | Artikolo 4 de konstitucio[117]. Kvankam la devizo "L'Union fait la force" (Unueco faras forton) estas skribita en la Blazono de Haitio ekde 1843[118], la frazon "Liberté, Égalité, Fraternité" Haitio difinis kiel nacian devizon en sia konstitucio en 1950[119]. |
Hispanio | Plus ultra | latina | Pli transen | Tiu devizo aperas en la naciaj blazono kaj flago[120]. Ĝi origine estis tiu de Karlo la 5-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj reĝo de Hispanio dum la 16a jarcento, kiu ĝin aldonis al sia blazono en 1530[121]. Tiu devizo "Pli transen" aludas la heraklajn kolonojn, kiuj simbolas la limon de la konata mondo en la helena mitologio. |
Honduro | Libre, Soberana e Independiente | hispana | Libera, Suverena kaj Sendependa | La konstitucio de Honduro difinas neniun devizon[122]. La frazo "República de Honduras, Libre, Soberana e Independiente" (Hondura Respubliko, Libera, Suverena kaj Sendependa) estis aldonita al la nacia blazono en 1935[123]. Tiuj tri vortoj estis uzitaj por difini la nacion aŭ la ŝtaton de Honduro en ĉiuj ĝiaj konstitucioj ekde 1825[124]. |
Hungario | Neniu nacia devizo | La fundamenta leĝo de Hungario, en sia artikolo 1 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[125]. | ||
Indonezio | Bhinneka Tunggal Ika | malnova java | Unueco en Diverso | Tio estas la devizo skribita en la Emblemo de Indonezio, laŭ la artikolo 36A de la konstitucio[126]. |
Irako | الله اكبر (Allāhu akbar) | araba | Dio estas la plej granda | Tiu frazo estas skribita en la centro de la nuna flago de Irako per la kaligrafio Kufi, kiu devenas de la urbo Kufa, en Irako[127]. Ĝi aperas unuafoje en la nacia flago en 1991, kaj estis skribita laŭ la skribmaniero de Saddam Hussein, la tiama prezidento[128]. La kaligrafia stilo kufi anstataŭigis ĝin en 2004 post la falo de lia reĝimo. |
Irano | الله اكبر (Allāhu akbar) | araba | Dio estas la plej granda | Artikolo 18 de la konstitucio[129]. La frazo ankaŭ aperas en la nacia flago[129]. Ĝi estas blanke skribita laŭ la kaligrafio kufi, 11-foje malsupre de la verda bendo kaj 11-foje supre de la ruĝa bendo, do 22 foje entute. Tio estas aludo al la 22a tago de la monato "bahman" de la jaro 1357 de la persa kalendaro (11a februaro 1979 laŭ la gregoria kalendaro), "venko-tago" de la irana revolucio[130]. La frazo استقلال.آزادی.جمهوری اسلامی (Esteqlāl, āzādī, jomhūrī-ye eslāmī), kiu signifas "Sendependeco, Libereco, Islama Respubliko" en la persa, estis unu el la ĉefaj sloganoj de la manifestaciantoj dum la irana revolucio. Ĝi tradicie estas vidita kiel devizo de la revolucio kaj fojfoje eĉ kiel tiu de la nuna respubliko[131]. |
Irlando | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Irlando, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[132],[133],[134],[135]. | ||
Islando | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Islando, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[136],[137]. La frazo "Þetta reddast!" ("Tio iros bone!" islande) estas tre ofta en Islando, kaj ankaŭ fojfoje vidita kiel neformala devizo de islandanoj[138],[139]. | ||
Israelo | Neniu nacia devizo | |||
Italio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de la Itala Respubliko, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[144],[145]. | ||
Jamajko | Out of Many, One People | angla | El Multo, Unu Popolo | La devizo estas skribita en la nacia blazono[146]. |
Japanio | Neniu nacia devizo | |||
Jemeno | االله، الوطن، الثورة، الوحدة (Allah, al-waṭan, al-thawrah, al-waḥdah) | araba | Dio, patrio, revolucio, unueco | Tiu devizo estas parto de la ĵuro deklamita matene en lernejoj post la nacia himno[147]. |
Jordanio | الأردن أولاً (al-Urdun awalan) / كلنا الأردن (Kulna al-Urdun) (neoficialaj) | araba | Jordanio unue / Ni ĉiuj estas Jordanio | La konstitucio de Jordanio, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[148]. "الأردن أولاً" en 2002, kaj "كلنا الأردن" en 2006, estas sloganoj kaj la nomoj de politikaj doktrinoj de la reĝo Abdullah la 2-a, kiujn apogis grandaj naciaj kampanjoj dum la 2000-jaroj. Ili estis uzataj kiel neoficialaj naciaj devizoj[149],[150]. |
Kaboverdo | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kaboverdo, en sia artikolo 8 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[151]. La devizo "Unidade, Trabalho, Progresso" (Unueco, Laboro, Progeso portugale) estis skribita sur la Nacia emblemo de Kabo-Verdo de Kaboverdo ekde ĝia sendependiĝo en 1975 ĝis 1992[152]. Tiu blazono estis tre simila al tiu de Gvineo-Bisaŭo[153], alia eksa kolonio de Portugalio kies sendependiĝo rekte influis tiun de Kaboverdo, kaj kun kiu ĝi iam planis unuiĝon. Kaboverdo fine ŝanĝis sian blazonon en 1992, kaj la devizo estis anstataŭigita de la nomo de la lando[151],[154]. | ||
Kamboĝo | ជាតិ សាសនា ព្រះមហាក្សត្រ (Chéat, Sasna, Preăhmôhaksât) | kmera | Nacio, Religio, Reĝo | Artikolo 4 de la konstitucio[155]. |
Kameruno | Paix, Travail, Patrie | franca | Paco, Laboro, Patrio | Artikolo 1 de la konstitucio[156]. |
Kanado | A mari usque ad mare | latina | El maro ĝis maro | La devizo estas skribita sur la Blazono de Kanado[157]. |
Kartvelio | ძალა ერთობაშია (Dzala ert'obashia) | kartvela | Forto estas en unueco | Tio estas la devizo skribita sur la Blazono de Kartvelio, laŭ la ĉapitro 2, artikolo 3, alineo 1 de la leĝo de 2005 pri naciaj simboloj[158]. |
Kataro | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kataro, en sia artikolo 3 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[159],[160]. | ||
Kazaĥio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kazaĥio, en sia artikolo 9 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[161],[162]. Ĝi tamen proklamas, en sia antaŭparolo, je la nomo de "popolo de Kazaĥio", "memdonacemo al idealoj" de "libereco, egaleco, konkordo"[161]. | ||
Kenjo | Harambee (Let us all pull together angle) | svahila | Agi kune (aŭ "Ni ĉiuj laboru kune") | Kvankam la konstitucio de Kenjo , en sia artikolo 9 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[163], tiu frazo aperas en la naciaj blazono kaj sigelo[164]. Jomo Kenyatta, la unua prezidento de la lando, decidis ke ĝi fariĝu la nacia devizo de Kenjo post ĝia sendependiĝo[165]. Ĝi poste estis la nomo de doktrino kaj de politika interhelpa komunuma movado[165]. |
Kipro | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kipro difinas neniun devizon[166]. | ||
Kirgizio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kirgizio, en sia artikolo 11 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[167]. | ||
Kiribato | Te Mauri te Raoi ao te Tabomoa | kiribata | Sano, Paco kaj Prospero | Tiu frazo estas skribita en la Blazono de Kiribato ekde la sendependiĝo de la lando en 1979[168]. Krom la devizo, kiu ŝanĝis je la sendependiĝo, la blazono restis same ekde sia adopto en 1937, kiam Kiribato estis parto de la brita Imperio[168]. La malnova devizo estis "Maaka te Atua Karinea te Uea", kiribata traduko el la angla "Fear God Honour the King" (Timu Dion, Honoru la Reĝon)[168]. |
Kolombio | Libertad y orden | hispana | Libereco kaj ordo | Tio estas la oficiala devizo, aperanta sur la Blazono de Kolombio, kreita per la leĝo de la 3a majo 1834 kaj la dekreto 861 de 1924[169]. |
Komoroj | Unité - Solidarité - Développement | franca | Unueco - Solidareco - Disvolviĝo | Artikolo 9 de la konstitucio[170]. |
Kostariko | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kostariko difinas neniun devizon[171],[172]. La frazo "Pura vida" (Pura vivo hispane) estas fama diraĵo en Kostariko[173] kaj estas fojfoje vidita kiel neformala devizo de kostarikanoj aŭ de Kostariko[174],[175]. Disvastiĝinta en la lando dum la 1970aj jaroj, ĝi devenus de meksika filmo "Pura Vida" de Gilberto Martínez Solares publikigita en 1956[173],[176]. Tiu frazo, kiu simbolas bonfarton, simplecon aŭ plezuron vivi, povas ankaŭ esti uzita por atesti sian kontenton, konsenton aŭ kiel "saluton!"[173],[174]. Ĝi inter alie utilis por simboli la landon aŭ kiel slogano de pluraj naciaj turismaj kampanjoj ekde la jaroj 1990aj[173]. | ||
Kroatio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kroatio, en sia artikolo 11 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[177]. | ||
Kubo | ¡Patria o Muerte, Venceremos! (neoficiala) | hispana | Patrio aŭ Morto, ni Venkos! | Nek la konstitucio de Kubo, en sia artikolo 2 pri naciaj simboloj, nek la leĝo pri naciaj simboloj difinas devizon[178],[179]. Tiu frazo estas fama citaĵo de Fidel Castro[180]. Ĝin li prononcis unuafoje en 1960 dum funebra ceremonio omaĝe al la homoj kiuj mortis pro la eksplodo de la ŝipo La Coubre[181],[182], poste tiun frazon li diris fine de ĉiuj siaj diskursoj[180]. Ĝi ankaŭ estas skribita sur la moneroj de kuba peso[183]. |
Kukinsuloj | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kukinsuloj, en sia artikolo 76 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[184]. | ||
Kuvajto | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Kuvajto, en sia artikolo 5 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[185]. Ĝi tamen, en sia artikolo 7, citas "العدل والحرية والمساواة" (al-'adl wal-hurriyat wal-musawa), kiu signifas "Justeco, Libereco kaj Egaleco" arabe, kiel fundamenton de la socio[185]. | ||
Laoso | ສັນຕິພາບ ເອກະລາດ ປະຊາທິປະໄຕ ເອກະພາບ ວັດທະນາຖາວອນ (Santiphab ekalad pasathipatai ekaphab vadtha na thauaon) | laŭa lingvo | Paco, Sendependo, Demokratio, Unueco kaj Prospero | Tiuj vortoj estas skribitaj sur la Blazono de Laoso, laŭ la artikolo 111 de la konstitucio[186]. |
Latvio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Latvio, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[187],[188]. La devizo "Tëvzemei un Brïvïbai" ("Por Patrio kaj Libereco" latve) estas skribita sur la bazo de la monumento de Libereco en Rigo, kiu estas grava monumento de Latvio[188]. Tiujn vortojn elektis Kārlis Skalbe, latva verkisto kaj politikisto, en 1931[189]. | ||
Lesoto | Khotso, Pula, Nala | sota | Paco, Pluvo, Prospero | La devizo estas skribita en la blazono de Lesoto ekde ĝia sendependiĝo en 1966[190]. La unua blazono en 1951 de la tiama Basutolando, kolonio de la brita Imperio, surhavis la sotan devizon "Khotso Ke Nala" (Paco Estas Prospero)[190]. |
Libano | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Libano, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[191]. Sur la emblemo de libana armeo estas skribita la frazo "شرف – تضحية – وفاء" (Sharaf - tadhiya - wafaa), kiu signifas "Honoro - Sinofero - Lojaleco" arabe[192]. | ||
Liberio | The love of liberty brought us here | angla | La amo pri libereco kondukis nin ĉi tien | Tio estas la devizo skribita sur la blazono de Liberio[193]. |
Libio | Neniu nacia devizo | En 2022, 2 registaroj kunekzistas en Libio: Registaro de Nacia Unueco, agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Registaro de Nacia Stabileco, subtenata de la libia parlamento kaj de la libia nacia armeo. Ambaŭ havas sian propran blazonon, neniu el ili surhavas devizon. La devizo "الحرية والعدالة والديمقراطية (al-huriya, al-'adâla, al-dimuqratia), kiu signifas "Libereco, Justeco, Demokratio" arabe, estis tiu, kiu aperis en la retejo de la Nacia Transira Konsilio, kreita en 2011 dum la unua libia enlanda milito kaj kiu rolis kiel transira registaro post la falo de la reĝimo de Muamar Kadafi ĝis 2012[194],[195].La unua provizora konstitucia deklaro de Libio en 2011, en siaj artikoloj 2 kaj 3 pri naciaj simboloj, difinis neniun devizon[196]. | ||
Liĥtenŝtejno | Für Gott, Fürst und Vaterland (neoficiala) | germana | Por Dio, Princo kaj Patrio | La konstitucio de Liĥtenŝtejno difinas neniun devizon[197], same kiel la blazono de Liĥtenŝtejno[198]. La frazo "Für Gott, Fürst und Vaterland" estas fama en la lando kaj estas ofte vidita kiel ĝia devizo[199]. Tiuj vortoj estas kantitaj en la nacia himno Oben am jungen Rhein[200]. Kaj tiu devizo estas tradicie celebrita per artfajraĵo dum la nacia tago, la 15an aŭgusto[201],[202]. |
Litovio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Litovio, en sia artikoloj 15 kaj 16 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[203],[204]. La frazo "Vienybė težydi" ("Unueco floru" litove) estas la lasta verso de la nacia himno Tautiška giesmė[205]. | ||
Luksemburgo | Mir wëlle bleiwe wat mir sinn | luksemburga | Ni volas resti kio ni estas | La frazo venas de la kanto De Feierwon (la fajro-ĉaro), verkita en 1859 de la poeto Michel Lentz, por inaŭgurado de la stacidomo de Luksemburgo kaj de la unua fervojo de la lando[206],[207]. Li ankaŭ verkis la kanton Ons Heemecht (Nia patrio), kies unua kaj lasta strofoj konsistigas la nacia himno de Luksemburgo[206]. |
Madagaskaro | Fitiavana, Tanindrazana, Fandrosoana | malagasa | Amo, Patrio, Progreso | Artikolo 4 de la konstitucio de Madagaskaro[208]. |
Malajzio | Bersekutu Bertambah Mutu | malaja | Unueco plifortigas nin | Tio estas la devizo skribita sur la blazono de Malajzio, per la latina alfabeto kaj la javia skribo (malaja variaĵo de la araba alfabeto)[209]. Unuecon, ĉefe tiun rilate al la etna diverso en la malajza socio, omaĝis la "Rukun Negara" (naciaj principoj), kreitaj dum la interetnaj tumultoj de 1969 en Malajzio[210]. |
Malavio | Unity and freedom | angla | Unueco kaj libereco | Tio estas la devizo skribita sur la blazono de Malavio, laŭ la aldonaĵo 1, parto 2, de la leĝo de 1967 pri la flago, blazono kaj protektitaj nomoj[211]. |
Maldivoj | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Maldivoj, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[212],[213]. | ||
Malio | Un Peuple - Un But - Une Foi | franca | Unu Popolo - Unu Celo - Unu Fido | Artikolo 25 de la konstitucio de Malio[214]. |
Malto | Virtute et constantia | latina | Per kuraĝo kaj konstanteco | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Malto inter 1964 kaj 1975[215],[216]. Tradicia devizo de la lando[217], ĝi fariĝis la oficiala devizo de la nacia ordeno pri merito[218]. |
Maroko | الله ؛ الوطن ؛ الملك (Allāh, Al-Waṭan, Al-Malīk) | araba | Dio, la Patrio, la Reĝo | Artikolo 4 de la konstitucio de Maroko[219]. |
Marŝala Insularo | Jepilpilin ke ejukaan | marŝala | Sukceso per komuna strebo | Tio estas la devizo skribita sur la sigelo de Marŝala Insularo, laŭ la aldonaĵoj 1 kaj 2 de la leĝo de 1992 pri la sigelo de Marŝala Insularo[220]. |
Maŭricio | Stella Clavisque Maris Indici | latina | La Stelo kaj la Ŝlosilo de Hinda Oceano | La devizo estas skribita sur la blazono de Maŭricio[221]. |
Maŭritanio | Honneur, Fraternité, Justice | franca | Honoro, Frateco, Justeco | Artikolo 9 de la konstitucio de Maŭritanio[222]. |
Meksiko | La Patria es Primero (neoficiala) | hispana | La Patrio Unue | La konstitucio de Meksiko, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[223],[224]. La frazon "La Patria es Primero" diris en 1817 Vicente Guerrero al siaj oficiroj dum la Meksika Milito de Sendependeco[225]. De 1971 ĝi estas skribita per oraj literoj ene de la senato, de la supera kortumo, de la nacia palaco kaj sur la honormuro de la Ĉambro de Deputitoj de Meksiko[226]. |
Moldavio | Limba noastra-i o comoara (neoficiala) | rumana | Nia lingvo estas trezoro | Nek la deklaro pri sendependiĝo de 1991, nek la konstitucio de Moldavio, en sia artikolo 12 pri la naciaj simboloj, difinas devizon[227]. Tiu frazo estas la unua verso de la poemo Limba noastră, verkita en 1917 de Alexei Mateevici. La strofoj 1, 2, 5, 8 kaj 12 konsistigas la nacian himnon de Moldavio ekde ĝia sendependiĝo[228]. |
Monako | Deo juvante | latina | Per la helpo de Dio | Tio estas la devizo skribita sur la moneroj kaj la blazono de Monako[229]. Ĝi origine estis la devizo de Lamberto Grimaldi, kiu regis la landon inter 1454 kaj 1494[230]. Certiginte la protekton fare de la reĝlando de Francio kaj de Savojo, li sukcesis daŭrigi la regon fare de la dinastio Grimaldi super Monako, kiun antaŭe minacis la Duklando de Milano kaj la Ĝenova Respubliko[231]. |
Mongolio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Mongolio, en sia artikolo 12 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[232]. | ||
Montenegro | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Montenegro, en sia artikolo 4 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[233]. "Da je vječna Crna Gora" ("Estu eterna Montenegro" montenegre) estas famaj vortoj el la nacia himno de Montenegro Oj, svijetla majska zoro, ili estas ofte uzitaj kiel politika slogano[234]. | ||
Mozambiko | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Mozambiko, en sia artikolo 13 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[235]. | ||
Namibio | Unity, Liberty, Justice | angla | Unueco, Libereco, Justeco | La devizo estas skribita sur la blazono de Namibio, laŭ la aldonaĵo 1, parto A, de la leĝo pri naciaj simboloj[236]. |
Nauro | God's will first | angla | La volo de Dio unue | Aldonaĵo 2 de la leĝo de 2018 pri naciaj simboloj[237]. |
Nederlando | Je maintiendrai | franca | Mi konservos | Skribita sur la blazono de Nederlando[238], ĝi estas la devizo de la nuna reĝa familio de Nederlando: la dinastio Oranje-Nassau, ekita de Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau[239]. Ĝi origine estis tiu de la franca princo Filiberto de Ŝalono el la urbo Orange, kies devizo estis "Je maintiendrai Chalon" ("Mi konservos Ŝalonon" france)[239]. Ne havante idojn, li transdonis sian devizon kaj siajn titolojn al sia nevo Renato de Ŝalono. Ĉar ankaŭ li ne havis idojn, li transdonis la devizon kaj titolojn al sia kuzo Vilhelmo de Nassau, kiu tiel fariĝos Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau. La devizo tiam fariĝis "Je maintiendrai Nassau" ("Mi konservos Nassau-on" france) kaj poste nur "Je maintiendrai"[239]. Ĝin aldonis la reĝo Vilhelmo la 1-a de Nederlando en 1815 al la ĵus kreita Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj[240],[241]. |
Nepalo | जननी जन्मभूमिश्च स्वर्गादपि गरीयसी (Janani janmabhoomischa swargadapi gariyasi) | sanskrito | Patrino kaj patrio valoras pli ol ĉielo | Tio estas la devizo skribita, per la skribsistemo Nagario, sur la emblemo de Nepalo, laŭ la artikolo 9 (subaĵo 2) kaj la aldonaĵo 3 de la konstitucio de Nepalo[247]. La frazo devenas de Ramajano, sakra teksto de hinduismo[248]. |
Niĝerio | Unity and Faith, Peace and Progress | angla | Unueco kaj Fido, Paco kaj Progreso | Artikolo 15 de la konstitucio de Niĝerio[249]. |
Niĝero | Fraternité, Travail, Progrès | franca | Frateco, Laboro, Progreso | Artikolo 1 de la konstitucio de Niĝero[250]. |
Nikaragvo | En Dios Confiamos (neoficiala) | hispana | Dion ni fidas | La konstitucio de Nikaragvo, en sia artikolo 13 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[251],[252]. La frazo "En Dios Confiamos" estas skribita sur ĉiuj moneroj de Nikaragvo ekde 1912[253],[254]. |
Niuo | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Niuo, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[255],[256]. | ||
Nord-Koreio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Nord-Koreio, en siaj artikoloj 169 ĝis 172 de la ĉapitro 7 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[257]. La devizo "이민위천" (Popolo estas mia Dio koree) estas citita en ĝia antaŭparolo kiel "devizo de Prezidento Kim Il-sung kaj de Estro Kim Ĝong-il"[257]. En la retejo Naenara, oficiala informretejo de Nord-Koreio, "Suvereneco, Paco kaj Amikeco" estas plurfoje cititaj kiel "la fundamenta idealo de lia eksterlanda politiko kaj la principo de liaj eksterlandaj agoj"[258]. | ||
Nord-Makedonio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Nord-Makedonio, en sia artikolo 5 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[259]. | ||
Norvegio | Alt for Norge | norvega | Ĉio por Norvegio | Tio estas la devizo de la nuna reĝo de Norvegio Harald la 5-a, kiu adoptis ĝin post sia surtroniĝo la 17-an de januaro 1991[260]. Ĝi jam antaŭe estis tiu de lia patro Olavo la 5-a kaj de lia avo Haakon la 7-a. La sama devizo aperas sur la moneroj de 10 norvegaj kronoj[261]. |
Nov-Zelando | Neniu nacia devizo | Nov-Zelando nuntempe ne havas devizon[262]. La blazono de Nov-Zelando inter 1911 kaj 1956 surhavis la devizon "Onward" ("antaŭen" angle)[263]. | ||
Omano | Neniu nacia devizo | La fundamenta leĝo de Omano, en sia artikolo 4 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[264],[265]. | ||
Orienta Timoro | Unidade, acção, progresso | portugala | Unueco, ago, progreso | Tio estas la devizo skribita sur la nacia blazono, laŭ la leĝo pri naciaj simboloj[266],[267]. |
Pakistano | ایمان، اتحاد، نظم (Īmān, Ittiḥād, Naẓm) | urdua | Fido, Unueco, Disciplino | Tio estas la devizo skribita sur la emblemo de Pakistano[268]. Tiujn vortojn diris Muhammad Ali Jinnah, unua reganto de Pakistano. Ili estas tradicie viditaj kiel la fundamentaj principoj de Pakistano[269]. |
Palaŭo | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Palaŭo difinas neniun devizon[270],[271]. | ||
Palestino | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Palstino, same kiel ĝia blazono, difinas neniun devizon[272],[273]. | ||
Panamo | Pro Mundi Beneficio | latina | Por la Bono de la Mondo | La devizo estas skribita sur la blazono de Panamo, laŭ la artikolo 4 de la leĝo 34 de 1949 (redaktita de la leĝo 2 de 2012) pri naciaj simboloj[274]. |
Papuo-Nov-Gvineo | Unity in diversity | angla | Unueco en diverso | [275] |
Paragvajo | Paz y Justicia | hispana | Paco kaj Justeco | La devizo aperas sur la reverso de la blazono de Paragvajo kaj ankaŭ sur tiu de la flago de Paragvajo[276]. |
Peruo | Firme y feliz por la unión (neoficiala) | hispana | Firma kaj feliĉa per unueco | La konstitucio de Peruo, en sia artikolo 49 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[277],[278],[279]. La devizo "Firme y feliz por la unión" estas tradicie vidita kiel la devizo de la lando, kaj estas ofte citita dum oficialaj diskursoj[280],[281]. Ĝi aperis sur la moneroj de 1825[282], kiuj estis la unuaj surhavinte la frazon "República Peruana" (Perua Respubliko)[283], kaj sur la moneroj de perua suno inter 1863 kaj 1935[284]. |
Pollando | Bóg, Honor i Ojczyzna (neoficiala) | pola | Dio, Honoro kaj Patrio | La Konstitucio de Pola Respubliko, en sia artikolo 28 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[285].Tiu devizo unue estis tiu de pola armeo[286]. Post la reesto de Pollando en 1918, la Dua Pola Respubliko elektas la devizon "Honor i Ojczyzna" ("Honoro kaj Patrio" pole) kiel tiun de sia armeo[287]. Ĝi originus de la devizo "Honneur et Patrie" ("Honoro kaj Patrio" france) de la franca ordeno Honora legio, kreita de Napoléon Bonaparte, kaj estus alveninta al Pollando danke al liaj polaj legioj[288].La vorto "Bóg" (Dio) estus poste aldonita en 1943 de la pola ekzila registaro[289].Post la dua mondmilito la reĝimo de la Pola Popola Respubliko anstataŭigis ĝin per "Za naszą Ojczyznę Polską Rzeczpospolitą Ludową" ("Por nia Patrio, Pola Popola Respubliko")[290].Post la falo de la komunista reĝimo, la armeo de la nuna Respubliko reprenis sian malnovan devizon en 1993[286]. |
Portugalio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Portugalio, en sia artikolo 11 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[291],[292]. La devizo "Esta é a ditosa Pátria minha amada" ("Tio estas mia amata beata Patrio" portugale) estas skribita sur la flago de portugala armeo[293]. Ĝi devenas de la nacia epopeo La Luzidoj verkita de Luís de Camões en 1572[294]. | ||
Respubliko Kongo | Unité, Travail, Progrès | franca | Unueco, Laboro, Progreso | Artikolo 4 de la konstitucio[295]. |
Ruando | Ubumwe, Umurimo, Gukunda Igihugu | ruanda | Unueco, Laboro, Patriismo | Artikolo 9 de la konstitucio[296]. |
Rumanio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Rumanio, en sia artikolo 12 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[297],[298]. La devizo "Nihil sine Deo" ("Nenio sen Dio" latine) estis skribita sur la blazono de la Rumanaj Princlandoj inter 1867 kaj 1881 kaj poste tiu de la Reĝlando de Rumanio inter 1881 kaj 1947[299]. En 1948 tiun devizon forigis la komunista reĝimo[299]. | ||
Rusio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Rusio, en sia artikolo 70 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[300],[301]. La devizo "Пролетарии всех стран, соединяйтесь! (Proletarii vsekh stran, soyedinyaytes!): "Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!", ruse, estis skribita sur la blazono de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko inter 1918 kaj 1991[302], kaj ankaŭ sur tiu de Sovetio en pluraj lingvoj. La frazo devenas de la Manifesto de la Komunista Partio de 1848 verkita de Karl Marx kaj Friedrich Engels[303]. | ||
Salomonoj | To lead is to serve | angla | Regi estas servi | Tio estas la devizo skribita sur la blazono de la Salomonoj[304]. |
Salvadoro | Dios, Unión, Libertad | hispana | Dio, Unueco, Libereco | La devizo estas skribita sur la nacia blazono, kiu aperas en la flago de Salvadoro[305]. Publikaj konstruaĵoj pendigas variaĵon de tiu flago sur kiu la devizo estas skribita per oraj literoj[305]. Ĝi ankaŭ aperas malsupre de la paĝoj de ĉiuj oficialaj komunikoj[305]. |
Samoo | Faavae i le Atua Samoa | samoa | Dio estu la fundamento de Samoo | Tio estas la devizo skribita sur la sigelo kaj blazono de Samoo, laŭ la aldonaĵo de la leĝo de 1973 pri la sigelo kaj blazono de Samoo[306]. |
Sankta-Kito kaj Neviso | Country Above Self | angla | La Lando Super Memo | Tio estas la devizo skribita sur la nacia blazono[307]. |
Sankta Lucio | The Land, The People, The Light | angla | La Lando, La Popolo, La Lumo | Tio estas la devizo skribita sur la nacia blazono[308]. |
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj | Pax et justitia | latina | Paco kaj justeco | Tio estas la devizo skribita sur la nacia blazono ekde 1871[309]. |
San-Marino | Libertas | latina | Libereco | Tio estas la devizo skribita sur la blazono kaj la flago de San-Marino[310]. |
Santomeo kaj Principeo | Unidade, Disciplina, Trabalho | portugala | Unueco, Disciplino, Laboro | Tio estas la devizo skribita sur la blazono de Santomeo kaj Principeo[311],[312]. |
Sauda Arabio | لَا إِلٰهَ إِلَّا ٱلله مُحَمَّدٌ رَسُولُ ٱلله (lā ʾilāha ʾillā llāh muḥammadun rasūlu llāh) | araba | Ne estas plia dio ol Dio, Mahomedo estas la mesaĝisto de la Dio | Tiu frazo estas la konfeso de islama kredo (ŝahado). Ĝi estas skribita en la centro de la flago de Sauda Arabio, laŭ la artikolo 3 de ĝia fundamenta leĝo[313]. |
Sejŝeloj | Finis coronat opus | latina | La fino kronas la taskon | Tio estas la devizo skribita sur la Blazono de la Sejŝeloj, kaj difinita de la artikolo 3 de la konstitucio[314],[315]. |
Senegalo | Un Peuple - Un But - Une Foi | franca | Unu Popolo - Unu Celo - Unu Fido | Artikolo 1 de la konstitucio[316]. |
Serbio | Само Слога Србина Спасава (Samo Sloga Srbina Spasava) (neoficiala) | serba | Nur Konkordo Serbojn Savas | La konstitucio de Serbio, en sia artikolo 7 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[317]. Tio estas fama frazo en Serbio kiu ofte estis uzita kiel politika slogano[318]. Ĝin diris unue Jovan Dragasevic, ĝeneralo kaj verkisto, en sia poemo "Јека од гусала" (Jeka od gusala), laŭvorte "la sonoj de guzloj[319], serĉante signifon al la kvar "C" (el la cirila alfabeto) de la serba kruco, kiu aperas en la blazono de Serbio[320]. |
Sieraleono | Unity, Freedom and Justice | angla | Unueco, Libereco kaj Justeco | Artikolo 6 de la konstitucio[321]. |
Singapuro | Majulah Singapura | malaja | Antaŭen Singapuro | Tio estas la devizo skribita sur la blazono de Singapuro[322],[323], adoptita en 1959 post kiam ĝi sendependiĝis de Brita Imperio. Ĝi originas de la devizo "May Singapore Flourish!" ("Singapuro Floru!" angle), poste tradukita kiel "Biar-lah Singapura Untong" malaje kaj kiu fine fariĝis "Majulah Singapura" en 1940 sur la tiama blazono de la urbo[324]. Tio ankaŭ estas la nomo de la himno de Singapuro: Majulah Singapura[323]. Cetere, la kvin steloj de la blazono kaj de la flago de Singapuro bildigas la "5 idealojn de Singapuro": "demokratio, paco, progreso, justeco kaj egaleco"[323]. |
Sirio | وحدة ، حرية ، اشتراكية (Waḥdah, Ḥurrīyah, Ishtirākīyah) (neoficiala) | araba | Unueco, libereco, socialismo | La konstitucio de Sirio, en sia artikolo 6 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[325],[326]. Tiu devizo estas tiu de Baazo[327], la partio kiu regas Sirion ekde 1963. Ĝi originas de la 3 celoj de la partio laŭ ĝia fondinto Michel Aflak[327], kiuj aperas interalie en la emblemo de partio[328]. La devizo ankaŭ estas parto de la ĵuro de fideleco kiun lernejanoj deklamas ĉiusemajne. |
Slovakio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Slovakio, en siaj artikoloj 8 kaj 9 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[329]. | ||
Slovenio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Slovenio, en sia artikolo 6 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[330]. | ||
Somalio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Somalio, en sia artikolo 6 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[331]. | ||
Srilanko | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Srilanko, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[332],[333]. | ||
Sud-Afriko | !ke e: /xarra //ke (Unity in Diversity angle) | ǀxam | Unueco en Diverso | [334] |
Sudano | النصر لنا (An-Naṣr lanā) | araba | Venko estas nia | Tio estas la devizo skribita sur la emblemo de Sudano[335]. |
Sud-Koreio | 홍익인간 / 弘益人間 (Hong-ik In-gan) (neoficiala) | korea | Favoru la tutan homaron | Neniu nacia devizo estas difinita inter la naciaj simboloj de Sud-Koreio[336]. Tiu frazo, skribita "홍익인간" per hangul aŭ "弘益人間" per hanĝa, estas la nomo de la filozofio laŭ kiu Dangun estus fondinta kaj estrinta la unuan korean reĝlandon: Go-Joseon laŭ la korea mitologio[337]. Tial tiu frazo fojfoje estas vidita kiel nacia devizo de Sud-Koreio[337]. Ĝi ankaŭ estas citita en la artikolo 2 de la fundamento leĝo pri edukado, kiel fundamenta principo de la nacia eduksistemo[338]. |
Sud-Sudano | Justice, liberty, prosperity | angla | Justeco, libereco, prospero | Tio estas la devizo skribita en la sigelo kaj blazono de Sud-Sudano[339]. |
Surinamo | Justitia - Pietas - Fides | latina | Justeco - Pieco - Lojaleco | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Surinamo. Ĝi jam aperis en 1684 sur ĝia unua blazono, kiam Surinamo estis propraĵo de la Kompanio de Surinamo[340]. Ĝi ankoraŭ aperis sur la blazono de 1795 kiam la Kompanion alŝtatigis Batava Respubliko. Kiam Surinamo fariĝis kolonio de Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj en 1815, tiu blazono restis kvankam la malnova blazono estis daŭre uzita[340]. La devizo estis denove uzita en la blazono de 1954 kiam Surinamo aŭtonomiĝis, antaŭ ĝia sendependiĝo en 1975[340]. |
Svazilando | Siyinqaba | svazia | Ni estas la fortreso | Tio etas la devizo skribita en la blazono de Svazilando[341]. |
Svedio | För Sverige - I tiden | sveda | "Ĉiam por Svedio" aŭ "Por Svedio, en nia tempo" | Tio estas la devizo de la nuna reĝo de Svedio, Karolo la 16-a Gustavo[342]. |
Svislando | Unus pro omnibus, omnes pro uno | latina | Unu por ĉiuj, ĉiuj por unu | Laŭ raporto de la Svisa Federacia Tribunalo de 2003: "[Tiu devizo] ne havas leĝan aŭ konstitucian bazon. Ĝi havas historian bazon, kaj originas de la lukto de la prakantonoj, en 1291, kaj tial aludas la konfederacian solidarecon"[343]. |
Taĝikio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Taĝikio, en sia artikolo 3 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[344],[345]. | ||
Tajlando | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Tajlando, same kiel ĝiaj naciaj simboloj, difinas neniun devizon[346]. La konceptoj "ชาติ ศาสนา พระมหากษัตริย์" (chat, sasana, phra maha kasat), "Nacio, religio kaj reĝo" taje, estas ofte cititaj por difini tajlandan nacion aŭ identecon, kiujn enhavas la ideon "Khwampenthai" ("Tajlandaneco" taje) enkondukita de la reĝo Rama la 6-a komence de la 20a jarcento[347],[348]. | ||
Tanzanio | Uhuru na Umoja | svahila | Libereco kaj Unueco | Tio estas la devizo skribita sur la blazono de Tanzanio[350]. |
Togolando | Travail - Liberté - Patrie | franca | Laboro - Libereco - Patrio | Artikolo 2 de la konstitucio[351]. |
Tongo | Ko e 'Otua mo Tonga ko hoku tofi'a | tonga | Dio kaj Tongo estas mia heredo | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Tongo ekde 1875[352]. |
Trinidado kaj Tobago | Together we aspire, together we achieve | angla | Kune ni aspiras, kune ni sukcesas | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Trinidado kaj Tobago[353]. Ĝin elektus Eric Williams, ĉefministro de la lando kiam ĝi sendependiĝis en 1962[354]. |
Discipline, Production, Tolerance | Disciplino, Produktado, Toleremo | Tiuj principoj estas difinitaj kiel la "naciaj motoj"[355],[356]. Ili originas de diskurso de Eric Williams antaŭ kunveno de junuloj la 30-an de aŭgusto 1962, antaŭtago de sendependiĝo[357]. "Miscerique probat populos et fœdera jungi" ("Li aprobas ke popoloj miksiĝas kaj interligas per traktadoj" latine) estis la devizo skribita en la blazono de Trinidado kaj Tobago inter 1889 kaj 1962 kiam ĝi estis parto de la Brita Imperio[358]. Citaĵo el Eneado de Vergilio[359], ĝin elektus kiel devizon Ralph Abercromby, brita generalo kiu prenis Trinidado el la Hispana Imperio en 1797[358]. | ||
Tunizio | حرية، كرامة، عدالة، نظام (Ḥoṛiya, Kaṛama, 'Adāla, Niẓam) | araba | Libereco, Digno, Justeco, Ordo | Artikolo 4 de la konstitucio[360]. |
Turkio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Turkio, en sia artikolo 3 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[361]. Tamen, kelkaj famaj frazoj estas fojfoje viditaj kiel naciaj devizoj. La frazo "Yurtta sulh, cihanda sulh" ("Paco en la lando, paco en la mondo" turke), dirita en 1931 de Mustafa Kemal Atatürk, estas la fundamenta principo de la ekstera politiko de Turkio[362], kaj ĝin citas la antaŭparolo de la nuna konstitucio[361]. | ||
Turkmenio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Turkmenio, en sia artikolo 22 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[365]. La slogano "Khalk, Watan, Türkmenbaşy" ("Popolo, Patrio, Patro de turkmenoj" turkmene) estis disvastigita en Turkmenio dum la 1990aj jaroj de la prezidanto Saparmyrat Nyýazow, "Türkmenbaşy" estante la titolo kiun li donis al si. Ĝi estis uzita kiel nacia devizo kaj politika doktrino dum lia regado[366],[367]. | ||
Tuvalo | Tuvalu mo te Atua | tuvala | Tuvalo por Dio | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Tuvalo ekde 1976[368]. Tio ankaŭ estas la nomo de la nacia himno. Kiam Tuvalo estis parto de la Brita Imperio, en ĝia blazono estis skribita "Mataku i te Atua Fakamamalu ki te Tupu" ("Timu Dion, honoru la reĝon" tuvale)[168]. |
Ugando | For God and My Country | angla | Por Dio kaj Mia Lando | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Ugando, laŭ la aldonaĵo (parto 2) de la leĝo de 1962 pri la flago kaj blazono[369]. |
Ukrainio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Ukrainio, en sia artikolo 20 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[370]. | ||
Unuiĝinta Reĝlando | Dieu et mon droit | franca | Dio kaj mia rajto | Tio estas la devizo skribita sur la Blazono de Unuiĝinta Reĝlando, sur kiu ankaŭ aperas la devizo de la ordeno de la Ĝartero: Honi soit qui mal y pense ("Honton al tiu, kiu pensas malbonon" malnovfrance)[371]. Skotlando uzas variaĵon de tiu blazono kiu anstataŭe surhavas la devizon "In defens", kiu estas mallongigo de "In my defens God me defend" ("Por mia defendo Dio min defendu" angle), kaj ankaŭ la devizon de la ordeno de la Kardo: "Nemo me impune lacessit" ("Neniu min senpune incitas" latine)[371]. |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, en sia artikolo 5 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[372]. | ||
Urugvajo | Libertad o muerte | hispana | Liberecon aŭ morton | Tio origina estis la devizo skribita sur la flago de la Tridek Tri Orientanoj[373], t.e la homoj kiuj ekis la popolribelon de 1825 en la Orienta Provinco kontraŭ la Brazila Imperio. Tiu teritorio unue fariĝis parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata antaŭ sendependiĝi en 1828 kun la nuna oficiala nomo "Orienta Respubliko de Urugvajo". Tiu flago hodiaŭ estas unu el la tri oficialaj flagoj de Urugvajo kun la nacia flago kaj la Flago de Artgas[373],[374]. Similaj vortoj aperas plurfoje en la nacia himno "Orientales, la Patria o la tumba", verkita en 1833 de Francisco Acuña de Figueroa[373]. |
Usono | In God We Trust | angla | Dion ni fidas | Tio estas la oficiala devizo de la lando. Ĝin difinis la kongresa leĝo n°851 de la 84a usona kongreso la 30an julio 1956[375]. |
E pluribus unum | latina | El pluraj unu | Tio estas la devizo skribita sur la antaŭa flanko de la granda sigelo de Usono ekde 1782, ĝi aludas la unuiĝon de la dek tri kolonioj kiu naskis Usonon en 1776[376]. Pro tio ĝi aperas en la oficialaj dokumentoj kaj sur ĉiuj moneroj de la lando[377]. | |
Uzbekio | Neniu nacia devizo | La konstitucio de Uzbekio, en sia artikolo 5 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[378],[379]. "Oʻzbekiston, kelajagi buyuk davlat" ("Uzbekio, granda ŝtato de estonteco" uzbeke) estas fama slogano de Islom Karimov, prezidento de Uzbekio de 1990 ĝis lia morto en 2016[380]. | ||
Vanuatuo | Long God yumi stanap | bislama | Ni staras antaŭ Dio | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Vanuatuo, laŭ la leĝo pri la ŝtataj flago kaj blazono de 1980[381]. |
Vatikanurbo | Neniu nacia devizo | La Fundamenta leĝo de la Vatikano, en sia artikolo 20 pri ŝtataj simboloj, difinas neniun devizon[382],[383]. "Miserando atque eligendo" ("Mizerikorde Li elektas" latine) estas la devizo de Francisko, la nuna papo kaj monarko de Vatikano[384]. | ||
Venezuelo | Dios y Federación (neoficiala) | hispana | Dio kaj Federacio | La Konstitucio de Venezuelo de 1999, en sia artikolo 8 pri naciaj simboloj, difinas neniun devizon[385],[386]. Tiu devizo origine estis tiu de la federaciistoj dum la Federacia milito (1859-1863) en kiu ili batalis kontraŭ la subtenantoj de la centra registaro, kiun ili akuzis pri monopoligo de la potenco malavantaĝe de la provincoj[387]. En 1864 post la venko de la federaciistoj, la devizo estis oficiale adoptita kaj skribita en la blazono de Venezuelo[388], antaŭ esti anstataŭigita de la nomo de la lando en 1930. |
Vjetnamio | Độc lập, tự do, hạnh phúc | vjetnama | Sendependo, libereco, feliĉo | Tiujn principojn citas la dua frazo de la antaŭparolo de la konstitucio[389]. Ili formas devizon kiu aperas supre de ĉiuj oficialaj dokumentoj apud "Socialista Respubliko de Vjetnamio", la oficiala nomo de la lando[390]. Ĝi originas de de la deklaro pri sendependiĝo de Vjetnamo esprimita de Hồ Chí Minh en 1945[391]. |
Zambio | One Zambia, One Nation | angla | Unu Zambio, Unu Nacio | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Zambio, laŭ la artikolo 6 de la konstitucio[392],[393]. |
Zimbabvo | Unity - Freedom - Work | angla | Unueco - Libereco - Laboro | Tio estas la devizo skribita en la blazono de Zimbabvo, laŭ la leĝo de 1971 pri la blazono[394]. |
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des devises nationales en la franca Vikipedio.