El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 5-a de aŭgusto estas la 217-a tago de la jaro (la 218-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 148 tagoj restas.
Je la 5-a de aŭgusto okazis, interalie:
642 : Reĝo de Mercia Penda venkis en la batalo de Maserfield (Shropshire ) la reĝon Oswald de Northumbria 1068 : Armeo de normandoj komencis 3-jaran sieĝon de Bari - la lasta fortikaĵo de Bizanca Imperio en suda Italio 1100 : Henriko la 1-a kroniĝis en abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio1192 : Tria krucmilito finiĝis per la batalo de Jafo - Jafo iĝis sekura por pilgrimuloj 1305 : Skota nacia heroo William Wallace estis kaptita en Glasgovo kaj mortkondamnita pro ŝtatperfido kontraŭ sia reganto, krimoj kaj sakrilegio 1358 : Pollando : Będzin ricevis urborajton 1403 : Kroat-hungara reĝo Ladislao la 1-a estis kronita en Zadar , la lasta reĝo kronita sur kroata grundo1435 : Ŝiparo de Ĝenovo frakasis ŝiparon de Aragono en mara batalo de Ponza 1460 : Dum 13-jara milito kun Ordeno de germanaj kavaliroj pola armeo rekonkeris la urbon Malbork 1473 : Leonardo da Vinci faris sian plej malnovan konatan desegnon 1506 : Venko de pola -litova armeo super la tatara en batalo de Kleck (nun en Minska regiono ) — 7 mil soldatoj liberigis 40 000 tatarajn malliberigitojn kaj akiris 30 000 ĉevalojn 1543 : Sieĝo de Nico komenciĝis per aliancitaj fortoj francaj -turkaj 1583 : Humphrey Gilbert oficiale proklamis Novlandon angla kolonio - la unua en Nordameriko 1600 : Reĝo de Francio Henriko la 4-a nuptis Katerinon de Mediĉo 1646 : Ferdinando la 4-a estis kronita kiel ĉeĥa reĝo 1666 : Dua angla-nederlanda milito : venko de angloj en marbatalo apud North Foreland (insulo Thanet )1716 : Eŭgeno de Savojo venkis turkojn apud Danubo en batalo de Petrovaradin 1730 : Konfliktita kun patro Frederiko Vilhelmo la 1-a , posta reĝo de Prusio Frederiko la 2-a estis kaptita dum provo de fuĝo el la lando kaj, agnoskita kiel dizertinto, malliberigita en fortikaĵo Kostrzyn ĉe Odro 1735 : Usona defendanto de preslibereco John Peter Zenger estis liberigita de akuzoj1772 : Unua dispartigo de Pollando-Litovio : en Sankt-Peterburgo la Rusia Imperio , Reĝlando Prusio kaj Habsburga monarkio subskribis tri aneksajn traktatojn, kies ĉefa motivo estis "restarigi la regionan povekvilibron de Orienta Eŭropo " — la Respubliko de Ambaŭ Nacioj perdis 211 kvadratajn kilometrojn kaj 4,5 mln da loĝantoj1789 : Franca Konstitucifara asembleo akceptis leĝon pri egaleco de ĉiuj kaj abolis privilegiojn 1804 : Pollando : incendio de Nidzica 1858 : Inter Eŭropo kaj Ameriko oni sendis la unuan telegramon 1860 : En Oslo Karolo la 15-a kroniĝis kiel reĝo de Svedio kaj Norvegio1864 : Kongresa Pollando : sur deklivoj de Varsovia citadelo estis pendumita Romuald Traugutt , gvidanto de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia imperio , kune kun kvar liaj kunbatalantoj, ministroj de la Nacia Registaro1872 : Kongregacio de Filinoj de Virgulino Mario Helpantino fondiĝis1884 : Nov-Jorko : sur Insulo Libereco oni metis la unuan ŝtonon por starigo de la Statuo de Libereco 1888 : Bertha Benz per Benz Patent-Motorwagen vojaĝis longdistance de Mannheim ĝis Pforzheim kaj reen - Itinero memoriga pri Bertha Benz ekde 20081900 : Pogromo de judoj en Odesa 1912 : Unuaj taksioj estis enkondukitaj en Japanio 1914 : Ohio : en Klevlando ekfunkciis unuaj elektraj trafiklumoj Unua Mondmilito 1919 : Post repatriigo de la restintaj soldatoj al Usono, ANREF, kiu batalis ekde septembro 1918 kiel parto de la Nord-Rusia interveno en la Rusia Enlanda milito , estas oficiale malfonditaSoveta-Pola Milito 1920 : Malvenko de polaj trupoj en la batalo de Ostrołęka ,kies defendado kontribuis al pretigo de kontraŭofensivo de la rivero Wieprz; antaŭ bolŝevika invado en Pollandon la papo Benedikto la 15-a direktis al episkopoj de la mondo specialan mesaĝon Pri kompato de Dio super malfeliĉa Pollando - alvokante preĝi por la venko de Pollando per la vortoj: Nun temas pri la plej gravaj aferoj. Nun estas endanĝerigita ne nur la nacia ekzisto de Pollando, sed al la tuta Eŭropo minacas kruelecoj de la nova milito 1922 : En Krakovo komenciĝis unua kunveno de Polaj Legioj (1914-1918) , komencitaj de la Unua Kadra Kompanio 1924 : En Turkio , laŭ iniciato de Mustafa Kemal Atatürk , oni malpermesis poliginion 1925 : Partio de Kimrujo formiĝis kun la celo disvastigi scion pri la kimra lingvo , kiu tiutempe estis minacita malaperi1931 : Funikularo Žaliakalnis en Kaŭno ekfunkciis en Litovio 1937 : Komenco de la Granda Teroro , laŭ ordono de NKVD n-ro 00447 ekvalidis rezolucio de la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio "Pri kontraŭsovetiaj elementoj"1939 : Hispanio : en Madrido 13 rozoj estis mortpafitajDua Mondmilito 1940 : Germana okupado de Pollando : en Pollando germanaj regopovoj enkondukis validajn de la 1-a de aŭgusto du monpagojn por salajrataj poloj, kiuj kompare al germanoj de nun ricevis pomonate 10-30% malpli; Okupacio de baltaj ŝtatoj : Latvio estis aneksita de Sovetunio ; Londono — kadre de la germana-soveta pakto Ribbentrop-Molotov kun sekreta aldona protokolo : Winston Churchill , Edward Wood, 1st Earl of Halifax kaj Władysław Sikorski , August Zaleski subskribis polan-britan militistan pakton — Kazimierz Sosnkowski skribis al la Ĉefkomandanto, ke unu el taskoj de la polaj armitaj fortoj estas senpere helpi al la lando, kiam la kondiĉoj permesos, ke aparte grava afero estas kreo de mutobskuruloj ; Liverpoolon forlasis pola ŝipo "Batory", kiu interalie transportis 480 britajn infanojn al Aŭstralio 1941 : Germana polico pafekzekutis pli ol 2 000 judojn de Tykocin ; germanoj deportis de Białystok -regiono 57 familiojn, nombrantaj 169 personojn, el kiuj 29 ili pafmortigis; Volina provinco : en Ołyka taĉmento de Sicherheitsdienst de Lucko kaj ukraina polico pafmortigis sur juda tombejo 682 virojn; Orienta Fronto : trupoj de Suda Fronto komencis retiriĝon malantaŭ la rivero Dnepro , defendkomenco de Odeso ; Atlantiko : batalo pri konvojo SL-81 - oni sinkigis 7 ŝipojn1942 : Operaco Reinhardt : en Varsovio germanoj likvidis Domon de Orfoj gvidatan de Janusz Korczak , infanaron kun prizorgantoj forveturigis al koncentrejo Treblinka (200 pereos sekvatage); germana polico pafmortigis en Skała 100, en Radom 60 judojn kaj en Malew (nun en Minska regiono ) 40 personojn; Jan Piekałkiewicz iĝis Landa Delegito de la pola ekzila registaro konfirmante kreon de la Konsilantaro por Helpo al Judoj kaj rekomendante registron de germanaj krimoj ; Norda Kaŭkazio : apud Kubano germanoj konkeris Kropotkin 1943 : Germana polico pafmortigis, pendumis aŭ vivbruligis en Skalbmierz 104 personojn; germanaj regopovoj arestis en Lucko 50 reprezentantojn de pola intelektularo kune kun loka episkopo; Volinia masakro : ukrainoj murdis en Świętocin (nun en Volina provinco ) 48 polojn ; de Varsovio germanoj sendis al koncentrejo Auŝvico 74 virojn kaj 59 virinojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo nokte de la 5-a/6-a de aŭgusto liberigis de malliberejo en Jasło 66 politikajn enprizonitojn kaj 67 aliajn; dum la batalo ĉe Kursko la Ruĝa Armeo liberigis Orjol kaj Belgorodon — en Moskvo okazis unua artileria saluto honore al la 4 frontoj; Itala Fronto: 13-a Armea Korpuso de brita 8-a Armeo okupis Paterno , Misterbianco kaj Katanio ; en "Dagens Nyheter" opozicia finna grupo alvokis prezidenton Risto Ryti eliri de la milito (alvoko de 33); nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Brjansk , Ĥarkiv kaj stacidomon Karaĉev kaj aerodromojn de la malamiko1944 : Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): aliancaj aviadiloj, kiuj alvenis de Brindizio nokte de la 4-a/5-a de aŭgusto ĵetis por ribelantoj armilojn kaj aliajn artiklojn; bataliono de la Pola Enlanda Armeo Zośka liberigis germanan ekstermejon Gęsiówka , t.e. KL Warschau , ellasante 348 judojn de diversa nacieco (en tio 24 virinoj) - parto da ili aliĝis al la ribelantoj; industria genocido de Wola komenciĝis : SS -taĉmentoj, la Rusa Liberiga Armeo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov kaj RONA (la Rusa Liberiga Popola Armeo), batalanta kadre de Waffen-SS kune kun sovetaj militkaptitaj kozakoj kaj azeroj , komencis 3-tagan ekstermadon , la unuan tagon mortpafinte per mitraloj ĉirkaŭ 40 mil homojn amasigitajn sur grandaj placoj (kuracisto kaj profesoro Janusz Zeyland murdita en malsanulejo inter 60 kuracistinoj kaj flegistinoj kaj pli ol 300 malsanuloj, krome oni murdis ĉ. 1000 tramistoj ); Respubliko de Pińczów : germanaj-ukrainaj puna ekspedicio 900 membra murdis en Skalbmierz 64 personojn - kun helpo al la urbo venis la Pola Enlanda Armeo , Kamparanaj Batalionoj kaj la Popola Armeo (kun 2 sovetiaj tankoj ); apud Varsovio finiĝis batalo, en kiu la Ruĝa Armeo perdis duonon da tankoj kaj kirasitaj kanonoj (425); Lvova provinco : 1-a Gvardia Armeo liberigis Stryj; Porajmos : al koncentrejo Buchenwald venis transporto kun 918 ciganoj de Aŭŝvico , en tio 105 infanoj en aĝo de 9-14 jaroj; Okcidenta Fronto : en Bretonio 15-a Armea Korpuso liberigis Mayenne 1945 : Dua soveta okupado de Pollando: nokte de la 4-a/5-a de aŭgusto en Kielce taĉmento de la Pola Enlanda Armeo gvidata de generalo Antoni Heda frakasis malliberejon kun 354 homoj1947 : Slovakio : 18 ĉeĥoslovakoj estis venkitaj de pli forta grupo de banderanoj en la tiel nomata batalo de Partizánska Ľupča 1949 : Tertremo en Ekvadoro detruis 50 urbojn mortigante 6 000 homojn en Ambato 1953 : Premiero de la usona filmo El ĉi tie al eterneco 1955 : En Wolfsburg produktiĝis miliona ekzemplero de Volkswagen Tipo 1 1960 : Burkino (tiam Voltalando) fariĝis sendependa de Francio1962 : Nelson Mandela , kontraŭ-apartisma batalanto, ekmalliberigita ĝis 19901964 : Usonaj bombaviadiloj komencis ataki Nord-Vjetnamion 1963 : Malvarma milito : Usono , Britio kaj Sovetunio subskribis pakton pri malpermeso de atombombaj testoj en atmosfero , kosma spaco kaj sub akvo 1965 : Barat-Pakistana Milito komenciĝis1966 : Oni komencis konstrui World Trade Center en Nov-Jorko 1966 : Muzikalbumo Revolver de The Beatles aperis1967 : Unua studialbumo The Piper at the Gates of Dawn de Pink Floyd aperis1971 : Pacifikinsula Forumo estis fondita en Velingtono 1973 : 2 palestinaj teroristoj el la organizaĵo „Nigra septembro ” pripafis pasaĝerojn sur aviadilejo en Ateno mortiginte 3 kaj vundinte 55 personojn1974 : Vjetnama milito : Usona kongreso atribuis $1 bilionon da usonaj dolaroj por militista helpo al Sud-Vjetnamio 1979 : Usona kosmosondilo Voyager 2 finis observadon de Jupitero 1981 : Prezidento de Usono Ronald Reagan maldungis 11 359 strikantajn kontrolistojn de flugo 1992 : Krizostato deklarita en Belorusio pro arbaraj incendioj 1993 : Oni anoncis malkovron de bazalta steleo de Tel Dan - eksterbiblia fonto en aramea lingvo kun nomo de venkita reĝo Davido el Izraela reĝlando 1994 : Restarigo de la distriktoj de Litovio komenciĝis1995 : Proklamo de konstitucio de Armenio 2001 : Talibana registaro arestis 8 fremdlandajn laboristojn en Afganio , akuzitajn pri disvastigado de kristanismo inter islamanoj 2005 : László Sólyom iĝis prezidento de Hungario2009 : Mohamed Ould Abdel Aziz iĝis prezidento de Maŭritanio (ĵurigita)2009 : Hispanlingva Vikipedio atingis 500 000 artikolojn2010 : Ĉilio : Mineja akcidento de San José : en kupro- kaj or-minejo 33 ministoj estis malliberigitaj2011 : Kosmoesploro : lanĉo de usona kosmosondilo Juno , planata artefarita satelito de Jupitero ĝis 2021 2016 : La 31-a Somera Olimpiko komenciĝis en Rio-de-Ĵanejro 2017 : Maŭritanio decidis referendume pri aldono al la flago de Maŭritanio de du strioj simbolantaj verŝitan sangon flanke de batalantoj pri sendependeco (de Francio )2018 : Indonezio : 563 personoj pereis kaj 1477 vundiĝis rezulte de tertremo sur la insulo Lomboko 2021 : Pola ŝakisto Jan-Krzysztof Duda venkis la rusian grandmajstron Sergej Karjakin en kandidata ŝakturniro por la Monda Ŝaka Ĉampionumo Invado de Rusio en Ukrainion 2022 : 163-a tago de rusa agreso : Pasinttage en Ĥersona provinco rusoj perdis 38 armeanojn, 4 raketajn sistemojn S-300, radaran observejon, 9 kamionojn kaj batalveturilojn, 3 municistokojn; de Ĉornomorsk elnavigis 3 ŝipoj kun 57 tunoj de maizo ; Rusio transdonis donitaĵojn pri la perdoj de Ukraina Armeo — 261 aviadiloj, 145 helikopteroj, 1 685 senpilotaj aviadiloj, 361 kontraŭaviadaj sistemoj 4 254 tankoj kun aliaj kirasitaj veturiloj, 789 raketelpafaĵoj, 3 267 artileriaj sistemoj, 4 716 specialaj transportiloj (ukraina flanko prisilentas siajn perdojn); Rusio forigis 14 laborantojn de bulgara diplomatio — Bulgario ĉesis doni vizojn por rusiaj turistoj ; rusaj raketoj falis apud nuklea centralo en Zaporiĵo , regata de rusiaj trupoj, — Rusio kaj Ukrainio akuzis unu la alianMondreago: EU de la 11-a de marto kunorganizis 1000 medicinajn evakuojn de ukrainoj al 18 eŭropaj malsanulejoj en Germanio , Francio , Irlando , Italio , Danio , Svedio , Rumanio , Luksemburgo , Belgio , Hispanio , Portugalio , Nederlando , Aŭstrio , Norvegio , Finnlando , Pollando , Ĉeĥio kaj Litovio ; Deutsche Post AG ĉesigis sian agadon en Rusio; Berlino rifuzis ekspozicion de frakasitaj rusiaj tankoj 2023 : Pasinttage ukraina armeo eliminis el batalo pli ol 600 rusiajn soldatojn; nokte al Ĥersono falis 63 rusaj pafaĵoj , kaj apud Krimeo estis damaĝita rusa cisternoŝipo ; Ukrainio anoncis 6 rusiajn marhavenojn zono de milita minaco: Anapa , Novorossijsk , Gelenĝik , Tuapseo , Soĉi kaj Tamana ; rusaj raketoj trafis producenton de aviadil- kaj helikoptermotoroj kaj de industriaj turbinoj , kaj aviada bombo la centron de sangodonado en Kupjansk Mondreago: "Welt " analizis realigon de promesoj faritaj de Olaf Scholz : pli ol 90% de promesitaj printempe tankoj ne atingis Ukrainion, kaj neniu armilaro el germana helpofasko valora pli ol 2,4 mld da eŭroj; Sauda Arabio : en Ĝido komenciĝis interparoloj pri realigo de paca plano de Ukrainio kun partpreno de 42 landoj (sen Rusio); Britio diras pri "serioza bato" al Nigramara floto de Rusio pere de ukraina senpilota mara aviadilo en la haveno de Novorossijsk — "Financial Times ": Atako al Novorossijsk estas minaco al la rusa eksporto de nafto 1199 : Ferdinando la 3-a , reĝo de Kastilio kaj de Leono (m. 1252 )1262 : Ladislao la 4-a , reĝo de Hungario el Arpad-dinastio , murdita (m. 1290 )1397 : Guillaume Dufay , flandra komponisto, kantisto kaj muzikteoriisto, kunfondino de la franc-flandra skolo (m. 1474 )1461 : Aleksandro Jagiellon , reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio posedanta la litovan lingvon (m. 1506 )1540 : Joseph Justus Scaliger , franca renesanca sciencisto, klasika filologo , transirinta mondon de la greka historio kaj antikva romia historio inkluzivante la persan, babilonian, judan kaj antikvan egiptan historion (m. 1609 )1631 : Adam Adamandy Kochański , pola matematikisto, mekanikisto , filozofo, fizikisto, horloĝisto kaj bibliotekisto (m. 1700 )1681 : Vitus Bering , dana esploristo en la rusa servo (m. 1741 )1694 : Leonardo Leo , itala komponisto (m. 1744 )1730 : Georg Joachim Zollikofer , svisa-germana teologo kaj verkisto (m. 1788 )1737 : Johann Friedrich Struensee , germana medicinisto kaj dana politikisto (m. 1772 )1758 : Go-Momozono , imperiestro de Japanio (m. 1779 )1802 : Niels Henrik Abel , norvega matematikisto , esploristo de serioj kaj elipsaj integraloj , konata de la Abel-Premio (m. 1829 )1811 : Ambroise Thomas , franca operkomponisto (m. 1896 )1813 : Ivar Aasen , norvega poeto kaj lingvisto, iniciatinto de novnorvega nynorsk (m. 1896 )1815 : Hermann Köchly , germana filologo, pedagogo, profesoro kaj politikisto (m. 1876 )1827 : Marian Langiewicz , pola generalo, gvidanto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (m. 1887 )1827 : Deodoro da Fonseca , prezidento de Brazilo, gvidanto de puĉo , kiu detronigis imperiestron Petro la 2-a (m. 1892 )1831 : Gerő Szász , hungara reformita pastro, poeto (m. 1904 )1842 : Ferdinand von Keller , germana ĝenra kaj historia pentristo (m. 1922 )1844 : Ilja Jefimoviĉ Repin , rusia pentristo, membro de grupo Peredviĵniki (m. 1930 )1850 : Guy de Maupassant , franca verkisto (m. 1893 )1862 : Joseph Merrick , anglo kun deformita korpo (m. 1890 )1866 : Béla Nagy , hungara apotekisto (m. 1940 )1872 : Oswaldo Cruz , brazila kuracisto , bakteriologo kaj epidemiologo (m. 1917 )1873 : Pál Bodor , hungara teatromecenato (m. 1944 )1884 : Modesto Eugenio Carolfi , itala franciskano kaj pioniro de Esperanto , prezidanto de Itala Esperantista Federacio kaj fondinto de la itala sekcio de IKUE (m. 1958 )1892 : János Csiky , hungara kuracisto (m. 1979 )1898 : Gustav Adolf Canaval , aŭstra ĵurnalisto kaj eldonisto el Salcburgo , viktimo de koncentrejoj (m. 1959 )1899 : Boris Antonenko-Davidoviĉ , ukraina verkisto kaj tradukisto, batalanto kontraŭ rusigo (m. 1984 )1899 : Rudolf Weber , germana skulptisto (m. 1990 )1900 : Jesekiel David Kirszenbaum , franca pentristo kaj karikaturisto1905 : Wassily Leontief , rusia, usona Nobelpremiita ekonomikisto (m. 1999 )1906 : John Huston , usona filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 1987 )1908 : László Bartha , hungara pentristo laborinta en Tihany kaj Kőszeg (m. 1998 )1908 : Roger Bernard , franca lingvisto , slavisto kaj profesoro (m. 1997 )1910 : Ferenc Incze , rumania hungara pentristo (m. 1988 )1911 : Imre Révész , rumania hungara poeto (m. 1944 )1912 : Henri Grouès (Abbé Pierre), franca katolika pastro kaj helpinto de malriĉuloj kaj rifuĝintoj (m. 2007 )1914 : Stjepan Šulek , kroata komponisto kaj dirigento (m. 1986 )1915 : András Bodor , rumanihungara historiisto, klasika filologo, tradukisto, profesoro (m. 1999 )1920 : Srdjan Flego , Esperanto-aktoro kaj reĝisoro, gvidanto de Internacia Arta Teatro , ĉefrolinta en la filmo Angoroj (m. 1986 )1925 : László Csák , rumania hungara lingvisto, vortaristo kaj redaktoro de "Lingvaj- kaj Literatursciencaj Komunikaĵoj "1926 : Per Wahlöö , sveda verkisto de krimromanoj (m. 1975 )1930 : Neil Armstrong , usona astronaŭto , la unua homo sur la Luno en la misio Apollo 11 (m. 2012 )1931 : Janusz Majewski , pola filmreĝisoro, scenaristo, dramisto kaj rektoro1937 : Brian G. Marsden , angla-usona astronomo okupiĝanta pri ĉiela mekaniko kaj astrometrio (m. 2010 )1941 : Airto Moreira , brazila ĵaza frapinstrumentisto 1948 : Gábor Varga , rumania hungara verkisto1951 : István Erdei , rumania hungara pentristo, skulptisto1959 : Csaba Fazakas , rumania hungara/hungara pentristo1960 : Mariusz Kazana , pola diplomato , viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010 )1968 : Marine Le Pen , franca politikistino, prezidantino de Front National 1971 : Valdis Dombrovskis , ĉefministro de Latvio, membro de Unueco 1973 : Attila Keresztes , rumania hungara aktoro, reĝisoro1975 : Kajol , barata aktorino aperanta en Bolivudo 1977 : Soraya Jiménez , meksika halterlevistino (m. 2013 )1984 : Helene Fischer , germana kantistino1997 : Olivia Holt , usona aktorino kaj kantistino465 : Libio Severo , romia imperiestro influata de Ricimero 642 : Oswald , reĝo de Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 604)882 : Ludoviko la 3-a , reĝo de Okcidenta Frankio (n. 863 )1638 : Peter Minuit , valona direktoro de Nova Nederlando (m. 1580 )1668 : Anna Bornemisza , edzino de Apafi la 1-a , reganto de Transsilvanio (n. ĉirkaŭ 1630 )1678 : Juan García de Zéspedes , meksikia komponisto, kantisto, vjolisto kaj instruisto (n. ĉ. 1619 )1692 : Anton Nuck , nederlanda profesoro pri anatomio (n. 1650 )1729 : Thomas Newcomen , angla forĝisto kaj inventisto de vapormaŝino (n. 1663 )1800 : Johann Georg Büsch , germana teologo, publicisto kaj ekonomikisto (n. 1728 )1807 : Jeanne Barret , franca botanikistino kaj esploristino, unua virino ĉirkaŭnaviginta la mondon sur ŝipoj (n. 1740 )1815 : János Abáts , hungara reformita episkopo (n. 1745 aŭ 1746 )1845 : Magdaléna Dobromila Rettigová , ĉeĥa patriotisma verkistino kaj kuiristino (n. 1785 )1848 : Nicola Vaccai , itala komponisto kaj muzikinstruisto (n. 1790 )1852 : František Ladislav Čelakovský , ĉeĥa poeto, profesoro de slavistiko (n. 1799 )1863 : Adolph Hesse , germana orgenisto kaj komponisto (n. 1809 )1864 : Gvidantaro de la pola Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio , pendumita sur deklivoj de Varsovia citadelo (la lasta gvidanto kun 4 ministroj):Józef Toczyski , pola politikisto , sekciestro de trezoro ĉe Nacia Registaro (n. 1826 )Romuald Traugutt , pola generalo , politikisto, diktatoro de la ribelo (n. 1826 )Jan Jeziorański, pola politikisto, direktoro pri komunikado de Nacia Registaro (n. 1834 ) Rafał Krajewski , pola arkitekto , politikisto, direktoro pri internaj aferoj de Nacia Registaro (n. 1834 )Roman Żuliński , pola matematikisto , politikisto, membro de Nacia Registaro (n. 1837 )1872 : Lajos Láng , hungara aktoro, kantisto, teatrestro, koregrafo (n. 1799 )1884 : András Gáspár , hungara liberecbatalista oficiro (n. 1804 )1895 : Friedrich Engels , germana filozofo, sociologo, politikisto, ekonomikisto kaj teoriulo de komunismo, kunorganizanto kaj gvidanto de la Unua kaj Dua Internacioj , kreinto de la nocio dialektika materiismo , rete legebla en esperanto (n. 1820 )1895 : Ferenc Kovács , hungara politikisto, juristo, mecenato, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1823 )1897 : Sándor Kozma , hungara juristo, parlamentano, politikisto, juĝisto prokuroro (n. 1825 )1897 : Albert Marth , germana astronomo, malkovrinto de 583 nebulozoj (n. 1828 )1908 : Walery Antoni Wróblewski , pola generalo, partoprenanto de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio kaj de la Pariza Komunumo (n. 1836 )1929 : Millicent Fawcett , angla virina balotrajtistino (n. 1847 )1932 : Dezső Jakab , hungara arkitekto, sekvanto de secesistila nacia konstruado (n. 1864 )1935 : Margaret Lilly Blaise , angla lernejestrino, Esperanto -instruistino, membrino de Lingva Komitato kaj de la Loka Kongresa Komitato de UK 1930 (n. 1878 )1944 : Mortfalintoj en la Ribelo de Varsovio :1946 : Wilhelm Marx , regna kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1863 )1955 : Carmen Miranda , portugala sambo -kantistino (n. 1909 )1960 : Arthur Meighen , dufoja ĉefministro de Kanado (n. 1874 )1961 : Hanns Seidel , germana politikisto, prezidanto de Kristan-Sociala Unio en Bavario (n. 1901 )1962 : Marilyn Monroe , usona aktorino kaj fotomodelo , seksosimbolo , afiŝulino , kies kariero rompiĝis post la fimo La neadaptitoj kaj la morton vualas konspiraj teorioj (n. 1926 )1963 : Vladas Butkus , litova instruisto, partoprenanto de UK 1923 , prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj de Kaŭna Esperanto-Societo , kunlaboranto de "Litova Stelo " kaj de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1897 )1963 : Salvador Bacarisse , hispana operkomponisto, membro de la Komunista Partio de Hispanio (n. 1898 )1964 : Moa Martinson , sveda verkistino; enestanta en Sveda novelaro (n. 1890 )1965 : Aksel Sandemose , dana verkisto norveglingva, konata de Varulven kaj la Regularo de Jante (n. 1899 )1975 : Klára Győri , hungara popola fabelrakontantino kaj aŭtobiografistino (n. 1899 )1984 : Jerzy Zagórski , pola poeto, eseisto, tradukisto, diplomato, justulo inter la popoloj (n. 1907 )1984 : Sir Richard Burton , kimra aktoro (n. 1925 )1984 : Rudolf Hagelstange , germana verkisto kaj sportisto1990 : Ivan Blatný , ĉeĥa poeto, esperantisto , konata de Verda Stacio (n. 1919 )1998 : Todor Ĵivkov , ŝtatestro de Popola Respubliko Bulgario kaj Bulgario (n. 1911 )2000 : Sir Alec Guiness , brita aktoro (n. 1914 )2000 : Rüdiger Eichholz , kanada esperantisto , edzo de Vilma Sindona Eichholz , fondinto de Esperanto Press , membro de la Akademio de Esperanto , konata de Esperanta Bildvortaro (n. 1922 )2001 : Vjaĉaslaŭ Adamĉik , sovetia, belorusa verkisto, filmscenaristo kaj ĵurnalisto (n. 1933 )2007 : Jean-Marie Lustiger , franca kardinalo , ĉefepiskopo de Parizo (n. 1926 )2015 : Ellen Vogel , nederlanda televido -, kino - kaj teatro -aktorino (n. 1922 )2017 : Dionigi Tettamanzi , itala kardinalo , ĉefepiskopo de Milano kaj Ĝenovo , partopreninto de la episkopaj sinodoj en Vatikano , esperantisto (n. 1934 )2019 : Toni Morrison , usona Nobelpremiita verkistino, feministino (n. 1931 )2022 : Issey Miyake, japana modosesegnisto (n. 1938 )La 5-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro ):