El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 11-a de julio estas la 192-a tago de la jaro (la 193-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 173 tagoj restas.
Je la 11-a de julio okazis, interalie:
212 : Romia imperiestro Karakalo eldonis edikton Constitutio Antoniniana , atribuanta al ĉiuj liberaj loĝantoj de la Romia Imperio rajtojn de la romiaj civitanoj 472 : Romia imperiestro Antemio estis kaptita en Antikva baziliko Sankta Petro kaj mortigita813 : Leono la 5-a la Armena ektronis en Bizanca imperio 911 : Franka reĝo Karlo la 3-a kaj Rollo , estro de vikingoj , finaranĝis la traktaton de Saint-Clair-sur-Epte 1276 : Hadriano la 5-a iĝis papo1302 : Batalo de la oraj spronoj - apud Kortrejko flandra popola infanterio venkis la francan kavalerion , kio estis priskribita en la romano La Leono de Flandrujo 1346 : Karolo la 4-a iĝis reĝo de Germanio1405 : Ĉina admiralo Ĉeng He eknavigis direkte al Afriko - fronte de la ŝiparo de pli ol 200 ŝipoj kaj preskaŭ 28 mil maristoj komencis marajn ekspediciojn dum kiuj ĉinoj esploris Sud-Orientan Azion , azian flankon de la Hinda Oceano , Persan Golfon kaj orientan flankon de Afriko 1412 : Tri junuloj estis ekzekutitaj sur la Malnovurba Placo en Prago - la reĝo Venceslao mem riproĉis al ili ribelon kontraŭ la vendo de indulgencoj , anoncitaj de la papo , Jan Hus diskutis pri liberigo de la junuloj ĉe la urbodomo , sed vane. Post ĉi tiu okazaĵo, la rilatoj inter ili malboniĝis.1496 : Grandprinclando Litovio : urbo Grodno ricevis magdeburgan juron 1533 : Reĝo de Anglio Henriko la 8-a estis ekskomunikita , papo Klemento la 7-a deklaris, ke lia geedzeco kun Katerina de Aragono validas - la reĝo divorcis kaj edziĝis al Anne Boleyn , rilatoj inter Anglikana Eklezio kaj Vatikano estis rompitaj1576 : Angla ekspedicio de Martin Frobisher malkovris Gronlandon 1616 : Fondinto de Kebeko Samuel de Champlain revenis al Kebekio 1619 : Nifo : laŭ la kroniko, "fajra mueleja rado " traflugis super la ĉeĥa vilaĝo Jimramov, apud Distrikto Žďár nad Sázavou en Moravio 1655 : Dum la milito inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Rusa carlando la rusa armeo konkeris Minskon 1657 : Sveda diluvo kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: pola -tatara venko en batalo de Magierów (nun en Lviva provinco )1700 : Prusa Akademio de Sciencoj estis fondita en Berlino 1705 : En katedralo de Polock caro Petro la Granda mortigis 5 monaĥojn de bizanca rito 1776 : Angla velisto kaj esploristo James Cook ekiris la trian vojaĝon - murdita sur Havajaj Insuloj 1783 : Akademio de Sciencoj de Francio forĵetis projekton de vaporŝipo kiel malmulte promesan1798 : Usona Marinfanteria Korpuso reestablita post ties malfondo post la Usona Milito de Sendependeco 1801 : Franca astronomo Jean-Louis Pons malkovris sian unuan kometon - dum sekvaj 27 jaroj pluajn 36, pli ol iu ajn en la historio1804 : Vicprezidento de Usono Aaron Burr en duelo pafmortigis fondinton de Federalista Partio Alexander Hamilton 1810 : Aŭstraliano malkovris Makvoran Insulon 1833 : Noongar-batalanto Jagan, serĉata de blankaj koloniistoj en Okcidenta Aŭstralio , estis mortigita, iĝante simbolo de maljusta kaj foje brutala traktado de la indiĝenaj aŭstralianoj flanke de koloniaj setlantoj1848 : En Londono estis inaŭgurita kapostacio Stacidomo Waterloo 1859 : Rezulte de la Traktato de Villafranca , Francio kaj Aŭstrio decidis ĉesigi la Duan Italan Militon de Sendependeco 1889 : Limpaseja kun Usono urbo Tijuana fondiĝis en Meksiko 1890 : Unua politika voĉdonado en Japanio 1893 : Japano Mikimoto Kokichi ekbredis unuan perlon 1899 : Itala firmao Fiat establiĝis en Torino 1901 : Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Romo Unua Mondmilito 1919 : Okhora labortago kaj liberaj dimanĉoj ekvalidis en Nederlando 1920 : Soveta-Pola Milito : militiranta al Okcidenta Eŭropo Ruĝa Armeo eniris Minskon 1921 : Ruĝa Armeo sub preteksto de helpo al Damdin Suĥbataro okupis Mongolion 1921 : Partizana Irlanda Milito de Sendependeco finita (kontraŭ teroro de Brita Armeo )1921 : Iama prezidento de Usono William Howard Taft estis ĵurita kiel prezidanto de la Supera Kortumo de Usono , iĝante sola persono kiu iam ajn tenis ambaŭ poziciojn1922 : Kalifornio : en antaŭurbejo de Los-Anĝeleso ekfunkciis amfiteatro Hollywood Bowl 1927 : Tertremo super Granda Rifto mortigis en Palestino kaj Jordanio ĉirkaŭ 500 personojn, 700 vundigis1931 : Dua Pola Respubliko : majoro de infanterio Piotr Demkowski estis arestita de pola kontraŭspiona agentejo dum transdono de spionaĵoj al helpanto de soveta armea ataŝeo en Varsovio — ekzekutita1932 : Dispone de la pola prezidento oni enkondukis novan punan kodonDua Mondmilito 1940 : Germana okupado de Pollando : estro de Bydgoszcz -areo malpermesis al poloj eniron antaŭ la 10-a horo al foirhaloj kaj ĉiusemajnaj bazaroj ; Philippe Pétain iĝis "ĉefo de la franca ŝtato " post cedo de la ĝisnuna prezidento 1941 : 20-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio : nord-okcidente germanoj atingis regionon de Puŝkin , Opoĉka kaj Porĥov ; Batalo de Smolensko : falo de Vicebsko kaj la ĉirkaŭiro de sovetiaj trupoj apud Mahiljoŭ - germanoj establis geton en Vicebsko; apud supra Dnepro germanoj atingis Orŝa , en Ukrainio defendo de Kievo komencita; soveta registaro transdonis al la pola generalo Władysław Sikorski informon, ke en Sovetunio troviĝas ĉirkaŭ 20 mil internigitaj polaj soldatoj; germanoj komencis en Ponary (nun kvartalo de Vilno ) amasajn ekzekutojn de la loĝantaro de Vilno-regiono, ĉefe de poloj kaj judoj ; germanaj regopovoj forpelis el Lvovo ukrainan nacian registaron kaj Ukrainan Nacian Konsilion, kaj internigis membrojn de la registaro; en Lvovo estis arestita kaj baldaŭ murdita de ukraina polico Władysław Wisłocki, ĉefgardisto, bibliografo kaj redaktoro de la eldonejo Ossolineum ; brita-soveta ultimato al Irano pri forigo de germanoj el la lando; en Francio iniciate de Philippe Pétain kreiĝis t.n. Kontraŭbolŝevika Legio por batali kune kun germanoj en la orienta fronto; Mezoriento : germana 4-a Bomba Skadro atakis Port Said kaj Ismailia (Provinco Ismailija )1942 : Germana sekureca polico pafmortigis en Dmenin (proksime al Radomsko ) 11 polojn pro mortigo de germano, fare de nekonatoj; en Ĝenerala Gubernio aperis anonco pri protekto de rikoltoj , kiu antaŭvidis mortpunon pro jenaj, farotaj inter la 1-a de aŭgusto ĝis la 30-a de novembro 1942, agoj: detruo aŭ ŝtelo de agrikulturaj rikoltaĵoj kaj neliverado de altruditaj kontingentoj koncerne agrikulturajn kaj bredajn produktojn; Suda Pacifiko : ordono al japana 17-a Armeo ĉesigi agadon kontraŭ Nov-Zelando , Fiĝioj kaj Samoo 1943 : Sanga dimanĉo en Volinio (kulmino de t.n. Volinia masakro ): Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj la Ukraina Ribela Armeo , helpataj de ukrainaj vilaĝanoj, atakis 150 polajn vilaĝojn en Kovela, Goroĥiva, Volodimira kaj Lucka distriktoj murdinte ĉirkaŭ 8 mil polojn , kio komenciĝis de la vilaĝo Gurów, atakita ĉirkaŭ la 3-a horo matene, en kiu el 480 loĝantoj saviĝis nur 70 (julie oni organizis ĉirkaŭ 530 atakojn) - entute en Volinio -Orienta Galicio -Lublinio de 1939 ĝis 1947 pereis 130 mil poloj en 4 300 lokoj, venĝe 10-12 mil ukrainoj); pola poeto Zygmunt Rumel estis disŝirita de ĉevaloj fare de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj ; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Błonie frakasis germanan grupiĝon reprezaliantan lokan subteran movadon - oni rekonkeris arestitajn polojn; Varsovio : Organizaĵo Eta Sabotado "Wawer" surgluis 1 500 mortanoncojn pri generalo Władysław Sikorskil en la katastrofo de Ĝibraltaro ; Batalo ĉe Kursko : intensigo de bataloj laŭlonge de la ŝoseo Belogorsk -Obojanj ; Aliancana invado de Sicilio : italaj kaj germanaj trupoj atakis apud Gela (Provinco Kaltaniseto )1944 : Pola Subtera Ŝtato : generalo Tadeusz Komorowski ordonis al la Pola Enlanda Armeo aneksi en la regiono de Bjalistoko , antaŭ eniro de la Ruĝa Armeo , pli gravajn urbojn, en tio: Bjalistoko, Grodno , Vaŭkavisk , Zambrów kaj Ostrołęka ; soldatoj de Enlanda Armeo en Krakovo atencis kontraŭ ĉefo de SS en ĜG Wilhelm Koppe, kiu estis vundita kaj kelkaj germanaj gardistoj mortigitaj; taĉmento de EA el areo Radomsko atakis gardan taĉmenton de vlasovanoj — en la batalo pereis aŭ estis vunditaj 15; grupiĝo de EA kun Ruĝa Armeo konkeris Mejszagoła ; en Turkio troviĝis 546 polaj ekzilitoj ; Orienta Fronto : en Belorusio oriente de Minsko trupoj de la 3-a kaj 2-a Belorusaj Frontoj finis likvidon de ĉirkaŭita germana grupiĝo, kaptinte ĉ. 35 mil soldatojn1946 : Internacia Federacio de Manpilkado fondiĝis en Kopenhago 1947 : Liniŝipo "Prezidanto Warfield" transportanta elmigrantajn judojn forlasis de Sète Francion kun 4400 judoj surferdeke, pluvivantoj de la germanaj koncentrejoj - dum la vojaĝo al Palestino pasaĝeroj nomis la ŝipon "Exodus" , memore al vojaĝo de Moseo al la Sankta Lando 1950 : Pakistano aliĝis al Internacia Mona Fonduso 1960 : Franca Komunumo : Benino , Burkino kaj Niĝero sendependiĝis1960 : Ĉeĥoslovakio : membroj de Nacia Asembleo aprobis Socialisman Konstitucion kaj adoptis la novan nomon Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko . Samtempe ili tute ŝanĝis la blazonon spite al la reguloj de heraldiko .1960 : Romano To Kill a Mockingbird de Harper Lee aperis en Usono - perspektive de malgranda knabino montris etnajn konfliktojn en la Usona sudo en la 1930-aj jaroj, pro kiu la aŭtorino gajnis Premion Pulitzer 1962 : Unua transatlantika transmisio de satelita televido 1966 : La 8-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Anglio1971 : Ŝtatigo de kupro -minejoj en Ĉilio 1972 : Kubo membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo 1972 : En Rejkjaviko komenciĝis ŝakludo inter soveta ŝakmondĉampiono Boris Spasskij kaj usona pretendanto Bobby Fischer 1978 : Katalunio : 217 personoj pereis kaj 200 vundiĝis dum eksplodo de cisterno -kamiono apud kampadejo en urbo Alcanar1979 : Restaĵoj de usona kosmostacio Skylab falis sur Aŭstralion 1980 : Strikoj de Lublin : en Aviada Fabriko de la apudurba Świdnik fondiĝis Strika Komitato 1982 : En Madrido dum la Futbala Mondpokalo Italio venkis Okcidentan Germanion1987 : Metroo en Prago : oni malfermis stacion Skalka 1987 : Monda loĝantaro : laŭ UN loĝantaro de la mondo superis 5.000.000.000, danke al loĝanto de Zagrebo 1991 : Plena suna eklipso videbla i.a. sur Havajaj Insuloj 1995 : Bosnia Milito : serbaj trupoj okupis Srebrenica - masakro de Srebrenico komenciĝis, oni murdis ĉirkaŭ 8 mil bosnajn virojn2001 : Flughaveno en Nov-Orleano ricevis la nomon de Louis Armstrong 2002 : Maroka armeo aneksis senhoman Petroselan insulon kaŭzante unuan armitan konflikton kun Hispanio , konsiderata la unua milito komencita en la nova jarmilo 2003 : Hindilingva Vikipedio ekfunkciis2004 : Boris Tadić iĝis prezidento de Serbio 2006 : Microsoft finis teknikan apogon por la sistemoj Windows 98 kaj Windows Me 2006 : En serio de bombo -eksplodoj en trajnoj kaj fervojaj stacidomoj en la barata Mumbajo 209 personoj pereis kaj pli ol 800 vundiĝis2010 : Plena suna eklipso videbla sur Pacifika Oceano kaj en Sudameriko 2010 : En bomba atenco en la ĉefurbo de Ugando Kampalo 74 personoj pereis kaj 70 vundiĝis2013 : Inaŭguro de la Monumento de Volinia Masakro en Varsovio memore al la viktimoj de genocido de poloj fare de ukrainaj naciistoj, banderanoj kaj vilaĝanoj, armitaj per hakiloj , akraj forkegoj kaj 362 metodoj de torturoj 2014 : Konflikto en Orienta Ukrainio : apud urbo Roweńky en Luganska provinco separistoj pripafis per raketoj Grad kolumnon de unuoj de la 24-a Mekanigita Brigado de ukraina armeo - 19 soldatoj pereis, 93 vundiĝis2017 : Ĉeĥa tenisisto Karolína Plíšková iĝis unua tenisistino de la mondo2019 : Pola Instituto pri Nacia Memoro okaze de la Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko komunikis pri registrado de ĉ. 10000 amasaj mortokavoj - helpe de atestantoj kaj arkivoj - sur teritorio de Ukrainio , kies regopovoj de 2 jaroj malebligas ilian serĉon kun elterigado de la viktimoj2022 : NASA publikigis la unuan koloran foton faritan de Kosmoteleskopo James Webb , montrantan la segmenton de galaksiamaso malproksimigitan de 4,6 mld da lumjaroj de la Tero Invado de Rusio en Ukrainion 2022 : 138-a tago de la rusa agreso : Lastsemajne en incendio kaŭzita de rusa pripafo pereis 2 brazilanoj el Internacia Legio; laŭ oficejo pri serĉataj personoj plimulto de 7 200 perdiĝintaj soldatoj estas en rusa mallibero; Volodimir Zelenskij direktis al Verĥovna Rada leĝprojekton atribuantan al polaj civitanoj specialan statuson en Ukrainio; ĉefministro de Nederlando vizitis Buĉa kaj Irpin ; rusaj raketoj trafis komercan centron en Ĥarkivo mortigante ne malpli ol 3 personojn, 31 estis vunditaj; nomumita de Rusio gvidanto de arme-civila administrado de urbotipa loĝloko Velikij Burluk , en Ĥarkiva provinco , estis murdita en bomba atencoMondreago: Kremlo detranĉis gason al Germanio — Nord Stream ĉesis funkcii; Litovio enkondukas embargon al tranzito de laŭvicaj varoj al Kaliningrado ; Rusio produktas "patriotajn" cigaredojn 2023 : Pasinttge ukraina aviado atakis 15 grupiĝojn de rusoj ; en Berdjansko ukrainoj trafis hotelon , kie povus esti rusa generalo ; rusia armeo atakis per senpilotaj avidiloj celojn en Kievo kaj Odeso , plimulto estis paffaligitaj;Mondreago: usona Instituto pri Milit-Studoj pritaksas, ke ukrainoj liberigis dum la kontraŭofensivo 253 km²; Rusio blokis 29 ŝipojn kun ukraina greno sur teritoriaj akvoj de Turkio , destinitaj al landoj de Azio kaj Afriko ; en Krasnodar estis pafmortigita estinta komandanto de submarŝipo , kiu partoprenis raketan atakon al centro de Vinico , kie pereis ne malpli ol 27 personoj kune kun 3 infanoj (laŭ ukraina spiongentejo likvidita per 7 pistolaj kugloj ); al komencita en Vilno dutaga pintkunveno de NATO alvenis prezidanto de Ukrainio — Svjatlana Ciĥanoŭskaja proponis estigon de konsulta grupo Belorusio -NATO, Francio anoncis liveron de longdistancaj raketoj SCALP al Ukrainio; belorusa artisto kaj opoziciisto Ales Puŝkin mortis en neklarigitaj cirkonstancoj (sciigo de la edzino); 154 : Bardesano , siria gnostikisto , filozofo kaj poeto (m. 222 )1274 : Roberto Bruso , reĝo de Skotlando atinginta sendependecon (de Anglio ) (m. 1329 )1561 : Luis de Góngora , hispana poeto de la hispana ora epoko (m. 1627 )1603 : Kenelm Digby , angla diplomato, sciencisto, alkemiisto kaj astrologo (m. 1665 )1657 : Frederiko la 1-a , reĝo de Prusio (m. 1713 )1659 : Wilhelm Ernst Tentzel , germana historiisto (m. 1707 )1662 : Maksimiliano la 2-a Emanuelo , princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (m. 1726 )1683 : Caspar Neumann , germana kemiisto kaj apotekisto (m. 1737 )1723 : Jean-François Marmontel , franca verkisto, historiisto, filozofo kaj literatura kritikisto (m. 1799 )1732 : Jérôme Lalande , franca astronomo, verkisto, ateisto kaj framasono, kontribuinta al Enciklopedio (m. 1807 )1757 : Johann Matthäus Bechstein , germana naturalisto , forstisto, ornitologo kaj entomologo (m. 1822 )1767 : John Quincy Adams , prezidanto de Usono , unitariano , diplomato (m. 1848 )1775 : Blanco White , hispana verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj teologo (m. 1841 )1807 : Carl Friedrich Canstatt , germana medicinisto (m. 1850 )1811 : Johann Georg von Hahn , aŭstra diplomato kaj filologo , konanto de la albana lingvo kaj kulturo (m. 1869 )1811 : William Robert Grove , kimra juĝisto kaj kemiisto, konstruisto de la unua fuelpilo , inventinto de ampolo (m. 1896 )1819 : Antal Reguly , hungara lingvisto, etnografo kaj vojaĝisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1858 )1826 : Aleksandr Afanasjev , rusa esploristo de folkloro kaj literaturo (m. 1871 )1836 : Antônio Carlos Gomes , brazila operkomponisto (m. 1896 )1846 : Léon Bloy , franca katolika verkisto konvertita de Jules Barbey d'Aurevilly (m. 1917 )1863 : Mór Petri , hungara instruisto kaj poeto, membro de Transilvania Literatura Asocio kaj de Societo Petőfi (m. 1945 )1864 : Petar Danov , bulgara spirita majstro fondinta skolon de esoterisma kristanismo , okupiĝanta i.a. pri teologio kaj frenologio , gvidanto de Universala Blanka Frataro (m. 1944 )1865 : Felix Solmsen , germana klasika filologo kaj hindeŭropologo (m. 1911 )1866 : Richard Beer-Hofmann , aŭstra verkisto kontribuanta al Kafeja literaturo , influata de la movado Jung-Wien (m. 1945 )1876 : Afonso d'Escragnolle Taunay , brazila verkisto, biografo, eseisto, historiisto, leksikografo , profesoro (m. 1958 )1881 : Béla Zerkovitz , hungara komponisto, framasono (m. 1941 )1886 : Boris Grigoriev , rusia, sovetia pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de avangardo (m. 1939 )1888 : Karl Schmitt , germana juristo kaj politika filozofo, membro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (m. 1985 )1893 : Miklós Fischer , hungara verkisto kaj publicisto (m. 1977 )1895 : Erzsi Ághy , hungara aktorino ligita kun Nacia Teatro (m. 1948 )1897 : Gregorio Fuentes , kuba markapitano, inspiraĵo por la romano La oldulo kaj la maro (m. 2002 )1889 : Károly Bartha , hungara etnografo kaj lingvisto, privatprofesoro de la Universitato de Debreceno (m. 1956 )1899 : Béla Bíró , hungara arthistoriisto kaj profesoro, vivanta ankaŭ en Vieno kaj Kalifornio (m. 1982 )1899 : Elwyn Brooks White , usona verkisto (m. 1985 )1900 : Ferenc Borbély , hungara-svislanda kuracisto, toksikologo (m. 1974 )1906 : Herbert Wehner , germana politikisto (m. 1990 )1910 : Kazimierz Flatau , pola klavicenisto , tradukisto kaj muzika kritikisto, astrologo (m. 2000 )1916 : Aleksandr Proĥorov , soveta Nobelpremiita fizikisto (m. 2002 )1920 : Yul Brynner , holivuda aktoro (m. 1985 )1923 : Richard Pipes , usona historiisto kaj sovetologo, konsilisto de usona prezidento Ronald Reagan pri Mezeŭropo , plurjara lekciisto de la Universitato Harvard (m. 2018 )1929 : Júlia Sigmond , hungara pupaktorino, Esperanto-verkisto , premiata ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA , ĉefredaktorino de la revuo "Bazaro ", kunlaborantino de "Monato ", mortinta kun sia edzo Sen Rodin pro kronvirusa malsano (m. 2020 )1934 : Giorgio Armani , itala tajloro kaj mododezajnisto 1943 : Howard Gardner , usona psikologo, aŭtoro de la teorio pri multoblaj intelektoj 1943 : Luciano Onder , itala ĵurnalisto kaj televida moderigisto 1943 : Péter Tömöry , hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto1945 : Gábor Borsos , rumania hungara pentristo, grafikisto1945 : Vilmos Benczik , hungara profesoro, estrarano de Hungara Esperanto-Asocio , redaktanto de "Hungara Vivo ", komitatano de Universala Esperanto-Asocio , kunlaboranto de "Norda Prismo ", publikiginto de Hungara Antologio , honora membro de UEA kaj de la Akademio de Esperanto , enestanta en Esperanta Antologio (m. 2021 )1964 : Gábor Tardos , hungara matematikisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio , laboranta plejparte en kombinatoriko , kriptografio kaj komputado , kreinto de nova kodo pri fingro spuroj 1966 : Cheb Mami , alĝeria kantisto kantanta france kaj arabe1972 : Henrique Capriles Radonski , venezuela politikisto, gubernatoro de la subŝtato Miranda 1973 : Andrew Bird , usona muzikisto, komponisto kaj tekstaŭtoro1983 : Marie Serneholt , sveda kantistino komencinta sian karieron en la muzika grupo A*Teens 472 : Antemio , romia imperiestro, kies kampanjoj kontraŭ vandaloj kaj visigotoj fiaskis (n. 420 )969 : Olga de Kievo , regantino de Kieva Regno , katolika kaj ortodoksa sanktulino (n. ĉirkaŭ 890 )1382 : Nikolao de Oresme , franca episkopo, filozofo, matematikisto, tradukisto (n. 1320 )1553 : Morico (Saksio) , duko kaj princo-elektisto (n. 1521 )1557 : Johano la 3-a , 15-a reĝo de Portugalio (n. 1502 )1593 : Giuseppe Arcimboldo , itala manierisma pentristo (n. 1527 )1751 : Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel , germana dukino (n. 1666 )1792 : Felix Johann Albrecht Mylius , germana juristo, tradukanto de la verkoj de romiaj verkistoj Vergilio , Ovidio , Horaco , Juvenalo kaj Aulus Persius Flaccus (n. 1717 )1817 : William Gregor , angla pastro kaj mineralogo, malkovrinto de titano (n. 1761 )1856 : Josef Kajetán Tyl , ĉeĥa verkisto, aŭtoro de la nacia himno Kie patruj'? (n. 1808 )1860 : Jakab Marastoni , hungara-itala pentristo, grafikisto, fotisto, instruisto, establinto de la unua hungara pentrista akademio (n. 1804 )1889 : Gyula Reviczky , hungara poeto kaj verkisto; enenstanta en Hungara Antologio (n. 1855 )1892 : Ravachol , franca krimulo kaj anarkiisto, ekzekutita (n. 1859 )1896 : Ernst Curtius , germana historiisto kaj arkeologo (n. 1814 )1905 : Muhammad Abduh , granda muftio de Egipto, teologo kaj reformisto (n. 1849 )1909 : Simon Newcomb , kanada astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de astronomiaj tabeloj "Efemeridoj " (n. 1835 )1909 : Hans Hoffmann , germana verkisto kaj pedagogo (n. 1848 )1917 : Ignác Reiner , hungara juristo (n. 1861 )1920 : Eugenia de Montijo , la lasta imperiestrino de Francio (n. 1826 )1937 : George Gershwin , usona komponisto, aŭtoro de la opermuziko por Porgi kaj Bes (n. 1898 )1941 : Arthur Evans , brita arkeologo esploranta Minoan civilizon (n. 1851 )1943 : Zygmunt Rumel , pola poeto, oficiro de Pola Enlanda Armeo , pledanto por pola-ukraina amikeco, murdita antaŭtage de la Sanga dimanĉo en Volinio (n. 1915 )1948 : Béla Katona , hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1991 )1950 : Alfréd Erőss , hungara romkatolika episkopo, eklezia verkisto (n. 1909 )1969 : Ernő Balogh , rumania hungara geologo kaj grotesploristo (n. 1882 )1969 : Guilherme de Almeida , brazila poeto, juristo, ĵurnalisto, kinokritikisto, eseisto kaj tradukisto, pli konata kiel la Princo de la Brazilaj Poetoj (n. 1890 )1972 : Józef Zarański , pola diplomato , elmigrinta ĵurnalisto, laboranto de Radio Libera Eŭropo (n. 1903 )1974 : Pär Lagerkvist , sveda Nobelpremiita verkisto, membro de Sveda Akademio (n. 1891 )1975 : Kurt Pinthus , germana verkisto kaj eldonisto (n. 1886 )1976 : León de Greiff , kolombia poeto, membro-korespondanto de la Kolombia akademio de la lingvo (n. 1895 )1977 : Sándor Tekeres , hungara popol-kantisto kaj operetkantisto (n. 1921 )1988 : János Ady , hungara eldonisto, redaktoro, elmigrinta al Aŭstralio (n. 1917 )1988 : Jan Strzelecki , pola sociologo, konsilanto de Solidareco , murdita (n. 1919 )1989 : Sylwester Zych, pola pastro , kapelano de Konfederacio de Sendependa Pollando , persekutata de la aŭtoritatoj kaj samjare murdita post la pastroj Stefan Niedzielak kaj Stanisław Suchowolec (n. 1950 )1989 : Laurence Olivier , brita aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1907 )1992 : Vilmos Szejke , rumania hungara pentristo (n. 1942 )1997 : Gusztáv Herédi , rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1925 )2003 : Zahra Kazemi , irana-kanada fotistino, forkaptita , torturita kaj murdita (n. 1949 )2009 : Ji Xianlin , ĉina historiisto, paleografo kaj verkisto (n. 1911 )2010 : Ferenc Kállai , hungara aktoro apartenanta al la aktoro de la nacio (n. 1925 )2011 : Tom Gehrels , nederlanda astronomo partopreninta la projekton Spacobservo (n. 1925 )2011 : Erzsébet Kántor , rumania hungara tradukistino (n. 1938 )2014 : Tommy Ramone , hungara-usona drumisto kaj produktoro , membro de punka muzikgrupo The Ramones (n. 1949 )2015 : Satoru Iwata , japana entreprenisto, prezidanto de Nintendo (n. 1959 )2017 : Éva Schubert , hungara aktorino, voĉoaktoro, reĝisorino kaj altlerneja instruistino, laboranta en Gaja Teatro (n. 1931 )2023 : Milan Kundera , ĉeĥa-franca verkisto (n. 1929 )La 11-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro ):