El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 9-a de majo estas la 129-a tago de la jaro (la 130-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro . 236 tagoj restas.
Je la 9-a de majo okazis interalie:
328 : Atanazio iĝis patriarko de Aleksandrio 1087 : Post forigo el Romo , fare de normandoj , de kontraŭpapo Klemento la 3-a oni entronigis papon Viktoro la 3-a 1087 : Relikvoj de Sankta Nikolao estis transportitaj al itala urbo Bari 1092 : Anglio : konsekro de la Katedralo Lincoln , kiu dum 238 jaroj estis la plej alta konstruaĵo en la mondo1323 : Pollando : Namysłów iĝis ĉeĥa feŭdo 1346 : Papo Klemento la 6-a permesis al Karolo la 4-a establi en Prago Emaus-monaĥejon , kie malnovslava lingvo povas esti uzata en liturgio 1469 : Subskribo de la traktato de Saint-Omer fare de Karlo la Brava , (Duklando Burgonjo ) kaj Sigismondo de Aŭstrio (Arkiduklando Aŭstrio )1502 : Kristoforo Kolumbo forlasante Hispanion komencis kvaran kaj lastan vojaĝon al la Nova Mondo 1560 : Turka -kristana marbatalo de Ĝerbao komenciĝis1794 : Insurekcio de Kościuszko : oni plenumis verdikton de mortpuno per pendumo de la gvidantoj de magnata komploto de Targowica (Kirovograda provinco ) - kastelestro, episkopo kaj 2 funkciuloj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj 1831 : Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio : venko de poloj en batalo de Firlej (proksime al Lubartów )1834 : Blazono de Kolombio oficialiĝis1846 : Meksik-usona milito : meksika armeo finis sensukcesan sieĝon de la Fortikaĵo Texas, apud Brownsville 1849 : Revolucio en Germanio : Dresdena Majribelo finiĝis1863 : En Sołowijówka (Ĵitomira provinco ) polaj ribelantoj agitis por partopreno en la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio — ukrainaj kamparanoj murdis 12 kaj la ceterajn redonis al la rusaj regopovoj, nur 2 sukcesis eskapi — pro tiaj eventoj la ribelo ne ampleksis Ukrainion 1864 : Taktika venko de dana ŝiparo super la prusa en batalo de Helgoland 1869 : Germana Asocio pri Montogrimpado Deutscher Alpenverein fondiĝis en Munkeno 1873 : Komenco de Granda Depresio , tutmonda ekonomia krizo de la malfrua deknaŭa jarcento1877 : Rumanio sendependiĝis (de Otomana Imperio )1893 : Thomas Alva Edison unuan fojon montris kinetoskopon 1901 : En Melburno inaŭguris sian agadon la Parlamento de Aŭstralio Unua mondmilito 1920 : Parado de la pola armeo de Edward Rydz-Śmigły en la ĉefaleo de Kievo 1920 : Taĉmentoj de ribelanoj komandataj de Álvaro Obregón eniris Meksik-urbon 1927 : Parlamento de Aŭstralio kunvenis unuan fojon en ĵus translokigita ĉefurbo Kanbero 1929 : Hispanio : inaŭguro de la Iberamerika Ekspozicio de Sevilo 1929 : Komisiono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio komencis studi kiel prilabori novan nacian politikon en Belorusa Soveta Socialisma Respubliko 1936 : Striko en Tesaloniko kulminis per interveno de polico kaj armeo - raporto pri 10 mortintoj. Greka poeto Giannis Ritsos verkis la Epitafon pri tiu ĉi tago1936 : Italio aneksis Etiopion , kvar tagojn post konkero de ĝia ĉefurbo Adis-Abebo - Benito Mussolini proklamis naskiĝon de la Imperio 1939 : Batalo de Nanĉano finiĝis per malvenko de ĉinoj kontraŭ japanoj Dua mondmilito 1940 : Germana okupado de Pollando : Heinrich Himmler ordonis pri "regermanigo" de pola loĝantaro kun nordiaj ecoj - parto de ili estis direktota de Ĝenerala Gubernio al laboro en Tria Regno ; Adolf Hitler fiksis tempon de la atako al Okcidenta Eŭropo , la 10-an de majo je la 5:351941 : Nokte de la 8-a ĝis la 9-a de majo okazis alianca aerbombado de Poznań rezulte de kiu ĉirkaŭ 30 personoj pereis; britoj transprenis germanan submarŝipon U-110 kun ĉifrilo Enigma ; en minhava areo de Nord kaj Pas-de-Calais finiĝis strikoj , eksplodintaj la 2-an de majo; en koncentrejo Dachau mortis pastro d-ro Stefan Grelewski, partopreninto de Sileziaj ribeloj , fondinto de la revuo "Prawda Katolicka" (Katolika Vero)1942 : Orienta Fronto : en la suda parto Ruĝa Armeo komencis ataki1943 : Ribelo de la varsovia geto : germanoj konkeris en Varsovia geto 42 bunkrojn kaptante 1037 judojn, el kiuj 319 ili mortigis; Hispanio : Francisco Franco alvokis al batalantaj en Okcidenta Eŭropo flankoj paciĝi kaj daŭrigi batalon kontraŭ Sovetunio 1944 : Volinia masakro : nokte de la 9-a ĝis la 10-a de majo Ukraina Ribela Armeo masakris loĝantaron de pola vilaĝo Derĵov (Lviva provinco ) - pereis pli ol 100 personoj kune kun katolikaj monaĥinoj kaj infanoj ; Ruĝa Armeo liberigis Sevastopolon 1945 : Generalo Alexander Löhr, komandanto de la germana Armegrupo E en Topolšica (Občina Šoštanj ) subskribis senkondiĉan kapitulacon de germanaj trupoj en Slovenio , kie kadre de la Balkana Fronto jugoslavia armeo ekregis Ptuj kaj eniris al Ljubljano ; Hermann Göring estis kaptita de Usona Terarmeo ; Orienta Fronto : en Silezio la Ruĝa Armeo konkeris Lubań , Gryfów Śląski , Cieplice Śląskie-Zdrój , Kowary , Bogatynia , Jelenia Góra , Świdnica , Dzierżoniów , Nowa Ruda , Ząbkowice Śląskie , Kłodzko , Kudowa-Zdrój , Głuchołazy , Lądek-Zdrój kaj Kamienna Góra , Paczków ; taĉmentoj de la Ruĝa Armeo eniris terenon de la koncentrejo Stutthof ; Pomerio : germanaj grupiĝoj en Żuławy kaj Hel ĉesis rezisti; kirasita grupiĝo de 1-a Ukraina Fronto eniris al Prago kaj sud-oriente de la urbo ligis kontakton kun 2-a UF; en Moravio trupoj de 4-a UF konkeris Šumperk , Mohelnice , Litovel , Prostějov , kaj trupoj de 2-a UF dislokiĝis en Benesov , Jihlava , kaj Cesky Brod ; en Aŭstrio trupoj de 3-a UF okupis Amstetten , Mürzzuschlag kaj Graz 1945 : Postmilito : soveta okupado de la dana insulo Bornholm komenciĝis pere de trupoj de la 2-a Belorusa Fronto — daŭranta ĝis la 5-a de aprilo 1946; liberigo de Manikinsuloj — germana garnizono en Aldernejo subiĝis la 16-an de majo; Supera SS -Komandanto, membro de Sudetgermana partio , militkrimulo Karl Hermann Frank forlasis Pragon kun la familio kaj grupo de plej proksimaj kunlaborantoj direktiĝante okcidenten al usona mallibero - en Rokycany lia konvojo estis haltigita kaj transdonita al soldatoj de la armeo de George S. Patton ; polaj regopovoj establis la Nacian Feston de Venko kaj Libero 1946 : En Leningrado remalfermiĝis la Rusa Muzeo 1946 : Italio : reĝo Victor Emmanuel la 3-a abdikis – Umberto la 2-a sekvis.1949 : Rainier la 3-a iĝis princo de Monako 1950 : Hispana aŭtomobilmarko SEAT fondiĝis1950 : Libro pri dianetiko estis publikigita en Usono , kies doktrino kondukis al formado de scientologia movado1950 : Robert Schuman , surbaze de ideo de Jean Monnet , prezentis planon de Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo - nomata poste Deklaro de Schuman 1951 : Pacifiko : en la atolo Eniwetok Usono faris unuan teston de nuklea bombo 1955 : Stalinismo : prezidento de Ĉeĥoslovakio Antonín Zápotocký anoncis amnestion por post-februaraj elmigrintoj1955 : Federacia Respubliko Germanio aniĝis al NATO 1955 : En Moskvo oni malfermis Parkon de Venko dediĉitan al Granda patriota milito 1956 : Himalajo : unua grimpo al la monto Manaslu 1958 : Loĝantoj de San-Francisko kiel la unuaj spektis premieron de la nova filmo de Alfred Hitchcock - Vertigo 1962 : Unua flugo de la helikoptero S-64 de Igor Sikorski al Usono 1965 : Post dekdujara foresto de la scenejo, Vladimir Horowitz publike prezentiĝis kun unuafoja piano-koncerto en Carnegie Hall 1966 : Pola Televido komencis televidan primilitan serion Kvar tankistoj kaj hundo 1968 : Oni voĉdonis novan konstitucion de Germana Demokratia Respubliko 1970 : Vjetnama milito : en Vaŝingtono antaŭ la Blanka Domo 75 000 - 100 000 homoj pace protestas kontraŭ la milito 1974 : Metroo en Prago ekfunkciis1974 : Usono : Skandalo Watergate komencis esti klarigata1977 : Pollando : Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR fondiĝis - ĝi dokumentis kelkcent kazojn de eksterleĝa agado de la regopovaj funkciuloj de Pola Popola Respubliko 1978 : Terorista organizo Ruĝaj Brigadoj mortigis italan ĉefministron Aldo Moro , gvidanton de la Itala kristan-demokrata partio 1981 : En Kievo (Ukraina SSR , Sovetunio ) malfermiĝis Muzeo de la Granda patriota milito — en 2015 kadre de senkomunismigo transformita je la Nacia muzeo pri la historio de Ukrainio dum la Dua mondmilito1985 : Vatikana Kongregacio por la doktrino de la kredo , gvidata de kardinalo Joseph Ratzinger , trudis al brazila franciskano Leonardo Boff , unu el reprezentantoj de la teologio de liberigo , punon de jara malpermeso sacerdoti , publikigi kaj publike prelegi1987 : Pollando : 183 personoj pereis en katastrofo de pola aviadilo Ijuŝin-62M „Tadeusz Kościuszko ” en arbaro apud Varsovio dum provo de akcidenta alteriĝo — pola komisiono pruvis konstrukcian eraron, sed sovetianoj pridubigis tion indikante eraron de la piloto 1987 : La 32-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Bruselo 1992 : La 37-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Malmö 1997 : Premiero de la franc-usona filmo La kvina elemento 1998 : La 43-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Birmingham 2003 : Oni lanĉis la japanan kosmosondilon Hajabusa , kiu en 2005 grundiĝis sur asteroido Itokaŭa2004 : Prezidento de Ĉeĉenio Aĥmed Kadirov pereis en bomba atenco en Grozno dum celebrado de la Venkotago — 6 personoj mortis, 50 estis vunditaj2007 : José Ramos-Horta gajnis prezidentan balotadon en Orienta Timoro2009 : Jacob Zuma iĝis prezidento de Sud-Afriko 2015 : 4 personoj pereis kaj 2 vundiĝis en Sevilo pro akcidento de Airbus 400M 2016 : Werner Faymann cedis sian postenon de federacia kanceliero de Aŭstrio 2017 : Mun Ĝe-In gajnis prezidentan voĉdonadon en Sudkoreio 2020 : Edukado : en Varsovio okazis Virtuala Scienca Pikniko kun pli ol 70 video -filmoj kaj aktualaj komentarioj2021 : Lanĉo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo 2022 : En la Katin-Muzeo en Varsovio pola prezidento Andrzej Duda dum renkonto kun reprezentantoj de la Federacio de Katinaj Familioj anoncis strebon al klarigo de la soveta krimo de Katin antaŭ internaciaj tribunaloj , ĉar la viktimoj kaj iliaj familioj ne spertis justecon, kaj la genocido ne fortempiĝasInvado de Rusio en Ukrainion :1147 : Minamoto no Yoritomo , japana ŝoguno (m. 1199 )1674 : François Roux , germana romanistikisto , gramatikulo, leksikografo kaj pedagogo (m. 1750 )1740 : Giovanni Paisiello , itala komponisto de klasika epoko , reprezentanto de Napola Skolo (m. 1816 )1746 : Gaspard Monge , franca matematikisto, fizikisto kaj kemiisto kontribuinta al geometrio kaj starigo de la metra sistemo (m. 1818 )1763 : János Batsányi , hungara poeto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1845 )1772 : Jan Wrona , pola luterana pastoro, tradukisto de lernolibroj en Reĝlando Prusio (m. 1814 )1776 : Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno , hungara palatino , kampa marŝalo de aŭstria-hungara armeo (m. 1847 )1781 : Friedrich Adolph August Struve , germana kuracisto (m. 1840 )1796 : Joseph Meyer , germana eldonisto de enciklopedio kaj fervoja pioniro (m. 1856 )1800 : John Brown , usona aboliciisto , memorigita de Victor Hugo kaj Cyprian Kamil Norwid , ekzekutita (m. 1859 )1825 : Peregrin Obdržálek , ĉeĥa katolika pastro, satiristo, humuristo (m. 1891 )1849 : Witold Ceraski , pola, rusa astronomo, pioniro de astrofotometrio en Rusio (m. 1925 )1853 : Rudolph Witzgall , germana teksisto kaj gimnastikadasocia funkciulo (m. 1913 )1860 : James Matthew Barrie , skota verkisto, kreinto de fikciulo Peter Pan (m. 1932 )1864 : Richard Schumann , germana filologo, inĝeniero kaj esperantisto , honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. nekonata)1869 : Ernst Liebermann , germana pentristo kaj ilustristo (m. 1960 )1872 : Győri Illés István , hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1970 )1874 : Howard Carter , brita arkeologo kaj egiptologo , malkovrinto de la tombo de faraono Tutanĥamono (m. 1939 )1877 : Josef Jindřich Šechtl , ĉeĥa fotisto okupiĝanta pri fotoĵurnalismo kaj portreta fotografio (m. 1954 )1883 : José Ortega y Gasset , hispana filozofo, ĵurnalisto kaj eseisto, kontraŭulo de faŝismo (m. 1955 )1891 : Pál Székely , hungara inĝeniero pri minado (m. 1974 )1892 : Zita de Bourbon-Parma , lasta imperiestrino de Aŭstrio (m. 1989 )1892 : Hans Domizlaff , germana dezajnisto kaj reklamo-pioniro (m. 1971 )1895 : Lucian Blaga , rumana filozofo, verkisto, dramaturgo, sciencisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj diplomato, kies poemoj estis tradukataj al Esperanto (m. 1961 )1905 : Ágoston Erg , rumania hungara poeto kaj publicisto (m. 1939 )1909 : Lajos Gáll , rumania hungara longdistanca kuristo (m. 1944 )1910 : Emilija Lapenna , kroata esperantistino , kunfondintino de Akademia Esperanto-Klubo en Zagrebo , honora membro de UEA , edzino de Ivo Lapenna (m. 1994 )1912 : Géza Ottlik , hungara verkisto kaj tradukisto, teoriulo pri briĝo (m. 1990 )1914 : Peter Wehle , aŭstra juristo kaj kabaredisto (m. 1986 )1916 : Zoltán Szőkefalvi-Nagy , hungara kemihistoriisto (m. 1980 )1917 : József Spielmann , rumania hungara medicinhistoriisto (m. 1986 )1920 : Celia Sánchez , kuba politikistino, partoprenanta en la Kuba Revolucio , amikino de Fidel Castro (m. 1980 )1921 : Sophie Scholl , germana studentino, kunfondintino de kontraŭnazia rezistadgrupo Blanka rozo (m. 1943 )1924 : Bulat Okuĝava , soveta bardo kaj verkisto, laŭreato de la rusa premio Booker, rete legebla en Esperanto (m. 1997 )1927 : Willy Nüesch , svisa pastoro kaj Esperanto -tradukisto el la germanlingva literaturo , konata kiel tradukisto kaj eldonisto de ĉefaj antropozofiaj verkoj de Rudolf Steiner , kiel esperantigita La filozofio de libereco , honora membro de Svisa Esperanto-Societo (m. 2018 )1928 : Peter Merseburger , germana ĵurnalisto1929 : Zoltán Haragos , rumania hungara fotisto kaj fotoraportisto de "Új Élet " kaj "Transilvania Observanto "1930 : Dónát Bíró , rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2010 )1930 : André Cherpillod , franca mezlerneja instruisto, etimologo , terminologo , gramatikisto, volapukologo , esperantologo kaj interlingvisto , kunlaborinto i.a. de "Franca Esperantisto ", "La Gazeto ", "La Kancerkliniko ", "Monato ", membro de la Akademio de Esperanto , honora membro de Universala Esperanto-Asocio , en Esperanto publikigis i.a. Akada (asirobabilona) Leksikono , Alta Kanto de Salomono , Lingvaj babilaĵoj , Cyrano de Bergerac , Nepivaj Vortoj , Mil Ekzotaj Vortoj , Konciza Etimologia Vortaro 1933 : Stefánia Horváth , rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino1935 : Vilmos Csányi , hungara biokemiisto, etologo, profesoro1935 : Bulcsu Bertha , hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1997 )1936 : Glenda Jackson , angla aktorino (m. 2023 )1936 : Ernest Shonekan , provizora prezidento de Niĝerio en 1993 (m. 2022 )1937 : Rafael Moneo , hispana arkitekturisto, konstruisto de Aŭditorio Kursaal aŭ Muzeo Thyssen-Bornemisza 1938 : Charles Simic , usona poeto, eseisto kaj tradukisto (m. 2023 )1939 : Pádraig Flynn , irlanda politikisto, membro de Eŭropa Komisiono 1943 : Zsuzsa Roșca Bonczos , rumania hungara psikologino1949 : Billy Joel , usona pianisto, kantisto kaj komponisto1952 : Christian Darbellay , svisa-germana inĝeniero, ĝenerala sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperanta eldoninta libron Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko , iniciatinto de Hansaj Esperanto-Tagoj kaj organizanto de Germanaj Esperanto-Kongresoj 1953 : Heinrich J. Dingeldein , germana germanisto kaj leksikografo1954 : Géza Nagy , hungara pentristo, filo de Béla Abodi Nagy 1959 : János Áder , prezidento de Hungario, juristo1973 : Tegla Loroupe , kenja sportistino, longdistanca kurantino vivanta en Germanio, monda ĉampiono de duonmaratonoj kaj maratonoj 1977 : András László Kósa , hungara sociologo, direktoro de Hungara Kultura Instituto en Bukareŝto 1986 : Ágota Antal , rumania hungara tekstilartistino, fasonistino1990 : Jonny M , germana rege-kantisto, kies esperantlingvajn kantojn eldonas disvendejo de Esperanto-muziko Vinilkosmo 729 : Osric , reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)1488 : Frederiko la 1-a , duko el la pola dinastio Piastoj , la lasta vira reprezentanto de la branĉo Legnica -Brzeg (n. 1446 )1519 : Jodocus Trutfetter , germana teologo, skolastikisto (n. ĉirkaŭ 1460 )1525 : Gregor Reisch , germana humanisto, verkisto, enciklopediisto, kartuziano (n. 1470 )1688 : Frederiko Vilhelmo , princo-elektisto de Brandenburgio el dinastio Hohencolernoj (n. 1620 )1707 : Dietrich Bŭtehude , germana komponisto kaj orgenisto de baroko (n. 1637 )1760 : Nikolaus Ludwig von Zinzendorf , germana religia reformisto, gvidanto de pietismo (n. 1700 )1805 : Friedrich Schiller , germana poeto, dramaturgo, filozofo, estetikisto kaj historiisto, aŭtoro de la poemo Odo al Ĝojo , kies dramon La Rabistoj esperantigis L.L. Zamenhof (n. 1759 )1850 : Louis Joseph Gay-Lussac , franca kemiisto kontribuinta al teorio pri ideala gaso , malkovrinto de boro (n. 1778 )1872 : Viktorin Hallmayr , aŭstra kapelestro armea, komponisto (n. 1831 )1880 : George Brown , kanada politikisto, unu el la Patroj de la Konfederacio (n. 1818 )1901 : Lizzie van Zyl , bura viktimo de brita koncentrejo (n. 1894 )1901 : Louis Preller , germana pentristo (n. 1822 )1903 : Paul Gauguin , franca pentristo post-impresionisma vivanta en Tahitio (n. 1848 )1913 : Antal Beke , hungara historiisto, kanoniko, gvidanto de Librejo Batthyaneum (n. 1838 )1915 : Jaroslav Věšín , ĉeĥa pentristo laboranta en Bulgario , prezentanta batalajn scenojn de la Unua Balkana Milito (n. 1860 )1921 : Jenő Gyulai , hungara scenaristo, filmreĝisoro (n. 1897 )1921 : Ludwig Pfeiffer , germana kuracisto, prahistoriisto kaj numismatikisto (n. 1842 )1922 : Móric Miklós Pásztory , hungara ĝardenisto, filmreĝisoro (n. 1875 )1931 : Albert Abraham Michelson , usona Nobelpremiita fizikisto difininta lumrapidon (n. 1852 )1937 : Walter Mittelholzer , svisa pioniro de aviado , fotisto , vojaĝisto kaj verkisto (n. 1894 )1938 : Terka Lux , hungara verkistino publikiginta en "Peŝta Gazeto " (n. 1873 )1945 : Miklós Czinczár , rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto, poeto (n. 1893 )1957 : Heinrich Campendonk , germana-nederlanda pentristo kaj grafikisto (n. 1889 )1965 : Leopold Figl , kanceliero de Aŭstrio, prezidanto de Aŭstria Popola Partio (n. 1902 )1975 : Andor Ajtay , hungara aktoro kaj reĝisoro (n. 1903 )1976 : Ulrike Meinhof , germana ĵurnalistino kaj teroristino , kungvidantino de la Frakcio Ruĝa Armeo (n. 1934 )1985 : Kenneth G. Linton , aŭstralia esperantisto , administranto de firmao, prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio , enestanta en la novelaro Trezoro (n. 1906 )1986 : Tenzing Norgay , nepala ŝerpo, partoprenanto de ekspedicioj al Everesto (n. 1914 )1986 : Richard Scheringer , germana soldato kaj politikisto (n. 1904 )1988 : Gusztáv Hermann , hungara lokhistoriisto (n. 1928 )1998 : Sándor Apácai Bölöni , rumania hungara instruisto, folkloristo (n. 1931 )2000 : Andrzej Szczypiorski , pola verkisto pri pola-germana kaj pola-juda problemaro, malliberulo de koncentrejo Sachsenhausen , esperantigata (n. 1924 )2004 : Aĥmed Kadirov , prezidento de Ĉeĉenio (Rusio ), murdita (n. 1951 )2006 : Jerzy Ficowski , pola poeto, eseisto kaj tradukisto, soldato de Pola Enlanda Armeo , spertulo pri Bruno Schulz kaj Federico García Lorca , ciganologo kunlaboranta kun cigana poetino Papuŝa (n. 1924 )2011 : János Bögözi Kádár , rumania hungara poeto, verkisto (n. 1939 )2013 : Krzysztof Dunin-Wąsowicz, pola historiisto, kunlaboranto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj , justulo inter la popoloj (n. 1923 )2015 : Sándor Lámfalussy , hungara-belga ekonomikisto (n. 1929 )2015 : Péter Dukász , rumania hungara aktoro, reĝisoro (n. 1954 )2018 : Per Kirkeby , dana geologo kaj ĉefreprezentanto de la nuntempa arto en Danio (n. 1938 )2020 : Little Richard , afrikusona kantisto kaj pianisto, kunkreinto de rokenrolo , enestanta en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (n. 1932 )La 9-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro ):